Komence mi e? timis ke mi i?is ?ton’

Ekde monatoj mi nenion skribis. Mi kolektas noticojn pri diversaj muzikaj okaza?oj, sed ne sukcesas dedi?i min al altkvalita tajpado. Ankora? mi e? ne verkis enskribon pri ?io, kion mi faris en 2011 rilate al la semajna “irado eksteren”. Kvar grandaj Esperanto-renkonti?oj pasis, sen ke mi iamaniere rakontis pri ili – pri la malgrandaj mi e? ne komencu pensi! Nenion mi verkis pri diversaj libroj kiuj iel rilatas al muziko, kaj kiujn mi tralegis lige al mia aktiveco ?e Bookcrossing. Kaj estas dekoj da diskoj, kiujn mi a?etis, kiuj meritus mencion.

Sed almena? mi ne estas sola en tiu sorto: Intertempe ekzistas la furioze malferma blogo “Stela ?iam nur kritikas“, kiu post komenca sukcesego beda?rinde pa?zas.

Kiam mi akiris la TTT-adreson www.kunar.eu en 2009-08-20, mi pensis, ke mi balda? renovigos mian muzikan taglibron ?e tiu nova adreso. Sed por tio necesus unue publikigi novan version de miaj TTT-pa?oj por ne fari la laboron (interalie aktualigo de ?iuj ligoj) dufoje. Ekde tri jaroj mi havas paperajn noticojn sed neniam sukcesis plene konvinki?i, ke tio vere estas bona solvo.

Do entute mi ?ajnas esti malaktiva homo. Sed se la pasinta vivojaro ne estis kompleta dezerto rilate al kreivo, tiam pro du nova?oj:

Post la ordigado de la sampla?okoloketo, mi vere sukcesis pli facile verki samplobazitan muzikon. Kaj la unuan fojon ekde la fino de mp3.com en 2003, mi trovis TTT-ejon, kiu vere ?ajnas ta?ga loko por (re)publikigi mian muzikon:

www.soundcloud.com/kunar

Mi enretigis grandan parton de miaj pasintaj verkoj. Mi e? kreis dosieron kun listo por distingi la diversajn versiojn de kelkaj muzika?oj kaj por vidi, kiom mi anta?eniras. Certe la laboro ankora? ne estas tute finita, sed neniam mi estis tiom proksima al ordigita verkaro en la reto ekde mp3.com ?esis funkcii kiel mi ekkonis ?in. Kaj jen kanto, kiun mi finis ?isomere (2012-07-06):


Nokto ?e la pla?o de D? Kunar

La dua bona nova?o estas, ke mi komencis kolekti la recenzojn, kiujn mi verkis dum la pasintaj 15 jaroj ?e la plej diversaj lokoj en la reto. Mi longe rezistis, havi duan blogon (a? blogon tute en la germana), sed je la fino blogo ?ajnis la plej ta?ga ilo por enhavi tiujn tekstojn:

“Kunar rezensiert – Meisterwerke, Mittelmaß und Mist”
rezensiert.wordpress.com

Anka? tiu laboro ankora? tute ne estas finita. Tute ne certas, ke mi ofte verkos novajn tekstojn (anka? mia aktiveco rilate al tio vaste suferis – jam dum la pasintaj du jaroj). Sed la bela afero estas, ke tiu blogo tute ne bezonas oftan aktualigon. Sed ?i montras al mi, ke mi tamen verkis sufi?e multajn tekstojn – nur necesis havigi ilin kune en unu loko! Mi plej fieras pri tio, ke mi retrovis tekston el mia tempo kiel studento. Mi devis pene ?erpi ?in el datumbazo, kiun mi ne plu povis rekte malfermi nek konverti. La aliaj tri plej malnovaj tekstoj origine aperis kadre de miaj unuaj TTT-pa?oj. Mi decidis enretigi nur la germanlingvajn originalojn kaj ne la tradukojn al Esperanto kaj la angla, ?ar la kvalito de la tradukoj ne plu kontentigas min la? hodia?a vidpunkto. Simple facile percepteblas, ke mi verkis ilin en la germana sen pensi pri stilo, kiu facile tradukeblas.

Kaj kiu scias – eble mi e? enretigos ?iujn esperantlingvajn recenzojn en tria blogo? Tio estus sencohava, ?ar multaj homoj, kun kiuj mi nuntempe havas regulan kontakton, ankora? ne regis Esperanton, kiam mi verkis tiujn tekstojn! Krome malfacilas trovi rekomendojn pri bona Esperanto-muziko, kies artistoj ne (plu) koncertas regule.

?io ?i povas esti la unua pa?o por reeki miajn TTT-pa?ojn. Se mi rigardas al la enirpa?o www.kunar.eu, kiun mi ne aktualigis ekde tri jaroj, mi facile rimarkas, kiom ?an?i?is la vivo en interreto. Tie mi mencias diversajn TTT-adresojn, kiuj estis pli-malpli gravaj por mi en 2009, sed nun ne plu:

www.muenster.de/~kunar estas tute eksdataj pa?oj kaj multaj el ili ne renovigindaj. Mi pripensas, kombini la supre menciitajn TTT-adresojn por atingi pli koncizan enhavon ?e tiuj ?i pa?oj.

Ipernity ta?gas nur por fotoj (por muziko ekzistas Soundcloud). Krome mi legis, ke Ipernity enkondukis cenzuron similan al tiu de Flickr.

www.kuracistoj.de ?iam estis nur rezervo de bela TTT-adreso. La Vikipedio-artikolo, kiun mi aktualigis anta? nelonge, intertempe enhavas kompletan koncerto- kaj kantolistojn. Mirinde, ke mi devis uzi tiun ?i blogon por trovi ?iun okazon, dum kiu ni koncertis! Mi mem jam estis forgesinta kelkajn. Tio des pli montras, kiom utilas skribe fiksi ?ion.

?e vkontakte.ru kaj myspace.com mi estas ne plu aktiva jam delonge. Plie mia konto ?e twoday.net ne plu ekzistas, sen ke mi mem forigis ?in.

www.kunar.eu/taglibro, kiel jam menciite, bezonas ordigadon – kaj precipe pli belan aspektigon ol “Kubrick“! Sed finfine mi trovis unu bonan, nome “Twenty Twelve“. Tiel mi ne bezonas krei mian propran (kio signifus penan laboron).

Krome kaj same finfine mi sukcesis instali Akismet (kontra? rubokomentoj). Aldone “Transliterado” (de Bertilo Wennergren) helpas a?tomate krei bonajn enskribo-adresojn, kiam la titolo enhavas Esperanto-supersignojn.

Mian konton ?e youtube.com mi apena? uzas. La kantolistojn mi aktualigis anta? iom da tempo, sed mi ne plu kapablas trovi ?iun videon kiu iel rilatas al Esperanto (i?is tro multaj intertempe kaj ne plu eblas ser?i tro profunde en la pasinteco).

Ironie nur mia konto ?e Facebook estas tiu, kiun mi regule kaj aktive uzas. Kiu pensintus tion anta? tri jaroj? Kiel la tempoj ?an?i?as…

6 thoughts on “Komence mi e? timis ke mi i?is ?ton’

  1. Resonado: Mi certe scias, ke postulas vi honeston | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Re?o, kiun adoras re?oj | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Oni povas ?an?i tiom multajn aferojn | La vivo de Kunar

  4. Resonado: Mi iam iris al kongres’ | La vivo de Kunar

  5. Resonado: Tio estas la speco de virino, kiun mi ?atas renkonti | La vivo de Kunar

  6. Resonado: Mi ne povas elsavi?i el Tohuvabohuo | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *