Brilanta stelo sur la monto, kiel sunradio

Nenio nova povas komenciĝi sen foje fini ion. Hodiaŭ estas mia 33a naskiĝtago kaj mi estas pli feliĉa kaj trankvila ol dum ĉiuj antaŭaj jaroj, kiam mi skribis mian muzikan taglibron. Mi uzas tiun okazon por finfine fermi la taglibron ĉi tie. Ĝin mi daŭrigos sub la nova adreso www.kunar.eu/taglibro. Teknike ankoraŭ ne ĉio pretas, sed gravas meti finan punkton ĉe kunar.livejournal.com.

Unu kanto aparte akompanis min dum la pasintaj monatoj: Stella Splendens. Pri ĝi indos skribi pli detale alian fojon. Nun mi prezentu du videojn, kiuj plaĉas al mi:

La versio de Jordi Savall ravas kaj gajigas min ĉiufoje, kiam mi aŭskultas ĝin.


Ŝatanto de mezepoka muziko lerte kunmetis multajn diversajn surbendigojn de la kanto. En la informoj li mencias ĉiujn artistojn, albumojn kaj aperojarojn. La spacaj fotoj donas bonegan akompanon al la muziko!

Ĝis relego kaj reskribo ĉe www.kunar.eu/taglibro!

6 pensoj pri “Brilanta stelo sur la monto, kiel sunradio

  1. Resonado: Mi ne volas sekvi morton kaj ĉiujn siajn amikojn « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: