Vivante en duonlumo

Epidemia

Einmal pro Jahr schreibe ich in meinen beiden Muttersprachen Deutsch und Esperanto. Dabei rezensiere ich immer etwas. Zweimal waren es Comics (2003, 2005), dreimal Musikalben (2004, 2006, 2007). Dieses Jahr geht es zum dritten Mal in Folge um Power Metal, diesmal “????? ? ????????” von Epidemia aus Russland.

Unufoje en la jaro mi skribas en ambaŭ miaj gepatraj lingvoj Esperanto kaj la germana. Ĉiam mi recenzas ion. Dufoje estis bildstrioj (2003, 2005), trifoje muzikalbumoj (2004, 2006, 2007). Ĉijare denove temas pri potenca metalroko, la trian fojon sinsekve, ĉifoje “????? ? ????????” de Epidemia el Rusujo.

Entdeckt habe ich die Gruppe wie schon Thy Majestie über mp3.com. Im Juli 2001 gab es dort die ersten drei kompletten Alben kostenlos und legal. Dabei handelte es sich um das Demo-Album “Phönix”, die EP “Lebenswille” und das Album “Am Rande der Zeit”. Ich orientierte mich an den ungefähren englischen Übersetzungen der russischen Liedernamen, die in den meisten Fällen zusätzlich angegeben waren. Wie die kyrillischen Schriftzeichen angezeigt werden, habe ich erst viel später herausgefunden. Titel wie “Frodo” und “Der Ring der Macht” wiesen darauf hin, dass die Texte die Tolkien-Bücher behandeln. Damit hatte ich einen Zugang zu der Musik. Diese Themen findet man auch bei Blind Guardian. Deswegen konnte ich die oftmals eher schlechte Tonqualität verzeihen.

Mi malkovris la grupon ĉe mp3.com same kiel jam Thy Majestie. En julio 2001 tie haveblis la unuaj tri kompletaj albumoj laŭleĝe kaj senpage. Temis pri la demoalbumo “Fenikso”, la albumeto “Vivovolo” kaj la albumo “Je la rando de la tempo”. Mi orientiĝis laŭ la proksimumaj anglaj tradukoj de la rusaj kantonomoj, kiuj estis indikitaj aldone en la plej multaj kazoj. Kiel ĝuste montriĝas la cirilaj literoj, mi eltrovis nur multe pli poste. Titoloj kiel “Frodo” kaj “La ringo de la povo” indikis, ke la tekstoj pritraktas la librojn de Tolkien. Tiel mi havis aliron al la muziko. Tiujn temojn oni trovas ankaŭ ĉe Blind Guardian. Pro tio mi povis pardoni la sonkvaliton, kiu ofte estis malbona.

Ende 2002 waren viele Lieder vom dritten Album “Rätsel des Feenlandes” frei im Netz erhältlich. Es zeichnet sich durch einen viel besserer Klang und härtere Musik aus. Wieder wurden Tolkien-Themen verwendet, diesmal aus dem Silmarillion. Das Stück “Feanor”, bei dem ich schnell die Wörter “Silmaril” und “Noldir” hörte, besticht durch hervorragende Gitarrenmelodien aus. Im September 2003 gab es zwei weitere Lieder. Eines stammt vom erwähnten Werk, während ich das großartige “Reiter aus Eis” bis heute keinem Album zuordnen kann. Im Dezember 2004 fand ich auf den Epidemia-Internetseiten jedoch die Version des Liedes, welche auf dem Konzeptalbum “Elfenmanuskript” erschienen war. Wie ich im August 2007 mit Freude feststellen konnte, ist besagtes Stück auch in Russland sehr beliebt.

Fine de 2002 en la reto estis libere haveblaj multaj kantoj de la tria albumo “Enigmo de la feinolando”. Ĝi rimarkeblas pro multe pli bona sono kaj pli malmola muziko. Denove estis uzitaj Tolkien-temoj, ĉifoje el la “Silmariljo”. La peco “Feanor”, je kiu mi rapide rekonis la vortojn “silmarilo” kaj “noldor”, ravas per siaj elstaraj gitaromelodioj. En septembro 2003 haveblis du pliaj kantoj. Unu venis de la menciita verko, dum ĝis hodiaŭ mi ne kapablas atribui la grandegan “Rajdanto el glacio” al iu albumo. En decembro 2004 mi tamen trovis sur la Epidemia-interretpaĝoj la version de tiu kanto, kiu aperis sur la konceptoalbumo “Elfa manuskripto”. Kiel mi konstatis en aŭgusto 2007 kun granda ĝojo, la menciita peco ankaŭ en Rusujo estas tre populara.

Nach meiner ersten Reise nach Russland habe ich noch vier Lieder aus fünften Album “Leben im Zwielicht” auf den Epidemia-Seiten gefunden. Einige Monate später bekam ich sogar das ganze Album geschenkt! Es enthält eine Auswahl von Musikstücken, die sich schon auf den ersten drei Alben befanden und nun neu eingespielt wurden. Die Aufnahme hat endlich das Niveau, welches ich von einem Metal-Album erwarte. Der Klang ist nochmal ein Stück härter und stärker geworden. Ich bin stolz darauf (und das rechtfertigt die lange Einleitung), dass ich Epidemia all die Jahre richtig eingeschätzt habe: Mit der richtigen Tonqualität sind die Lieder klasse. Bestes Beispiel hierfür ist “Neuer Tag”, welches schon auf dem ersten Demoalbum enthalten war.

Post mia unua vojaĝo al Rusujo mi ankoraŭ trovis kvar kantojn de la kvina albumo “Vivante en duonlumo” sur la Epidemia-paĝoj. Kelkajn monatojn poste mi ricevis eĉ la kompletan albumon kiel donacon! Ĝi enhavas elekton da muzikpecoj, kiuj jam troviĝis sur la unuaj tri albumoj kaj nun estis luditaj denove. La surbendigo finfine havas la nivelon, kiun mi atendas de metalroko-albumo. La sono iĝis ankoraŭ iom pli malmola kaj forta. Mi estas fiera pri tio (kaj tio ĝustigas la longan enkondukon), ke mi ĝuste pritaksis Epidemia dum la jaroj: Kun la ĝusta sonkvalito la kantoj estas bonegaj. La plej bona ekzemplo por tio estas “Nova tago”, kiu jam estis parto de la unua demoalbumo.

Für meinen persönlichen Geschmack fehlt auf dem Album vor allem “Reise über die drei Meere”, bei dem ich das “Morya” aus dem Titel zunächst für “Moria” von Tolkien gehalten habe. Auch die erste Version von “Reiter aus Eis” hätte einen Platz auf dem Album verdient gehabt, außerdem vielleicht “Schatten der Liebe”, das einzige Lied vom ersten Album, welches es nicht auf die neue CD geschafft hat. Vom zweiten Album hatten mir noch “Im unbekannten Land” und “Frodo” gefallen, waren jedoch nicht so wichtig. Verzichten können hätte man hingegen auf “Klingende Münzen”, “Weißer Falke”, “Wieder bei Dir sein” und die englische Version von “Leben im Zwielicht”, die mit krächziger Stimme gesungen wird und einen deutlich schlechteren Eindruck als die vom dritten Album. Der Rest ist ausnahmlos empfehlenswert.

Laŭ mia persona gusto mankas sur la albumo precipe “Vojaĝo trans la tri maroj”, je kiu mi intermiksis unue la “Morya” en la titolo kun la “Moria” de Tolkien. Ankaŭ la unua versio de “Rajdanto el glacio” estis meritinta lokon sur la albumo, krome eble “Ombro de la amo”, la sola kanto de la unua albumo, kiu ne aperis sur la nova KD. De la dua albumo ankoraŭ plaĉis al mi “En la nekonata lando” kaj “Frodo”, tamen ne estis tiom gravaj. Neglekteblaj estas “Sonantaj moneroj”, “Blanka falko”, “Denove esti kun vi” kaj la anglalingva versio de “Vivante en duonlumo”, kiu estas kantita per raŭka voĉo kaj faras multe malpli bonan impreson ol tiu de la tria albumo. La resto estas rekomendinda senescepte.

Diskographie das fünfte Album
diskografio la kvina albumo
  1. ?????? (Demo-Album / demo-albumo)
  2. ???? ? ????? (EP / albumeto)
  3. ?? ???? ???????
  4. ??????? ????????? ??????
  5. ?????????? ???????? (Konzeptalbum / konceptalbumo)
  6. ????? ? ????????

Verweise / ligoj:
Der offizielle Epidemia-Internetauftritt / La oficiala TTT-ejo de Epidemia
Wikipedia-Artikel (Englisch) / artikolo en la Vikipedio (anglalingva)
Wikipedia-Artikel (Russisch) / artikolo en la Vikiepdio (ruslingva)

Nr. Min Titel Kommentar Ursprüngliche CD
nr-o min titolo komento origina disko
01 1:03 ????? ??????? La pordegoj de tempo 2
02 4:48 ???? ????? Sonantaj moneroj 2
03 6:56 ?? ???? ??????? Je la rando de la tempo 2
04 6:18 ?????? ??? Nigra magiisto 3
05 6:50 ???? ? ????? Vivovolo 1
06 8:19 ?????? Feanor 3
07 5:26 ????? ????? Blanka falko 2
08 4:39 ????? ???? ? ????? Denove esti kun vi 1
09 5:56 ?????? ?????????? La ringo de povo 1, 2
10 4:42 ????? ???? Nova tago 0, 1
11 4:32 ????? ? ???????? Vivante en duonlumo nova
12 4:54 Livin’ In Twilight Vivante en duonlumo 3

4 thoughts on “Vivante en duonlumo

  1. Resonado: La fina limo « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Donu al mi almena? unu ?ancon | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Du futojn alta | La vivo de Kunar

  4. Resonado: En Mordor neniu povas vidi la ?ielon | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: