Afiŝoj kun etikedo ‘esperanto desperado’

Ne estas hejmo por vi tie ĉi

ĵaŭdo 20 Januaro 2011

Antaŭ sep jaroj mi verkis la tekston “kvin receptoj kontraŭ la post-IS-sindromo“. Intertempe la Internacia Seminario jam dum du jaroj ne okazis kaj la fenomeno iĝis konata post multaj aliaj aranĝoj. Tial indis iomete adapti la tekston al la hodiaŭa situacio:

kvin receptoj kontraŭ la “post-Esperanto-rekontiĝo-sindromo”

“post-Esperanto-rekontiĝo-sindromo” (PERS): psika stato de malbonfarto, ankaŭ konata sub la nomo “denove-hejme-bluso“. Okazas kutime post etoso- kaj spertoplenaj Esperanto-renkontiĝoj. Akompanata ne malofte de korpa malsaniĝo kiel malvarmumo, gripo, virusa infekto.

kutimaj simptomoj: deprimiĝo, sopiro al fora loko kaj/aŭ persono, malemo fari ion ajn, malfacileco transpreni la kutiman laboron/studadon/lernadon denove, ĉiutaga vivo eĉ pli griza kaj neeltenebla ol antaŭe.

  1. Faru ion distran kun amikoj. Ne funkcias, se vi estas senamikulo. Por eltrovi, ĉu vi estas senamikulo, sufiĉas fari la teston “Kia esperantisto vi estas?“.
  2. Iru al festo. Problemo: Eble neniu ŝatas aŭ invitas vin.
  3. Ludu komputilan ludon, legu libron, surfu en la interreto – ĉio tio postulas multan tempon kaj koncentriĝon kaj tiel forigas vian atenton de la ĵus pasintaj tagoj. Malavantaĝo: Foruzas vian tempon, helpas vin fuĝi al (alia) nereala mondo – kaj eĉ dependigas vin de viaj memoroj, se vi rigardas la tutan tempon al renkontiĝo-fotoj.
  4. Realigu muzikan projekton, ĉar kreiva laboro bonhumurigas kaj taŭgas eble por plaĉi al aliaj. Risko: Muziko povas memorigi pri la okazaĵoj postlasindaj kaj personoj prefere forgesendaj, do gravas fari nedanĝeran elekton.
  5. Faru konkretajn paŝojn al pozitiva ŝanĝo en via hejma vivo. Tiam vi malpli bedaŭras vian ĉiutagon ekster Esperantujo kaj ĝuos vian vivon pli – kaj tio ja estu tio, kion vi vere volas kaj alcelas. Rimarko: Pozitiva ŝanĝo principe ĉiam eblas. Samtempe la utilo povas esti tre longdaŭra. Tial temas pri la plej forta recepto. Tamen necesas konscii pri ĉio tio.

“Kial ĉio devas finiĝi? Ĉu ne eblas transpreni parton de la energio al la ĉiutago? Kial ne ŝanĝi ion, kio ĝenas?” Jen la kutimaj demandoj, kiuj venas al mi, kiam la sindromo venas al mi. Kaj ĉifoje la vivo eĉ ne aspektas tiom malbone! Plej forta deziro nuntempe estas, denove aktivi pli por Esperanto-muziko. Estas multaj ideoj kaj planoj, kiuj indas realigon.

novjaraj deziroj de Inicialoj DC:

Pri la kanto “Berlino sen vi” de Inicialoj DC, kies videon mi metis hieraŭ en la enskribon, ekzistas rakontinda detalo. Ĝia kantoteskto enhavas alludon al alia kanto: Ĝi finiĝas per la vortoj “Petro iris for”. Ĝuste tiel komenciĝas Pli ol nenio de Persone!

Dum la Junulara E-Semajno (JES) mi lernis, kion signifas “faligi sin en okulojn” el la kantoteksto “Pli ol nenio”. Antaŭ kvin jaroj dum la Internacia Seminario (IS) 2005/06 mi lernis la veran signifon de la kanto “Ĉi nokte” de Esperanto Desperado.

Martin kaj la talpoj: Pli ol nenio

Tiu video bonege taŭgas por ilustri la PERS-efikon: Oni vidas gajajn homojn festante kaj tuj volas reen al tiu etoso. Ĉiuj fortaj memoroj revenas – neniam disfalas.

Flugu min al la luno

merkredo 11 Novembro 2009

Mi konfesas: Por recenzi novajn Esperanto-muzikdiskojn, mi bezone multe tro longe, almenaŭ dum la pasintaj jaroj. Aliflanke mi tute ne ŝatas la kutiman manieron, kiel oni prezentas freŝe aperintajn verkojn en Esperanto-gazetoj: Homoj surface kaj haste skribas. Plej ofte oni nur redonas la informojn, kiujn la eldoninto mem liveris, aŭ laŭdas sen tro akre analizi la produkton. Mi kiel detalfanatikulo ne kapablas skribi tiel. Mia lasta recenzo temas pri “Hotel Desperado”, la dua disko de Esperanto Desperado, kiu aperis en 2004, do antaŭ kvin jaroj. Tamen indis atendi tiun tempon por fini la tekston. Mi lernis interalie, ke mia plej ŝatata kanto de tiu disko, “Ĉi nokte“, reuzas melodion. Kiam mi vizitis la doktoriĝan feston de Sebastian en junio 2007, lia ĵaza ensemblo ludis kanton, kies melodion mi rekonis. Poste li klarigis al mi, ke la kanto nomiĝas “Fly Me To The Moon” kaj estas kvazaŭ klasikaĵo en tiu muzikspeco. Mi trovis multajn videojn en la reto, sed plej kaptis mian atenton la surbendigo de Karolina Pasierbska:

Alradie brili al la mondo

dimanĉo 7 Januaro 2007

La post-IS-sindromo daŭre ne turmentas min. Hieraŭ mi uzis la recepton “faru ion kun amikoj” kontraŭ ĝi. Mi ĉeestis la rolludan grupon de mia frato, en kiu mi aktivas ekde kelkaj monatoj.

La muzika programo de la Internacia Seminario eĉ supertrafis tiun de la pasinta jaro. Tamen ankoraŭ kelkajn tagojn antaŭ la IS ĉagrenis min la fakto ke la Kuracistoj ne povus koncerti tie, des pli ĉar mi konstatis tralegante la duan informilon, ke multegaj artistoj estos tie. Inter ili troviĝis pluraj, kiuj ne estis menciitaj, kiam oni neis nian proponon, muziki dum la IS. Ŝajnis al mi ke kvazaŭ ĉiu povus ludi dum la IS, nur ni ne!

Aliflanke la lastaj monatoj de la jaro 2006 estis plenŝtopitaj per laboro kaj aliaj eventoj, kiuj foruzis mian forton. Mi ne havintus tempon por fari ĉion tion kaj ekzerci por plena roka koncerto. Do almenaŭ mi saĝe uzis mian energion, ekde kiam mi sciis, ke ni ne koncertos dum la IS.

Krome mi tre baldaŭ havis alternativan planon, kiun mi realigis: Anstataŭ koncerti dum unu vespero, mi partoprenis ĉe multaj koncertoj kiel gastmuzikisto! Tiel mi verŝajne kreis novan rekordon pri gastmuzikado dum unu renkontiĝo.

La 27an de decembro ludis Esperanto Desperado. Ili venis malfrue al la ejo, tiel ke ni ne plu havus tempon por ekzerci. Tamen mi kantis “Feliĉe” kun ili.

La 28an de decembro koncertis JoMo. Sebastian kaj mi posttagmeze priparolis kun li komunan programon kaj provludis ĝin. Interalie ni prezentis:

…kaj kelkajn pliajn kantojn. Mi tre ĝojas, ke ni kune prezentis malnovajn Amplifiki-kantojn, inter ili la IS-himnon. Plie mi ĉiam volis kanti “Hej la nizoj” kaj “Ĉu vi volas danci” kun li. Kaj ekde jaroj mi intencis instrui al li kelkajn kantojn de la Kuracistoj.

Iom post noktomezo okazis akustika koncerto de la Kuracistoj en la gufujo. Sebastian kaj mi ludis entute naŭ kantojn, la lastan kiel aldonon kun Krücke:

  1. Westerland
  2. Mi kaj ŝi
  3. Longe for
  4. En kaĉ’
  5. Kisu min, ho kara
  6. Solege en la nokt’
  7. Sen vi
  8. Ne plu
  9. La grasa Elke

“Solege en la nokt’” ni prezentis la unuan fojon publike. Tiel la koncerto enhavis ankaŭ ion specialan. Kompreneble muzikado sen baraktado per teknikaŝoj kaj kun tiom mallonga daŭro estas multe pli facila kaj senstreĉa ol plena koncerto en roka konsisto. Cetere ni provludis nur la duonon el la kantoj la 27an posttagmeze en la loĝejo de Sebastian. Kelkajn aliajn kantojn ni elprovis kelkajn horojn antaŭe.

La 29an de decembro okazis la hiphopa koncerto de Pafklik’. Ili invitis min partopreni kaj mi prezentis mian hiphopan kanton “La premiero”. Bonŝance mi estis kunportinta la muzikon por ĝi sur KD.

La 30an de decembro Dolchamar aperis sursceneje. Dum la posttagmezo kaj frua vespero mi estis okupita per aliaj aferoj, tiel ke ni ne povis provludi. Je la fino Dolchamar, Sebastian kaj mi ludis “Dance kun larma okul’” kiel aldonon.

Entute la Kuracistoj optimume uzis la semajnon. Mi eĉ opinias, ke tiel estis pli bone ol kun propra rokkoncerto. Ni multfoje sukcese aperis sur la scenejo kaj havis bonan kontakton kun multaj aliaj muzikistoj. Tio donas bonegan bazon por estonta muzikado.

Novembra pluvo

merkredo 1 Novembro 2006

Ekde la 29a de oktobro pretas nova kantoteksto por La Kuracistoj. Temas pri traduko, kiun mi estis komencinta la 18an de novembro 2005 kaj fininta dum la IJS 2006.

Antaŭ kelkaj tagoj atingis min pozitiva signalo de Krücke, kiu korektlegis mian novan kantotekston kaj opiniis, ke estas ĉio en ordo. Kaj tiel ankaŭ nomiĝas la nova kanto – “En ordo“, origine “Ok” en la germana.

Estas mia unua traduko ekde “Misteroland’” antaŭ unu jaro. Ĉifoje tamen temas pri kanto, kiu ne venas de Die Ärzte, sed de Farin Urlaub, sur kies unua soloalbumo “Endlich Urlaub” ĝi troviĝas.

Alia bela novaĵo atingis min tra retmesaĝo de Marek Blahuŝ: La kanto “Feliĉe” de Esperanto Desperado, por kiu mi verkis kvaran strofon antaŭ kelkaj jaroj, nun ekzistas en la Toki Pona! Mi sentas min honorita ke oni tradukas tekston de mi al tiom ekzotika lingvo.

Ĉi nokte venu al mi, mi sentas min iom sola

dimanĉo 22 Januaro 2006

Dum la Internacia Seminario, unu vespero alportis veran muzikan kulminon al mi. Tio eĉ supertrafis ĉion, kion mi estis spertinta dum la KEF 2005!

Unue Amir Hadžiahmetović faris solokoncerton. Same kiel JoMo unu tagon antaŭe, li akompanis sin per akustika gitaro kaj dancigis la homojn. Li ludis ĉefe el la Esperanto-Desperado-repertuaro tiujn kantojn, kiujn li mem (kun)verkis.

Sed li ankaŭ estis preparinta etan surprizon kune kun Sebastian kaj mi. Unu tagon antaŭe, kiam li estis alveninta kaj ni babilis, li tuj proponis ke mi aperu kiel gastmuzikisto dum lia koncerto. Post la bonaj spertoj dum la KEF mi tuj jesis kaj proponis, ankaŭ inkluzivi Sebastian.

Mi estis sufiĉe certa, ke Sebastian kaj mi bone koncertos, ĉar ni dum tiu tago jam estis ekzercintaj. Interalie ni ludis kune la unuan fojon la du plej novajn kantojn, kiujn mi tradukis por “La Kuracistoj“. Mirinde bone sukcesis! Ni apenaŭ bezonis interkonsenti pri detaloj, ĉio kvazaŭ funkciis aŭtomate. Iĝis eĉ pli harmonia kunludado ol dum la Revelido-semajnfino en julio 2005. Tio jam tre bonhumurigis min.

Unu tagon poste, la 29an posttagmeze, ni tri renkontiĝis por provludado. Bone, ke mi jam faris mian prelegon unu tagon antaŭe – aliokaze mi ne havintus tempon kaj enan trankvilecon por tio! Sebastian kaj mi komencis per “Mi kaj ŝi” de Amplifiki, kiam Amir venis en la ĉambron kaj ekkunludis. Tio bonege funkciis kaj Amir petis, ke ni ludu plian kanton. Mi elektis “Kisu min, ho kara” kaj poste “Misteroland’” de “La Kuracistoj”. Ambaŭfoje ni denove kreis bonan sonon kaj nur devis konsenti pri detaletoj. Kaj jam post la unuaj tri elprovitaj kantoj ni havis nian komunan repertuaron!

Vespere ni ankoraŭ faris son- kaj lumprovon. Tio tre helpis decidi, kiel stari resp. sidi sur la scenejo kaj kiu kantu en kiu mikrofono. Krome nur tiel ni povis aranĝi la tekstotenilojn tiel, ke mi kun certeco poste kapablus legi ilin.

Do ĉiuj provoj ja estis bonaj kaj supozigis, ke ne iĝos tiom granda seniluziiĝo kiel la Kuracistoj-koncerto en Naumburg/Saale 2003/04. Kiam komenciĝis la koncerto de Amir, mi tamen sentis la kutiman artistan nervozecon, kiu estas tiom tipa kaj kiu ĉiam kaptas min, ankaŭ kiam temas pri relative facilaj prezentadoj. Mi ĝuste decidis, ne tro cerbumi pri tio kaj anstataŭe simple ekagi. Dum Amir ludis “Feliĉe”, mi venis al la scenejo por kanti du strofojn kaj la refrenon, kiel interkonsentite antaŭe. Fakte intertempe mi jam havas sufiĉan praktikon je tio – tion mi ja faris dum la KEF dufoje, nome dum la karaokeado kaj la Esperanto-Desperado-koncerto! Tial mi tuj sentis min kiel en mia natura medio. Mi rimarkis, ke mi pro la aranĝado de la lumoj ne vidis la publikon, kio tre trankviligis min. Sekve la kantado bone sukcesis kaj post la aplaŭdo mi vokis Sebastian al la scenejo. Iel ni tri atingis la ĝustan fluon – la komunajn kantoj ni ludis senprobleme kaj mi havis la impreson, ke mia kantado estis tiom facila kaj klara kiel jam delonge ne plu. Kiam Sebastian kaj mi foriris post niaj tri kantoj, la publiko petis aldonon kriante “Ku-ra-cis-toj! Ku-ra-cis-toj!” Tio ŝajnis kiel miraklo al mi. Ni tri ankoraŭ prezentis la facile ludeblan “Junula amo” el la Kuracistoj-repertuaro kaj post tio mi forlasis la salonon por iomete retrankviliĝi, ĉar mi sentis la adrenalinon en mi.

Mia bona amiko Till atendis min kaj tuj diris, ke mi rokis la homojn kaj ke li neniam vidis min tiom brile agi sursceneje. Komune ni iris trinki bieron. Tiam alvenis Vera kaj demandis, ĉu la Kuracistoj havas pliajn kantojn – kaj mi tuj povis respondi, ke ni ludas 18 proprajn kaj pliajn de aliaj grupoj, do posedas sufiĉan repertuaron por koncerto. Tiel ni tuj ricevis inviton koncerti dum la IJS 2006, oferton tre konsiderindan.

Ĉiel ajn la furora reveno de la Kuracistoj ege ĝojigis min. Kaj tio nur estis la unua muzika kulmino de tiu vespero…

Forgesu la malsanon, ĉar morgaŭ vi iĝos sanaj

mardo 25 Oktobro 2005

Ĝis nun mi tute forgesis, skribi pri la brila Revelido-tago en Meschede, kiu okazis la 9an de julio. Evidente tro multe okazis en mia vivo lastatempe por ĉion baldaŭ rakonti!

Estis la lasta semajnfino antaŭ la KEF. Iom tio similis al la pasinta Revelido-semajnfino en Meschede en 2003, kiu okazis kelkajn tagojn antaŭ la IJS.

Ni denove banis en la Henne-lago kiel antaŭ du jaroj. La familio Schönberner refoje montris sian tutan gastigemon. Ĉar nun en ilia ĝardeno troviĝas flagotenilo, ni kompreneble kaptis la okazon por solene hisi Esperanto-flagon. Dumtempe Sebastian Hoffmann kaj mi gitarludis kaj kantis “Ho! Mia kor’!” de Merlin por doni al la afero pli oficialan karakteron. (Kompreneble neniu el ni komprenis tion kiel seriozan agon, sed pli kiel ne tro seriozan amuziĝon, parodiante aktivecojn ĉe aliaj Esperanto-renkontiĝoj kun pli maldistra programo.)

Ankaŭ Krücke ĉeestis kaj poste ni ĉiuj tri kantis diversajn kantojn de La Kuracistoj. Krome eksonis i.a. “Ska-virino” de Esperanto Desperado kaj “Hej la nizoj” de JoMo. Imprese, ke mi sukcesis gitarludi sen kunhavi la akordojn. Krome mi ĝojis pri tio, ke mi senprobleme kaj tuj denove sukcesis muziki harmonie kun Sebastian.

La tuta semajnfino estis balsamo por mia animo. Vetero, programo, homoj – ĉio plaĉis al mi kaj subtenis min.