Gloro en vi

Hieraŭ mi anoncis, ke mi hodiaŭ klarigos, kial mi apenaŭ uzis mian muzikan taglibron dum la pasintaj monatoj. Kiel dum la pasintaj jaroj, mi uzas la 9an de majo por skribi iomete pri mia reta taglibro mem – sen perdi la rilaton al muziko, kompreneble. Kiel ofte, estas kombino de diversaj kialoj. Mi prezentu la plej gravajn:

1. Al mi mankas tempo. Vivo iĝis hasta. Por koncentriĝi pri la plej gravaj aferoj en la vivo, ofte necesis neglekti ĉiun malesencajn. Skribi muzikan taglibron estas bela hobio, sed certe ne la decida afero kiu ŝanĝos la mondon (aŭ radikale mian vivon).

2. Al mi mankas volo, verki tiel, kiel eblus. Mi ŝatas verki enskribojn, kiuj enhavas ĉiujn informojn kaj la gravajn ligojn. Tio postulas tempon, kiun mi ne havas (vidu supre). Mi povus skribi haste kaj fajfi pri tiuj detaloj. Sed tio ne estas mia afero. Krome tion faras aliaj homoj jam sufiĉe – por tio mi ne bezonas mem skribi, sed povas tute rezigni.

3. Al mi ne plu plaĉas la teknikaj cirkonstancoj. LiveJournal montras reklamon, se oni ne estas ensalutita. Tio malrapidas ŝarĝadon de la paĝo kaj krome aspektas malbele. Aldone la ebloj, meti respurigon, estas limigitaj. Daŭre mankas al mi esperantigo de la menuo. (Kvankam mi scias, ke iuj uzantoj havas tion por sia taglibro, mi neniam mem sukcesis trovi tion aŭ krei tion mem. Plie mi ne havas grandan volon, fari tion denove, se iu jam faris tion antaŭe.) Plej grave: Mi havas miajn muzikajn TTT-paĝojn, mian taglibron, miajn MP3-paĝojn en la sociaj retejoj – kaj ĉion ĉe diversaj adresoj, kaj nenion kun facile memorigebla adreso! Tio estas ege malpraktike.

Pro ĉio tio mi decidis paŭzigi, aŭ, verŝajne, eĉ tute haltigi pluverkadon de tiu ĉi taglibro. Kio ne plu estas harmoniigebla kun mia cetera vivo, tion mi lasu kaj ne daŭrigu nur pro tradicio. Tamen mi verkos lastan dulingvan recenzon morgaŭ por havi bonan finan enskribon ĉi tie.

Sed ankaŭ hodiaŭ ne manku muzika enhavo! Mi ĉiam serĉas, ĉu iuj homoj uzas miajn kantojn. Mi trovis po unu videon ĉe Youtube kaj iu simila videa Bulgara TTT-ejo:

“DJ Kunar: Mortal Combat 2 (remix #1)”
http://www.vbox7.com/play:d883c541

“DJ Kunar: Laughing Joker [rebuilt]”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *