Post la festo kun muziko el la 1990aj jaroj, mi des pli sentas min motivigita kompletigi mian muzikokolekton rilate al tiu jardeko. Al la neforgesebla elektronika muziko el tiu jardeko – kaj ankaŭ al la muziko de mia generacio – apartenas la kanto “Born Slippy” de la Underworld. La amiko de mi, kiu ofte aüskultigas al mi elektronikan version, jam estis avertinta min pri tiu grupo. La kanto iĝis fama pro sia uziĝo en la filmo Trainspotting.
Underworld: Born Slippy (NUXX)
Antaŭ kelkaj tagoj, mi aĉetis la sonŝpuron en magazino kun uzitaj diskoj. Fakte poste mi eltrovis ke eĉ ekzistas du albumoj kun la sonŝpuro. La dua disko tamen enhavas nur kelkajn kantojn el la filmo, kiuj ne aperis sur la dua disko, kaj krome alian materialon. (Tamen tio restas interesa temo por la estonteco – sonŝpuro sur pli ol unu disko.)
Alia grava muzikaĵo el la filmo, kiun mi konas kaj ŝatas ekde pli ol dek jaroj, estas Perfect Day de Lou Reed. Ĝi estas kontraŭdeprimiga kanto, tiom bone ĝi sonas.
Etikedoj: esperanto, muziko, sonŝpuro, trainspotting
[...] mi memoris pri kanto el la 1990aj jaroj. Certe tion influis, ke mi okupiĝas pli multe pri muziko el tiu tempo, interalie pro la festo kun muziko el tiu jardeko. Fakte mi cerbumis antaŭe, kiom multa muziko de [...]