Arkivoj de etikedoj: parodioj

De la tropikoj ĝis la polusoj

La Somera Esperanto-Studado (SES) 2012 en Nitra (Slovakujo) estis tre intensa semajno, se temas pri festado. Sed tio ne signifas, ke mi ne estis kreiva. Post mia motivigo, parto unu, parto du kaj parto tri, nun sekvu plia kulmino en mia raportado!

Mi jam menciis la internacian vesperon, kiu okazis la 24an de julio, do meze de la semajno. Ĝi alportis koncerteton de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren, same kiel muzikadon de Meva Cuenot kaj mi sub la nomo “Francgermana amikeco”. Sed ĝi ankaŭ estis la loko kaj tempo de bubaĉo.

Unu tagon antaŭe, mi stultumis kun Roĉjo dum la vespermanĝo. Li diris, ke oni verku strofojn por la “Alkohol'”-refreno (“Alkohol’ – alkohol’ – alkohol’, alkohol’, alkohol’, tien ĉi venis por ebriiĝi, pri Esperanto fajfas ni!”) , kiun mi memoras minimume de la Internacia Seminario (IS) 2006/07 en Wewelsburg. Tiam mia frato eĉ verkis novan version (“Ale’ – ale’ – ale’, ale’, ale’ … longa strato kun multaj arboj, tion nomas ni ale’!”).

La ideo de Roĉjo tuj plaĉis al mi kaj en mia kapo tuj formiĝis ideoj. Mi rimarkis, ke la parto “tien ĉi venis por ebriiĝi” laŭ la melodio ege similas al “de la tropikoj ĝis la polusoj” de la kanto “Jen nia mondo“. Unu diboĉa kanto, unu idealisma – kial ne kombini ambaŭ al bastarda popmuziko? Mi jam aŭdis plurajn vere brilajn rezultojn de kunmeto de du kantoj.

Mi notis la ideojn kaj iris festi dum la nokto. Frumatene antaŭ ol enlitiĝi, mi verkis la kantotekston. Fakte necesis ŝanĝi nur malmultajn vortojn de “Jen via mondo” por ke ĝi sono kiel drinkokanto. Ĝuste tio kutime donas la plej brilajn rezultojn!

Krome mi rimarkis, ke laŭ la akordoj la kantoj ege bone kongruis unu al la alia. Nenio plu staris en la vojo por kulpiĝi pri atako kontraŭ la bona gusto en Esperantujo!

Posttagmeze mi renkontiĝis kun Roĉjo kaj ni provludis. Tiam ni elpensis ankaŭ la nomon, sub kiu ni volis prezenti la kanton. Sen iu haltigo de memfiero, ni decidis esti “La Vipoj” (aŭ VIPoj). Kompreneble estas alludo al la angla mallongigo por “tre gravaj personoj”. Al niaj mensoj eĉ venis kvin diversaj signifoj en Esperanto, kiujn ni anoncis dum la internacia vespero:

  • Vere impresaj personoj
  • Vane imititaj profesiuloj
  • Vojon indikantaj pioniroj
  • Virtuloj instruantaj porkojn
  • Vomon instigantaj perversuloj

Mi kunportis la djembon, sed je la fino nur mi ludis la gitalelon. La kanton cetere mi nomis “Jen alkohol'”, ĉar kutime ĉe bastarda popmuziko oni kombinas ankaŭ la titolojn de la kantoj kombinitaj.

Kaj kion diri? Estis furioza sukceso! Minutojn post kiam mi forlasis la salonon, JoMo petis ekzempleron de la kantoteksto. Li volis prezenti ĝin dum la sekva vespero kadre de sia koncerto! Kia fulma kariero!

Fakte tempo ne sufiĉis por parkerigi la tutan tekston, tiel ke je la fino mi mem aperis sursceneje denove kaj kantis ĝin kun Jomo – la artisto, tra kiu iĝis konata en Esperantujo la origina versio!

Jen video kun parto de la prezentado. Daŭre ĉio ŝajnas kiel sonĝo.

Mi kaj JoMo: Jen alkohol’

Mi estas soulo-viro

Traaŭskultante kelkajn diskojn el mia kolekto, mi eltrovis, ke mi posedas plian soulo-kanton: “Soul Man” de Sam & Dave. Ĝi estas el la 1960aj jaroj kaj i.a. aperas en la famega filmo “Blues Brothers”. Verŝajne pro tiu mi tuj rekonis ĝin.

Kanto, kiu dum la pasintaj monatoj restis en mia menso, estas “Uptown Girl” de Billy Joel. Mi ŝatas melodiplenajn romantikajn kantojn kaj estimas plurvoĉan, altan, malfacilan kantadon. Krome la kanto estas popmuzikaĵo el la 1980aj jaroj.

Kun la refreno konstante en la orelo, tre facilis elpensi parodion. La video montras la kantiston, kiel li laboras en benzinejo kaj aŭtoriparejo. Tial tre konvenis ŝanĝi la tekston tiel, ke la kantisto rakontas pri virino ĉe lia laborejo kiel informadikisto. Miaj kolegis jam ridis pri rezulto kaj oni demandis, kiam mi prezentos ĝin. Sed malfacilos redoni la brilecon de la originalo nur per unu voĉo kaj gitaro. Tamen la tuta afero montras, kiel labora ĉiutago inspiras muzikan kreemon.