Monataj arkivoj: Julio 2004

Ili nomas min la migranton, jes, la migranton…

Restas kelkaj IJS-anekdotoj por mencii:

Estis bona ideo fini la unuan publikan version de mia kantokolekto antaŭe. Dum la IJS mi montris ĝin unue al “la kara sinjoro” (tre sperta, saĝa Esperanto-veterano), kiu post kelkaj redemandoj kaj proponoj laŭdis la verkon. Tio estis la teoria venko. La praktika tuj sekvis. Proksime estis gitara rondo (ekzakte la alcelita grupo), kaj kiam mi metis la kantokolekton sur la tablon, la homoj jam ekmiris pro ĝia grandeco. Poste ni kantis eble dekon da kantoj el ĝi kaj pluraj personoj demandis pri elŝutebla versio. Do, jen la fina pruvo, ke tiu projekto estas senchava kaj dezirata.

Mi kun du esperantistoj vizitis picejon. Post kiam mi estis fininta mian picoparton, mi rakontis pri mia studenta vivo en Paderborn. Ĵus mi estis mencianta ke mi tiam okupiĝis volonte kaj neoficiale pri eksterlandaj studentoj, inter ili kelkaj Hungaroj, kiam subite unu el ili eniris la picejon! Montriĝis ke li estas Miskolcano. Tute hazarde li rigardis tra la fenestro kaj rekonis mian vizaĝon. Kia koincido! Kompreneble ni la sekvan renkontiĝis; tiel mi vidis la ortodoksan preĝejon de Miskolc kaj gustumis la Hungaran herban likvoron “Unicum”. La mondo vere estas eta loko – foje eĉ sen ke Esperanto-kontaktoj enmiksiĝas.

Ne pro nenio spertuloj postulas atentadon de lingvaj detaloj: Ĉe la programtabulo la organizantoj plurfoje uzis la vorton “preciza” anstataŭ “akurata”, tiel estante amuze malpreciza. Unu ankoraŭ ne tiom flua Hungara esperantisto daŭre parolis pri “punktoj” anstataŭ “poentoj”. Sed la kulmino venis dum la lasta vespero, kiam oni volis festi laŭ tradicia IJS-kutimo. Subite tiuj partoprenantoj, kiuj la unuan fojon partoprenis, disŝiris la Esperanto-flagon al tri pecoj! Kiel tio okazis? Nu, oni estis dirinta al ili: “Prenu pecon de la flago!” anstataŭ “Tenu pecon de la flago!”… evidente Esperanto (resp. ĝia flago) suferas, se oni ne bone elektas sian vortumadon.

La skeĉo de la Germanoj ( = varbado por la IS) pretis vere nur lastminute. Ĝis la fino de la vespermanĝo mi eĉ pensis ke mi ne faros ĝin, ĉar mi ja ne plu respondecas pri tio (mi nek estas IS-kunorganizanto, nek aktivulo, nek en la junularo). Sed tiam Vera “MC IJS” en anonco tiom klare kaj forte petis pri ĝi ke mi ŝanĝis mian opinion. Sufiĉis la kunesto de Krücke (kiel humura testpersono kaj kritikema konsilanto) kaj peco da blanka papero por verki ĝin en malpli ol unu horo el preskaŭ nenio (nur kelkaj vagaj ideoj). Je la fino la skeĉo bone sukcesis kaj mi ege ĝojis, ke mi refoje faris la ŝajne neeblan.

Pro la skeĉo mi ricevis inviton al la festo de la organizantoj (kia honoro – mi ja neniel estis eĉ helpanto ĉifoje!). Mi tre ŝatis aparteni al tiu rondo. Sed bedaŭrinde mi ne kapablis trinki alkoholon, ĉar mia stomako denove estis maltrankvila, same kiel jam post la nokto en la trajno kaj ankaŭ kiel poste dum revojaĝo. Mi devis preni du tagojn sinsekve tabledojn por elteni ĉion.

Tio estis la lasta pruvo, ke mi ne povas daŭrigi tiel. Se sanoproblemoj aperas dum relative senstreĉa, agrabla Esperanto-renkontiĝo kie mi troviĝas inter amikaj homoj, tio sendube estas plej alarmige. Mi ankaŭ rakontis al kelkaj pri miaj problemoj kaj ili samopiniis.

Cetere miaj kunvojaĝantoj estas tre facile elteneblaj. Mi ne povas memori pli senstreĉan vojaĝon kun grupo da junuloj. Plej bona tamen estis interparolado kun unu persono, kiu jam delonge havas mian fortan simpation. Pli bona ol sovaĝa festado estas bona interparolo, dum kiu evidentiĝas, ke iu komprenas kaj subtenas min. Mi ĉiam sentas min tiom sola, kiam mi alfrontas miajn problemojn…

Mi troviĝas sojle de grava tasko, kiu postulas multan energion. Necesas batali kontraŭ tio, kio atakas mian mensan kaj korpan sanon. Tial mi ne povas diri, ĉu mi skribos en aŭgusto aŭ kiam mi denove taglibrumos. Sed unu aferon mi scias: Nun nur mi mem povas helpi al mi.

Rigardo reen – la 31a de julio 2003

La dudeka enskribo antaŭ unu jaro – laŭdo por muziko kaj monenspezo por traduko.

?u vi estos pasa?ero?

Hodiaŭ posttagmeze mi revenis de la IJS 2004 en Miskolc, Hungario. Entute estis 89 partoprenantoj el 11 landoj, do la de mi atendita nombro de personoj (kaj klara venko super la IJF!). La Germanoj kun 26 personoj estis la plej granda eksterlanda grupo kun granda distanco al la du due plej grandaj kun po 6. El Hungario venis 35 personoj.

Kompreneble okazis tro por skribi pri ĉio detale. Tial mi limigu min al kelkaj punktoj (ne poentoj!).

bonaj kaj malbonaj flankoj de la IJS 2004

Memoroj turni?as kvaza? magazinaj pa?oj

Hodiaŭ mi forvojaĝos kun mia frato kaj kvar amikoj al la IJS en Miskolc (Hungario). Espereble ĉio iras glate… la aĉetado de la trajnbiletoj similis al odiseo. La Germana fervojo vere estas idiota rilate al sia prezosistemo – nur la bonvolaj, helpemaj dungitoj savas la entreprenon.

Kiel ĉiam mi enpakis 40 KDjn, kvankam ĉifoje la organizantoj eĉ ne petis min DĴi. Nu, mi ja scias, ke tio signifas nenion. La sperto diras: Se mi volas havi bonan diskotekon, mi normalkaze devas kunporti bazan stokon por fari ĝin mem. Aĥ, mi memoras la orajn tempojn de DĴ Nucki, la plej bona DĴ de Esperantujo…

Dum la pasintaj jaroj, mi alkutimiĝis al tio, ĉiam kompili unu novan KDn kadre de plia Esperanto-renkontiĝo. Hieraŭ mi ne nur faris la KDn por la IJS 2004, sed metis la saman enhavon en mian MP3-ludilon, same kiel mian “Irish Ambient“-KDn.

Mi ne scias, kiom longe mi denove paŭzos mian taglibrumadon. Minimume ĝis fine de julio, sed eble ankaŭ la tutan aŭguston.

Du etaj aferoj, kiujn mi tamen volas mencii:
1e: Du de miaj najbaroj ŝatas brui nokte. Tio po unufoje malebligis sufiĉan dormadon al mi, ĉar petado pri plisilentigo ne helpis aŭ ne eblis. Intertempe mi ĉe ambaŭ protestis kaj venkis. Por la dua najbaro (kiu eĉ aŭdacis simple ignori la sonorilon kaj batadon kontraŭ la pordo), mi alvokis la policon. La du policanoj afable aŭskultis, kiujn paŝojn mi jam faris por solvi la problemon antaŭ ol alvoki ilin, kaj tute konsentis kun mi. Ili poste avertis la najbaron, ke la sekvan fojon li devos pagi altan punkotizon. Kara homaro, se vi vere pensas, ke vi povas ĝeni min per tiaj aferoj, vi eraras. Mi rebatas, se iu deklaras militon al mi. Des pli idiote, entute komenci batalon kun mi, se oni konsideras, ke kutime mi estas pacema, harmoniema homo. Sed se iu vere bezonas aldonan edukan lecionon, mi pretas doni ĝin.

2e: Post pli ol kvar jaroj, mi malaktivigis mian aliron ĉe la politika forumo dol2day. (Tie daŭre legeblas mia profilo sub la nomo Kunar.) Kvankam tie ekzistis ankaŭ Esperanto-komunumo, ne plu havis sencon resti ĉe “dol”. Jen mi denove agis por simpligi mian retan kaj malstreĉigi mian realan vivon.

Nun ĝi alvenis: La 22a de julio. Tre speciala tago por mia vivo, ne nur ĉar amikino de mi havas naskiĝtagon aŭ mi finis plurajn komiksojn kaj muzikpecojn dum tiu dato. (Sed ne hazarde, la naskiĝtago kaj la finitaj verkoj enmiksiĝas en la tuta afero.)

Ĉijare ĝi eĉ estas pli speciala ol antaŭe, ĉar mi intertempe finfine faris gravan plian paŝon for el mia nigra pasinteco. Mi neniam forgesos la 22an de julio 1991 kaj kion ĝi portis al mia vivo. Tute klare, mi pro troa laboro ne plu havas multajn nervajn kaj korpajn fortojn, sed tamen devas konfesi: La mondo estas bela dum tiu tago.

Rigardo reen – la 22a de julio 2003

La dektria enskribo antaŭ unu jaro – la reveno post la taglibra paŭzo, la signifo de tiu tago por mia artista vivo.

Estis durtaga nokto

Mi dum 10 tagoj ne sukcesis skribi ion. Parte tio ŝuldiĝas al la fakto ke ne okazis tiom multe en mia vivo. Aliflanke tion kaŭzis, ke mi devis labori kiel frenezulo, do simple ne havis tempon por vivi.

Ĉifoje vere estis tro. Mi atingis la absolutajn limojn de miaj korpaj kaj nervaj fortoj. Similas al miraklo ke mi ĝis nun eltenis tion. Tial mi dum mia hodiaŭ komenciĝanta feriado serioze pripensos, ĉu daŭrigi mian nunan laboron, do ĉu mi subskribu plilongigan kontrakton.

Kompreneble: Dum la unuaj du profesiaj jaroj, ĉiu devas labori kaj multe kaj multe pli ol la aliaj. Kaj jes, eble faras malbonan impreson iĝi senlabora (eĉ se tio okazas laŭ propra volo). Kaj certe la kondiĉoj ĉe la “labora merkato” (se ĝi vere ekzistas) ne estas tiom oportunaj ke oni posedas la lukson tuj kaj senprobleme trovi novan, agrablan postenon.

Sed aliflanke: Se mi mem rimarkas, ke mi pro korpa kaj mensa elĉerpiĝo ne povas daŭrigi, tio ne estas mia “libervola” decido, sed urĝa paŝo por savi mian longtempan sanstaton! Tio ne estas ago farita facilanime, sed kun bedaŭro. Mi studis ĉiujn vojojn por malstreĉiĝi dum la pasintaj monatoj. Ili ĉiuj helpis unue, sed poste mi eĉ ne plu havis la nervojn aŭ energion por ilin apliki. Tio signifas, ke mi ne plu kapablas forigi la emocian premon, kiu kreskas en mi pro tro multa laboro – tre alarmiga signalo!

Ĉiu monero havas du flankojn. Do, jen la pozitivaj elementoj de mia situacio:
– Mi komprenis, ke nur mi mem povas solvi mian problemon kaj mi estas ankaŭ solvanta ĝin. (Plej ofte problemoj restas, ĉar homoj ne komprenas tiun bazan veron.)
– Mi rimarkas la problemon, antaŭ ol ne plu havi la eblon aktive agi. La pasintan fojon mi restis pasiva ĝis mi severe malsaniĝis. Tiam mi nur povis reagi kaj atendi. Ŝajnas al mi, ke mi lernis ion el mia pasinteco.
– Mi skribe fiksis priskribon de la problemo, de ĝiaj kaŭzoj kaj sekvoj. Tio ne nur trankviligas min, ĉar mi evidente kapablas ordigi miajn pensojn, sed ankaŭ kiel bazo por letero al mia ĉefo, se mi decidos vere fini mian nunan laboron. Mi ne estas frenezulo – mi ja eĉ povas bone percepti kaj esprimi min.
– Mi simpligis kaj reordigis mian privatan vivon. Kompreneble mi ne atingis ĉion, kion mi volis, sed multon. Tiom longe, kiel mi ankoraŭ batalas por mi mem, nenio estas perdita – kaj ĉio dezirinda gajnebla.

Mi uzis miajn unuajn 24 liberajn horojn por MP3-igi partojn de kelkaj KDj (tri sonŝpuroj inter ili): Pulp Fiction, Tarantino Connection, From Dusk Till Dawn kaj Desperado. Mia celo estas krei unu memkompilitan KDn el ili kun la plej bonaj kantoj sur ĝi. Kun granda surprizo mi konstatis, ke mi elektis pli el la filmoj de Robert Rodriguez ol de Quentin Tarantino, kvankam Tarantino estas tiom aprezata kiel lerto uzanto de muziko en siaj filmoj. Eble tio ŝuldiĝas al la fakto, ke mi ne tiom ŝatas la en ili uzitan muzikon el la 1970aj jaroj kaj preferas la Meksikan blusrokon el la verkoj de Rodriguez. Nu ja, kiam Los Lobos ludas, ili klare havas mian simpation – ili ja ankaŭ surbendigis version de “La Bamba”! Kaj la malrapida kanto “After dark” de Tito & Tarantula jam servis por danci malrapide kun belulino… eĉ se mi ĝenerale ne estas konata kiel verva adoranto de latinmuziko, mi tamen tre ŝatas la kanton “Canción del Mariachi” kiun ludas Los Lobos kun Antonio Banderas.

Sed la amo estas plej potenca sem’

Vendrede vespere mi revenis hejmen al miaj gepatroj. Tie atendis min jam du novaj KDj: “Geräusch” de “Die Ärzte” kaj “Wie Pech und Schwefel” de “Schandmaul“. Sur la plasta folio de la duobla Ärzte-albumo estas algluita la indiko “kiel ĉiam – neniu kopiprotektado“. Mi vere ŝatas tion. “Die Ärzte” ne nur kritikas la muzikindustrion, ili ankaŭ montras, ke eblas iri tute alian vojon. Nu, almenaŭ ĉe mi la teorio praviĝas: Kopiprotekto estas por mi argumento ĝuste ne aĉeti KDn, dum tiom malferma, memcerta agmaniero invitas min unue aŭskulti albumon (aŭ kelkajn pecojn de ĝi) – kaj se temas pri vere bona muziko, mi ankaŭ akiras propran ekzempleron de ĝi.

Sabate mi telefonis kun kun Till, kiu daŭre studas/laboras en Ĉinio. Tre agrable, ke li neniel perdis lian humuron. Ni ŝercis same stulte kiel dum la tempo, kiam ni loĝis kune en Paderborn. Till cetere menciis babiladon kun nigra_okulo – la mondo vere estas eta.

Mi produktas, peno fruktas

Do, jen, finfine: Ekde dek minutoj pretas la publika kantaro. La plej unua versio (1.0) enhavas nur 23 kantojn, sed rigardo al kompleta listo de mia kantokolekto montras, kion mi ankoraŭ alcelas aldoni iom post iom. Mi tre ĝojos pri unuaj spertoj de uzantoj, ekzemple ĉu senprobleme eblas elpresi ĉion, ĉu la supersignoj enorde aperas… kompreneble teorie ĉio devus funkcii, sed mi ja konas la realon.

01. La Kuracistoj: Westerland
02. La Kuracistoj: Junula amo
03. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly
04. La Kuracistoj: Vir’ estas porko
05. La Kuracistoj: Sen vi
06. La Kuracistoj: Ne plu
07. La Kuracistoj: Vi volas kisi
08. La Kuracistoj: La grasa Elke
09. La Kuracistoj: Ĉar estas rokmuzik’
10. La Kuracistoj: Bona tempo
11. La Kuracistoj: Kisu min, ho kara
12. La Kuracistoj: Por ni
13. La Kuracistoj: Solege en la nokt’
14. Amplifiki: IS
15. Persone: Korpo kaj anim’
16. Gunnar R. FISCHER: IS en Germanio
17. Gunnar R. FISCHER: Wetzlar (Ĉu ni revidos nin)
18. Gunnar R. FISCHER: Jarfino
19. Gunnar R. FISCHER: Ho! Mia kor’!
20. Simon & Garfunkel: Bilanco
21. Simon & Garfunkel: Por la petinto
22. Simon & Garfunkel: Richard Cory
23. Simon & Garfunkel: Fajra ruĝ’ kaj ĉiela blu’

Cetere kostis enormajn nervojn, PDF-igi la tuton. Adobe Distiller ŝajne ignoras ajnan indikon ke “la origina dosiero jam posedas bonan enpaĝigon” kaj ke pro tio “sufiĉas simple rekte transpreni ĉion“. Ĉar kompreneble tio ne eblas (ja estus tro facile tiel!), Adobe uzas malpli grandajn paĝomezurojn, tiel ke mi daŭre devas rekontroli ĉion. Eĉ indiko ke “ja uzu DINA4” ne helpas. Plie ŝajne ne eblas simple aldoni akvosignon al la rezulto, tial mi devis refari tion por ĉiu unuopa kanto.

Tiun lamentadon mi vere rajtas nun, post kiam mi finpretigis la unuan publikan version. Pensante pri la granda peno por ĉiu peco, mi ĝojas ke komence nur tre limigita kantokvanto estas tuj publikigebla.

Tutegalas kion vi faras – ?efe gravas, ke ?i vin feli?igas

Hodiaŭ mi malaliĝis de du pliaj LiveJournal-komunumoj: [simila al aliaj lingvaj komunumoj; mankas lingvaj spertoj por ĝui la hungarlingvajn partojn] kaj [unue amuza, sed lastatempe apenaŭ io interesa aperis tie]. Iel tiu simpligo de mia interreta vivo plaĉas al mi. Preskaŭ mi havas la impreson, ke mi atingas ordon en mia vivo. ; )

La unua publika versio de mia kantokolekto faris grandan paŝon antaŭen! Hieraŭ vespere mi samaspektigis la unuajn kantojn – idiota, pena kaj por mi superflua laboro, kiu estos fruktodona nur por aliaj. Sed entute nun pretas 23 kantoj. Fakte mi hodiaŭ matene antaŭ la laboro finis la lastan nur por atingi tiun ciferon, ĝuste por doni novan materialon al konspiraciteoriaj fanatikuloj. >: )

Estas nekredeble kiom diversajn paĝolongecojn kaŭzas diversaj komputiloj (kia idiotaĵo!). Tio kompreneble ne fidemigas min al Windows kaj WordPad, sed des pli montras, kiom gravas PDF-igi la tuton.

Nun pretas ankaŭ listeto kun lastaj detaloj farendaj por la publika versio, same kiel listo kun homoj, kiujn necesas alskribi por ricevi la permesojn enmeti pliajn kantojn ( = la fonto de postaj aldonoj). Jes, finfine tiu longe intencita projekto vidos sian realan fazon! Kaj sen ke tio tro foruzas mian energion – mi estas simple kontenta.

Vi scias, ke ni ?iuj dolori?is anta?e

Sur mia memkompilita “Irish Ambient”-KD troviĝas du pecoj de “The Corrs”. La unuan memoro pri tiu Irlanda grupo estis ke mi iam hazarde vidis la vidbendon de “What can I do” can pensis: “Hej, tri belulinoj kaj unu viro!” Mia tiama kunloĝanto Stefan (en 1998/99 – do longe antaŭ ol venis Till kaj Hanno!) posedis la unuajn du albumojn de ili. Li opiniis, ke la unua (“Forgiven not forgotten”) estas pli bona ol la dua (“Talk in corners”); mi – post aŭskultado de ambaŭ KDj same, kvankam “What can I do” troviĝas sur la dua. La unua albumo enhavas plurajn (almenaŭ por nespertulo) tipe Irlandajn instrumentaĵojn, dum la dua sonas multe pli pope kaj malpli originalece.

Kelkajn jarojn poste, mi ricevis de mp3.com kiel donacon “In Blue”, la trian studian albumon. Laŭ mia unua impreso, ĝi estas vere terura: Tute glata, ordinara, malbrila popmuziko, produktita por la radio kaj muziktelevido. Apenaŭ io memorigas pri la origina grupo. Nur la pecoj “Hurt before” (bela violinludado kaj melankolio) kaj “Rebel Heart” (Irlandeca instrumentaĵo) trafis mian guston. Mi pensis ke Ŝajne “The Corrs” alstrebas stelulan vivon, forgesante siajn radikojn. En recenzoj ĉe amazon.de legeblas tre similaj pensoj; plia kritikpunkto estas ke ili ŝajne tro orientiĝas je sukceso en Usono. (Tio estas tre populara penso: la senkultura kaj kulturon detruanta Usono unuflanke kaj Eŭropo kiel “gardanto de kultura heredo” je la alia. Tamen tio estas stultaĵo, ĉar Eŭropo plej kulpas pri la perdo de sia kulturo; samtempe siaj enloĝantoj amase kaj verve akceptas partojn de la Usona [pop]kulturo.)

Denova aŭskultado post longa tempo iom mildigis mian opinion: La KD estas en ordo, se oni volas agrable senĝenan, ripozigan muzikon kiu sonas en la malantaŭo (do taŭga verko por streĉitaj homoj). Tamen restas la impreso de iom “malŝparita talento” – “The Corrs” montris antaŭe ke ili kapablas multe pli.

Tri retejoj pri “The Corrs”:
la oficiala TTT-ejo – stultaj efektoj, malagrabla navigado
anglalingva adoranta TTT-ejo – multaj apartaj informoj
germanlingva adoranta TTT-ejo – mia preferata, teknike konvinka kaj plej komforta

La muziko de “What can I do” – delikata, reva, sed ankaŭ iom malgaja – inspiris min antaŭ kelkaj jaroj skribi varbokanton por la Internacia Seminario (IS). En 1999/2000, ĝi okazis (same kiel ĉijare!) en Wetzlar, eta urbo meze de Germanio, kies IS-ejo tamen estas famega pro la speciale bona etoso. Tial la kanto nomiĝas “Wetzlar (Ĉu ni revidos nin)“; la dua parto alludas al la kutima demando, kiun oni havas post flirtado dum Esperanto-renkontiĝo (jen kio venis al mia kapo pro la muziko). Kia koincido, ke mi prezentis la kanton poste dum renkontiĝo, kie mi flirtis – 100%e trafa do. Cetere dum la prezentado de la kanto kune kun mi muzikis/kantis mia fratino kaj mia bofrato, do ankaŭ ni estis “familia muzikgrupo”, same kiel “The Corrs”…

Sed je la fino ili neniam restas kun mi

Malgraŭ tute sukcesa labortago kaj agrabla, trankvila vespero, hodiaŭ matene denove revenis la stomaka maltrankvileco – tamen en pli milda formo ĉifoje, kaj mi manĝas same multe kiel normale. Do post ĉio tio mi konkludas ke vere estis iu korpa kaŭzo, kiu tamen afliktis dum kelkaj tagoj ankaŭ mian menson (neniu miraklo). Nu, multe pli bone ol inverse ( = kutime)!

Mi malaliĝis de du Esperanto-retpoŝtservoj. Tute sincere, mi lastatempe apenaŭ ricevis iun sciindan novaĵon tra ili, dum tio, kio alvenis, aŭ enuis aŭ nervis min. Hej, kial malŝpari tempon per tio? Vivo vere havas pli por oferti.

Eĉ eta biciklado al la urbocentro de Münster – ja relative triviala afero – donas pli multan feliĉon. Mi veturis tien por aĉeti du KDjn, sed aŭ mia preferita magazeno ne havis ĝin kaj ĉe alia ili tro multe kostis. Do mi hodiaŭ mendis ilin tra la reto. Fakte mi ja donis veran ŝancon al lokaj vendejoj – sed ili ne uzis ĝin. ; )

La korpa movado iom rekompensis, ke mi ankoraŭ ne sentas min preta por reeki la sportadon ĉe la universitato. Kompreneble mi nenie aliloke vidas tiom multajn nature belajn virinojn samtempe, sed tamen… : )

Serĉante novajn akordojn por mia kantokolekto, mi ankaŭ trovis la tekston de “The Unknown Stuntman”. Temas pri la titola kanto de la serio “The Fall Guy” (germane “Ein Colt für alle Fälle”), kantita de la ĉefaktoro Lee Majors mem! Fakte tiu serio estis la serio de mia infaneco komence de la 1980aj jaroj, la unua kiun mi vere ŝategis. Kaj eĉ el hodiaŭa vidpunkto mi pensas, ke la kanto estas multe pli bona ol la averaĝa televidserimuziko el tiu tempo.

DĴ Arafat dum la festoj ofte surmetas la titolkanton de “The Gummi Bears” (germane “Disneys Gummibärenbande”). Tio ĉiam kaŭzas frenezan saltadon kaj kunkantadon precipe de la junulinoj. Kompreneble oni rajtas opinii ke tio estas iom infaneca de ili. Aliflanke oni rajtas ankaŭ opinii ke tio estas tre ruza de DĴ Arafat, kiu konas la guston de sia publiko kaj per tio feliĉigas la belulinojn. Post tio li ofte ludas ankaŭ aliajn titolmelodiojn de televidserioj (“He-Man”, “Wicki und die starken Männer”, “Die Biene Maja”), tamen neniam la de mi tiom ŝatatan “The Unknown Stuntman”. Iam mi kunportos KDn al festo nur por tiu celo. Se ĉiu rajtas ekhavi gaje nostalgian memoron pri sia infaneco, kial ne ankaŭ mi mem? Mi antaŭĝojas jam nun. : )

Intertempe mi kontentas pri tio, ke eblas akiri MP3-version de la muziko tra www.unknown-stuntman.de. Bedaŭrinde la TTT-ejo uzas modernan teknikon, kiun mi kutime rifuzas. Aliflanke eblas elŝuti la muzikon ankaŭ sen ĝi.

Do jen:
komenca muziko (kun kantado; iom alia ol la disketa versio)
fina muziko (instrumenta; belega gitaro anstataŭas la kantadon)
disketa versio (la kompleta kanto “The Unknown Stuntman” kantita de Lee Majors)

Tre plaĉas al mi ke ĉiuj tri versioj haveblas tie! Laŭ tiu fonto la origina Usona versio de la serio enhavis alian finan muzikon. Tion, kion mi aŭskultis de ĝi, mi fakte multe malpli &#349atas (multe tro hektika-heroeca kompare al la por mi kutima melankolia versio). Resume mi tamen konfesas: Kontreo evidente povas esti bela.

Mi ?iam kredis ke la koro rakontas pri la ver’

Kiel anoncite antaŭ kelkaj tagoj, jen miaj celoj:

Mi volas havi almenaŭ unufoje en la vivo rilaton kun virino, kiu ne loĝas minimume mil kilometrojn for de mi kaj ĉe kiu mi bezonas la bonuson de “eksterlandana ekzotikeco”.

Tute male, mi tuj akceptus komenci ion kun Germanino, kiu loĝas maksimume 20 kilometrojn for de mi ( = en Münster aŭ mia hejmvilaĝo), se ŝi havus la ĝustajn kvalitojn: belecon, ĉarmecon, intelekton kaj humuron.

(Jes, beleco kiel unua kvalito, ĉar tion mi – almenaŭ kun okulvitroj – plej rapide kapablas konstati. Estus hipokrite aserti ke “ekstera aspekto tute ne gravas”. Homoj kaj precipe viroj reagas al tio, kion vidas siaj okuloj.)

Ekzistas ankoraŭ pliaj dezirindaj ecoj (brileco, originaleco, malfermeco al novaj aferoj). Ili por mi jam troviĝas ie inter la jam menciitaj kvalitoj.

Kompreneble tiaj listoj estas plej ofte sensencaj, ĉar praktike ne eblas serĉi personojn laŭ ili. Sed mi unufoje volis skribi tion publike.

Pri ekstera aspekto: Nu, la mia lastatempe spertas kelkajn ŝanĝojn.

Mi aĉetis du novajn pantalonojn en junio. Sonas kiel memkomprenebla afero, sed sen multa tempo tio kutime malfacilas. Kaj mi eĉ nur pagis 20 EUR por ambaŭ! Kia sukceso. Kun ĝojo mi konstatis, ke mi vere iĝas malpli maldika. Poste kelkaj jaroj mi atingos la por mia grandeco “normalan” pezon.

Plie mi mendis du kravatojn kun fraktala motivo. En la mondo malabundas interesaj kravatoj malgraŭ la konstato de mia frato, ke virinoj ŝatas belajn ekzemplerojn (kaj ankaŭ bele, elegante vestitajn virojn). Kiu komprenu tion? Nu, certe ne estas mia problemo.

Hieraŭ mi iris la unuan fojon al frizistino en Münster. Mi estas sufiĉe kontenta pri la rezulto. Tiel eblos elteni la someron (se ĝi iam hazarde venos al Germanio)! La pasinta hartondado cetere estis jam antaŭ kvar monatoj kaj duona. Iel mi forte preferas mian novan (ankaŭ senbarban) aspekton, multe pli dinamika/flegita/juna.

Ŝajne mia stomaka maltrankvilo havas korpan kialon kaj ne mensan, kiel mi unue supozis. Jam la kvaran tagon mi malbonfartas vespere. Almenaŭ mi sukcesas labori. Kaj krom tio mi sentas min multe pli bone ol ankoraŭ hieraŭ. Eble mi estas jam tre alkutimita al memkonsolado…

La 22an de junio, Ken Miner skribis tre leginde pri klasika muziko kaj la problemoj atingi nuntempan publikon. Mi aldonus plian tezon: Multaj homoj ŝatas aĉeti filmmuzikon, kiu ofte estas orkestra. Do la stilo aŭ la instrumentoj mem ne povas esti la sola kialo, kial klasika muziko tiom malpopularas – ankaŭ ne la ludadofteco en la radio (kiu same ne okazas por filmmuziko, se ĝi estas orkestra). Mi opinias, ke multaj homoj simple ne pretas investi la tempon kaj energion por trovi aliron al aferoj kiuj ne estas facile konsumeblaj. Iu simpla popkanto, produktita per la komputilo kaj kun iu triviala teksto, kompreneble trovas sen eksterordinare granda peno la homamasojn – se ne tra la radio, tiam en la diskotekoj (kaj poste supermerkatoj). Laŭ mi jen unu malbela flanko de la nuna (okcidenta) demokratia socio: Ĉiu nur alstrebas tion, kion la (perceptebla) plimulto akceptas, anstataŭ verki ion kun individuaj flankoj, kio eble nur konvinkas limigitan grupon (sed tiun multe kaj longtempe). Nu, kiu volas tutmondajn amasmediojn, verŝajne devas akcepti tion.