Monataj arkivoj: Decembro 2004

Tiel ne eblas plui

Denove mi lastminute prepariĝis por la IS. Ĉiam temas pri preparado de kelkaj KDj.

Ekde kelkaj jaroj, al tio apartenas “silvestra KD”, kiu komenciĝas per “The Final Countdown” de Europe, sekvita de “New Year’s Day” de U2. Ĉifoje mi unue pensis, ke mi rezignu pri la KD kaj rompu la tradicion, sed tamen lastminute kelkaj ideoj pri eventuala enhavo venis al mi kaj mi ĝustatempe realigis ĝin. Mi tamen ne verkis la novan eldonon de mia “multlingva KD”, kiun mi intencis fari ekde la pasinta IS (kiom rapide pasas jaro). Sed mi havas preskaŭ ĉiujn kantojn kun mi, nur disigitaj sur pli ol 1-2 KDj. Kvankam dum freneza festado do estus kroma laboro, nun mi ŝparis tion. Ĉiam alceli cent procentojn ne estas realisma vidpunkto.

Por mia prelego pri Esperanto-muziko, mi aŭskultis tri KDjn kiuj aperis dum la pasintaj monatoj. Ankoraŭ restis kvara, sed post la tria mi jam ne plu havis nervojn por elteni plian aŭskultadon. (Mi ĉiam faris notojn pri la muziko, la tekstoj ktp., do ne estis simpla superfaca konsumado, sed tre intensa ago.)

Ial mi ege malbonhumuriĝis de tiu laboro kaj malbone dormis. Fakte hieraŭ matene mi sentis min terure. Sed vespere pluraj Esperanto-amikoj kontaktis min, kio tre ĝojigis min. Tio montris al mi, kio vere gravas: Ne novaj KDj, reguloj aŭ diskutoj, sed amikoj.

Rigardo reen – la 24a de decembro 2003

La sepdeksepa enskribo antaŭ unu jaro – nova versio de la kantokolekto, revido de iamaj sambazlernejanoj.

Ni estas ?iuj nekonataj

La tempo ŝajne forflugas – jam mi retrovas min sojle de kristnasko. Sed kvankam mi estas ege laca, mi ne malaperos sen ankoraŭ fari du enskribojn. Kio okazis dum la pasintaj semajnoj? Mi aŭskultis multan metalrokan muzikon. Sed pri tio mi skribu alifoje pli detale.

Aperis la speciala, plilongigita versio de la trilogio “Mastro de la Ringoj” sur DVD. Entute la tri filmoj daŭras preskaŭ 12 horojn. Nur frenezuloj rigardus la tutan verkon seninterrompe! Ĝuste tial mi faris tion kun kelkaj amikoj. Ni komencis sabate je la 17a kaj finis dimanĉe je la 5a. Kompreneble ni faris kelkajn etajn paŭzojn por manĝi kaj alporti novajn trinkaĵojn. Origine mi planis foriri post la dua filmo, sed tamen senprobleme eltenis ĝis la fino. Mi ne pensintus, ke mi tiom facile restus veka dum preskaŭ la tuta nokto. Evidente mi ne estas tiom senenergia, kiel mi pensis.

Okazis lasta festo en mia amikaro por ĉi jaro. La unuan fojon post longa tempo mi sukcesis amuziĝi, sen ke iuj timoj aŭ pesimismaj pensoj en mia kapo ĝenis min. Jes, evidente estis longa jaro kaj longa vojo por iri.

DĴ Arafat eksterordinare bone plenumis sian taskon. La homoj inkluzive mi ekscitite dancis. Fakte mi sentis min kiel dum mia junula tempo en la IS-diskoteko. Tiam mi dancis de la malfrua vespero ĝis la mateno, eniris la diskotekon kiel la unua (krom la DĴ) kaj forlasis ĝin kiel la lasta persono. Ekde la IS 2000/01, pli kaj pli ofte mankis al mi la energio por elteni longan dancadon. Kompreneble tio ĝenis kaj zorgigis min. Ĉu tio estas signo de malfortiĝo, kiun alportas la aĝo? Verŝajne ne, kiel mi nun eltrovis. Simple mankis al mi la energio, ĉar mi estis tro kaptita en projektoj kaj postenoj. Mi ĝojas ke mi nun denove koncentriĝis pri mia plej grava tasko, kiun mi iam forgesis kaj longe neglektis, nome vivi mian vivon.

Por fari tion, mi komencis ordigi mian vivon. La ordigado jam bone sukcesis, sed ankoraŭ daŭriĝas. Unu grava ago estas reorientiĝi pri la vere gravaj kaj necesaj aferoj kaj rezigni male pri tiuj, kiuj ne utilas kaj nur forŝtelas tempon. Tial mi antaŭ kelkaj tagoj malaliĝis de kaj , kvankam estas nekutima paŝo por esperantisto, ĉar laŭdire oni ja restu konektika. Sed, sincere: Mi ne plu emas respondi ĉiam la samajn demandojn, nur ĉar mankas aktualigo de la komunumo-paĝoj kun bonaj ligoj (kiujn mi jam proponis antaŭ monatoj). Same mi ne plu emas korekti plejparte anglalingvajn komencantojn, kiuj faras ĉiam la samajn erarojn kaj malofte poste korektas siajn enskribojn, sed ofte refaras la samajn erarojn poste. Certe por anglalingvano la lernado de fremda estas io tute alia ol por mi: Se oni venas el mondo, en kiu lingvolernado estas superflua luksaĵo, jam du etaj frazoj kun kvar eraroj validas kiel impresa rezulto. Sed en mia propra, privata mondo, en kiu ekzistas rapide lernebla lingvo kaj helpiloj kiel reta gramatiko kaj reta vortaro, tiel ke oni povas pliboniĝi, la sama rezulto estas mizera. Mi ĉesu revi pri tio, ke miaj penoj vere estas fruktodonaj. Homoj ne volas akiri la lingvan nivelon, kiun mi taksas dezirinda. Tial mi ne plu bezonas senti min respondeca pri korektado aŭ respondado de komencantaj enskriboj. La veraj respondeculoj, se io tia entute ekzistas, estas Nordamerikaj aktivuloj, kiuj ne laciĝas helpi al samlingvanoj.

Kaj mi eĉ pripensas, estonte eble eĉ malpli enmiksiĝi en granda parto de la Esperanto-mondo. Tio ne nur koncernas projektojn kaj organizojn, sed ankaŭ aliajn retajn taglibrojn.

Post kvin monatoj kaj duona, mi denove lasis tondi miajn harojn. La rezulton la belulinoj jam povis prijuĝi dum la menciita festo. La reagoj estis pozitivaj – kion atendi plu? Krome mi hodiaŭ aĉetis novan parfumon por mi. Ankaŭ viroj atentu pri sia ekstera aspekto (kaj bonodoro). Finfine mi denove flegas min mem – mi ŝatas mian stilon.

Rigardo reen – la 15a, 16a, 17a, 18a kaj 23a de decembro 2003

La sepdekdua enskribo antaŭ unu jaro – bonaj kaj malbonaj novaĵoj, Dennis Rocktamba.
La sepdektria enskribo antaŭ unu jaro – subita aktiveco en muzika Esperantujo, artikolo en “Die Zeit”.
La sepdekkvara enskribo antaŭ unu jaro – invitkodoj ne plu bezonataj, propra fameco.
La sepdekkvina enskribo antaŭ unu jaro – kultura broŝuro, promeso de prelego, ŝerco kun mesaĝobildoj.
La sepdeksesa enskribo antaŭ unu jaro – nerevido de Rusa amikino, ekzercado de La Kuracistoj.

Mi neniam volas senti min kiel dum tiu tago

Denove estas tempo por rigardi al mia listo de muzikaj aktivaĵoj. Intertempe mi inventis trian kategorion. Tio finfine konsideras, ke por kelkaj aferoj ne sufiĉas diligenteco, sed inspiro. Mi estu pli realisma rilate al la postuloj de mi mem…

pli gravaj farindaĵoj:
– aldonoj al la publika versio de mia kantokolekto
– recenzado de Esperanto-KDj (nuntempe 6, sed neniu urĝa)

malpli gravaj farindaĵoj:
– republikigado de miaj kantoj ĉe www.download.com/kunar kaj www.mp3.com.au/djkunar
– difinado de novaj fakvortoj por la rokpopa terminaro
– reeko de la laboro por datumbazo pri Esperanto-MP3-dosieroj

farendaĵoj, se venas inspiro:
– tradukado de kantoj
– verkado de samplobazita muziko

Denove mi iom malŝarĝis la liston. Nur la pli gravaj farindaĵoj vere havu mian atenton nun. Mi ankaŭ reordigis la taskojn en la diversaj kategorioj laŭ propra prefero kaj realigeblo. La MP3-datumbazo efektive ne realiĝos ĉijare, kvankam mi en 2003 ankoraŭ skribis ke “ja en 2004 estos sufiĉe da tempo“. Nu, tempo eble ne mankis, sed mi apenaŭ havis kontakton kun la alia inicianto kaj samtempe iom perdis intereson en tiu projekto. Plej trankvilige kaj kontentige por mi estas, ke la graveco de la aktivaĵoj finfine ĉefe dependas de la persona utilo kaj la laboro necesa.

Unufoje en duona jaro mi aŭdacas skribi pri mia taglibro mem. Ĉifoje la mesaĝo tamen restu mallonga. Efektive mi pli malofte enskribas ekde kelkaj monatoj. Tion ĉefe kaŭzis ŝanĝoj en mia vivo (plejparte pozitivaj). Ĝuste ĉar mi estas relative kontenta pri tiu evoluo, mi ne sentas la bezonon pritrakti ĝin en mia reta taglibro.

Post plurmonata paŭzo, Basim reaperis kun tute nova reta taglibro. Inter la unuaj enskriboj jam troviĝas tre amuze rakontita travivaĵo: Oni petis lin pri aŭtografo, pensante ke li estas aktoro en longtempa germana televidserio.

Ankaŭ Manuel Pancorbo Castro denove skribas de tempo al tempo. Plej interesa por mi kompreneble estis la enskribo pri lia plej ŝatata muzikgrupo.

Laŭ mi kvaliton ankoraŭ gajnis la taglibro de Wouter Pilger. Li tre informplene skribis pri la lastatempaj okazaĵoj en Nederlando.

Laŭ aspekto kaj enhavo tre impresas la dulingva taglibro de Bertilo Wennergren kaj Birke Dockhorn. Ili raportas pri sia vivo en Suda Koreio. Mia komenca supozo, ke ĝi baldaŭ estos unu el la plej popularaj retaj taglibroj, verŝajne praviĝis. Almenaŭ la komentantoj tre multas…

Se ekzistas ankoraŭ pli leginda taglibro, tiam tiu de Ken Miner. Li sukcesas skribi en interesa maniero pri la plej diversaj temoj. La altan kvaliton li montras ankaŭ pro la aferoj, kiujn li ne aŭ preskaŭ mencias ( = politiko), kvankam la tento daŭre ekzistas. Mi sekvu lian bonan ekzemplon.

La muzikgrupo “All Saints” rekantis la tre faman pecon “Under the bridge”, kiun origine ludis “The Red Hot Chili Peppers”. Kvankam mi ofte kritikas reludadon de kantoj, mi ĉifoje tre kontentas pri la rezulto. Kompreneble el rokmuzika balado iĝis popmuzika kanto, sed ne mankas inspiro kaj originaleco – kaj tio plej gravas.

Rigardo reen – la 9a de decembro 2003

La sepdekunua enskribo antaŭ unu jaro – mencio en alilingvaj rettaglibroj, dek malpermesoj al esperantistoj.

Am’ superas justecon, sang’ pli dikas ol akvo

Post multa (laŭ mi superflua) retpoŝta baraktado nun finfine evidentiĝis, ke la planita (kaj por fine de novembro anoncita) lernu.net-KD-Romo ne enhavos la de mi preparitan titolliston. La eldona teamo miskalkulis la spacon aŭ la kostojn por la laŭleĝa uzo de la muziko. Do denove mia “pesimisma” opinio, ke apenaŭ eblas eldoni KD(-Romo)n kun Esperanto-muziko, estis pravigita de la realo. Tio ne signifas ke tiu celo ne iam realiĝos aŭ ke ne eblas eldoni ion ĝustatempe. Sed mia sperta, “rezignita” vidpunkto denove venkis kontraŭ malaj, optimismaj, entuziasmaj asertoj. Tion mi alcelis skribe fiksi ĉi tie.

Hodiaŭ mi denove atingis plian duonjaron da reta taglibrumado. Entute nun estas unu kaj duona jaro! Nu, fakte mi kalkulas iom strange, ĉar ja estus jam 19 monatoj, sed en 2003 mi ellasis julion kaj nun festas, ke tiu unua jubilea enskribo okazis antaŭ ekzakte unu jaro. Tamen mi ĉijare ja ankaŭ ne taglibrumis en julio, do nur estus 17 monatoj. Aliflanke mi ja ĉijare en majo ankaŭ festis unu jaron da taglibrumado… hm, nun sufiĉas la konfuzo, resume: Mia metodo ne estas vere logika, sed tamen antaŭvidebla – ĉiam en decembro kaj majo estu jubilea enskribo.

La publika kantaro, longtempe neglektita de mi (kaj doloras konfesi tion!), nun denove ricevis pli multan atenton. Mi ekis alskribi la diversajn aŭtorojn por ricevi ilian permeson uzi la kolektitajn kantojn en publike havebla versio de mia kantaro. Unue mi ne volis tuj provi tion ĉe ĉiuj, sed elektis kvar personojn. Kaj nun venas la – laŭ Esperantujaj mezuroj – granda sensacio: Ĉiu el ili respondis (jese) ene de malpli ol du tagoj! La malpli granda malsensacio estas, ke mi ankoraŭ ne preparis la korektindajn PDF-dosierojn por ili. Sed venos la tempo ankaŭ por tio.

Rigardo reen – la 4a, 5a kaj 8a de decembro 2003

La sesdekoka enskribo antaŭ unu jaro – trinkeja kompilo, gazetanonco, komputilado, saŭnado, multa manĝado.
La sesdeknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – populareco, Rollerball / M.U.D.S., ekzercado, TTT-ejoj kun Eo-muziko.
La sepdeka enskribo antaŭ unu jaro – duonjaro da reta taglibrumado, trinkeja kompilo, festo, diskotekvizito.