Kiom bonas tiu lingvo!

Unue la (necesa) muzika parto de la enskribo. Jam ekzistas informoj pri Menino sur mia muzika paĝo, do mi limigu min al la esenca novaĵo. Mi nur posedas (kaj konan) la unuan KDn de Menino, sed nun denove iris al la oficiala retejo kaj eltrovis ke ne nur la kanteroj de la kvara albumo (“39 gradoj”) sonas tre interese kaj aktuale, sed eĉ unu kanto, nome la titola, haveblas senpage kaj legale: 39° kiel MP3-dosiero!

Ken Miner en sia taglibro ofte skribas pri ideoj kaj filozofioj, kio tre invitas al kunpensado. Do mi ankaŭ provu tion foje, tamen pri pli sensencaj etaj aferoj, do pensoj kiuj venis hazarde al mia kapo. Mi komencu per la jenaj du:

1. Kiam drakoj tusas, ili verŝajne ne metas la manon antaŭ sian buŝon (faŭkon).

2. Informadikistoj tre similas al vampirĉasistoj:
a) Ili batalas kontraŭ malbono venanta el alia mondo.
b) Ili ofte havas nekutimajn vestaĵojn kaj hararojn.
c) Ili estas fanatikuloj pri sia profesio.
ĉ) Neniu komprenas ilin aŭ la valoron de ilia laboro.
d) Ili estas personoj en randa socia pozicio.
e) Batalante kontraŭ la proksima venko de kompleta kaoso, ili daŭre vivas ĉe la abismo.
f) Kvankam ili faras heroajn agojn, la aliaj ĉiam konkeras la virinojn.

3 thoughts on “Kiom bonas tiu lingvo!

  1. amuzulo

    Hej, vi anka? povus ?an?i la vorton Informadikistoj al Esperantistoj kaj ?i ankora? sufi?e bone funkcius… amuze, ?u ne?

  2. argilo

    Mi komprenas nek la portugalan nek la germanan, sed mi tamen ?atis la kanton 39°. Kiam mi a?skultas muzikon, mi kutime ne a?skultas la kantotekstojn, se ili entute ?eestas (mi plej ofte a?skultas instrumentan muzikon). La instrumentaj partoj de 39° estas tre bonaj, aparte la drumo, saksofono, kaj klavaro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *