Simple estu pacienca kaj ne zorgu

Kiu diris, ke la ĉiutago ne povas alportu siajn malgrandajn brilaĵojn? Nur antaŭ kelkaj tagoj mi eksciis, ke viva albumo de Coldplay haveblas senpage en la interreto.

LeftRightLeftRightLeft elŝuteblas ĉe www.coldplay.com/lrlrl/lr.html. Nur necesas indiki retadreson – kaj eblas eĉ uzi ruboadreson, ĉar tuj poste oni iras al la elŝutopaĝo, do oni ne devas atendi retpoŝton, en kiu troviĝas la ligo.

Kiel mi nur nun rimarkis, mi skribis pri la unuaj du albumoj kaj la tria albumo. Sed mi ankoraŭ ne menciis la kvaran albumon “Viva La Vida” aŭ la postan albumeton “Prospekt’s March”. Tion mi nepre faru alian fojon! Sed unue la titololisto de LeftRightLeftRightLeft, kiu enhavas surbendigojn de koncerto:

  1. Glass Of Water
  2. 42
  3. Clocks
  4. Strawberry Swing
  5. Hardest Part / Postcards From Far Away
  6. Viva La Vida
  7. Death Will Never Conquer
  8. Fix You
  9. Death And All His Friends

Kompare al la originaj diskoj, tio estas:

  • 0 kantoj de la 1a albumo
  • 1 kanto de la 2a albumo (Clocks)
  • 2 kantoj de la 3a albumo (Fix You, The Hardest Part)
  • 4 kantoj de la 4a albumo (42, Viva La Vida, Strawberry Swing, Death And All His Friends)
  • 2 kantoj de la albumeto (Postcards From Far Away, Glass Of Water)
  • 1 kanto, kiu ne aperis sur disko (Death Will Never Conquer)

Death Will Never Conquer ankaŭ en sia origina versio estis senpage elŝutebla. En la viva versio la drumisto transprenas la kantadon – tre imprese!

Plej grava kritikpunkto estas, ke mankas iu kanto de la unua albumo. Kandidatoj, kiuj estus meritintaj tion, abundas!

La publiko plej ekscitiĝas dum la kanto “Clocks”, dum ĝi plej forte kontribuas al “Fix You” per kantado de la refreno. “Viva La Vida” ankaŭ en viva versio sonas bonege:

Coldplay: Viva La Vida

Tamen la kanto, kiu plej restis en mia menso post la unua aŭskultado, estas ĝuste unu, kiu ne aparte elstaris sur la origina albumo. Kiam mi, kiu daŭre ne povas konekti ĉiujn kantojn de “Viva La Vida” kaj “Prospekt’s March” al siaj nomoj, rigardis la titolon, mi tre ekmiris: Estis la kanto “Death And All His Friends”!

Coldplay: Death And All His Friends (vive)

Ĉu devas pensigi min, ke plej intensan impreson kaj plej allogan sonon havas “morto kaj ĉiuj siaj amikoj”? Tiu elektra gitaro en la dua parto de la kanto rekte trafas mian koron, tiom melankolia ĝi estas. Sed rigardo al la kantoteksto rivelas, ke la intenco de la kanto estas tute sendanĝera. Reale la teksto diras “Mi ne volas sekvi morton kaj ĉiujn ĝiajn amikojn.”

3 pensoj pri “Simple estu pacienca kaj ne zorgu

  1. Resonado: Vivu la vivo « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Ĉiu rivero, kiun vi provis transiri « La vivo de Kunar

  3. Resonado: Mi ne volas sekvi morton kaj ĉiujn ĝiajn amikojn | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: