Sed la amo estas plej potenca sem’

Vendrede vespere mi revenis hejmen al miaj gepatroj. Tie atendis min jam du novaj KDj: “Geräusch” de “Die Ärzte” kaj “Wie Pech und Schwefel” de “Schandmaul“. Sur la plasta folio de la duobla Ärzte-albumo estas algluita la indiko “kiel ĉiam – neniu kopiprotektado“. Mi vere ŝatas tion. “Die Ärzte” ne nur kritikas la muzikindustrion, ili ankaŭ montras, ke eblas iri tute alian vojon. Nu, almenaŭ ĉe mi la teorio praviĝas: Kopiprotekto estas por mi argumento ĝuste ne aĉeti KDn, dum tiom malferma, memcerta agmaniero invitas min unue aŭskulti albumon (aŭ kelkajn pecojn de ĝi) – kaj se temas pri vere bona muziko, mi ankaŭ akiras propran ekzempleron de ĝi.

Sabate mi telefonis kun kun Till, kiu daŭre studas/laboras en Ĉinio. Tre agrable, ke li neniel perdis lian humuron. Ni ŝercis same stulte kiel dum la tempo, kiam ni loĝis kune en Paderborn. Till cetere menciis babiladon kun nigra_okulo – la mondo vere estas eta.

2 thoughts on “Sed la amo estas plej potenca sem’

  1. elgrande

    Kiel nekutime por vi dum tuta semajno ne ?isdatigi vian taglibron sen anta?e diri tion. Mi esperas, ke tio ne rilatas al la sanaj problemoj de via stomako, pri kiuj vi anta?nelonge skribis…

    Sed ja eble vi nur ne havas sufi?an tempon a? eble vi e? pli simpligis vian retan vivon.

  2. D? Kunar

    Lastatempe…

    “Kiel nekutime por vi dum tuta semajno ne ?isdatigi vian taglibron sen anta?e diri tion.”

    Kia komplimento! Tiom ofte mi jam nur tagojn poste vere finis enskribojn aŭ nenion skribis dum semajno.

    Mi esperas, ke tio ne rilatas al la sanaj problemoj de via stomako, pri kiuj vi anta?nelonge skribis…

    La stomakproblemoj, kiujn mi havis antaŭe, havis korpajn kialojn kaj jam delonge estas for. Anstataŭe venis aliaj, tiuj de la pli kutima speco… damne.

    Sed ja eble vi nur ne havas sufi?an tempon a? eble vi e? pli simpligis vian retan vivon.

    Ambaŭ eĉ. Sed mi skribu en nova enskribo pri tio…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *