Chu vi memoras pri sablo kaj lag’ / la auroro de la lasta tag’?

Mi trovis bonegan kaj samtempe danĝeran TTT-ejon: Wayback Machine.

Temas pri arkivo de la interreto (jes, ĝuste! la tuta interreto!). Se vi iam konis tre bonan paĝon kiu bedaŭrinde hodiaŭ ne plu ekzistas – en la arkivo vi eble retrovos ĝin, kvazaŭ zombie reaperinta de la mortintaj retpaĝoj.

Kompreneble mi tuj rigardis ĉu eble eĉ miaj propraj, personaj paĝoj tie troviĝas… kaj ne povis ĉesi miri:

  1. hrz.uni-paderborn.de/~e48220/
  2. hrz.uni-paderborn.de/~e48220
  3. stud.upb.de/~e48220/
  4. stud.upb.de/~e48220

La plej malnova versio de mia privata hejmpaĝo (en la germana, Esperanto kaj la angla) konservita tie estas de 1997-10-15. Imagu ke mi entute kreis tiun paĝaron nur unu monaton antaŭe, nome 1997-09-17!

Mi eble atingis novan pinton de vanteco, ĉar mi kompreneble tralegis miajn proprajn paĝojn kaj miris, kiom multe ili respegulis mian tiaman vivon. Kaj tio estas la danĝera flanko de la arkivo: Oni riskas perdiĝi en memoroj pri pli bonaj tempoj kaj pli junaj tagoj. Tre similas al la filmo “Strange Days” kie homoj povas konservi memorojn sur mini-diskoj kaj la ĉefa heroo per ili daŭre realportas la feliĉajn momentojn kun sia intertempa eksamikino… La pasinteco estas pasinta, kaj nenio povas ŝanĝi tion, do oni lasu ĝin pasinta!

Sed mi jam trovis pli seriozan uzmanieron por la arkivo: Antaŭ kelkaj monatoj bedaŭrinde malaperis la muzikaj paĝoj de www.esperanto.dk. Ili enhavis multajn informojn pri artistoj, kaj mi volis iom post iom meti ĉion al la Vikipedio. Mi pensis ke mi estus tro malfrua, sed nun tio denove eblas…

Hodiaŭ alvenis la “Chilled-KD” de Chicane. Ne temas pri albumo, sed disketo 48 minutojn longa! Ĝi aperis nur en Germanio kaj enhavas precipe remiksojn de Chicane-kantoj kiuj aperis sur aliaj disketoj. Laŭ mi Chicane tre bone kongruas al Esperanto-medio. La titoloj (“Offshore”, “Saltwater”) kaj la ilustraĵoj (ekz. aviadilo sur la albumo “Behind the Sun”, plaĝo kaj sunsubiro sur “Chilled”) tre memorigas pri vojaĝado kaj restado en fremdaj landoj. Kiam mi aŭdas Chicane, mi ofte pensas pri mia jaro en Sicilio (la vetero, la strando, la maro…) kaj flugado en aviadilo.

4 thoughts on “Chu vi memoras pri sablo kaj lag’ / la auroro de la lasta tag’?

  1. elgrande

    Mi vidas e? pli grandan dan?eron en la ekzisto de tiu arkivo: Se mi iam publikigus privatajn informojn pri mi a? aliulo senintence, ?u ili ?iam videblontus por ?iu ajn? Krome, se iu iam skribus iujn malbonajn malvera?ojn pri mi, ?u ili neniam refori?us el la mondo?

  2. Sennoma

    nenia difirenco estas, ol se vi metus “privatajn informojn” en iu alia publika loko – ekzemple skribo sur muro, anonco en revuo, …

    ?mi?a

  3. alauxdo

    Ankaux ruslingvaj pagxoj funkcias…

    Ankaux mi sukcesis trovi pluajn, jam delonge gxisdatigitajn kaj ecx plene forigitajn pagxojn en kelkaj miaj privataj pagxaroj. Estis amuze vidi tiun malnovan dezajnon (hazarde mi ne forigis la bildetojn — dezajn-elementojn, kaj la pagxo aperis ecx kun cxiuj grafikajxoj).
    Sed plene min faligis tio, ke se oni indikas la adreson de aparta pagxo ie profunde en sia pagxaro, ankaux gxi trovigxas… Do, vere, la tuta pagxaro estas gxuste respegulita…

    Interalie, se oni ne volas, ke tiu “retaraneo” elsufcxu informon de via pagxo, oni simple povas eksplicite indiki tion per “robots.txt”. Almenaux oni skribas tiel sur la pagxo.
    Al mi plej placxis observi la evoluon de “google.com” pere de tiu ligo:
    http://web.archive.org/web/*/http://google.com

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *