Leono dormas nun

Mia enskriboserio pri la Somera Esperanto-Studado (SES) 2012 en Nitra (Slovakujo) da?re ne atingis sian finon. Post motivigo, parto unu, parto du, parto tri kaj parto kvar, mi nun volas koncize skribi pri la koncerto de JoMo. Kiel kutime, li bonege sukcesis dancigi la homojn.

JoMo: ?u vi volas danci?

?i okazis la 25an de julio. Ke mi tie prezentis la kanton “Jen alkohol'”, mi jam menciis. Sed mi anka? denove helpis rilate al longa kantado de “La Bamba”.

Iam JoMo devis ?an?i rompitan kordon de la gitaro kaj liaj fingroj jam sangis de la longa ludado. ?ar oni ?etis la tekstojn al la muro, same kiel dum la koncerto de Martin Wiese, mi povis kanti dumtempe. Petra Smideliusz duope kaj sen ekzerci anta?e kantis “Leono dormas nun” (origine “The Lion Sleeps Tonight”). Fakte mi ne bone komprenis kaj kantis kompletajn du strofojn en unu, ?ar mi ellasis la ?iaman rekanta?on “leono dormas nun”. Sed ne gravis, ?ar tiel ne ekestis pa?zo en la muzikado. (JoMo vive surbendigas diversajn rifojn de sia gitaro kaj tiam a?skultigas ilin samtempe, tiel ke li sonas kiel kompleta rokgrupo, kiam li uzas preparitajn drumoritmojn. Tiel li faris anka? por tiu kanto, se mi ?uste memoras.) Aliaj interesa?oj estis „Knockin’ on Heaven’s Door“ en Esperanto, same kiel „Police & Thieves“, origine de The Clash.

JoMo: Alumetuj’

Entute estis bonega okazo por novuloj konati?i kun la bunteco de Esperanto-muziko. La veteranoj ?iel ajn ?uis la koncerton…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: