Mi certe scias, ke postulas vi honeston

Hodiaŭ estas mia 36a naskiĝdatreveno. Ekde nun la 40 estas pli proksima ol la 30. Mi povas diri tute sincere: Ne, mi ne estas malfeliĉa pri mia vivo. Mi estas profunde malfeliĉa. Nenio estas en bona ordo.

Kiam mi relegas, kion pri skribis pri normala vivo, kiu ne eblas por mi – kaj kiom klare mi vidis ĉion antaŭ jaroj, tio almenaŭ iomete trankviligas min. Mi ne trompis min mem dum la tuta tempo – mi nur forgesis bedaŭrinde, kion mi jam estis kompreninta. Pri tio mi mem kulpas.

Kiel mia vivo ŝanĝiĝis kompare al antaŭ unu jaro? Por mi estis tempo de kvazaŭ senĉesa luktado. Estas bela penso, ke modera agmaniero, serĉo de kompromiso kaj afableco estas la vojo, sed mi ĉiam nur sukcesis, kiam mi estis ekstrema, malĝentila kaj eĉ ne deviis je unu centimetro de mia pozicio.

Egoisme koncentriĝi pri mi mem alportis kelkajn malgrandajn kreivajn sukcesojn. Rilate al la resto de la vivo, preskaŭ la tutan tempon mi baraktis apud la abismo.

Eble tial lastatempe mi tre ŝatas aŭskulti la muzikon de la Klingonoj. Kiam mi skribis pri Star Trek Armada, mi supozis, ke ties muzikon por la Klingonoj verkis Jerry Goldsmith. Intertempe mi eltrovis, ke vere tiu muzikaĵo estas de Danny Pelfrey, kiu nur reuzis parteton de la “Klingona temo” de Jerry Goldsmith ĉe aliaj, pli mallongaj muzikaĵoj.

Danny Plefrey: Star Trek Armada – Klingon Music (ekde 5:30)

La “Klingona temo” aperis en diversaj “Star Trek”-filmoj, ankaŭ en First Contact. Jen ekzemple ĝi eksonas je proksimume 0:44 minutoj:

Jerry Goldsmith: Red Alert

(La aliaj du muzikaĵoj de la filmo, en kiu ĝi aperas, nomiĝas “Temporal Wake” kaj “The Dish“.)

Mi tre ŝatas la sovaĝecon kaj batalemon, kiun tiu muziko redonas.”Plej verŝajne via batalo estos vana, sed mi admiras vian kuraĝon.” Tion oni ofte povas diri pri la Klingonoj. Fiktiva popolo donas bonan konsilon al mi, kiel reale vivi. Kiu pensintus tion?

Sed mi ne volas fini enskribon, sen mencii du spertojn el mia vivo, kiujn mi konas kutime nur el filmoj, ĉar ili estas tiom fantastaj. La unua estas tri junaj virinoj, pri kiuj mi ĉiam pensis, ke ili povus esti fotomodeloj, kaj pri kiuj mi eksciis dum la jaro, ke ili vere ĉiuj tri jam estis fotomodeloj! Jes, estas tute vanta afero, sed mi ĉiam volis travivi tion. Aldoniĝas, ke ili estas inteligentaj kaj ĉarmaj.

La dua sperto estas, ke mi ne nur aŭskultas muzikon, kiu bone redonas miajn aktualajn pensojn kaj sentojn, sed ke mi eĉ babilis kun la artisto rekte pri mia vivo. Tio ŝajnis al mi tute nereala!

Martin Wiese: Superbazaro

5 pensoj pri “Mi certe scias, ke postulas vi honeston

  1. Resonado: Reĝo, kiun adoras reĝoj | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Moviĝu, moviĝu | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Mi vivas ĉe la rivero | La vivo de Kunar

  4. Resonado: Vi ne scias, kion ni povas trovi | La vivo de Kunar

  5. Resonado: Mi scias, kion mi scias | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: