Monataj arkivoj: Januaro 2013

Ŝi atendis la mondon

Kio restas por rakonti pri la Somera Esperanto-Studado (SES) 2012 en Nitra (Slovakujo)? Post motivigo, parto unu, parto du, parto tri, parto kvar kaj parto kvin, menciindas ankoraŭ kelkaj aferoj.

Mia baza kono de la slovaka rikoltis varman eĥon ĉe la neesperantlingvaj personoj. La spertoj do estis tute samaj al tiuj, kiujn mi estis farinta, kiam mi parolis en la ukraina kaj en la pola.

La apuda kafejo iĝis bonega loko por babili. Unufoje mi iris tien kun Bertilo Wennergren kaj Martin Wiese. Tio alportis memorojn pri la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2000, kiam mi faris same kun ĉiuj tri membroj de Persone!

Entute parolado kun diversaj homoj estis ege interesa. Interalie mi ekkonis Nederlandan novulon kaj mi babilis kun Tim Morley. Cetere Tim pro Esperanto jam aperis en la televido (same kiel mi)!

Tim Morley en televido

Mi jam menciis, ke la apuda klubo kun sia diskoteko estis unu kialo, entute veni al SES. Fakte mi trafestis ĉiun nokton ĝis mateno kun Andi Münchow (kiu, male al mi, tamen vizitis la kurson de Bertilo kelkfoje). La interesa sperto estis, kiom bone miksiĝis festado kaj serioza parolado. Mi faris ambaŭ kun Martin Wiese. Kia situacio: oni parolas kun sia muzika idolo pri la propra vivo – kaj li aŭskultas ĉion atente kaj konfirmas, ke oni ŝajne bone pripensas. Al mi ŝajnis kvazaŭ sperto el filmo! Kaj poste mi dancis kun Martin Wiese kaj Meva Cuenot al la kanto “Paradise” de Coldplay. Tio iĝis unu el la plej fortaj memoroj de tiu somera semajno, kiu postvivis en la posta ĉiutago.

Aliaj pintaj okazaĵoj en la diskoteko estis: Mi dancis kun du belulinoj kaj nur poste eltrovis, ke ili estas ambaŭ kune pli junaj ol mi mem! Kaj mi dancis surtable kun du ĉarmulinoj.

Sed du gravaj noktoj ankoraŭ bezonas detalan pritraktadon. Mi ja venis al la SES por DĴumi! Mia unua nokto estis la 26an de julio, do la jubilea nokto. Kia honoro, surmeti Esperanto-muzikon dum la 125a datreveno de la “tago de la unua libro”! 125 jaroj da Esperanto – kaj mi festis tion en Esperantujo, meze de amikoj.

Por mia unua DĴumado en Slovakujo, mi traaŭskultis posttagmeze la Slovakan muzikon, kiun mia bofrato estis donacinta al mi antaŭ multaj jaroj, nome “SK Superhity 1980-90“, por eltrovi, kio taŭgas por diskejo. Du kantojn mi konis parkere, nome “Reklama na ticho” de Team (en Esperanto konata kiel “Reklamo al silento” de Team’) kaj Skúsime to cez vesmír de Tublatanka – metalroko, kiu estis sur unu el du memkompilitaj diskoj, kiujn mi uzis por muzika kvizo dum la Internacia Seminario (IS) en 2002/03, sed laŭ mia memoro mi tiam ne uzis ĝin. Sekvas listo de kantoj, kiuj dum la provaŭskultado ravis min. Kelkaj el ili ankoraŭ monatojn poste ne iris el mia kapo.

  • AC+: Klára
  • Beáta Dubasová: Dievča z reklamy
  • Darina Rolincová: Čo o mne vieš
  • Lojzo: Anča, si drahá ako Volvo
  • Modus: Ty, ja a môj brat
  • Tublatanka: Skúsime to cez vesmír
  • Vašo Patejdl: Umenie žiť
  • Vidiek: Vidiečan

Ne ĉio taŭgas por dancado. Sed minimume la kvaran kanton mi surmetis.

Tamen mi devas esti memkritikema. Mi faris kelkajn erarojn. Unue, mi ne bone preparis ludoliston por la unua vespero. Tio bonege helpis dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. Ĉifoje mi fidis al mia memoro kaj spontaneeco – kaj sufiĉe fuŝis. Due, mi duonpanikis, nur ĉar ekestis iu problemo kun la programo de la ekstera sonkarto. Sed mi estis mem kulpanto de ĉi tiu rezultat’ (por uzi citaĵon), ĉar du tagojn antaŭ SES mi provis instali kromprogramon, kiu venis senpage kun la sonkarto. Oni ne ŝanĝas funkciantan programaron, des pli ne antaŭ forveturi de la hejmo, kie oni povas eble trankvile analizi eblajn problemojn! Je la fino mi ĉiel ajn ne povis konekti la sonkarton. Trie, mi ĉesis distingi inter la komplimentoj, kiujn la homoj anticipe faris al mi, kaj la reala situacio. Dum duona semajno la partoprenantoj demandis min: “Kiam vi finfine DĴumos?” – sed kiam mi surmetis muzikon, preskaŭ ĉiuj estis for! Tio similis al refalo al malnovaj tempoj kiel dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Bellaria apud Rimini en 1999, kie ĉiuj malaperis dum la nokto al diversaj ĉambroj por privataj festoj kaj mi sidis tute sole en la diskoteko. Fakte la homoj iom post iom revenis. Cetere dancis kelkaj, kiujn ankoraŭ tute ne estis vidinta en la diskoteko antaŭe. Kvankam ĝuste la Esperanto-muziko montriĝis aparte malpopulara, almenaŭ tiurilate la diskoteko estis sukcesa. Do mi ne plendu pri tiu nokto.

Nur tagon poste, denove oni demandis min, ĉu mi DĴumos dum la sekva nokto. Kiu komprenu tion? Sed almenaŭ dum la lasta vespero de la SES mi povis montri la multflankecon de mia muzikkolekto. La vespera programo finiĝis frue kaj ekestis longega vico en la trinkejo. Jam dum ilia atendotempo mi distris la homojn precipe per malnova rokmuziko. Proksimume je la 3a kaj 45 mi finis la diskejon, tute kontenta pri la nokto.

Fakte mi ne plu iris dormi, sed finpakis kaj tiam jam foriris per taksio al la stacidomo. Min akompanis grupo de Kroatoj, kiuj parte antaŭe ankoraŭ estis festintaj kun mi en la diskoteko. Kune ni vojaĝis ĝis Nové Zámky. En la trajno reen al Germanujo mi denove renkontis interesajn personojn. Post 18-hora vojaĝo, mi alvenis hejmen. Sed en mia koro mi daŭre estis en Slovakujo.

Leono dormas nun

Mia enskriboserio pri la Somera Esperanto-Studado (SES) 2012 en Nitra (Slovakujo) daŭre ne atingis sian finon. Post motivigo, parto unu, parto du, parto tri kaj parto kvar, mi nun volas koncize skribi pri la koncerto de JoMo. Kiel kutime, li bonege sukcesis dancigi la homojn.

JoMo: Ĉu vi volas danci?

Ĝi okazis la 25an de julio. Ke mi tie prezentis la kanton “Jen alkohol'”, mi jam menciis. Sed mi ankaŭ denove helpis rilate al longa kantado de “La Bamba”.

Iam JoMo devis ŝanĝi rompitan kordon de la gitaro kaj liaj fingroj jam sangis de la longa ludado. Ĉar oni ĵetis la tekstojn al la muro, same kiel dum la koncerto de Martin Wiese, mi povis kanti dumtempe. Petra Smideliusz duope kaj sen ekzerci antaŭe kantis “Leono dormas nun” (origine “The Lion Sleeps Tonight”). Fakte mi ne bone komprenis kaj kantis kompletajn du strofojn en unu, ĉar mi ellasis la ĉiaman rekantaĵon “leono dormas nun”. Sed ne gravis, ĉar tiel ne ekestis paŭzo en la muzikado. (JoMo vive surbendigas diversajn rifojn de sia gitaro kaj tiam aŭskultigas ilin samtempe, tiel ke li sonas kiel kompleta rokgrupo, kiam li uzas preparitajn drumoritmojn. Tiel li faris ankaŭ por tiu kanto, se mi ĝuste memoras.) Aliaj interesaĵoj estis „Knockin’ on Heaven’s Door“ en Esperanto, same kiel „Police & Thieves“, origine de The Clash.

JoMo: Alumetuj’

Entute estis bonega okazo por novuloj konatiĝi kun la bunteco de Esperanto-muziko. La veteranoj ĉiel ajn ĝuis la koncerton…

De la tropikoj ĝis la polusoj

La Somera Esperanto-Studado (SES) 2012 en Nitra (Slovakujo) estis tre intensa semajno, se temas pri festado. Sed tio ne signifas, ke mi ne estis kreiva. Post mia motivigo, parto unu, parto du kaj parto tri, nun sekvu plia kulmino en mia raportado!

Mi jam menciis la internacian vesperon, kiu okazis la 24an de julio, do meze de la semajno. Ĝi alportis koncerteton de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren, same kiel muzikadon de Meva Cuenot kaj mi sub la nomo “Francgermana amikeco”. Sed ĝi ankaŭ estis la loko kaj tempo de bubaĉo.

Unu tagon antaŭe, mi stultumis kun Roĉjo dum la vespermanĝo. Li diris, ke oni verku strofojn por la “Alkohol'”-refreno (“Alkohol’ – alkohol’ – alkohol’, alkohol’, alkohol’, tien ĉi venis por ebriiĝi, pri Esperanto fajfas ni!”) , kiun mi memoras minimume de la Internacia Seminario (IS) 2006/07 en Wewelsburg. Tiam mia frato eĉ verkis novan version (“Ale’ – ale’ – ale’, ale’, ale’ … longa strato kun multaj arboj, tion nomas ni ale’!”).

La ideo de Roĉjo tuj plaĉis al mi kaj en mia kapo tuj formiĝis ideoj. Mi rimarkis, ke la parto “tien ĉi venis por ebriiĝi” laŭ la melodio ege similas al “de la tropikoj ĝis la polusoj” de la kanto “Jen nia mondo“. Unu diboĉa kanto, unu idealisma – kial ne kombini ambaŭ al bastarda popmuziko? Mi jam aŭdis plurajn vere brilajn rezultojn de kunmeto de du kantoj.

Mi notis la ideojn kaj iris festi dum la nokto. Frumatene antaŭ ol enlitiĝi, mi verkis la kantotekston. Fakte necesis ŝanĝi nur malmultajn vortojn de “Jen via mondo” por ke ĝi sono kiel drinkokanto. Ĝuste tio kutime donas la plej brilajn rezultojn!

Krome mi rimarkis, ke laŭ la akordoj la kantoj ege bone kongruis unu al la alia. Nenio plu staris en la vojo por kulpiĝi pri atako kontraŭ la bona gusto en Esperantujo!

Posttagmeze mi renkontiĝis kun Roĉjo kaj ni provludis. Tiam ni elpensis ankaŭ la nomon, sub kiu ni volis prezenti la kanton. Sen iu haltigo de memfiero, ni decidis esti “La Vipoj” (aŭ VIPoj). Kompreneble estas alludo al la angla mallongigo por “tre gravaj personoj”. Al niaj mensoj eĉ venis kvin diversaj signifoj en Esperanto, kiujn ni anoncis dum la internacia vespero:

  • Vere impresaj personoj
  • Vane imititaj profesiuloj
  • Vojon indikantaj pioniroj
  • Virtuloj instruantaj porkojn
  • Vomon instigantaj perversuloj

Mi kunportis la djembon, sed je la fino nur mi ludis la gitalelon. La kanton cetere mi nomis “Jen alkohol'”, ĉar kutime ĉe bastarda popmuziko oni kombinas ankaŭ la titolojn de la kantoj kombinitaj.

Kaj kion diri? Estis furioza sukceso! Minutojn post kiam mi forlasis la salonon, JoMo petis ekzempleron de la kantoteksto. Li volis prezenti ĝin dum la sekva vespero kadre de sia koncerto! Kia fulma kariero!

Fakte tempo ne sufiĉis por parkerigi la tutan tekston, tiel ke je la fino mi mem aperis sursceneje denove kaj kantis ĝin kun Jomo – la artisto, tra kiu iĝis konata en Esperantujo la origina versio!

Jen video kun parto de la prezentado. Daŭre ĉio ŝajnas kiel sonĝo.

Mi kaj JoMo: Jen alkohol’

Ne estas sufiĉe malfrue por iri hejmen

Pri la Somera Esperanto-Studado (SES) 2012 en Nitra (Slovakujo) mi jam rakontis rilate al mia motivigo partopreni kaj en parto unu kaj parto du. Sed mi ne nur ĉeestis la koncertojn Martin Wiese, Bertilo Wennegren kaj Birke Dockhorn, sed ankaŭ mem muzikis! Bertilo kaj Birke koncertis kadre de la internacia vespero, kiu ĉifoje ne egalis al la lasta vespero, sed okazis la 24an de julio.

Antaŭe du ĉarmulinoj el Pollando kaj Hungarujo petis min aperi sursceneje kaj prezenti kantojn de “La Kuracistoj”. Ili rakontis al mi, ke antaŭ SES ili estis spektintaj la videon de Stephan Schneider kaj mi de “Junula amo”, kiun ni ludis dum la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo). Jen kiel Youtube influas la vivon! Kompreneble mi ne povis rezisti la peton. Sed kun kiu muziki ĉifoje? Sebastian kaj mi pasintan fojon koncertis en Esperantujo antaŭ unu jaro kaj duona, dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. Nun nek li nek Stephan Schneider partoprenis la renkontiĝon.

Feliĉe ĉeestis Meva Cuenot, juna kaj tre ĉarma Francino, kiun mi unuan fojon renkontis dum tiu IJK sed kun kiu mi vere konatiĝis dum la karavano al la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando). Ŝi transprenis la akompanan kantadon, dum mi ludis mian gitalelon kaj ĉefkantis. Estis monda premiero, ĉar mi uzis la gitalelon la unuan fojon por muzikado sur scenejo!

Ni uzis la nomon “Francgermana amikeco”, ĉar tio pli bone priskribis nian duopon. Krome tiel la homoj surpriziĝis, ĉar ili ne sciis, kiu kaŝiĝas malantaŭ tiu nomo. Estis granda sukceso kaj feliĉe de tio ekzistas video.

Francgermana amikeco: Junula amo

Poste mi anoncis, ke eble iam dum la semajno mi ankoraŭ ludos aliajn kantojn de la Kuracistoj. Tio ne realiĝis ĝis la fina vespero, do dum la 28a de julio. Tiam mi faris kvazaŭ sekretan koncerton sur la ŝtuparo al la salono por la vespera programo. Marek Blahuš estis la nura, kiu ĉeestis la tutan tempon, sed li ege ĝuis ĝin! Krome mi ne povis postuli pli, ĉar samtempe jam okazis la adiaŭa vespero. La kantolisto estis jena:

  • Westerland
  • Suno, palmoj kaj somer’
  • Longe for (origine de Persone)
  • Al la liberec’
  • En kaĉ’ (origine de Team’)
  • Hej la nizoj (origine de JoMo)
  • Kaj mi ploras
  • Sen vi
  • Mi kaj ŝi (origine de Amplifiki)
  • Feliĉe (origine de Esperanto Desperado)

Tro longa tempo pasis

Post motivigo kaj unua parto pri la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo), mi rakontu plu pri la muzika programo. Ĝi vere donis bonan impreson pri Esperanto-muziko al la partoprenantoj.

Mi jam menciis la unuan muzikan kulminon, nome la koncerton de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren. La sekva pinta koncerto sendube estis tiu de Martin Wiese. Dum lia muzikado oni projekciis la tekstojn de liaj kantoj al la muro. Martin poste diris, ke li estis konfuzita, ĉar la homoj ne rigardis al li kiel kutime, sed ĉiam flanken al la tekstoj.

Martin Wiese: Tro longe

Sed kvazaŭ koncerto de unu el miaj muzikaj idoloj ne sufiĉus, ankoraŭ okazis io, kio eĉ supertrafis tion. Kiam mi sidis en mia ĉambro iam antaŭ la koncerto, mi aŭdis kelkajn homojn muziki. Scivoleme mi iris al la koridoro por eltrovi, de kie la muziko venas kaj kiu faras ĝin. Je mia granda surprizo montriĝis, ke estis Martin Wiese kaj Bertilo Wennergren, kiuj kune provludis! Kaj tiel poste okazis ilia unua komuna muzikado ekde 2000, dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2000 en Helsinko. Mi ĉeestis tiun lastan koncerton antaŭ 12 jaroj, sed tiam ne sciis, ke estus la lasta fojo por longa tempo, ke mi aŭdus ilin kune.

Martin Wiese kaj Bertilo Wennergren: Lasu min sonĝi

Antaŭ unu jaro, kiam Martin Wiese koncertis kadre de la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo), tio jam estis emociplena okazaĵo. La SES liveris same gravan eventon.

Kurso de Esperanto kun ekzemploj konkretaj

La serio de enskriboj pri Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis ekde 2011, ankoraŭ ne finiĝis. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12, la esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012 kaj la Komuna Esperanto-Kongreso (KEK) en Berlino unu semajnon poste nun venis la vico al la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo). Ĝi okazis inter la 21a kaj 29a de julio 2012.

Hieraŭ mi rakontis, kio kaŭzis mian unuan partoprenon de SES. La invito, fari la diskotekon, simple estis tro alloga. Tiel Slovakujo iĝis la sekva lando sur mia DĴ-listo post Ukrainujo 2011. Cetere estis mia unua fojo en Slovakujo ekde 1992. Fakte tiam ankoraŭ estis Ĉeĥoslovakujo. Siatempe okazis ILEI-gimnazio en Bratislavo.

Por veni al Nitra, ne ekzistis vere bona eblo flugi sen poste tamen ankoraŭ veturi per trajno certan distancon. Pro tio (kaj ĉar mi iomete lacis de aviadiloj) mi decidis vojaĝi trajne la tutan distancon. Tio signifis forvojaĝi ege frue matene (proksimume duonan post la kvina) el Münster. Do mi enlitiĝis rekorde frue por preni taksion proksimume unu horon antaŭ ol la trajno forirus. Ĉar estis semajnfino, je tiu horo ankoraŭ svarmis homoj. Kun mikso de miro kaj bedaŭro mi konstatis, ke antaŭ kelkaj monatoj mi ankoraŭ mem apartenis al tiu speco de homoj. Sed almenaŭ en la stacidomo mi havis la ŝancon, fari belegan foton de la frumatena ĉielo!

Mi veturis rekte al Berlino. Tie mi havis tempon por matenmanĝo kun Stephan Schneider. Unu momenton? Ĉu mi ne diris antaŭhieraŭ, ke mi jam rakontis pri ĉiuj tri fojoj, dum kiuj mi estis en Berlino en 2012? Fakte jes, sed tiun halton dum eĉ ne du horoj, kiam mi eĉ ne forlasis la konstruaĵon de la ĉefa stacidomo, ne validas kiel vera vizito. Tamen estis ege brile, komenci la esperantumadon jam en Berlino, eĉ ne meze de la vojo.

La trajnvojaĝo precipe dum la dua parto iĝis tre interesa. La trajno iris de Berlino al Budapeŝto kaj survoje trairis Pragon kaj Bratislavon, do entute kvar ĉefurbojn. Tiun konekton mi estis jam uzinta survoje al la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Veszprém (Hungarujo). Mi renkontis afablajn eksterlandanojn, kiuj turistumis en Eŭropo. Kaj kiam mi devis ŝanĝi la trajnon en Nové Zámky, mi finfine renkontis la unuan esperantiston, kiu ankaŭ vojaĝis al SES.

Min ne nur impresis la ege malaltaj taksioprezoj (3 EUR), sed ankaŭ la rekorde rapida akceptiĝo. Malpli ol kvin minutojn post mia alveno al la ejo mi havis mian ĉambron! Cetere mi estis mendinta unulitan ĉambron ĉar mi volis havi trankvilecon kaj ĝi ne kostis multe pli. La studenta loĝejo estis tute laŭ miaj bezonoj kaj la luksonivelo, kiun mi bezonas por senti min bone (ne tro malalta, ne tro alta).

La partoprenantaro estis tre miksita laŭ aĝo, ĉeestis ĉio inter infanoj kaj maljunuloj. Kun 35 jaroj mi estis tute bone en la mezo. Krome SES kun 250 partoprenantoj estis tre granda aranĝo – des pli konsiderante, ke ĝi ekzistas ekde 5 jaroj, do venis kvazaŭ “el la nenio”. Granda parto de ili venis el Mezeŭropo, sed ankaŭ ĉeestis homoj el pli malproksimaj landoj.

La ejo estis tre konvena: La salono por vespera programo troviĝis tuj apude, same kiel la klubo kun la diskoteko. Krome en la domo mem funkciis eta vendejo eĉ kun kafo kaj glaciaĵo. Memzorgantoj tendumis en la korto, do tute sekuritaj kontraŭ eksteruloj.

La grava demando tamen estas: Kion denaskulo faras dum Esperanto-lernado-renkontiĝo? Ĝenerale mi ne partoprenis iun ajn kurson, kvankam tiu de Bertilo Wennergren sonis tre alloge, sed ĝi okazis tro frue en la mateno (laŭ mia dormritmo).

Mi ĉeestis la duontagan ekskurson al la urbo, kadre de kiu okazis teogustumado. Dum la lasta plena tago mi iris al la naĝposttagmezo.

La plej grava parto de la programo por mi tamen okazis vespere kaj nokte. Estis tute kiel dum mia junulaĝo!

Unu kulmino sendube estis la koncerteto de Bertilo kaj Birke, kiu daŭris proksimume 20 minutojn. Ili prezentis interalie Mannelig. La tradukon de Bertilo mi menciis jam dufoje en mia muzika taglibro. Fakte estis la unua fojo, ke mi aŭdis ĝin komplete. Antaŭe mi nur konis ĝin de parta surbendigo farita dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en 2003. De la sama koncerto mi havis kompletan surbendigon de “Feliĉe”, sed tiam ankoraŭ ne ekzistis mia strofo. Nun estis la unua fojo, ke mi aŭdis ĝin kantita de Bertilo! Mi preskaŭ devis plori pro ĝojo. Krome Birke kaj Bertilo prezentis du kantojn de Silly. De la sama grupo Stephan Schneider estis tradukinta alian kanton. Kia koincido, ke mi spertis ĉiujn tri tradukojn ene de du monatoj!

Cetere Bertilo kaj mi alparolis unu la alian dum la tuta semajno nur per “majstro”. Kompreneble tion ni ne alcelis serioze, sed estis tre amuze!

Pri SES ekzistas bonega videoraporto de alia partopreninto. Mi aparte atentigas pri la apero de Birke kaj Bertilo inter 3:20 kaj 3:33. Spekteblas ĝuste la parto de la koncerto, kiam ili prezentas Mannelig!

partoprenanto rakonas pri SES (kaj posta IJS)

Aldone artikolo pri SES kaj du fotaroj. Bedaŭrinde mi ne trovis pli en la libere alirebla reto!

Tio estas la speco de virino, kiun mi ŝatas renkonti

Pasintjare okazis io speciala: Mi decidis pri mia somera feriumado pro enhavo de Facebook kaj Youtube, kaj same mi ricevis oferton DĴumi. Sed mi eku la rakonton je la komenco…

Ĉio startis fakte jam en 2010, sed tiam mi tute ne sciis, kien tio ankoraŭ evoluus. En somero mi trovis blogenskribon de iu nova esperantistino en la hispana. Ŝi nomiĝis Manekeno kaj ni havis unuan kontakton en julio 2010 tra Youtube kaj retpoŝto. Jen la video el la enskribo:

Esperanto-blogo 1: Saluton, Esperantujo!

En tiu unua video, ŝi uzas partojn de la kanto “Malbonulo” de Dolchamar. Ŝi daŭrigis tiel, aperante en videoj por kantoj de aliaj Esperanto-muzikgrupoj. Jen ekzemple “Kurso de Esperanto” de Inicialoj DC:

Inicialoj DC: Kurso de Esperanto

Post la unua kontakto bedaŭrinde ekregis silento. En mia vivo aperis aliaj problemoj, kiuj okupis mian tutan atenton.

Sed iam post la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo), mi spektis novan kanton de ŝi. Ĉifoje ŝi mem kantis!

Glimanta kiel oro

Mi memoras, ke babilado kun Chuck Smith remetis la aktivecon de Manekeno reen al mia menso. Fakte li jam renkontis ŝin vive, pro kio mi envias lin!

Kaj nun JoMo eniras la rakonton. Li estis sendinta al mi ligon al Youtube-videoj, sed mi neniam trovis la koncentriĝon por pritrakti ĉion bone. (Necesas scii, ke mi daŭre prizorgas ludoliston pri Esperanto-muziko – kaj kiel ĉiam, mi estas perfektemulo, tiel ke taskoj fariĝas nur kun longegaj paŭzoj.)

Dum la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando), mi aŭskultis furoraĵon en la diskoteko. Sonis iomete kiel kanto de Manu Chao, sed en la refreno aperis la vorto “Esperanto”. DĴ Leo Sakaguchi klarigis al mi, ke estas kanto de JoMo! Fakte la publiko ege entuziasme reagis al ĝi, kaj ĝenerale ĝi ŝajnas al mi unu el la plej bonaj kantoj de la lastaj jaroj pri Esperanto.

JoMo: Funkolando

En la kanto aŭdeblas la voĉo de Katharine Brownshire (kiel Manekeno nomiĝas reale) kelkfoje kaj tre memorinde. Sed kio poste havis fortan influon, estis la muzikvideo, en kiu ŝi rampas sur la planko kun Esperanto-flago en sia buŝo.

Duonan jaron antaŭe, la Somera Esperanto-Studado (SES) kaptis mian atenton la unuan fojon, kiam Andi Münchow vojaĝis de Ukrainujo al Slovakujo. Se veterano veturas al tia renkontiĝo, ĝi ne povas esti pura lernosemajno. Poste mi vidis fotojn de la renkontiĝo, kiuj montris dancantajn homojn en iu klubo.

Kaj eĉ pli poste aperis varbfotoj por la SES en 2012, sur kiuj videblas diversaj organizantoj (viroj kaj virinoj), kiuj rampas sur tablo kun Esperanto-flago en la buŝo. Kaj en la malantaŭo videblas granda bildo kun Manekeno en ĝuste tiu pozo. Sed unue mi ne konsciis pri la konekto al la JoMo-kanto, ĉar tiam mi ankoraŭ ne estis spektinta la videon. Sed la amuzaj fotoj ege plaĉis al mi, tiel ke mi komentis ilin. Kiel reago sekvis la propono, veni al SES kaj DĴumi. La loko estis la sama kiel en 2011, tiel ke mi havos la ŝancon, surmeti muzikon en la klubo, kiuj sur la fotoj jam tre plaĉis al mi. Do la varbfotoj, kiuj estis parodio de la Funkolando-video, en kombino kun la fotoj de la diskoteko dum SES 2011 efektive decidis pri mia Esperanto-feriumado dum somero 2012.

Mi atendas la alvenon de mia momento

Kio ankoraŭ restas menciinda pri la Germana Esperanto-Kongreso (GEK), kiu en 2012 estis Komuna Esperanto-Kongreso (KEK)? Dum la sama plilongigita semajnfino en Berlino okazis la “karnevalo de la kulturoj”. Kadre de la kongreso, oni iris tien. Sed mi preferis viziti ĝin memstare kaj sole, tiel esplorante ĉion laŭ mia propra rapideco.

La unuan fojon mi iris tien sabate antaŭ la tagmezo. Tiam ankoraŭ estis malmultegaj vizitantoj kaj mi povis tute trankvile trarigardi ĉion. Estis multegaj standoj kun manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj el la plej diversaj budoj. Tamen estis granda seniluziiĝo por mi eltrovi, ke ĉe la Hungara stando oni ne komprenis mian mendon en la hungara! Dum mia alia vizito de la karnevalo unu tagon poste, mi estis ĉe Rusa budo, kaj tie estis veraj Rusoj, kiel mi eltrovis dum babilado. La homoj kaj la manĝaĵo kreis tiom intensan etoson, ke mi kvazaŭ sentis min kiel denove en Rusujo!

La programlibreto menciis procesion, sed tiu ne interesis min, ĉar ĝi postulus stari ĉe la sama loko dum longa tempo. Mi preferis spekti kelkajn el la multegaj koncertoj. Plej longe mi restis sabate ĉe la grupo Lepota, kiu prezentis “preskaŭ forgesitan rusan kantoarton”. Ili ankaŭ kantis en la ukraina kaj kompreneble tio memorigis min pri mia belega Esperanto-somero en Ukrainujo.

Diversaj vendistoj ofertis kompaktdiskojn, librojn kaj muzikilojn. Mi aĉetis malgrandan djembon. Ĝi eniras mian dorsosakon kaj tiel estas same praktika kiel mia gitalelo! Cetere mi jam uzis la djembon dum muzikado en Münster.

Iun vesperon post la finiĝo de la tro longa vespera programo, mi ekmuzikis kun Torsten Bendias. Li montris al mi kelkajn ludoteknikojn por la djembo kaj bonege sonigis la gitalelon. Cetere li ankaŭ estis verkinta libron pri “La Esperanto-junularo en GDR”, kiun mi aĉetis surloke. Por mi estis tre agrable, finfine mem muziki post tiom da pasiva konsumado!

Kiel mi estis promesinta, mi nun finfine rakontis pri ĉiuj tri fojoj, dum kiuj mi estis en Berlino en 2012. Pri la unua fojo kaj la dua fojo mi jam skribis pli frue. Sed ankoraŭ ne elĉerpiĝis la listo de Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis en 2012.

Mi neniam estis tre bona rilate al manprenado

Daŭre ne elĉerpiĝis la energio por pritrakti la Esperanto-renkontiĝojn, kiujn mi partoprenis en 2011 kaj 2012. Mi jam skribis pri la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12 kaj esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012. Kiel promesite, mi nun rakontos pri la tria fojo, dum kiu mi estis en Berlino en 2012 (la duan mi menciis ĵus antaŭe, kaj la unua fojo estis en januaro).

Unu semajnon antaŭ Pentekosto diversaj Berlinaj esperantistoj konvinkis min veni al la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Berlino. Ĉar ĝi okazis kune kun la Danoj kaj Poloj, ĝi nomiĝis Komuna Esperanto-Kongreso (KEK).

La kongreso okazis en Lichtenberg, la kvartalo, kie situas ankaŭ la Esperanto-domo. La taga programo kaj la unua vespero okazis en Orangerie, ege taŭga domo por tia aranĝo. La koncertoj okazis en la Max-Taut-aŭlo. Estis ege agrabla vetero kaj mi povis aĉeti mian manĝon ĉiam survoje de la hotelo al la kongresejoj. La stratonomoj estis tre simpatiaj: Kelkfoje tage mi iris tra la Münsterland-strato kaj la Münsterland-placo. “Münsterland” tradukiĝas kiel Monasterujo, la parto de mia hejmregiono Vestfalujo ĉirkaŭ mia hejmurbo Münster. La aŭlo troviĝis en la Fischer-strato (kial mi ŝatis tion, mi espereble ne bezonas klarigi).

Partoprenis multegaj “junaj plenkreskuloj” inter 27 kaj 35 jaroj. Entute estis tre granda, internacia kongreso.

Tamen Alisa Nikitina petis min publikigi tiun ĉi citaĵon de mi: “Dum Esperanto-renkontiĝo por maljunuloj, la partoprenantoj kisas la flagon. Dum Esperanto-renkontiĝo por junuloj, la partoprenantoj kisas unu la alian.”

Alia saĝeco de mi el tiu tempo estas: Ne “seksumado, drogoj kaj rokenrolo”, sed “amo, kafo kaj muziko”. Jen mia vivodevizo!

Rilate al la programo mi devas konfesi, ke mi nur ĉeestis parton de ĝi. Dum la unua vespero, vendrede, Martin Haase prelegis pri “partneroj en Eŭropo”. Poste muzikis Kim J. Henriksen kun ĥoro.

Sabate Julia Noe faris prezantadon pri Bookcrossing. Cetere ŝi organizas librokeston, kiu enhavas librojn en multaj diversaj lingvoj kaj kiun ŝi estis kunportinta jam al aliaj renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis: Al la Germana Esperanto-Kongreso 2011 kaj al la 3a Junulara E-Semajno en Gdansko. Tiel ŝi ege bone kombinas Esperanton kaj legadon de libroj. Konsiderante, ke esperantistoj estas legemaj (ne pro nenio Esperanto-kulturo unue estis skriba, male al tiu de aliaj lingvoj) kaj ke multaj esperantistoj regas plurajn lingvojn, ankaŭ “ekzotikajn” aŭ “malgrandajn”, ĉio tio estas bonega verko!

Dum la vespero koncertis Kim denove. Interalie li muzikis kun sia malnova amiko Mao, kiu ludis klavaron. Mi memoras Esperanto-version de la kanto Stand By Me de Ben E. King, sed ne estis traduko, do kun ŝanĝita enhavo.

Georgo Handzlik kun alia aktoro prezentis teatraĵon pri la Universalaj Kongresoj, sed mi preferis babili kun la homoj ekster la salono. La saman sorton trafis la prezentado de la Pola grupo unu vesperon poste. Mi simple ne eltenas tiom multan programon dum vespero. Evidente oni rompis la regulon, pri kiu mia patro kaj mi konsentas ekde longa tempo kaj kiun ni mem praktikis dum la GEK en Münster nur unu jaron antaŭe: Ne faru ion, kio daŭras pli ol du horojn aŭ finiĝas post la 22a kaj 30!

La muzika kulmino de la kongreso por mi estis bonega akustika koncerto de Stephan Schneider sabatvespere. La sono en la salono estis perfekta. Mi aŭdis lin eĉ tute de la malantaŭa parto.

Interalie li prezentis kelkajn tradukojn, ekzemple “Still Got The Blues” de Gary Moore kaj “Dust In The Wind” de Kansas. Pri la dua kanto ekzistas video de alia koncerto.

Stephan Schneider: Polvo en la vent’

Alia traduko de li, kiu kaptis mian atenton, estis “Mont Klamott” de Silly, muzikgrupo el GDR. La melodio de la refreno tuj pensigis min pri popmuziko el la 1980aj jaroj. Bedaŭrinde la sekva video, filmita dum alia renkontiĝo, nur enhavas parton de la kanto.

Stephan Schneider: Mont’ Klamot

Berlino sen vi estas urb’ sen harmoni’

En mia serio, en kiu mi volas rakonti malfrue sed finfine pri la Esperanto-renkontigoj, kiujn mi partoprenis en 2011 kaj 2012, mi finfine atingis la jaron 2012. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la somero en Ukrainujo kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) nun venas la vico al eventoj, kiuj ne estis oficialaj renkontiĝoj, sed kiuj tamen havis fortan ligon al Esperantujo.

Hanne Geyer, fine de 2011 18-jara lernantino, devis verki skriban laboron por la finaj ekzamenoj ĉe sia gimnazio (“Besondere Lernleistung”, BELL). Kiel temon ŝi elektis “idealoj en la kantostekstoj de Esperanto-muziko”! Kompreneble mi kiel komisiito de la Germana Esperanto-Asocio por moderna Esperanto-muziko estis la ĝusta persono por servi kiel faka peranto kaj prijuĝanto. Post mia prelego kaj mia artikolo por la socio por interlingviko (Gesellschaft für Interlinguistik, GIL), mi nun konsilis al alia persono, skribi verkon en la germana pri Esperanto-muziko.

Hanne kaj ŝian fratinon Helen mi jam konis de la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Poste mi revidis ilin dum la 2a JES en Burg/Spreewald, kie ili koncertis sub la nomo 42 kaj mi kun Hanne partoprenis la karaokeon.

La skriba laboro iĝis tute bona laŭ mi. Ĝi eĉ decus por scienca laboro de studento kaj fakte klare supertrafas kelkajn verkojn pri Esperanto, kiujn mi legis de studentoj dum la pasintaj jaroj.

Post la prijuĝado de la skriba laboro, la gimnazio invitis min ĉeesti la buŝan ekzamenon de Hanne en majo 2012. Tre volonte mi akceptis kaj uzis feriotagojn por tio. Tiel Esperanto iĝas videbla kaj “oficialuloj” de la Germana Esperanto-Asocio faras seriozan impreson. Kompreneble mi aperis dece vestite.

La ekzameno estis ege interesa por mi. Hanne rakontis interalie pri sia propra evoluo kiel artistino. Rimarkinde, ke ŝi venis al samaj konkludoj, kiujn aliaj Esperanto-artistoj jam havis antaŭ proksimume 20 jaroj! Do la paŝoj de Esperanto-muzikistoj ne ŝanĝiĝis laŭ tempo aŭ stilo. Tre grava fakto por posta faka diskuto!

La instruistoj demandis min, kion mi opinias pri la prelego. Bone, ke mi ne bezonis korekti ion. Mi jam tre ĝojis, ke Hanne por la skriba laboro koncentriĝis pri kelkaj unuopaj kantoj, kiujn ŝi komplete citis (kun traduko al la germana); krom la lastajn strofojn de la “Internacio”. Laŭdindas, ke ŝi ne elektis kantojn, kiuj faras laŭeble plej simpatian impreson al ekstera publiko, sed iujn kun certa rolo en Esperantujo. Ekzemple ŝi prenis “Fek’ al Esperanto” de La Pafklik’. Unuflanke estis amuze, legi ĉiujn blasfemaĵojn en la germana en skriba laboro por la lernejo. Aliflanke mi tre ŝatis, ke la traduko estis farita tute serioze kaj fidele, tiel ke vere eblas analizi la tekston.

Post tiu bonega ekzameno, mi ankoraŭ havis ion por fari en Lepsiko: Dum mardo ĉiam okazas tie lingvovespero! Ĝin organizas interalie Dave Blair. Ĉar n_true ĉiam denove menciis ĝin, mi nun tre antaŭĝojis partopreni ĝin. Ĝi funkcias jene: En alternativa kafejo estas diversaj tabloj. Sur ĉiu tablo troviĝas nomo de lingvo. Oni parolas nur la indikatan lingvon ĉe ĉiu tablo. Ĉifoje ni estis 11 partoprenantoj ĉe la Esperanto-tablo! Tio estis nova rekordo. Mi ege ŝatis revidi kelkajn esperantistojn kaj ekkoni novajn.

Cetere kun Helen kaj Hanne Geyer mi parolis pri nova Esperanto-muzikprojekto. En majo tio ankoraŭ estis sekreto, sed nun mi jam rajtas mencii tion. Detalojn mi rakontos alian fojon!

La vojaĝo de Münster al Lepsiko daŭras sufiĉe longe. Pro tio mi pensis antaŭe: Se mi jam estos tie, kial ne vizit ankaŭ Berlinon denove? Do post la unua fojo en Berlino en 2012, nun venis la dua, pri kies cirkonstancoj mi promesis skribi pli frue. Fakte mi jam rakontis pri la stultumado kun Chuck kaj retrovado de kanto dum Wii-ludado de “Just Dance 3”.

Alia menciindaĵo estas vizito de la ĝardenoj de la mondo kun Irina Gerasimova. Dum tiuj tagoj la Berlinanoj konvinkis min, aliĝi al la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Berlino, kiu okazis unu semajnon poste dum Pentekosto. Kaj tio estu la temo de la sekva enskribo.