Movi?u, movi?u

2012 neniel estis facila por mi. Malgra? ?io, mi povas tamen esti kontenta pri kelkaj muzikaj sukcesoj: Mia kolekto de samplobazita muziko estas denove en la reto kaj mi pluverkas, mi kantas en ?oro, mi kura?as finfine kanti dum karaokeo la kantojn, kiujn mi ?iam volis elprovi, mi trovis diskon, kiun mi longe ser?is kaj mi da?re de tempo al tempo pruvas mian brilan muzikan memoron. Kelkajn aliajn muzikajn kulminojn (precipe lige al Esperanto-renkonti?oj) mi ankora? ne menciis, sed unu afero aparte meritas detalan pritraktadon.

Ekde kelkaj monatoj, mi regule muzikas en Münster, mia hejmurbo! Mi memoras, kiom grava por mi estis mia unua D?umado en Münster. La penso estas: Se mi faras ion mal?uste dum feriumado en alia loko, ne tiom gravas, ?ar mi plej ver?ajne ne tiom balda? revenos. Sed en mia propra urbo mi ne havas la eblan bonuson de “ekzotika” a? “interesa” eksterlandano – kaj se mi ?i tie fu?as, ver?ajne mi revidos kelkajn homojn, kiuj ?eestis mian malsukceson. Do hejma aktiveco ?iam kunportas pli altan riskon; kaj mi tre ?ojas, ke mi ?ijare finfine denove riskis ion.

En junio mi legis en la urba magazino Na dann, ke balda? okazas io simila al vespero de malferma scenejo. Dum la evento GrooveGipfel (“gruvokulmino”) muzikgrupo kun bazaj instrumentoj (drumo, baso, gitaro kaj klavaro) ludas kaj aliaj personoj povas kunludi a? kanti. La aran?o okazas ?iun trian merkredon monate en la trinkejo “Heile Welt”.

La 20an de junio, mi iris tien la unuan fojon. Mi konis neniun. La publiko konsistis el personoj, kiuj aspektis kiel kulturemuloj. Multaj havis jam grizajn harojn kaj pli ol 40, eble e? pli ol 50 jarojn. La bando ludis bonegan varion el rokmuziko, bluso kaj ?azo. Mi neniel vidis, kiel mi povus aldoni?i, precipe ne je tiu nivelo.

Sed tiam dum unu muzika pa?zo mi ekbabilis kun kelkaj gastoj kaj ni venis al la temo “Itala muziko”. Kiam la klavaristino rimarkis, ke mi kapablas kanti “Carbonara” de Spliff, ?i tuj insistis, ke mi prezentu tion dum la lasta parto de la vespero. Mi neniam kantis ?in anta?e sursceneje, sed i?is grandega sukceso. Sekve mi kantis “Ska-virino” de Esperanto Desperado kaj “La Bamba” (amba? kantoj bezonas nur tri akordojn, do ne estas tro malfacilaj por spontanea reludado).

Anta?e estis aperinta malanta? la mikrofono ?arma kantistino kun belega vo?o, kaj anka? pro tio mi pensis, ke mi ne povus esti utila al la sukceso de la vespero. Sed kiam mi forlasis la scenejon post miaj tri kantoj, ?i diris al mi, ke mi kreis bonegan etoson. Anka? la aliaj muzikistoj ?ojis pri mia partopreno.

Tiu unu vespero vere ?an?is ion en mi. Al mi ?ajnis kvaza? sperto el filmo, kie la protagonisto je la komenco revas pri tio, ludi en muzikgrupo, venas al loko, kie neniu konas lin – kaj poste subite vere staras sur la scenejo kaj distras la homojn!

La 18an de julio, mi denove prezentis “Ska-virino”, sed anka? mian propran hiphopan kanton “La premiero”. ?enerale la ideo de tiu evento estas, sen longa provludado prezenti ion. Tial kompreneble konvenas repado, ?ar ?i ne dependas de la melodio de la muziko, sed nur de ties rapideco. Krome la bando mem ne bezonas koni iun certan kanton, sed povas unue konsenti pri iu muzika temo a? ripetfrazo kaj la kantisto simple ekas poste.

La 15an de a?gusto mi denove elprovis ion novan. La bando ludis la muzikon de Chic: Good Times, kiu poste reuzi?is por dekoj da muzika?oj. En la refreno mi kantis partojn de tri el tiuj kantoj: “Good Times”, “Last Night A DJ Saved My Life” kaj “Another One Bites The Dust” de Queen. En la strofoj mi repis la tekston de “Alpenrap” de Erste Allgemeine Verunsicherung (EAV). Tiu kanto havas iomete alian basmelodion, sed mi jam ekde iom da tempo opiniis, ke la teksto bonege kongruus al la konata bastemo, kaj nun estis okazo por elprovi (kaj konfirmi) tion. Poste mi repis “L’ombelico del mondo” de Jovanotti, e? se ne komplete, al alia melodio. Fine mi denove prezentis mian kanton “La premiero”.

La 19an de septembro, la estrino de la trinkejo petis min, denove kanti. Ankora? tri monatojn anta?e, mi estis konanta neniun, kaj nun la homoj jam alkutimi?is al mi. ?ajnis kiel miraklo al mi. ?ifoje ?eestis e? tri kantistinoj. Unu estis tiu, kiun mi estis renkontinta dum la unua fojo (kaj, se mi ?uste memoras, revidinta almena? unufoje). La duan la? mia memoro mi jam renkontis pli frue dum unu fojo; kun ?i mi jam estis babilanta. (Rilate al la sekvaj fojoj mi ne komplete memoras, kiu el la tri kantistinoj ?eestis, kaj ne notos ?ies partoprenon aparte.) Krom mia kanto “La premiero” mi kantis la frazon “Looking at it, not seeing it” el la kanto House de Marillion. Sed la vera kulmino estis la kanto “September” de Earth, Wind & Fire. Mi tute ne konis la tekston anta?e, sed spontanee prezentis ?in kun la tri kantistinoj.

La 17an de oktobro, mi prezentis mian propran kanton “Al la liberec’“, dum la bando ludis regeo-muzikon. Poste homoj demandis min, en kiu lingvo tiu kanto estis. ?enerale mi ?is tiam mi ?iam tre retenis min rilate al mencio de Esperanto, ?ar mi unue volis, ke la homoj ekkonu min. Sed tiam estis bona okazo por rakonti iomete. Dum eksonis rapida ska-muziko, mi kantis “Ein neues Jahr (Es geht voran)” de Fehlfarben. Kelkaj homoj en la publiko aparte ?ojis, kiam ili rekonis tiun kanton. Krome mi prezentis unu strofon de “Ne multe pli (kaj tiel plu)” de Stephan Schneider. Por pli ne sufi?is la tempo, ?ar la grupo jam finis la kanton. Mi simple tro malfrue komencis la kantadon.

Stephan Schneider (Stefo): Ne multe pli (kaj tiel plu)

Sed la muzikistoj ankora? ludis la melodion de “Word Up” de Cameo. Kaj anka? al tiu muziko mi repis la tekston de Alpenrap. Kelkaj gastoj unue demandis sin, ?u estis kanto de Falco (la alia grava muzikisto el A?strujo, krom la grupo EAV).

La 21an de novembro, la tria kantistino prezentis tri preparitajn kantojn. Mi iomete kunkantis, kio tre pla?is al mi, ?ar komuna kantado estas malfacila kaj pli interesa. Mia persona momento de brileco alvenis, kiam mi kantis “Smijem se” de Jinx al melodio, kiu estis sufi?e simila al la origina kanto. Cetere tiam la kantistino transprenis sentekstan akompanan kantadon en la refreno. Estis la unua fojo, ke mi kantis en la kroata sursceneje! Post la vespero, kelkaj el la muzikistoj demandis min pri mia muzika malanta?o kaj denove diris, ke ili ege ?ojas pri mia partopreno.

La 19an de decembro, mi estis kunportinta kelkajn tekstojn de Jovanotti. Tuj anta?e, mi estis hejme provrepinta diversajn tekstojn de la albumo Capo Horn, sed nenio vere bone funkciis. Tial mi kunprenis du tekstojn de la kolekto “Lorenzo Raccolta 1990-95”. Mi prezentis la kanton “Muoviti muoviti”, kiun mi ?iam tre ?atis pro ?ia vigleco. Mi devas konfesi, ke la repadon de la unua strofo mi sufi?e fu?is, sed neniu rimarkis tion. Poste mi simple limigis min al rekantado de la refreno kaj la komenco de la unua strofo (kiu ripeti?as en la originalo ?iel ajn). Tamen la muziko gajnis etoson kaj poste la publiko estis ege entuziasma. La reagoj estis tiom pozitivaj, ke mi evidente estas sur la ?usta pado kaj da?rigu tion en la sekva jaro. La tria kantistino (la? la sinsekvo, en kiu mi ekkonis ilin) denove kantis tre bele kaj bonege harmoniis kun la muzikgrupo. En unu el ?iaj kantoj mi transprenis akompanan kantadon. Aldone mi finfine elprovis la djembon, kiun mi estis a?etinta dum vizito al Berlino, pri kiu mi ankora? ne skribis. Mi estis kunportinta la tamburon jam por la unua fojo de la gruvokulmino, sed tiam tute ne elpakis ?in. Nun mi simple iomete subtenis la ritmon de kelkaj kantoj, precipe kiam la publiko frapis la manojn. Cetere kvara, tute nova, kantistino aperis.

Intertempe mi estas regula partoprenanto de tiu monata evento kaj jam elprovis plurajn novajn kantojn. Mi konas la muzikistojn kaj la estrinon de la trinkejo kaj homoj ?iam ?oje salutas min, kaj mi envenas. Mi ekkonis plurajn belajn virinojn pro mia kantado kaj ili ?atas ?in – kaj tio des pli valoras, ?ar ili mem kapablas kanti. Mi trovis vojon, realigi mian revon pri muzikado en mia propra urbo kadre de mia ?iutaga vivo. Tio estas fortega pa?o al pli bona vivo.

Kiu cetere pensintus, ke mi iam denove rikoltus muzikan sukceson per repado kaj mia kono de la itala? Mi opiniis, ke tiu ?apitro jam estis fermita en mia vivo. ?ajne nenion mi faris por nenio, kaj nenio estas forgesita.

Mi kantis en ses diversaj lingvoj, nome la germana, Esperanto, angla, itala, hispana, kroata. Por la avera?a esperantisto, tio ankora? estas modesta listo, sed mia repertuaro ankora? ne el?erpi?is kaj restas aferoj por fari en la estonteco.

4 thoughts on “Movi?u, movi?u

  1. Resonado: En la verda Ukrainio | La vivo de Kunar

  2. Resonado: ?i atendis la mondon | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Mia sova?a mondo | La vivo de Kunar

  4. Resonado: Kial ?iuj bonaj aferoj devas veni al fino? | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: