Char estas dolchamara sinfoni’…

Pasintan semajnon mi aĉetis plurajn novajn KDjn, i.a. “Urban Hymns” de The Verve. Ĝi kostis nur 9,99 EUR (normala prezo por albumo en Germanio: inter 15,50 kaj 19 EUR). En la sama magazeno mi vidis la disketon “Walk On” de U2 kiu kostis eĉ pli ol 10 EUR (normala prezo: 5 – 7 EUR), kia frenezaĵo!

La muzikindustrio ofte plendas ke homoj ne komprenas la bezonon de altigitaj prezoj. Nu, jen ekzemplo por stranga prezopolitiko kiu montras, ke ŝajne ekzistas apenaŭ iu ligo inter la speco de la muzikverko (disketo / albumo) kaj la mono elspezenda por ĝi. Kiel oni komprenu ion, por kio ne ekzistas okulfrapa racia klarigo? (Krom kompreneble la ĉiam ŝanĝanta situacio de la merkato, kiu eble rekomendas rabaton por certaj albumoj kaj samtempe postulas malrabaton por aliaj disketoj; sed tio ankoraŭ ne klarigas kial ĝuste tiu albumo kaj jena disketo estas koncernitaj!)

La albumo cetere daŭras 75:58 minutojn, do oni vere ne ŝparis spacon sur ĝi!

De ĝiaj kantoj, multaj certe konas la kanton “Bitter Sweet Symphony“. Sed verŝajne malmultaj scias ke la grupo “The Verve” enspezis neniom de la vendoj de la respektiva disketo, ĉar Mick Jagger kaj Keith Richards postulis la aŭtorrajtojn de tiu kanto!

Fakte “The Rolling Stones” en la 1960aj jaroj surbendigis kanton kun la nomo “The Last Time”. Ilia tiama produktisto, Andrew Oldham, iam kreis orkestran version de tiu verko, kun arĉinstrumentoj ktp.

Richard Ashcroft prenis tiun version kiel modelon por la kanto “Bitter Sweet Symphony” – oni facile rekonas precipe la arĉinstrumentojn, kaj ankaŭ la bazajn harmoniojn.

Normalkaze mi tute malŝatas tian ŝteladon de melodioj, sed en ĉifoje la rezulto tre konvinkas kaj eĉ supertrafas la originalon.

Cetere tiu kanto estis uzita kiel muzikaĵo en la fina sceno de la filmo “Cruel Intentions“. Alia malofta fenomeno, kiam temas pri neorkestra sonŝpuro: La muziko tre bone kongruas al la etoso de la bildoj. Dua bona, tre memorinda kanto de tiu filmo: “Every you every me” de “Placebo”, kiu eksonas je la komenco.

Mia provo, liberigi min de troaj MP3j, iom post iom sukcesas. Mi denove forigis plurcent megabajtojn.

Ekz. nur la enhavo de mia elektronika dosierujo antaŭe estis 1,14 GB (275 titoloj, daŭro 21:23:49) kaj nun estas 854 MB (200 titoloj, daŭro 15:40:07).

Por videbligi la plian progreson, mi skribe fiksu kelkajn ciferojn.

hodiaŭ (2003-10-19):

mp3.com:
3,95 GB (4.248.945.058 bajtoj)
1.232 dosieroj, 20 dosierujoj

MP3 (entute)
8,20 GB (8.811.698.820 bajtoj)
2.886 dosieroj, 66 dosierujoj

Lasta novaĵo: Mi hodiaŭ trafoliumis la septembran numeron de “Revuo Esperanto“. Ĝi ĉefe pritraktas la UKn en Gotenburg, kio je l’ unua penso devus esti enuiga por ĉiu, kiu ne partoprenis ĝin. Sed teamo konsistanta el bona fotisto kaj ruza redaktanto zorgis i.a. pri kelkaj fotoj, kiuj montras belulinojn dum la kongreso, kun la trafa komento “Se oni organizus konkurson pri la plej bela kongresanino, la ĵurio havus malfacilan taskon.” Eĉ la plej akraj kritikantoj de UEA devas konfesi, ke eĉ se laŭ ili Revuo Esperanto ne estas gazeto leginda, tiam tamen sendube estas gazeto rigardinda! Al mi nur restas unu demando: Kiu bezonas kongresan flagon sur la titolpaĝo se troveblas tiom belaj alternativaj motivoj?

2 thoughts on “Char estas dolchamara sinfoni’…

  1. amuzulo

    hahaha, kaj mi memoris ke dum la provlegada periodo en la CO ke kelkaj kritikis Stan por enmeti tiun bildon kaj subtitolon! hahahaha!!!

  2. keldan

    En “Cruel Intentions” anka? pla?egas al mi la kanto “Colorblind” de “Counting Crows”. La? mi, ?i estas tre korpika, memorinda kanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *