Arkivoj de etikedoj: ivanhoe

Sanktaj defendantoj de kredo

Kiel mi menciis jam antaŭe, Ivanhoe (1952) estas grava filmo por mi. Ken Miner publikigis en sia blogo pli longan klarigon de mi, kial mi tiom ŝatas tiun filmon. (Vidu la 14an de oktobro 2005. Kiu cetere scivolemas pri la adresŝanĝiĝo de tiu blogo, tiu legu la artikolon “Ken Miner perdas sian blogon” kaj poste ĝoju, ke ĝi entute ankoraŭ ekzistas.)

Kompreneble origine la rakonto estis libro de Walter Scott. Haveblas senpage la anglalingva originalo ĉe projekto Gutenberg kaj (malpli longa) germanlingva versio.

Dum mia infaneco, tra vinildisko la rakonto estis pli ofte kaj facile havebla ol la filmo. Sed ekde kiam mi estas feliĉa posedanto de la DVD kaj ne plu havas aŭskultilon por vinilaj diskoj, tio kompreneble ŝanĝiĝis. La versioj de ambaŭ medioj cetere havas siajn atutojn.

La hungardevena komponisto Miklós Rózsa verkis la muzikon por la filmo. La komenca muzikaĵo eĉ ravas min se ĝi aperas en malalta kvalito:

Miklós Rózsa: Ivanhoe (1952)

Ekzistas pli nova surbendigo de la sonŝpuro. Ĝi havas pli altan kvaliton, sed kompreneble iomete alian sonon ol la originalo:

Miklós Rózsa: Prelude & Forward (Original Extended Version)

Cetere montriĝas prava, kion Dale Schacker diris en intervjuo pri bona filmmuziko: La ĉefa temo aperu en diversaj formoj – ekzemple rapide kaj malrapide, ĝoje kaj malĝoje kaj tiel plu. Dum mi tre ŝatas la eniran rapidan pecon, ankaŭ la romantikaj momentoj de la filmo ricevas decan muzikan ornamon:

Miklós Rózsa: Rebecca’s Love

La konflikto inter Normanoj kaj Saksoj, kiu en la libro ricevas eĉ pli multan atenton ol en la filmo, datiĝas tute ne je la tempo de la tria kruciro. La eventoj okazis dum kaj iomete post 1066, do pli ol cent jarojn antaŭe.

Nun estas ĉi tie

Tempo pasas, kaj denove mia taglibro aĝas unu jaron pli. Decas denove skribi pri tre speciala muziko el mia vivo.

Al la memoroj de mia infaneco apartenas televida serio pri Robin Hood. Ĝin mi spektis meze de la 1980aj jaroj. La muziko restis ĉiam en mia menso.

Ĉirkaŭ 1998 mia bofrato aĉetis diskon kun “la plej bonaj kantoj” de Clannad. Tute surprize inter ili troviĝis la titola muziko de la serio! Mia bofrato tiam supozis ke tamen Clannad ne komponis la kompletan sonŝpuron. Sed kelkajn monatojn poste, mi trovis en la sama magazeno la oficialan sonŝpuron – de Clannad. Multaj kantoj sonis kiel mi memoris ilin dum pli ol dek jaroj. Kelkajn kantojn el tiu albumo, kiu cetere nomiĝas “Legend”, mi metis sur kompilon kun ambjenta kaj Irlanda muziko. Fakte la sonŝpuro havas ambaŭ kvalitojn. Kvankam kompreneble rimarkeblas la kreiĝodato de la muziko, precipe en la klavaroj, ĝi ne perdis sian belsonecon post pli ol du jardekoj.

Antaŭ kelkaj monatoj, mia frato aĉetis la kompletan DVD-kolekton de la serio. Entute oni produktis tri elsendarojn. La trian mi ankoraux ne spektis, sed pri la aliaj du jam eblas diri la jenon: En la unua jaro fakte eksonas nur kantoj de la sonŝpuro. En la dua jaro aldoniĝis kelkaj pliaj muzikaĵoj.

La “Robin Hood”-serio estas interese farita kaj daŭre tre spektinda. Sur la DVDj troviĝas dokumentaj filmoj pri la estiĝo de la serio, kadre de kiuj la verkintoj klarigas siajn ideojn. Interalie oni elektis junajn aktorojn kaj alcelis tre naturan aspekton.

La kulminon de tio sendube prezentas la natura beleco de la aktorino, kiu ludis Marian. Por konscii pri ŝia elstareco, sufiĉas konsideri, kiel oni en la hodiaŭa tempo ofte difinas “bela”, nome “forte ŝminkita kaj portanta malmultajn vestaĵojn”.

Ĉe la rakontoj rimarkeblas la multflankaj karakteroj. La malbonuloj ne estas simplaj aĉuloj, kiuj simple faras ĉiun krimon sen pripensi. Ili zorge sekvas siajn proprajn celojn, sed samtempe devas obei kaj timi pli altrangajn personojn, ekzemple reĝon kaj princon. Krome ili ofte malsamopinias pri tio, kion fari, ĉar ili okupas tute diversajn poziciojn.

Tio estas fakte la plej grava diferenco, kiun alportas spektado de la serio kiel plenkreskulo: Oni kapablas estimi tiujn fajnaĵojn. Kiel infano mi plej ŝatis Nasir, la saracenon. Li estas nigre vestita batalanto, kiu brile batalas per du glavoj kaj malmulte parolas – kvazaŭ klasika infana idolo. Nun min plej fascinas Will Scarlet, kiu devis spekti la murdiĝon de sia edzino kaj je la komenciĝo de la serio sidas en la malliberejo. Pro liaj spertoj, li estas tre amara, malmola viro. Kiel infano tio tute ne plaĉis al mi. Sed kiel plenkreskulo, tiu rolo ŝajnas al mi aparte homa kaj komprenebla.

Plia afero, kiu seniluziigis min en mia infaneco, estas Richard Leonkoro, kiu kutime aperas kiel forta reĝo, kiu revenas ĝustatempe por savi sian landon kaj siajn fidulojn. En la serio oni pentris alian bildon de li, kiu pli similas al la reala historio: Li estas la tipa potenculo, kiu kalkule uzas personojn por fortigi sian regadon kaj kiu aparte militemas. Tiu realisma portretado meritas apartan laŭdon.

Tria menciinda elemento estas la morto de Robin. Tion kaŭzis la simpla fakto, ke la ĉefa aktoro forlasis la serion. Kiel infano mi estis kompreneble tute ŝokita. Sed nun al mi plaĉas, kiel oni scenigis tion. Ne mankas elementoj de magio kaj mistero, sed eĉ la reprezentanto de pagana dio, “Herne, la ĉasisto”, estas vundebla.

Tiu Robin-Hood-serio tiom forte influis min, ke ekzemple la posta filmo de Kevin Costner, “Robin Hood – reĝo de la ŝtelistoj”, ne kapablis vere konvinki min. Sed nur nun post la respektado kaj la detalaj klarigoj mi povas diri, kial.

Robin Hood mi konas ankaŭ el pli malnova filmo, kie li loĝas kun siaj amikoj en kompareble agrabla arbaro. La memoroj al tiu filmo tamen estas tre palaj. Krome kompreneble ekzistas la Disney-versio el 1973, kiu estas multe pli amuza kaj por infanoj. La figuro Robin Hood ankaŭ aperas kiel kroma karaktero en la filmo “Ivanhoe” el la jaro 1952. Tiu lasta fakte apartenas al la gravaj verkoj, kiujn mi spektis kiel infano, same kiel la “Robin Hood”-serio el la 1980aj jaroj.

Ĉirkaŭ mi estas konataj vizaĝoj

Malofte mi trovas interesajn DVDjn en la magazenoj. Sed la 2an de septembro, mi aĉetis eĉ du: “Ivanhoe“, la romantikan filmon el la 1950aj jaroj, kaj la novan version de “Donnie Darko”. La kinejan version mi spektis en aŭgusto, kiam la filmo aperis ŝajne la unuan fojon en la Germana televido. La filmon rekomendis al mi malrekte elgrande, kiu skribis pri ĝi en pluraj enskriboj. Tio tre motivigis min. Krome la mencio de kelkaj misteraj elementoj (al kiu plie kontribuas la oficiala TTT-ejo de la filmo) kreis scivolemon.

En la reto legeblas tranĉoraporto, kiu informas pri la diferencoj inter la du versioj. Plej interese estas, ke multaj ŝanĝoj okazis rilate al la muziko en la filmo: Kelkaj kantoj aperas je tute alia pozicio en la filmo kaj kelkajn oni komplete ne aŭskultigas en unu de la versioj.

La sonŝpuro ĝenerale jam estas interesa: Aperas i.a. Tears for Fears kun sia kanto “Head Over Heels”. Krome ilia verko “Mad World” aperas kantita de alia artisto, speciale surbendigita por la filmo. Sur la DVD troviĝas kiel aldonaĵo la video de la origina versio; mi ŝatas ambaŭ.

Por unu danca sceno, origine la reĝisoro uzis “West End Girls” de The Pet Shop Boys (dum prezentado de sia verko kadre de filmfestivaloj). Sed ĉar estis tro multekoste por inkluzivi la kanton en la posta kineja versio, li anstataŭe enmetis “Notorious” de Duran Duran. Laŭ mia unua impreso, la tuja komenciĝo de tiu kanto ne bone kongruas al la dancado, kiu ekas nur iom post iom – same kiel “West End Girls”.

Ĉar mi ĉiel ajn jam ŝatas la muzikon de The Pet Shop Boys, la 20an de novembro mi aĉetis la kolekton de iliaj fruaj disketoj. Hejme mi ludigis la filmon sen sono kaj samtempe aŭskultigis la unuan kanton de la kompaktdisko, tiel ke mi povis spekti la filmon kun la origina muziko. Kvankam temas pri alia kanto, la movoj de la aktorinoj bonege kongruas al la ritmo kaj precipe je la komenciĝo la etoso estas multe pli kongrua.