Arkivoj de etikedoj: son?puro

Oni povas ?an?i tiom multajn aferojn

La jaro fini?as kaj mi refoje demandas min, kion mi sukcesis fari. Fakte aldonindas al la listo de atingoj akiro de tre speciala disko. Mi ser?is ?in dum pli ol dek jaroj!

Temas pri “Hon ser inte mig” de Peter Jöback. Kial tiu disketo estas tiom grava, mi jam skribis anta? jaroj (kaj pri la versio de la sama kanto en kvin aliaj lingvoj).

La diskon mi ne trovis tra miaj kutimaj kanaloj, sed hazarde ?e discogs.com kiam mi denove ser?is ?enerale en la reto. ?ajne mi estis ?e la ?usta loko dum la ?usta tempo!

La franclingvan originalon de Jean-Jacques-Goldman, “Elle ne me voit pas”, mi ege ?atas. Ne pri nenio ?i trovis lokon sur mia memkompilita disko kun malrapidaj kantoj. La listo de tradukoj estas tre impresa, kaj kial ne aldoni Esperanto-version?

Sed tio estas unu el miaj plej longjaraj revoj. Jam venis kura?igo dum la KEF 2000 (Kultura Esperanto-Festivalo) kaj kelkaj tradukideoj en son?oj. Ekzistas noticoj, sed mi neniam trovis e? partan rezulton, kiu vere kontentigis min.

Almena? ekde tiu ?i jaro mi posedas anka? la version en la sveda. Beda?rinde tio ekis novan deziron: Kial ne a?eti anka? diskon kun la kanto en la pola? ?i nomi?as “Ona nie widzi mnie” kaj ?in kantas Tomasz Wachnowski (anka? konata kiel Tomek Wachnowski). En la reto legeblas la teksto – kaj jen du videoj, unu ?e Youtube kaj la dua ?e Pola TTT-ejo.

Jen sezono de mallum’ kaj malfeli?’

Pasintan fojon, kiam mi skribis, ke mi longe nenion skribis, mi ne imagis, ke da?ros ?is preska? la fino de la jaro ?is mi denove sukcesos. Je la unua rigardo, aferoj ?ajnas samaj kiel anta? unu jaro.

Sed intertempe multo okazis kaj pri granda parto de tio mi povas esti feli?a, se ankora? ne kontenta. Mia humuro nuntempe ?an?i?as ofte kaj dum kelkaj situacioj mi ne scias, kiel plej bone uzi la forton, kiu venas kun la ?agreno. Do evidente mi sentas min denove kiel junulo (en negativa senco)! Tamen pli bone esti duontempe bonhumura ol tuttempe malbonhumura.

Hodia? estas la plej mallonga tago de la jaro. Kelkaj homoj jam diris al mi, kiom negative tio influas ilian humuron, kaj kiom ili sopiras pri pli longaj tagoj denove. Tamen mi memoras multe pli malsekajn, malvarmajn vintrojn, kaj estas dankema pro la nuntempa vetero.

Krome tio estas ideala okazo por denove legi librojn, spekti filmojn kaj a?skulti diskojn. Ne bezonatas iu stulta kialo por resti en la domo.

Sed se mi jam mencias la vintron, tiam ne manku filmo. “La sentimaj vampiro-mortigantoj” (a? “Danco de la vampiroj”), majstra verko de Roman Polanski el la jaro 1967, bonege kongruas al la sezono. La muziko de Krzysztof Komeda ?iam impresis min.

La ?efa temo:

En la filmo la ?efa vampiro cetere parolas unufoje pri la longaj malhelaj vintraj noktoj, kiujn oni plenigas per altnivela babilado. Etosa kulmino sendube estas la menueto, dum kiu dancas homoj meze de dekoj da malicaj vampiroj.

Ho, estas tiom perfekta tago

Post la festo kun muziko el la 1990aj jaroj, mi des pli sentas min motivigita kompletigi mian muzikokolekton rilate al tiu jardeko. Al la neforgesebla elektronika muziko el tiu jardeko – kaj anka? al la muziko de mia generacio – apartenas la kanto “Born Slippy” de la Underworld. La amiko de mi, kiu ofte aüskultigas al mi elektronikan version, jam estis avertinta min pri tiu grupo. La kanto i?is fama pro sia uzi?o en la filmo Trainspotting.

Underworld: Born Slippy (NUXX)

Anta? kelkaj tagoj, mi a?etis la son?puron en magazino kun uzitaj diskoj. Fakte poste mi eltrovis ke e? ekzistas du albumoj kun la son?puro. La dua disko tamen enhavas nur kelkajn kantojn el la filmo, kiuj ne aperis sur la dua disko, kaj krome alian materialon. (Tamen tio restas interesa temo por la estonteco – son?puro sur pli ol unu disko.)

Alia grava muzika?o el la filmo, kiun mi konas kaj ?atas ekde pli ol dek jaroj, estas Perfect Day de Lou Reed. ?i estas kontra?deprimiga kanto, tiom bone ?i sonas.

Sanktaj defendantoj de kredo

Kiel mi menciis jam anta?e, Ivanhoe (1952) estas grava filmo por mi. Ken Miner publikigis en sia blogo pli longan klarigon de mi, kial mi tiom ?atas tiun filmon. (Vidu la 14an de oktobro 2005. Kiu cetere scivolemas pri la adres?an?i?o de tiu blogo, tiu legu la artikolon “Ken Miner perdas sian blogon” kaj poste ?oju, ke ?i entute ankora? ekzistas.)

Kompreneble origine la rakonto estis libro de Walter Scott. Haveblas senpage la anglalingva originalo ?e projekto Gutenberg kaj (malpli longa) germanlingva versio.

Dum mia infaneco, tra vinildisko la rakonto estis pli ofte kaj facile havebla ol la filmo. Sed ekde kiam mi estas feli?a posedanto de la DVD kaj ne plu havas a?skultilon por vinilaj diskoj, tio kompreneble ?an?i?is. La versioj de amba? medioj cetere havas siajn atutojn.

La hungardevena komponisto Miklós Rózsa verkis la muzikon por la filmo. La komenca muzika?o e? ravas min se ?i aperas en malalta kvalito:

Miklós Rózsa: Ivanhoe (1952)

Ekzistas pli nova surbendigo de la son?puro. ?i havas pli altan kvaliton, sed kompreneble iomete alian sonon ol la originalo:

Miklós Rózsa: Prelude & Forward (Original Extended Version)

Cetere montri?as prava, kion Dale Schacker diris en intervjuo pri bona filmmuziko: La ?efa temo aperu en diversaj formoj – ekzemple rapide kaj malrapide, ?oje kaj mal?oje kaj tiel plu. Dum mi tre ?atas la eniran rapidan pecon, anka? la romantikaj momentoj de la filmo ricevas decan muzikan ornamon:

Miklós Rózsa: Rebecca’s Love

La konflikto inter Normanoj kaj Saksoj, kiu en la libro ricevas e? pli multan atenton ol en la filmo, dati?as tute ne je la tempo de la tria kruciro. La eventoj okazis dum kaj iomete post 1066, do pli ol cent jarojn anta?e.

?u vi povas senti la tondron ene?

Saber Rider and the Star Sheriffs estas televida serio el la 1980aj jaroj. ?in oni kreis en Usono el origine alia serio el Japanujo, ?an?ante la enhavon, kelkajn scenojn kaj forigante kaj aldonante e? tutajn epizodojn. Dum la originalo estis meze sukcesa, la nova produkto furoris!

Anka? en Germanujo ?i i?is grandega sukceso. Kutime japanstilaj desegnofilmoj tute ne estas mia afero, sed tiu ?i estas escepto! Tiu serio i?is agrabla memoro al mia frua junula?o.

Saber Rider and the Star Sheriffs (Germana enkonduko)

Intertempe Germana entrepreno ne nur publikigis DVD-eldonon de la serio, sed e? aparte prilaboris la kvin perditajn epizodojn. Por tio kunvenis la aktoroj, kiuj jam origine donis sian vo?on al la karakteroj.

La perditaj epizodoj (kvin entute)

Unu grava elemento por la da?ra memoro de la serio estis la titola muziko. Mi estis nekredeble feli?a, kiam mi trovis ?in! Sed pri kompleta son?puro mi longe ne konsciis. Fakte kelkfoje mi vidis du diversajn kompaktdiskojn en vendejoj, sed mi ne sciis, kiom multaj partoj entute estis, kaj tial ne a?etis ilin.

Sed mi eksciis, ke estas vere nur tiuj du. Tial mi metis ilin sur mian deziroliston por kristnasko – kaj ricevis ilin! Rokmuziko el la 1980aj jaroj ja estas tute mia stilo kaj tiu heroa stilo ?iam restis en mia menso. La enhavo de amba? diskoj estas tre ri?a: Ili plenas je muziko kaj enhavas intervjuon kun la komponisto Dale Schacker. Anka? aperas tie remiksoj kaj metalroka reludversio.

Metalroko – precipe la substilo, kiun mi ?atas – vaste ?erpas el la muziko de la 1980aj jaroj, do ne estas miraklo. Fakte unu metalrokan reludversion mi jam konis anta?e, e? se ?i ne estas ligita al la diskoj.

Equilibrium (metalroko): Saber Rider and the Star Sheriffs

Donu al mi almena? unu ?ancon

Seit 2003 rezensiere ich einmal jährlich auf Deutsch – und seit 2005 in meinen beiden Muttersprachen Deutsch und Esperanto. Bisher waren zwei Comics (2003, 2005) und fünf Musikalben (2004, 2006, 2007, 2008, 2009) dabei. Dieses Jahr geht es um einen Film!

Ekde 2003 mi recenzas unufoje jare en la germana – kaj ekde 2005 en miaj du gepatraj lingvoj la germana kaj Esperanto. ?is nun estis du komiksoj (2003, 2005) kaj kvin muzikalbumoj (2004, 2006, 2007, 2008, 2009). ?ijare temas pri filmo!

Die ganze Rezension / La tuta recenzo

Pli ol sento

Dum la pasintaj semajnoj, mi denove aĉetis kelkajn kompaktdiskojn. La unua estas la “plej grandaj sukcesoj” de Lenny Kravitz. Mi sciis pri la ekzisto de tiu albumo jam ekde 2001, sed longe hezitis akiri ĝin. Ŝanĝis mian opinion la nova interesiĝo pri la kanto “American Woman”. Ĝis nun mi pensis, ke Lenny Kravitz nur reludas kantojn de aliaj. Tralegante la KD-libreton mi eltrovis, ke li estas aŭtoro aŭ kunaŭtoro de ĉiuj kantoj sur tiu disko krom “American Woman”.

Fakte mi konis la kanton “Are you gonna go my way”, sed pensis ke ĝi estas iu famaĵo el la 1970aj jaroj. “Fly away” mi bone memoras el la jaro 1999, kiam ĝi estis furoraĵo. Sed tiam iu erare diris al mi, ke temas pri reludversio. “Again” estas balado kaj la nura nova kanto sur la kompilo. “It ain’t over till it’s over” precipe rekoneblas pro la melodio kun violonoj. En 2001 mi provkantis por rokgrupo en Paderborn. Unu el la kvar kantoj, kiujn mi devis lerni rapide, estis “Always on the run”. Ankaŭ “Believe” estas konata kanto, sed balado. “Black Velveteen” tre diversas de la aliaj kantoj; ĝi estas elektronika muzikaĵo kun fortaj gitaroj.

Entute mi tre ĝuas la diskon. Pezan rokmuzikon mi kutime nur konas de blankuloj. La mikso de pezaj kantoj kaj romantikaj (sed ne kiĉas) baladoj konvinkas min. Foje la muziko estas preskaŭ metalroka, foje tre popmuzika.

La dua disko estas la muziko el la filmo “La Bamba”, kiu rakontas la vivon de Ritchie Valens. Mia fratino posedas la “La Bamba”-sonŝpuron kiel kasedon, sed mi neniam aŭskultis ĝin. La filmon mi aĉetis antaŭ kelkaj jaroj, sed ankoraŭ ne spektis ĝin ĝis nun. Sed la “La Bamba”-version de Los Lobos mi konas kaj ŝatas ekde longa tempo. Bedaŭrinde sur la sonŝpuro ĝi mallaŭtiĝas dum la lastaj sekundoj, dum mi konas ĝin kun subita fino el sennombraj “La Bamba”-rondoj dum Esperanto-renkontiĝoj.

Los Lobos ludis grandan parton de la aliaj kantoj el la sonŝpuro. La grupo poste prizorgis alian filmmuzikon, nome tiun de “Desperado”. “We belong together” tre similas al la kanto “Earth Angel” el la sonŝpuro de “Reen al la estonteco”. “Donna” estas en la stilo de kantoj de The Everly Brothers, precipe “All I have to do is dream”, sed fakte estas verko de Ritchie Valens. Mi ankaŭ havas la originalon en mia KD-kolekto. Brian Setzer reludas “Summertime Blues”, kiu origine venas de Eddie Cochran. La originalon ni aŭskultis kaj priparolis dum la lecionoj pri la angla lingvo en la lernejo. Tamen de Eddie Cochran mi preferas la similstilan “C’mon everybody”.

Bedaŭrinde la tria disko kun muziko de “Dirty Dancing” ne estas kompleta sonŝpuro, sed nur enhavas elekton de la kantoj el la filmo. Temas pri mikso inter kantoj modernaj dum la estiĝo de la filmo kaj muzikaĵoj el la 1950aj kaj 1960aj jaroj.

Plej konata kompreneble estas “(I’ve Had) The Time Of My Life” de Bill Medley kaj Jennifer Warnes. Ĝi estas unu el la kantoj, kiujn DĴj regule uzas por dancigi tuj kaj amase virinojn. Aliaj kantoj el tiu kategorio estas “I will survive” de Gloria Gaynor, “Like the way I do” de Melissa Etheridge, “Flashdance (What a feeling)” de Irene Cara kaj diversaj kantoj de Robbie Williams (ekzemple “Rock DJ” aŭ “Let me entertain you”). “She’s like the wind” estas kantita de Patrick Swayze, la ĉefa aktoro de la filmo! “Hungry Eyes” de Eric Carmen mi konis jam antaŭe, sen konscii pri tio, ke ĝi aperas en la filmo. “Be My Baby” de The Ronettes estis uzita en varbaĵo por pantalonoj en la 1990aj jaroj. Simile moderna versio de “Stay” de Maurice Williams kaj The Zodiacs aperis en biervabaĵo. Ankaŭ de “Hey Baby” de Bruce Channel ekzistas tre konata reludversio (el la jaro 1999), bedaŭrinde tiu estas terura.