Hej, protestanta knabino, ne estu tiom malgaja!

Post sestaga silento, la granda temo kompreneble estas: Kion mi faris dum la pasinta semajno?

Ĵaŭde vespere mi pasigis la vesperon (kaj parton de la nokto) kun amikoj. Unue ni trinkis koktelojn en Münster, poste ni manĝis “Döner Kebab” (la novan nacian manĝaĵon de Germanio!) kaj poste ludis hejme “Risiko” (riskon). Je la unua rigardo tute ordinara libertempa aktivaĵoj, sed ne por mi. Kiam mi ankoraŭ estis studento, mi ofte devis lerni vespere (kaj nokte), kaj ĉiukaze mia amikaro estas malgranda. Do mi ĝojas ke foje mi simple havas agrablan tempon kun aliaj homoj sen la devo organizi aŭ labori ( = la Esperanto-aktivula sindromo).

De vendredo ĝis lundo estis kermeso en Nordwalde, mia hejmvilaĝo! Por kompreni pri kio temas: Multaj budoj kaj karuseloj – jen la granda socia evento de Nordwalde! Oni daŭre renkontas amikojn, kune babilas (kaj trinkas bieron) kaj amuziĝas. Laŭ informoj de la estroj mem, ĉe la “Löwenbräu”-bierbudo oni vendas en Nordwalde en tri tagoj pli multan bieron ol en Münster dum la Send (prononcu “zent’“, grandega kermeso) en kvin tagoj!

Jes, certe, “vendredo ĝis lundo” estas kvar tagoj. Nu, normalkaze la kermeso daŭras nur tri tagojn, sed pro la nacia festotago de Germanio (la 3a de oktobro), oni ĉifoje plilongigis ĝin. Cetere la “tago de la Germana unuiĝo” estas tute nefestata tago. La ordinara popolo nur rimarkas ĝin, ĉar ĝi estas libera tago. Neniuj flagoj, festoj aŭ io ajn speciala okazas, krom kelkaj oficialaj aferoj en Berlino. La tipa Germano do festas la naskiĝtagon de sia lando same kiel li amas ĝin – tute ne.

Sed mi skribu pri pli interesaj aferoj. Dum la kermeso mi amuziĝis nekredeble bone, eble estis mia plej bona kermeso ekde mia infanaĝo. Vespere mi foriris kun multaj junuloj (la samaj kiel ĵaŭde, sed kun pliaj!) kaj vere spertis, kion signifas “feliĉaj tagoj”. Ĝuste pro tio mi nenion skribis, kial malŝpari tempon antaŭ la komputilo se la “reala” vivo vokas?

Dimanĉe posttagmeze mi krome akompanis miajn du kuzojn Jonas (7) kaj Urs (5). Foje infanoj estas tiom dolĉaj… precipe kiam iliaj okuloj brilas pro la ĝojo esti en karuselo. Kutime cetere la kermeso finiĝas je ĉirkaŭ noktomezo, kaj tiam la plej multaj homoj iras hejmen, dum la resto malaperas en iu trinkejo.

Pri la muziko: Vendrede mi ekzercis kanti trivoĉan version de “Amazing Grace” kune kun la du knabinoj, kiujn mi jam menciis en pli fruaj enskriboj. Ni faris tion en la (katolika) preĝejo, ĉar ni povis uzi la orgenon por muziki. (Ni ĝenis neniun, ĉirkaŭ la preĝejo ja bruis la kermeso…) Kutime mi ne estas tro entuziasma pri gospelo; ĝi estas nigrula muziko el alia kontinento kaj sekve apenaŭ respegulas mian identecon, dum ni en Germanio havas propran eklezian kantokulturon (ankoraŭ almenaŭ) kiu pli trafas mian guston kaj spiritan bezonon. Sed foje mi tamen ŝatas kanti ion tiajn, precipe kiam du bonaj sopranoj akompanas min. Ho, kiom mankis al mi plurvoĉa kantado! Ĝi estas kvazaŭ plia dimensio de muzikado.

Kompreneble mi ankaŭ renkontis kelkajn belajn knabinojn dum la kermeso. Tio memorigis min pri kanto de Funny van Dannen, en kiu li plendas pri la daŭra maljusteco: Kial tiom bonaj virinoj ekhavas rilaton kun aĉuloj? Mi ne volas diri ke tio okazis denove dum kermeso, sed la rigardado de kelkaj vere belaj junulinoj pensigis min je tio. (Mi ne rajtas mencii tro multajn detalojn, ĉar eble kelkaj knabinoj el Nordwalde baldaŭ lernos Esperanton kaj sekve povos legi mian taglibron.) En la kanto, katolika knabo parolas pri protestanta knabino, kaj mi, katoliko, denove rimarkis ke en mia grandparte katolika vilaĝo ofte la protestantaj virinoj estas speciala belaj… jen okulfrapa paralelo.

4 thoughts on “Hej, protestanta knabino, ne estu tiom malgaja!

  1. zmila

    tio estas la tema?o, pri kiu mi okupi?as ?iuvendrede vespere – kiam mi devadas verki raporton pri la taskoj, plenumitaj dum la semajno. 🙂
    la raporton eblas verki lunde matene – se oni sukcesas ?is kontrolo, tamen tio e? pli malfacilas – rememori la taskojn kaj kiam mi ilin faris kaj kiom longe.

  2. elgrande

    Kien en Münster vi iris por trinki koktelojn? ?u tiu drinkejo estas rekomendinda? Kvankam mi lo?as sufi?e proksime al Münster, mi neniam iris tien nur por trinki. Multaj el miaj samklasanoj ofte iras al “Nachtcafé” por anta?drinki anta? ol iri al dancejo, do tio estas pli a? malpli la sola drinkejo en Münster, pri kiu mi a?dis ?is nun.

    (Cetere, mi iam legis ke Münster nomi?as Munastero en Esperanto. ?u tiu vorto vere estas uzata la? via scio?)

    Anta? nelonge, eble anta? 3 semajnoj, mi estis en Nordwalde, kiam mi kun plej multaj homoj el mia klaso partoprenis la “Tage Religiöser Orientierung” en la “evangelische Jugendbildungsstätte”. Nordwalde ?ajnas esti bela vila?o, sed mi ne vidis tiom, praktike nur la vojon de la evangelische Jugendbildungsstätte al K&k. 🙂

  3. D? Kunar

    Nordwalde kaj Münster

    Ni iris al “Barzillus”. Mi ne estas granda spertulo pri kokteloj, sed plaĉis al mi. (Ĉiukaze la virinoj elektis tiun trinkejon, kaj laŭ mi oni povas fidi al ili, ĉar pri tiaj aferoj ili havas bonan guston.)

    La Esperanto-formo de Münster estas “Monastero”. Mi apenaŭ uzas ĝin, sed povas utili scii tion, se alvenas eksterlandaj gastoj por kiuj malfacilas la Germana formo.

    Vi estis en la JuBi??? Nekredeble, mi loĝas ĉirkaŭ 10 metrojn for de ĝi! De mia ĉambro mi povas vidi ĝin. Kiam vi estis en Nordwalde?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *