Mi estas feli?a vir’ kun fajro en mia mano

rara vidindaĵo: komuna nacia ĝojo en Germanio
piedpilka vicmondĉampioneco de la viroj (2002) piedpilka mondĉampioneco de la virinoj (2003)
maldekstre: Rudi Völler, trejnisto de la Germana teamo; dekstre: flagomaro supre: la balkono kun la sukcesa teamo; sube: la festanta popolo

Pasintan semajnfinon, Germanio iĝis monda ĉampiono de virina piedpilkludado. Je sia reveno, la teamo estis bonvenigita ĉe la “Frankfurter Römer”, la urbodomo de Frankfurt/Main. Homamaso festis kune kun la venkintoj. Germanan flagomaron kaj komunan popolan gajecon mi spertis – krom ĉe la Germana unuiĝo en 1990 – nur kvarfoje, kaj ĉiam post internacia piedpilka konkurso: En 1990, 1996, 2002 kaj 2003. Ĉe aliaj okazoj, oni nek svingas la flagon nek kantas la himnon de Germanio, eĉ ne dum ĝia nacia tago.

Germanoj havas strangan sintenon al sia nacieco. Mi ne alcelas la ekstremulojn, sed la ordinarajn homojn kiuj troviĝas en la demokratia parto de la politika spektro. Ili traktas sian naciecon kvazaŭ temus pri hereda malsano: Oni ricevis ĝin de la gepatroj kaj praanoj, sed estas iu prihontinda malbonaĵo, do oni prefere ne parolu pri ĝi, sed kaŝu ĝin. Ja eĉ multaj provas kuraci la hereditan “malsanon”; aŭ per masoĥisma memabomeno de la propra lingvo kaj kulturo aŭ per troiga, sklava fiksiĝo al alia (plej ofte la Usona, pro la modo), provante tiel eskapi el la “malbenitaj radikoj”.

Sed ĉu tia identecneado estas taŭga elirvojo? Ĉu tiel oni atingas ke oni estas estimata, ŝatata, amata de eksterlandanoj? Kiam persono suferas je nesufiĉa memkonfido, bonaj amikoj same kiel psikologo konsilas: “Kiu ne akceptas sin mem, ne povas esti akceptita de aliaj.” La problemoj kun aliaj ofte havas sian originon en problemoj kun si mem.

Cetere, por kontraŭdiri al la timo kaj mito ke ĉiu ajn nacia identeco gvidas al dekstrismo aŭ militemo: Sana, modesta kvanto da nacia gajeco kaj pozitiva “ni-sento” ne plifortigas naciismon, sed eĉ malhelpas al ĝi, ĉar kiu estas kontenta kun si mem, ne havas bezonon ataki aliajn.

Aŭskultante MP3-aron kiun mi elŝutis lastatempe, mi malkovris kelkajn interesajn kantojn:

– Daniel Carrasco, 17-jara esperantisto el Ĉilio, faras muzikon en hiphopa grupo. El liaj pecoj, plej elstaras la instrumenta “Base09” kiu agrable kombinas orkestrajn samplaĵojn kun ritma bazo kaj la balado “Hijo del Pavimento” kies teksto (laŭ mia kompreno) parolas pri la vivo sur la strato.

Method Mr. Al, Ruso loĝanta en Germanio kiun mi jam plurfoje menciis en mia taglibro, kvalite eĉ supertrafis siajn antaŭajn verkojn. “Krec feat. Method Mr.Al – ?????? ? ????? (MP3)” sonas tute melankolie kun arĉinstrumentoj en la
malantaŭo, dum “CLC – ??? ???????? (Funky AL rmx) (MP3)” estas bonega funka (!) kanto kiu instigas al dancado.

Filozofa ŝerco por intelektuloj:
– “Ekzistas la tezo ke ne eblas verki ion vere novan, ĉar ĉiuj ideoj jam iam estis pensitaj.”
– “Prave! De kiu aŭtoro venas tiu teorio?”

Dankegon al ĉiuj kiuj (kun iom da malfruo) gratulis al mi!

4 thoughts on “Mi estas feli?a vir’ kun fajro en mia mano

  1. Sennoma

    Sxerco!

    Mi estas pilko.

    La sxerco pli bone efikus se vi dirus:
    – *Laux mi*,ne eblas verki ion vere novan, ?ar ?iuj ideoj jam iam estis pensitaj
    – Prave! De kiu a?toro venas tiu teorio?

  2. keldan

    maso?isma memabomeno de la propra lingvo…

    ?u vere? Kia granda doma?o! La germana estas vere bela lingvo, la? kaj mi kaj multaj aliaj en Usono. Multaj el miaj amikoj ?i tie ?e mia universitato dedi?as sin al lernado de la germana, anstata? al la franca, hispana, japana, ktp.

  3. Resonado: Lena, Lena, Lena, Lena « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *