Afiŝoj kun etikedo ‘recenzoj’

Ĉiu rivero, kiun vi provis transiri

ĵaŭdo 24 Marto 2011

Mi jam skribis pri la koncerta albumo LeftRightLeftRightLeft kaj la studioalbumo Viva La Vida de Coldplay. Tial nun nepras mencii la albumeton “Prospekt’s March”. Ĝi aperis fine de 2008, do kelkajn monatojn post “Viva La Vida”, kaj estas forte ligita al ĝi.

Unue, ĝi havas similstilan eksteran aspekton: La albumonomo aperas en la sama skribmaniero. La malantaŭo konsistas el pentraĵo, ĉifoje “La batalo de Poitiers”. Due, ĝi enhavas kanton, kiuj iam estis verkitaj kaj surbendigitaj por la albuimo mem, sed je la fino tamen ne aperis sur ĝi. Trie, kelkaj kantoj de la albumo retroviĝas sur la albumeto, sed en alia versio. La muzika stilo ĉiel ajn restas la sama. Kaj “Viva La Vida” vendiĝas ankaŭ en luksa versio, kiu enhavas la kompletan “Prospekt’s March”.

Tial ne havas sencon, prijuĝi la albumeton sendepende de la albumo. Fakte por mi ĝi ne estas memstara, sed bonega aldono.

Coldplay: Glass Of Water

Aparte aŭskultinda estas “Glass Of Water”, kiu montras la samajn kvalitojn kiel la kantoj, kiuj plej plaĉis al mi de la albumo mem. Cetere ĝi estis unu el la kantoj, pri kiuj mi sciis, ke ili estis eĉ jam anoncitaj por “Viva La Vida”. La sama direblas pri “Rainy Day”, en kies refreno aperas belegaj, fortaj arĉinstrumentoj.

Coldplay: Rainy Day

Same kiel sur la albumo aperas du kantoj en unu trako, inter ili la titola kanto de la albumeto. “Lost+” sonas kiel la origina “Lost”, kun la sola diferenco de repado fare de gastmuzikisto.

Entute mi forte rekomendas “Prospekt’s March” en kombino kun “Viva La Vida”, ĉar ili apartenas kune. Mi tre ĝojas, ke haveblas pli da materialo en la sama stilo kiel la brila albumo.

Vivu la vivo

merkredo 23 Marto 2011

Kiel mi skribis hieraŭ en la recenzo de LeftRightLeftRightLeft, koncerta albumo de Coldplay, mi ankoraŭ ne detale menciis la antaŭan studian, kvaran albumon “Viva La Vida”. Tion mi nun finfine faras.

La antaŭaj tri albumoj, “Parachutes”, “A Rush Of Blood To The Head” kaj “X&Y”, havis iomete kongruan aspekton. “Viva La Vida Or Death And All His Friends”, jen la kompleta titolo, alportas grandajn ŝanĝojn jam ĉe la kovrilo: Ĝi montras bildon, pli precize la faman pentraĵon “La libereco gvidas la popolon”. La titolo “Viva La Vida” estas la nomo de pentraĵo de Frida Kahlo, kiu montras melonojn. La bildo kaj la nomo estas jam ofte uzitaj kaj eble tro kliŝaj, sed ĉi tie ne, ĉi tie ili ĝustas.

La albumo jam aperis en 2008, sed laŭ mia sperto rilate al Coldplay, estas tute bone, verki la recenzon nur kun iom da tempa distanco. Kiom diversaj estis miaj impresoj pri la tria albumo post la aŭskultado de la unua kanto de ĝi, post la unua plena aŭskultado de la albumo kaj post iom da tempo. Nur tiam eblis vera prijuĝo.

Dum la unuaj tri albumoj formas trilogion, per “Viva La Vida” Coldplay iras novajn vojojn. Iomete strange ŝajnas la kaŝitaj kantoj (laŭ la principo: unu trako, du kantoj). Tria duobla kanto almenaŭ aperas en la titololisto. Mi tamen daŭre ne komprenas, por kio oni entute faris tion: Pluraj kantoj estas senpaŭze konektitaj. Same mi ne komprenas, kial en la KD-libreto ne troviĝas la tekstoj, sed nur diversaj bildoj.

La elektronika komenciĝo kaj fino memorigas pri la albumo “X&Y”. Sed tie jam finiĝas la komunaj trajtoj. Por la kvara albumo la muzikistoj aŭ uzis pli grandan instrumentaron – aŭ almenaü pli varian klavaron.

Cemeteries Of London havas belege melankolian, revan sonon. Lost estas jam himno:

Coldplay: Lost

Tie montriĝas jam grava diferenco al la antaŭaj albumoj: Ĉifoje estas la kantoj kun pozitiva etoso, kiuj estas la plej gravaj. Precipe ĉe la unuaj du albumoj pli elstaris la malgajaj aŭ almenaŭ pripensemaj pecoj.

La absoluta kulmino de la albumo sen ajna dubo estas “Viva La Vida”, la titola muzikaĵo mem. Per ĝi Coldplay prezentas grandan romantikan kanton per la tuta koro. Ĝi estas bonega ekzemplo por la forta produktado de la albumo, kiu tamen ne sonas troproduktite (jen la granda malsano de la jardeko, en kiu ĝi aperis). “Viva La Vida” transprenas la torĉon de “Clocks” el la 2a albumo, kiu ĝis nun estis la unike elstara kanto de Coldplay.

Coldplay: Viva La Vida

La grupo montras, ke ĝi havas talenton por bombasta “stadiona roko” kiel U2. Tio estas io nova, ĉar tute kontraŭe, sur la unuaj tri albumoj ĝi ankoraŭ sonis tre intime, vundigeble.

Per “Strawberry Swings” Coldplay denove transiras al popa, sed fajna muziko. La dua titola kanto, “Death And All His Friends”, ravas min tra sia intensa gitara solo. La saman efikon havis la gitara melodio en “Shivers” de la unua albumo.

Mi inklinas konsenti kun la recenzo de Lukas Heinser: Verŝajne “Parachutes” ĝis nun restas la plej bona albumo de Coldplay tiasence, ke ĝi plej bone funkcias kiel albumo, ĉar ĝi havas konstante altan kvaliton. La postaj publikaĵoj enhavas kelkajn kulminojn, sed ankaŭ pli malinteresajn partojn. Resume konstateblas, ke “Viva La Vida” estas grandioza verko.

Flugu min al la luno

merkredo 11 Novembro 2009

Mi konfesas: Por recenzi novajn Esperanto-muzikdiskojn, mi bezone multe tro longe, almenaŭ dum la pasintaj jaroj. Aliflanke mi tute ne ŝatas la kutiman manieron, kiel oni prezentas freŝe aperintajn verkojn en Esperanto-gazetoj: Homoj surface kaj haste skribas. Plej ofte oni nur redonas la informojn, kiujn la eldoninto mem liveris, aŭ laŭdas sen tro akre analizi la produkton. Mi kiel detalfanatikulo ne kapablas skribi tiel. Mia lasta recenzo temas pri “Hotel Desperado”, la dua disko de Esperanto Desperado, kiu aperis en 2004, do antaŭ kvin jaroj. Tamen indis atendi tiun tempon por fini la tekston. Mi lernis interalie, ke mia plej ŝatata kanto de tiu disko, “Ĉi nokte“, reuzas melodion. Kiam mi vizitis la doktoriĝan feston de Sebastian en junio 2007, lia ĵaza ensemblo ludis kanton, kies melodion mi rekonis. Poste li klarigis al mi, ke la kanto nomiĝas “Fly Me To The Moon” kaj estas kvazaŭ klasikaĵo en tiu muzikspeco. Mi trovis multajn videojn en la reto, sed plej kaptis mian atenton la surbendigo de Karolina Pasierbska:

Eta ĉambro en granda urbo

dimanĉo 10 Majo 2009
Gerold Kukulenz: Miles High

Quelle / fonto: Pressebereich / gazetara sekcio

Einmal im Jahr schreibe ich eine Rezension in meinen beiden Muttersprachen Deutsch und Esperanto. Nach zwei Comics (2003, 2005) und vier Musikalben (2004, 2006, 2007, 2008) geht es erneut um Musik.

Unufoje en la jaro mi skribas recenzon en ambaŭ miaj gepatraj lingvoj, la germana kaj Esperanto. Post du komiksoj (2003, 2005) kaj kvar muzikalbumoj (2004, 2006, 2007, 2008) ĉifoje denove temas pri muziko.

Die ganze Rezension / La tuta recenzo

Batalisto kaj reĝo

ĵaŭdo 10 Majo 2007
Thy Majestie: 1066 Thy Majestie: Hastings 1066 Thy Majestie: Echoes Of War

Mein Musiktagebuch schreibe ich fast nur auf Esperanto, meiner zweiten Muttersprache. Als ich vor vier Jahren einen Eintrag auf Deutsch verfaßte, war das eine spontane Entscheidung bzw. dem rezensierten Werk geschuldet. Die Idee, das einmal pro Jahr zu machen, gefiel mir so gut, daß ich sie vor drei Jahren fortsetzte. Angeregt durch Freunde, die immer zweisprachig schreiben, gab es vor zwei Jahren direkt eine Esperanto-Übersetzung. So wie letztes Jahr geht es auch diesmal um eine CD von der Metalband Thy Majestie aus Sizilien.

Mian muzikan taglibron mi skribas preskaŭ nur en Esperanto, mia dua gepatra lingvo. Kiam mi verkis enskribon en la germana antaŭ kvar jaroj, tio estis spontanea decido resp. ŝuldita al la recenzita verko. La ideo, fari tion unufoje en la jaro, plaĉis al mi tiom multe, ke mi daŭrigis ĝin antaŭ tri jaroj. Instigita tra amikoj, kiuj ĉiam skribas dulingve, antaŭ du jaroj rekte haveblis Esperanto-traduko. Same kiel dum la pasinta jaro ĉifoje temas pri KD de la metalroka bando Thy Majestie el Sicilio.

Die ganze Rezension / La tuta recenzo

Venu rakonti

merkredo 30 Novembro 2005

Finfine mi finis novan recenzon. Ĝi pritraktas “Sen” de Persone, la KDn kiu – el ĉiuj nerecenzitaj, sed recenzendaj diskoj – jam plej longe apartenas al miaj posedaĵoj. Des pli grave temas pri albumo, kiun mi jam havas ekde tri jaroj, sed kies signifon kaj valoron mi ĝis nun ne sukcesis klare kaj koncize prijuĝi.

Kiam mi ricevis ĝin en somero 2002, mi ne sciis kion pensi pri ĝi. Tute akustika verko de rokgrupo – ĉu grandioza sukceso, mizera malsukceso aŭ io inter la ekstremoj? Foje mi bezonas tempon, por muzike digesti albumon aŭ trovi adekvatan aliron al ĝi. Iam mi pensis, ke mia opinio sufiĉe eliris la nebulon de mia menso por esti uzebla. Nun necesis sukcese skribe fiksi ĝin sen perdi tro multajn vortojn.

Iĝis ege malfacila recenzo. Por skrikado de ĝi mi bezonis pli ol unu jaron. Mi eĉ devis elpresi kelkajn laborversiojn de ĝi. Tion mi neniam antaŭe bezonis.

Mi rezignis pri kelkaj detaloj, kiuj eble estus menciindaj. Ekzemple mi ĉifoje nenion skribis pri la instrumentoj uzitaj. La vortoj “muziko” kaj “teksto” tute ne aperas en la recenzo. La origine rokmuzika stilo de Persone restas same nemenciita kiel la rakonto pri la registrado de la albumo: La tri membroj tiutempe loĝis en diversaj landoj kaj tiel devis praktiki distancregistradon. Unu ludis kaj kantis al la surbendigoj de la alia. Mirinde, ke tamen la rezulto iĝis tiom altkvalita.

Parolante kun Sten Johansson pri recenzado en la klubo Liberté dum la KEF, mi rakontis pri mia limigo al certa vorto- resp. liniokvanto. Li opiniis, ke pli longa recenzo foje povas esti pli bona. Mi tamen daŭre pensas, ke mi iris la ĝustan vojon ankaŭ ĉifoje, kvankam neniam malplaĉis al mi pli ellasi kelkajn detalojn.