Eta ?ambro en granda urbo

Einmal im Jahr schreibe ich eine Rezension in meinen beiden Muttersprachen Deutsch und Esperanto. Nach zwei Comics (2003, 2005) und vier Musikalben (2004, 2006, 2007, 2008) geht es erneut um Musik.

Unufoje en la jaro mi skribas recenzon en ambaŭ miaj gepatraj lingvoj, la germana kaj Esperanto. Post du komiksoj (2003, 2005) kaj kvar muzikalbumoj (2004, 2006, 2007, 2008) ĉifoje denove temas pri muziko.

Ich kannte Gerold Kukulenz als Schlagzeuger. Er hat bei einem Konzert meiner Band “La Kuracistoj” (Die Ärzte auf Esperanto) mitgespielt. Tatsächlich kennt er jedoch viele Instrumente, Trommeln fällt da unter “mache ich auch”. Als er sein erstes Soloalbum ankündigte, war ich sehr gespannt, wie es wohl klingen würde.

Mi konis Gerold Kukulenz kiel drumiston. Li ludis dum koncerto de mia grupo “La Kuracistoj“. Reale tamen li regas multajn instrumentojn, tamburado listiĝas sub “ankaŭ tion mi faras”. Kiam li anoncis sian unuan soloalbumon, mi estis tre scivolema, kiel ĝi sonas.

Es stellte sich heraus, dass er eine ruhige CD zum Entspannen aufgenommen hat. Das war schon im Jahr des Erscheinens (2005) keine Sensation mehr. Selbst die großen Zeiten von Chicane schienen vorbei zu sein.

Montriĝis, ke li surbendigis trankvilan kompaktdiskon por senstreĉiĝi. Tio jam ne plu estis sensacio en la jaro de &285#;ia apero (2005). Eĉ la grandaj tempoj de Chicane ĝajnis estis pasintaj.

Was mir an “Miles High” jedoch gleich beim ersten Hören aufgefallen ist: Im Gegensatz zu vielen sehr künstlichen Werken dieser Art klingt hier alles echt, warm, natürlich. Was macht den Unterschied? Ich meine, es ist die Tatsache, dass Gerold Kukulenz nicht nur Synthesizer programmiert, sondern vor allem Keyboard, Gitarre und Bass selbst gespielt hat.

Kion mi tamen rimarkis ĉe “Miles High” tuj je la unua aŭskultado: Kontraŭe al multaj tre artefaritaj verkoj de tiu speco ĉi tie ĉio sonas vere, varme, nature. Kio kaŭzas la diferencon? Mi opinias, ke estas la fakto, ke Gerold Kukulenz ne nur programis sintezilojn, sed precipe mem ludis klavaron, gitaron kaj bason.

Das erinnert weniger an ruhige elektronische Musik, die in den 1990ern hochkam, als vielmehr an Weltmusik wie “Q” oder “39°” von Meninos Album 39°.

Tio memorigas malpli pri trankvila elektronika muziko, kiu populariĝis en la 1990aj jaroj, ol pri monda muziko kiel “Q” aŭ “39°” de la Menino-albumo 39°.

Es fällt schwer, aus dem Gesamtwerk einzelne Stücke hervorzuheben. Meine Anspieltipps sind “On The Nighttrain” und “Space Walk.”

Malfacilas al mi elstarigi unuopajn pecojn el la kompleta verko. Miaj rekomendoj por ekaŭskulti estas “On The Nighttrain” und “Space Walk.”

3 thoughts on “Eta ?ambro en granda urbo

  1. Resonado: Du futojn alta | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Ali?u al la celebrado | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Ein kleines Zimmer in einer großen Stadt | Kunar rezensiert

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: