Monataj arkivoj: Novembro 2005

Venu rakonti

Finfine mi finis novan recenzon. Ĝi pritraktas “Sen” de Persone, la KDn kiu – el ĉiuj nerecenzitaj, sed recenzendaj diskoj – jam plej longe apartenas al miaj posedaĵoj. Des pli grave temas pri albumo, kiun mi jam havas ekde tri jaroj, sed kies signifon kaj valoron mi ĝis nun ne sukcesis klare kaj koncize prijuĝi.

Kiam mi ricevis ĝin en somero 2002, mi ne sciis kion pensi pri ĝi. Tute akustika verko de rokgrupo – ĉu grandioza sukceso, mizera malsukceso aŭ io inter la ekstremoj? Foje mi bezonas tempon, por muzike digesti albumon aŭ trovi adekvatan aliron al ĝi. Iam mi pensis, ke mia opinio sufiĉe eliris la nebulon de mia menso por esti uzebla. Nun necesis sukcese skribe fiksi ĝin sen perdi tro multajn vortojn.

Iĝis ege malfacila recenzo. Por skrikado de ĝi mi bezonis pli ol unu jaron. Mi eĉ devis elpresi kelkajn laborversiojn de ĝi. Tion mi neniam antaŭe bezonis.

Mi rezignis pri kelkaj detaloj, kiuj eble estus menciindaj. Ekzemple mi ĉifoje nenion skribis pri la instrumentoj uzitaj. La vortoj “muziko” kaj “teksto” tute ne aperas en la recenzo. La origine rokmuzika stilo de Persone restas same nemenciita kiel la rakonto pri la registrado de la albumo: La tri membroj tiutempe loĝis en diversaj landoj kaj tiel devis praktiki distancregistradon. Unu ludis kaj kantis al la surbendigoj de la alia. Mirinde, ke tamen la rezulto iĝis tiom altkvalita.

Parolante kun Sten Johansson pri recenzado en la klubo Liberté dum la KEF, mi rakontis pri mia limigo al certa vorto- resp. liniokvanto. Li opiniis, ke pli longa recenzo foje povas esti pli bona. Mi tamen daŭre pensas, ke mi iris la ĝustan vojon ankaŭ ĉifoje, kvankam neniam malplaĉis al mi pli ellasi kelkajn detalojn.

Dion ni fidas

Thy Majestie, metalrokgrupo el Palermo (Sicilio), kiun mi tre ŝatas, eldonis sian trian albumon. Denove temas pri konceptalbumo, ĉifoje la grupo pritraktas Jeanne d’Arc. Eblas elŝuti unu kanton de la albumo, nome “Maiden of Steel”, de www.download.com/thymajestie.

Per eta truko mi tamen eltrovis, kiel elŝuti plie la reludversion de “In God We Trust” (laŭ la titolo Kristana metalroko – kia raraĵo!). Fakte funkcias same kiel siatempe ĉe mp3.com . La detalojn mi ĉi tie ne mencias, sed rekte ligas al la MP3-dosiero: InGodWeTrust .

Basim, gitaristo de La Kuracistoj, de tempo al tempo rakontas pri novaj retservoj, kiujn kutime sole uzas teknikofanatikuloj. Ĝuste ĉar li klarigas koncize aŭ per propraj vortoj aŭ tra bonaj citaĵoj la utilon de la novaj aferoj, normalmortebluloj havas ŝancon, ricevi aliron al kampoj de komputila agado, kiujn ili normalokaze ne akirus.

Unu de la artikoloj, kiujn li rekomendas, instruas la plibonigadon kaj diskonigadon de retaj taglibroj. Tiel mi ekzemple eksciis, kiel uzi Technorati por trovi enskribojn, kiuj mencias Esperanton. Sed por taglibrumantoj Technorati ofertas eĉ pli multe: Eblas eltrovi facile, kiu ligis al la taglibro. Krome ĉe Technorati eblas ekzemple priskribi sian propran taglibron per serĉvortoj, aldoni bildeton de si mem kaj titolon por la taglibro. Do oni povas komforte ekscii la sekvojn de sia skribado kaj pligrandigi la ŝancon, esti trovita kaj legata.

Ni veturas sur fajrobicikloj tra la nokto

Nekredeble, ke pasis unu jaro inter la unua kaj la dua renkonto de elgrande kaj mi! Tamen mi ĝojas ke ni finfine realigis la ideon iri komune al la kinejo. Ni spektis kune la filmon “Flugplano” kun Jodie Foster. Poste ni havis interesan babiladon pri ĝi. Mi povus provi priskribi tiun vesperon, sed mi opinias, ke elgrande jam tiom bone sukcesis fari tion, ke ne plu necesas, ke mi aldonas ion.

Ekde la 9a de novembro pretas nova kanto de mi! Jam delonge mi volis denove krei samplobazitan muzikon, sed neniam venis al punkto, kie mi sukcesis fini unu. Nun tio okazis ĉe unu el miaj tre malnovaj projektoj, kiu uzas ĉefe mian unuan samplaĵo-KDn. Temas pri malrapida, instrumenta rokmuziko kun multaj gitaraj soloj. La kanto havis diversajn nomojn dum la jaroj, sed en la fina versio ricevis la nomon “Kontraŭ la ombroj“. Ĝi elŝuteblas ĉe www.download.com/kunar.

Ke mi – sen rekte antaŭe elprovi longe – finas kanton ene de kelkaj tagoj, tute kontraŭas mian atendojn. Mi ial alkutimiĝis al la ideo, ke necesas unue dum multaj horoj “varmiĝi”, se oni dum longa tempo ne kreis muzikon per komputila programo, kaj ke plie denove oni devas rememori la tutan projekton kaj ĉiujn samplaĵojn uzeblajn kaj aŭskulti kvazaŭ ĉiujn iliajn kombinojn. Eble tio venas de mia sperto, ke mi dum la unuaj jaroj (1997-1999) finis pli rapide kantojn kaj ke poste daŭris multe pli longe. Krome postrestis dekoj da laboraj versioj, ĉe kiuj mi neniel scias, kiel pluiri. Tio tamen montras nenion.

Ĉifoje mi finis kanton preskaŭ tuj post mia decido, denove okupiĝi pri ĝi, kvankam ĝi jam ekde multaj jaroj estis nefinita kaj kun multaj decidoj farendaj. Kutime mi ne ŝatas tempopremon kaj asertas, ke tio ĝenas mian koncentriĝon. Sed tio tute ne okazis ĉifoje, tute male: Bona okazo (pri kiu mi skribos alifoje) instigis min denove dediĉi min al samplobazita muziko. Kaj trie kaj tre rimarkinde, mi trovis kontentigan solvon al la malfermaj demandoj sen multa elprovado, kvankam ĝuste tio estis dum longa tempo la obstaklo kiun mi ne sukcesis superi. ŝajne subite venis la inspiro. Plej grave tamen estas, kion mi lernis el la afero: Tiu verkado ne estas tiom komplika, kiel mi dum la pasintaj jaroj pli kaj pli pensis. Kaj ankaŭ mi kiel verkisto funkcias tute alimaniere (pli bone!), ol mi mem estimis. Foje la mondo estas pli bona, ol oni per racieco kaj kalkulado pensas.

Ni estas parto de io tuta, kio estas pli granda ol vi kaj mi

En Germanio oni fine de septembro lanĉis grandan kampanjon kun la nomo “Du bist Deutschland” (“Vi estas Germanio.”). Ĝi laŭdire gvidu al pli bona etoso en Germanio kaj pli multa identiĝo de la enloĝantoj kun sia lando. La mesaĝoj kaj metodoj uzitaj tamen tre suspektindas laŭ mi. Ĉi tie mi ne volas detale pritrakti tiun temon, unue ĉar mi volas eviti politikajn temojn en mia taglibro kaj due ĉar mi jam aliloke partoprenis diskuton pri la kampanjo – jam komence de majo, kiam oni estis anoncinta ĝin. La interesa afero konsistas el tio, ke la interreto montriĝis loko por diskuti tiajn temojn ekster la influo de la amasmedioj. Tutegale, kiom multaj gazetoj kaj televidstacioj partoprenis en la kampanjo – en la interreto troviĝis aliaj, kritikemaj voĉoj.

Johnny Haeusler, verkanto de la fama germanlingva blogo www.spreeblick.com, tuj post la komenciĝo de la kampanjo instigis kontraŭkampanjon, kiu parodias kaj kritikas la originan. Li pretigis Photoshop-dosieron, kiu jam enhavis ĉiujn gravajn elementojn bone aranĝitajn, tiel ke necesas nur elpensi bonan tekston kaj aldoni taŭgan foton por krei sian propran, personan plakaton. Mi posedas ekzempleron de “Ulead PhotoImpact 8”, ĉar tiun programon mi multe pli facile kaj intuitive kapablas uzi. Fakte mi posedas ĝin jam ekde pli ol du jaroj, sed neniam uzis ĝin. Sed finfine mi havis bonan kialon, ĉar mi ja mem volis partopreni en la parodiado! Sekve mi kreis el la Photoshop-dosiero version por Ulead kaj krome publikigis ĝin sur retpaĝo. Aldone mi prezentas tie kelkajn el la plakatoj en iom ordigita formo kaj donas pliajn informojn pri la dubinda kamanjo. Intertempe mi verkis tri plakatojn. Mi havas ideojn por pliaj, sed dubas, ĉu ankoraŭ indas realigi ilin. La mirinda rezulto de mia retpaĝo estis, ke post mallonga tempo homoj alskribis min kaj la paĝo troviĝis inter la unuaj dek rezultoj, se oni ĉe Google entajpis “Du bist Deutschland”. Mi ne kredintus, ke eblas akiri tiom multan sukceson sen vasta varbado! Blogoj kaj retaj taglibroj kutime multe pli ĉerpas el ligado ol ordinaraj retpaĝaj.

Kadre de la kritika kampanjo, mi registriĝis ĉe flickr.com . Tien eblas meti senpage fotojn, aldoni serĉvortojn kaj priskribojn kaj tiel komforte enretigi kaj publikigi siajn bildojn. Eblas krome aldoni fotojn al diversaj kolektoj. La amuza fakto estas, ke la fotokolekto de la kontraŭkampanjo post nur kelkaj tagoj akiris la unuan Google-pozicion (surbaze de la serĉesprimo “Du bist Deutschland”) – antaŭ la TTT-ejo de la origina kampanjo!

Mi intencis skribi pli detale pri la muziko de la filmo “Richy Guitar“, kies ĉefaj aktoroj estas la junaj membroj de “Die Ärzte“.

Fakte aperis oficiala sonŝpuro en la formo de disketo, sed ĝi nur enhavas la tri Ärzte-kantojn, kiuj estas plej ofte kaj longe aŭskulteblaj en la filmo.

La albumo “Die Ärzte früher! / Der Ausverkauf geht weiter! (1982-83)” aperis en 1989. La eldoncelo certe estis, enspezi pli da mono per malnova materialo, ĉar tiutempe “Die Ärzte” sin estis malfondintaj kaj neniu sciis, ke ili revenos post kelkaj jaroj. La kompaktdisko enhavas krom du novajn kantojn ankaŭ (ĉiujn komplete!) malnovan disketon, minialbumon kaj diversajn kontribuojn por kompiloj. Tiel oni trovas sur la albumo verkojn el la frufazo de “Die Ärzte” kaj ankaŭ kantojn el la filmo – “Teenagerliebe” eĉ en du versioj, “Grace Kelly” kaj “Sommer, Palmen, Sonnenschein“.

La unua albumo “Debil” enhavas “Ärzte Theme (Instrumental)” kaj “El Cattivo“. Inter 1986 kaj 2004 en Germanio estis malpermesata vendi ĝin al junuloj aĝ privarbi ĝin. Ĉar ankaŭ al alia albumo tio okazis (kaj ĝi daŭre havas tiun staton) kaj tiel nur restis unu aĉetebla albumo, “Die Ärzte” eldonis la kompilon “Ist das alles? (13 Höhepunkte mit den Ärzten)“. Tiu enhavas diversajn kantojn el la unuaj tri albumoj, parte en nova formo, kaj tri novajn kantojn. La nura kanto sur ĝi, kiun oni konas el la filmo, estas “El Cattivo (1987 Bad Boy-Mix)”.

Post la furora reapero de “Die Ärzte” kaj sukcesega nova albumo, la malnova diskeldonejo en 1994 publikigis dudiskan kolekton da novaj kaj malnovaj kantoj. Parte temis pri raraj remiksoj, alternativaj versioj aŭ B-flankoj de disketoj. Inter la malnovaj kantoj troviĝas “Grace Kelly” en tiu versio, kiu aperis sur la “originala Ärzte-sonŝpuro por la filmo ‘Richy Guitar'”-disketo. Jes, la oficiala titolo vere tiom longas! Strange, ke la virina parolado tamen sur la alia versio pli similas al tiu de la filmo.

Kiam oni repermesis la ĝeneralan vendadon de “Debil”, la muzikgrupo decidis eldoni ĝin en nova formo: Ili ŝanĝis la titolon al “Devil” kaj aldonis i.a. la kompletan “Richy Guitar”-disketon. La nov-malnova albumo aperis antaŭ nelonge kaj finfine denove haveblas la versioj de la du kantoj “Teenagerliebe” kaj “Ärzte Theme (Instrumental)”, kiel oni konas ilin el la filmo – kun bela saksofono!

La tuta rakonto pri muziko en “Richy Guitar” tamen ne finiĝas ĉi tie, sed nur grava ĉapitro. Ja aperas en la filmo ankaŭ aliaj grupoj, diskoj kaj kantoj…