Monataj arkivoj: Majo 2004

Salutojn portu al la fraŭlinoj, kiujn amis mi, sed ne plu

Hodiaŭ estas Pentekosto, la due plej alta festo de la kristanoj. Antaŭ unu jaro okazis granda ŝanĝo en mia vivo: Mi ekkonis la ĉarmulinojn dum festo en Nordwalde. Tio estis la komenco de tute nova amikaro ĉi tie hejme. Des pli mirinde, se mi konsideras, ke nur relative hazarde mi entute iris al tiu festo. Tiam mi gastigis mian bonan amikon Holger, dum mia frato havis alian Esperanto-amikon kiel gaston kaj proponis, kune viziti tiun feston. Foje bonegaj ŝanĝoj en la vivo okazas pro tute etaj kaŭzoj.

Dum la semajnfino mi realigis mian planon kaj ekipis mian poŝtelefonon per novaj melodioj kaj sonoj. Ili ĉefe estas prenitaj el komputilaj ludoj, nu ja… sed finfine mi havas mian dekomence deziratan melodion de “Monkey Island”. Ankaŭ diversaj melodioj el “X-Wing” troviĝas nun sur mia telefoneto, kvankam ili ne tre taŭgas kiel atentigaj melodioj. Ili simple tiom plaĉas al mi… Jam ekde unu jaro mi intencis fari tion kaj jam antaŭ unu monato komencis per la serĉado de melodioj, sed neniam trovis la tempon por koncentriĝi pri la afero.

Eta anekdoto kiu okazis dum la semajno: Ĵaŭde la German-Hungara socio de Münster r.a. festis la membriĝon de Hungario al la Eŭropa Unio. Mi alvenis nur malfrue, sed tamen restis tempo por surmeti miajn Hungarajn KDjn. Kaj jen – ne nur ke la homoj miris pri mia muzikkolekto, ili ankaŭ dancis al ĝi. Ah jes, kaj mi konis la tekston de unu Hungara kanto pli bone ol la Hungarinoj mem. Mi ĉiam sciis ke mi estas internacia DĴ, kaj jen nur plia pruvo ke tio kompreneble validas ankaŭ ekster Esperantujo. Mi foje reiru al la monata renkontiĝo de tiu asocio, ili estis vere amikemaj.

Neatenditaj teknikaj problemoj prokrastis la aperon de mia plej nova kanto ĉe www.download.com/kunar. Mi nun repritraktis la aferon kaj repetis la TTT-ejestrojn, fari la necesan kontrolaŭskultadon. Nur post tiu paŝo la nova kanto povas publikiĝi en la reto. Fakte mi povintus reprovi tion pli frue kaj pli ofte, sed simple mankis la emo. Mi ne plu havas la nervojn por batali kontraŭ retaj formularoj kaj sistemoj, kiuj ŝajne ne funkcias ĝuste. Espereble post kelkaj tagoj solviĝos ĉio.

Gunnar kiel elfo

Dum la pasinta semajno, mi kolektis akordojn kaj kantotekstojn en la reto, kiuj alcelas la mondon de DSA (“Das schwarze Auge”, “La nigra okulo”), mia preferita fantazia rolludsistemo. Pli precize mi prenis tiujn kantojn, kiuj origine havas alian tekstojn kaj kiujn oni reverkis, tiel ke ili nun rakontas ion pri Aventurio (Aventurien), la fantazia kontinento. Mi devas konfesi, ke rolludado kaj ĝia muziko nuntempe pli interesas min ol Esperantujo kaj ĝia muziko. Mi simple volas pasigi mian liberan tempon per io alia kaj same sperti muzikon kadre de io alia ol Esperanto. Ju pli mi tion faras, des pli mi sentas min esti mi mem kaj des pli mi rimarkas, pri kiom multaj aferoj mi interesiĝas kaj povas komuniki kun aliaj.

Pasintan jaron mi paŭzis dum tuta junio rilate al taglibrumado. Tion mi taksas esti bona decido ankaŭ ĉijare. Lastatempe mi malofte sukcesas enskribi ion ĝustatempe kaj mankas la energio, trovi la temojn kaj bone rakonti pri ili. Per tiu paŭzo mi vidos, kiel ŝanĝigas mia vivo sen la ĝena kaj nenecesa penso en la kapo, ke mi “ja ankoraŭ devas skribi ion en mian taglibron”. Samtempe mi pasigos ne tiom multan tempon en la reto, kio donos valoran tempon por plusekvi miajn projektojn – aŭ simple iri inter la homoj por havi normalajn kontaktojn. Kiel mi rimarkis, mi tute kapablas fari tion. Mi nur ne rajtas kateni min mem per malĝusta sento de respondeco pri io ajn en Esperantujo. La tradiciaj Esperanto-organizoj fajfas pri mi kaj mia bonfarto – mi do faru same pri ili.

Kio trapasis, ne revenos

La hodiaŭa dato pensigas min pri mia eksamikino. Sed mi ne rakontu pli pri tio. Sufiĉas jam ke mi pensas pri pasintaj tempoj. Feliĉkaze tiuj memoroj intertempe ne plu malbongustigas la nunon. Tio estas la plej grava afero.

Ekde kelkaj tagoj pretas versio 2.0 de mia kantokolekto. Nun temas pri entute 120 kantoj; mi aldonis “La granda kermeso” de Kajto, “La iamo longe for” (tradicia Skota kanto) kaj “Flugado” (Itala kanto, konata ekz. en la versio de Gipsy Kings).

Mi ankaŭ plusekvis la planon eldoni publikan version. Por tio tamen necesos alskribi ĉiujn kontribuantojn, kio postulas tempon. Bonhumurigas min ke Bertilo Wennergren jam tralegis mian leteron kaj ĝeneralajn informojn pri la kantaro kaj donis kelkajn valorajn konsilojn. Tiel la unua publika versio – kun eble kelkdek kantoj – povos preti en junio.

La sistematiko plenigas min per ĝuo

Hieraŭ mi forsendis tri KDjn al amuzulo por la interreta kompilo: Unu kun mia aktuala propono (kiu tre devias de tiu nuntempe trovebla ĉe mia TTT-ejo), unu kun alternativaj kantoj kaj artistoj kaj unu kun ĉio en MP3-formato. La Germana poŝto cetere postulis nekredeble multan monon por la sendado… nu ja, mi scias, kial mi ne plu fidas je tiaj instancoj.

Plie mi komunikas kun grafikistino, kiu preparu la KD-kovrilon por la eldonota “Interreta Kompilo”. Kvankam mi apenaŭ havis tempon aŭ nervofortojn por tio, al mi jam venis la unuaj ideoj por la KD-kovrilo kaj ŝiaj proponoj similas al ili. Nu, almenaŭ ne estas la unua fojo ke mi kunlaboras pri la ilustrado de Esperanto-KD.

La eko de la tuta projekto cetere legeblas en komentoj de enskribo de amuzulo kaj enskribo de mi. Mi tre ĝojus se ĉifoje vere realiĝus eldono. Eŭropaj Esperanto-organizoj same volis tion, sed ne sukcesis pro eternaj diskutoj pri la enhavo kaj neniu ideo pri financado. Sed mi ne estu pesimista – Nordameriko meritas propran ŝancon.

Mi ne scias, ne demandu min plu

Interese, ke ĝuste nun, kiam “La Kuracistoj” paŭzas ekde monatoj, ŝajne revenas intereso pri la grupo. Organizantino de Esperanto-renkontiĝo petis demobendon de mi. En la forumo ĉe www.esperantoland.de iu demandis pri aĉeteblaj kasedoj kaj KDj. Tutegale kiun urĝan projekton pri Esperanto-muziko oni plusekvas – homoj certe volas ankaŭ aŭdi aŭ aŭskulti rezultojn de aliaj. Mi interpretu tion pozitive, nome ke indas fari multon ankoraŭ en tiu kampo, kaj ke vere personoj interesiĝas pri mia aktiveco.

Pri “La Kuracistoj” – nu, eble dum la jarmezo mi denove estos kolektinta la nervojn kaj la emon por reeki ion. Belaj estus 1-2 pliaj tradukoj, tamen mi ĉiam avertas ke inspiro pli gravas ol diligenteco, kaj ke la unuan oni kutime ne povas perforte aligi. Eble mi pripensu surbendigon de kelkaj kantoj kun la drumisto (aŭ eĉ la aliaj). Tiam mi havus finfine ion konkretan por montri al la homoj, kiuj ne konas nin de koncertoj.

Rigardo reen – la 24a de majo 2003

La dekdua enskribo antaŭ unu jaro – komputilaj ludoj kaj anonco de taglibra paŭzo.

Kiel ni povas danci dum nia tero turniĝas?

Ne estas la unua fojo, ke mi plendas pri aĉaj novaj versioj kaj remiksoj de origine bonegaj kantoj. Precipe dum la universitata sportumado mi ofte devas elteni la nuntempe tre modajn denctekno-versiojn de 1980aj rokpopkantoj. Eĉ pli idiota ol tio estas laŭ mi teknoversio de hiphopa kanto. Kiel plej orelfrapa ekzemplo servu “U can’t touch this” de MC Hammer – unu el la malmultaj kantoj, kiujn eĉ neŝatantoj de hiphopo kutime toleras kaj kiun mi pro tio nombras al la (memdifinita) stilo “nobla hiphopo”. Muzika bazo por tiu grandega sukceso de MC Hammer cetere estis la kanto “Superfreak” de Rick James.

Ĉu la natura evoluo do estas jena?
rokmuziko -> hiphopo -> tekno
Mi estas scivolema, kiu muzikstilo post dek jaroj aĉe reuzos bonajn teknokantojn…

Kuraĝigis min ke ĉe la muzika televidstacio VIVA du uloj, komparante originalojn kun novaj versioj, plendegis pri la maniero en kiu “Beds are burning” (origine de Midnight Oil) estis refarita. Ili asertis, ke la rekantistino ne kapablas kanti kaj ke ŝiaj nuraj “talentoj” konsistas el korpaj atributoj (ili fakte uzis iom pli malafablajn vortojn). Se eĉ la mod- kaj junulecmania muziktelevido konsentas pri mia konstato, mia gusto ne montras mian aĝiĝon.

Rigardo reen – la 23a de majo 2003

La dekunua enskribo antaŭ unu jaro – fino de vivĉapitro, komuna manĝado kaj stranga melankolio.

Ĉi tie ni estas, naskitaj por esti reĝoj

Grekaj herooj serĉis la oran ŝafofelon, mezepokaj kavalieroj la sanktan gralon kaj romantikuloj la bluan floron. DĴ ĉiam estas serĉanta la perfektan diskon. Kompreneble io tia ne ekzistas, sed la serĉado servas kiel motivigilo por mem kompili zorge kaj atente KDjn. La kompilanton akompanas la espero, ke kun la tempo kaj kun kreskanta nombro de tiaj verkoj li pliboniĝas, tiel alproksimiĝante al la (neatingebla) celo.

Kiel mi jam skribis okaze de la morto de Michael Kamen kaj refoje antaŭ du semajnoj, la filmo Highlander havas vere bonegan muzikon. Des pli mirinde ŝajnas ke ĝis hodiaŭ ne aperis oficiala sonŝpuro kun ambaŭ partoj de ĝi, nome la orkestraj pecoj kaj la Queen-kantoj. La klarigon donas la KD-libreto de la orkestra parto: Ĉar la filmo unue havis tre desapontan financan rezulton en Usono, oni decidis ne eldoni oficialan sonŝpuron, sed nur Queen-albumon (“A kind of magic”). Poste la filmo furoris en Eŭropo kaj homoj demandadis pri aĉetebla surbendigo de la orkestraj pecoj, ĝis tiu post preskaŭ dek jaroj finfine estis publikita.

La heroa tasko do estis klara: Mem kompili KDn kun la Highlander-muziko. Kaj jen kion mi faris:

  1. Queen – Princes of the universe
  2. Queen – Gimme the prize
  3. Queen – One year of love
  4. Queen – Who wants to live forever
  5. Queen – Hammer To Fall
  6. Queen – Don’t lose your head
  7. Queen – A kind of magic
  8. Highlander Soundtrack – The highlander theme
  9. Highlander Soundtrack – Swordfight at 34th street
  10. Highlander Soundtrack – The quickening
  11. Highlander Soundtrack – Rachel’s surprise / Who wants to live forever
  12. Highlander Soundtrack – Under the garden / The prize
  13. Queen – A kind of ‘A kind of magic’
  14. Queen – Forever

Kiu konas Queen, scias ke unu kanto estas prenita el la pli frua albumo “The works”. Ŝatantoj de la filmo rimarkos ke mankas la Queen-versio de “New York, New York” (kiun Queen neniam eldonis). Kelkaj el la kantoj en la filmo aperas en iom alia versio, precipe ĉe la grandioza “Princes of the universe” tio estas bedaŭrinde – la kantado en la filmo multe pli imponas.

Pluraj kantoj poste estis uzitaj en alia, remiksita versio en la komputila ludo “The Eye“. La kanto “Gimme the prize” plie troveblas en remiksita formo sur disketo de la albumo “Queen rocks”, sed je unufoja aŭskultado ne konvinkis min.

Rigardo reen – la 22a de majo 2003

La deka enskribo antaŭ unu jaro – kunveno de la universitata Esperantogrupo, vidbendo de nobelpremiita kaj komuna muzikado.

…kaj ĝojas nun ĉar mi eltenis

Mi sciis tion jam ekde ĉirkaŭ unu monato, sed nur ekde kelkaj tagoj mi povas publike anonci tion (ĉar nur tiam oni rekte komunikis tion al mi): En 2005 okazos Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Finnlando!

Por kiu ne konas ĝin, apenaŭ eblas ĝuste taksi la signifon de tiu inspira kaj instiga aranĝo por la Esperanto-kulturo. Ĝi estas lingve kaj teme altnivela Esperanto-renkontiĝo. Jen la kvalitoj kiuj iom mankis al la IS dum la pasintaj jaroj.

Dum la KEF en 2000 mi verkis du poemojn kaj finis mian duan hiphopan kanton (fakte ĝis nun la lasta, nenio plia estis finita poste). Flo sukcesis fari la unuan Esperanto-diskotekon (kun ioma helpo de mi). Dum la adiaŭa koncerto mi prezentiĝis kun Esperanto Desperado sursceneje. Resume mi gajnis multan rekonon kaj kontaktojn kun aliaj kulturemuloj.

Miaj revoj tiam estis:
– eldoni elektronikan KDn
– lerni gitarludadon
– ludi en propra muzikgrupo

Tre trankviligas min ke ĉiuj tri realiĝis – ankaŭ se la lasta ne kun la sukceso, kiun mi atendis. Kelkaj taskoj el la jaro 2000 restis longe sur mia listo. Inter la novaj (kaj plej baldaŭ alfrontindaj) troviĝas publika versio de mia kantokolekto kaj aldonoj al la rokpopa terminaro.

Rigardante al la listo de ĝisnunaj KEFoj, oni rimarkos ke ĝi antaŭ 2000 ĉiam okazis en Svedio kaj Danio kaj tradicie ĉiun duan aŭ trian jaron.

Ke KEF povas grave kontribui al la Esperanto-kulturo, jam montriĝis en 1986: Tiam okaze de ĝi naskiĝis Persone, kiel legeblas en prezento de la bando.

Rigardo reen – la 21a de majo 2003

La naŭa enskribo antaŭ unu jaro – pensante al la pasinteco kaj estonteco, trankvila muziko de U2 kaj Esperanto Desperado.

Efektiveco decidas la agadon

Komence de la 1980aj jaroj ekestis nova muzika movado en Germanio. Subite aperis multaj grupoj, kies junaj muzikistoj kantis germanlingve! La nomo por tiu fenomeno estas “Nova Germana Ondo”, ĉar kiel ondo venis tiu rok- kaj popmuziko. Kelkaj artistoj havis nur unu vere konatan kanton. “Major Tom / Völlig losgelöst” estas tiu de Peter Schilling; ekzistas ankaŭ anglalingva versio de ĝi, sed tiu ŝajnas al mi plata kompare al la originalo. Antaŭ kelkaj monatoj mi vidis la artiston kadre de elsendo pri la 1980aj jaroj ludi sian kanton denove, akompanante sin mem sole. Mi tiam pensis, ke li estas bedaŭrinda, ĉar li devas reludi sian nuran grandan sukceson ankoraŭ 20 jarojn poste por vivteni sin.

Sed pasintan semajnfinon mia frato rakontis al mi, ke mi eraris: Peter Schilling agis sufiĉe saĝe, investigante siajn elspezojn. Nun li vivas de la interezoj. Tiel li apartenas al la tre malmultaj homoj, kiuj ne perdis sian kapon pro la sukceso. Ial li pro tio estas tre simpatia al mi.

Ankaŭ la kanto “Major Tom” formas raran escepton: De malmultegaj kantoj el la 1980aj jaroj ekzistas bona teknoremikso. Kiam mi antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj aĉetis KDn kun tri remiksaj versioj sur ĝi, mi konstatis je plurfoja aŭskultado, ke la muziko neniel nervas, ĉar la remiksintoj vere atentis pri sonaj detaloj kaj agrablaj sinteziloj. En la reto mi trovis alian version de tiu disketo kun aliaj remiksoj: “Major Tom ’94 (kun pli granda bildo)” kaj “Major Tom ’94 (kun ekzakta kantolisto)“.

Hodiaŭ mi iris kinejen kun mia familio kaj amikino de mia fratino. Entute ni estis dek personoj, tiel ke ni pro kvanta rabato nur pagis naŭ kartojn. Ĉar multaj el ni kunportis dolĉaĵojn kaj libere ofertis ilin al la aliaj, la spektado samtempe similis al grandega frandado. Kinejovizito kun la tuta familio apartenas al la plej bonaj aferoj por fari dum festotago. La filmo “Troja” certe indas rigardon, kvankam pluraj detaloj de la rakonto estis ŝanĝitaj. Min nur mirigas, ke necesis pli multaj ŝanĝoj ol por la adaptigo de “Mastro de la ringoj”… Ties tri partojn mia familio ankaŭ jam kune rigardis dum la pasintaj jaroj, kvankam ne kun tiom multaj personoj.

Rigardo reen – la 20a de majo 2003

La oka enskribo antaŭ unu jaro – bongusta Esperanto-vino, anonco de translokiĝo kaj la muziko de The Police kaj Sting.

Ĉu venas la printempo nun?

Hieraŭ la vetero estis varma; kiu surhavis jakon kaj puloveron, tiu ŝvitis. Dum la intertempe kutima sportumado kadre de la universitata programo, mi denove renkontis multajn belulinojn. Ĝenerale la partoprenantaro konsistas je 80-90% el virinoj. Ĉifoje la ĉeestantaj – laŭ ekstera aspekto – estis eĉ pli belaj ol kutime. Nun mi komprenas kial sporto bonfartigas. Kaj jes, printempo estas vere bela sezono.

DJh Kunar kun du belaj Rusinoj dum IJF 2004

Kvazaŭ tio ne sufiĉus, mi restu je la sama temo: Nicola Ruggiero sendis al mi la supran foton. La IJF 2004 evidente havis ankaŭ siajn belajn flankojn.

Nun ankaŭ la IJF- kaj IS-fotoj de Anuschka De Coster troviĝas en la reto. Sed mi hezitas krei propran fotaroliston por la IJF (kiel mi faris por la IS)… mi ne pensas, ke indas. Tamen min interesus la fotoj de Sjoerd kaj Katja.

De la IJF restas plia memoraĵo, nome koncertoj de Junas kaj pli Junas kun Laurent Burgbacher en la reto! Finfine iu publikigis maloficialan surbendigon en MP3-formato de renkontiĝo kiun mi mem partoprenis.

Iom trankviligas min ke ne nur esperantistoj suferas je la malsano, ke ili volas traduki kantotesktojn sen flue (aŭ eĉ pli ol baze) regi la lingvon, al kiu ili tradukas. En diskuto pri traduko de kantoteksto al la germana mi atentigis pri tio, ke ne sufiĉas vortaro por traduki kaj ke tradukado ne taŭgas kiel ekzerco por lerni lingvon. Unu persono tre ofendiĝis pro tio kaj reagis kolere, dum la origina aŭtoro de la teksto esprimis sian dankon. Feliĉkaze kelkaj komprenas, kiom foje valoras miaj kontribuoj. Kaj jes, mi klare konfesas ke mi estas tute aroganta pri kelkaj aferoj – kaj kontenta!

Mi ne postulas ĉiun respondon

Flo de Vinilkosmo havis demandon pri muzikvorto. La pensado pri ĝi (kaj respondo de Bertilo Wennergren) memorigis min ke mi vere finu la aldonojn al la rokpopa terminaro baldaŭ. Sed unue tamen mi verku la recenzon atendatan. Feliĉkaze intertempe pretas la longe intencita Menino-recenzo.

Hieraŭ mi estis ĉe la dua naskiĝtaga festo de tiu ĉi semajnfino. Al mi tre plaĉis ke – krom kolao, akvo ktp. – ne nur haveblis biero kaj la kutimaj fortaj alkoholaĵoj, sed ankaŭ vino. Jes ja! Malmulto superas altnivelan ebrietiĝon kun amikoj.

Unu afero tamen iom konfuzigis min, nome la nova “modo” de multaj virinoj montri parte siajn subvestaĵojn (kaj apudan haŭton) kiam ili kaŭras aŭ fleksiĝas malsupren. Ĉifoje ne temis pri junulinoj, sed pri plenkreskulinoj pli malpli en mia aĝo. Ĉu ili vere ne rimarkas tion? Mi ne povas kredi ke neniu el ili. Aŭ ĉu ili libervole akceptas, ja eĉ foje ĝuste alcelas tion? Tio eĉ pli ŝokus min. En ordo, mi malŝatis la tro larĝajn vestojn de la 1990aj jaroj, sed la mala ekstremo ankaŭ ne konvinkas min esti la “pinto de gusto”. Eble al mia demando (kaj sento) ne ekzistas vere bona respondo.

Dum ambaŭ festoj cetere eksonis kantoj de “Die Ärzte“! Kaj la dua gastigantino, kiu vere posedas nivelon kaj stilon, diris ke tre plaĉas al ŝi “Mach die Augen zu” (Eo-traduko: “Kisu min, ho kara“). Tiel venis al mi la penso, ke mi eble tamen traduku ankoraŭ 1-2 kantojn… sed kiujn? Vi trarigardu mian kantoliston por trovi la plej bonajn kandidatojn.