Vivu la vivo

Kiel mi skribis hieraŭ en la recenzo de LeftRightLeftRightLeft, koncerta albumo de Coldplay, mi ankoraŭ ne detale menciis la antaŭan studian, kvaran albumon “Viva La Vida”. Tion mi nun finfine faras.

La antaŭaj tri albumoj, “Parachutes”, “A Rush Of Blood To The Head” kaj “X&Y”, havis iomete kongruan aspekton. “Viva La Vida Or Death And All His Friends”, jen la kompleta titolo, alportas grandajn ŝanĝojn jam ĉe la kovrilo: Ĝi montras bildon, pli precize la faman pentraĵon “La libereco gvidas la popolon”. La titolo “Viva La Vida” estas la nomo de pentraĵo de Frida Kahlo, kiu montras melonojn. La bildo kaj la nomo estas jam ofte uzitaj kaj eble tro kliŝaj, sed ĉi tie ne, ĉi tie ili ĝustas.

La albumo jam aperis en 2008, sed laŭ mia sperto rilate al Coldplay, estas tute bone, verki la recenzon nur kun iom da tempa distanco. Kiom diversaj estis miaj impresoj pri la tria albumo post la aŭskultado de la unua kanto de ĝi, post la unua plena aŭskultado de la albumo kaj post iom da tempo. Nur tiam eblis vera prijuĝo.

Dum la unuaj tri albumoj formas trilogion, per “Viva La Vida” Coldplay iras novajn vojojn. Iomete strange ŝajnas la kaŝitaj kantoj (laŭ la principo: unu trako, du kantoj). Tria duobla kanto almenaŭ aperas en la titololisto. Mi tamen daŭre ne komprenas, por kio oni entute faris tion: Pluraj kantoj estas senpaŭze konektitaj. Same mi ne komprenas, kial en la KD-libreto ne troviĝas la tekstoj, sed nur diversaj bildoj.

La elektronika komenciĝo kaj fino memorigas pri la albumo “X&Y”. Sed tie jam finiĝas la komunaj trajtoj. Por la kvara albumo la muzikistoj aŭ uzis pli grandan instrumentaron – aŭ almenaü pli varian klavaron.

Cemeteries Of London havas belege melankolian, revan sonon. Lost estas jam himno:

Coldplay: Lost

Tie montriĝas jam grava diferenco al la antaŭaj albumoj: Ĉifoje estas la kantoj kun pozitiva etoso, kiuj estas la plej gravaj. Precipe ĉe la unuaj du albumoj pli elstaris la malgajaj aŭ almenaŭ pripensemaj pecoj.

La absoluta kulmino de la albumo sen ajna dubo estas “Viva La Vida”, la titola muzikaĵo mem. Per ĝi Coldplay prezentas grandan romantikan kanton per la tuta koro. Ĝi estas bonega ekzemplo por la forta produktado de la albumo, kiu tamen ne sonas troproduktite (jen la granda malsano de la jardeko, en kiu ĝi aperis). “Viva La Vida” transprenas la torĉon de “Clocks” el la 2a albumo, kiu ĝis nun estis la unike elstara kanto de Coldplay.

Coldplay: Viva La Vida

La grupo montras, ke ĝi havas talenton por bombasta “stadiona roko” kiel U2. Tio estas io nova, ĉar tute kontraŭe, sur la unuaj tri albumoj ĝi ankoraŭ sonis tre intime, vundigeble.

Per “Strawberry Swings” Coldplay denove transiras al popa, sed fajna muziko. La dua titola kanto, “Death And All His Friends”, ravas min tra sia intensa gitara solo. La saman efikon havis la gitara melodio en “Shivers” de la unua albumo.

Mi inklinas konsenti kun la recenzo de Lukas Heinser: Verŝajne “Parachutes” ĝis nun restas la plej bona albumo de Coldplay tiasence, ke ĝi plej bone funkcias kiel albumo, ĉar ĝi havas konstante altan kvaliton. La postaj publikaĵoj enhavas kelkajn kulminojn, sed ankaŭ pli malinteresajn partojn. Resume konstateblas, ke “Viva La Vida” estas grandioza verko.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: