Ankoraŭ ekzakte du monatoj ĝis la komenciĝo de la IS en Naumburg/Saale! Nun iĝas pli kaj pli malvarma, kaj la tagoj pli mallongaj… kaj la IS-antaŭetoso kreskas.
Lastatempe mi aĉetis multajn KDjn, kelkajn en nova, aliaj en uzita stato. Hodiaŭ mi iris denove al la magazeno kiu vendas uzitajn KDjn kontraŭ relative malmulta mono kaj demandis pri kelkaj disketoj, kiuj bedaŭrinde ne haveblis. Sed mi rimarkis la bonan muzikon, kiu estis ludanata en la malantaŭo. Mi vidis la KD-ingon – temis pri la du KDj “Best of 1986-98” de Depeche Mode! Mi spontanee decidis aĉeti ĝin. Ĝi estis tute freŝe alveninta ĉe la magazeno kaj ŝajne la nura ekzemplero, tiel ke la vendisto devis haltigi la KDn kaj subite regis silento en la vendejo! Ho, kiom ofte mi jam volis fari tion!
De la kantoj sur ambaŭ KDj, mi konas plurajn el la malfruaj 1980aj jaroj kaj du el la jaro 1997: It’s no good (pli pri tiu kanto en du aliaj enskriboj) kaj Home, kiujn mi ambaŭ tre ŝatas kanti.
Aktuala okazaĵo en mia laborurbo Münster: La aŭtorino de la libroserio “Harry Potter” permesis senpage al ĉiuj senloĝulaj gazetoj, aperigi la unuan ĉapitron de la nova verko jam la 25an de oktrobro, dum la kvina parto aperos la 8an de novembro en Germanio. Sekve homoj amase aĉetis tiujn gazetojn, en Münster tio estas draußen! (“ekstere!”). Tre laŭdinda kaj nobla gesto de la aŭtorino, kiun mi agnoskis aĉetante mem unu ekzempleron, kion mi kutime foje, sed ne ĉiam aŭtomate faras.
Ĝenerale tamen mi ne ŝatas Harry Potter; laŭ mi la ideo estas simpla, kaj la kreita mondo prezentas tre dubindajn valorojn: Ekzemple la nemagiuloj estas denature “malpli valora” raso; La sistemo kaj la instruistoj intence daŭre kreas fortan konkurencon inter la junaj magilernantoj, kiu iĝas regule kaŭzo por malamo kaj pro kiu suferas ĝuste la plej malfortaj.
En la germana ekzistas jam ekde jardekoj pli bonaj serioj por infanoj kun fantaziaj kaj magiaj elementoj. La sola diferenco kompreneble estas, ke se iu anglalingva senlaborulino ion skribas, tiam tio estas pli moda ol se brila kaj sperta aŭtoro faras la saman en alia lingvo, kaj sekve oni tradukas el la angla multon, sed nur malmulton al ĝi. Mi kreis moknomon por Harry Potter: Harri Pötter.
Du germanlingvaj aŭtoroj el mia infanaĝo:
Ottfried Preußler
– Der kleine Wassermann (La eta virnikso)
– Die kleine Hexe (La eta sorĉistino)
– Der Räuber Hotzenplotz (La rabisto Hotzenplotz, prononcu: “‘hocnploc”)
– Neues vom Räber Hotzenplotz (Novaĵoj de la rabisto Hotzenplotz)
Angela Sommer-Bodenburg:
– la serio Der kleine Vampir (La eta vampiro)
“La eta vampiro” unue aperis en 1979 kaj uzas samajn elementojn kiel Harry Potter: Sekretoj, magio, stultaj gepatroj, fuĝo el la enua ĉiutago, eksterordinaraj amikoj kaj danĝeraj kontraŭuloj…
“La eta sorĉistino” kaj “La eta virnikso”, eĉ pli malnovaj, pritraktas la temojn magio, magiaj estaĵoj ktp. En la unua libro pri la rabisto Hotzenplotz aperas la (malbonula) sorĉisto Zwackelmann (prononcu “‘cvaklman”) kaj sorĉita feino.