Finfine mi finis novan recenzon. Ĝi pritraktas “Sen” de Persone, la KDn kiu – el ĉiuj nerecenzitaj, sed recenzendaj diskoj – jam plej longe apartenas al miaj posedaĵoj. Des pli grave temas pri albumo, kiun mi jam havas ekde tri jaroj, sed kies signifon kaj valoron mi ĝis nun ne sukcesis klare kaj koncize prijuĝi.
Kiam mi ricevis ĝin en somero 2002, mi ne sciis kion pensi pri ĝi. Tute akustika verko de rokgrupo – ĉu grandioza sukceso, mizera malsukceso aŭ io inter la ekstremoj? Foje mi bezonas tempon, por muzike digesti albumon aŭ trovi adekvatan aliron al ĝi. Iam mi pensis, ke mia opinio sufiĉe eliris la nebulon de mia menso por esti uzebla. Nun necesis sukcese skribe fiksi ĝin sen perdi tro multajn vortojn.
Iĝis ege malfacila recenzo. Por skrikado de ĝi mi bezonis pli ol unu jaron. Mi eĉ devis elpresi kelkajn laborversiojn de ĝi. Tion mi neniam antaŭe bezonis.
Mi rezignis pri kelkaj detaloj, kiuj eble estus menciindaj. Ekzemple mi ĉifoje nenion skribis pri la instrumentoj uzitaj. La vortoj “muziko” kaj “teksto” tute ne aperas en la recenzo. La origine rokmuzika stilo de Persone restas same nemenciita kiel la rakonto pri la registrado de la albumo: La tri membroj tiutempe loĝis en diversaj landoj kaj tiel devis praktiki distancregistradon. Unu ludis kaj kantis al la surbendigoj de la alia. Mirinde, ke tamen la rezulto iĝis tiom altkvalita.
Parolante kun Sten Johansson pri recenzado en la klubo Liberté dum la KEF, mi rakontis pri mia limigo al certa vorto- resp. liniokvanto. Li opiniis, ke pli longa recenzo foje povas esti pli bona. Mi tamen daŭre pensas, ke mi iris la ĝustan vojon ankaŭ ĉifoje, kvankam neniam malplaĉis al mi pli ellasi kelkajn detalojn.