Ne estas sufi?e malfrue por iri hejmen

Pri la Somera Esperanto-Studado (SES) 2012 en Nitra (Slovakujo) mi jam rakontis rilate al mia motivigo partopreni kaj en parto unu kaj parto du. Sed mi ne nur ?eestis la koncertojn Martin Wiese, Bertilo Wennegren kaj Birke Dockhorn, sed anka? mem muzikis! Bertilo kaj Birke koncertis kadre de la internacia vespero, kiu ?ifoje ne egalis al la lasta vespero, sed okazis la 24an de julio.

Anta?e du ?armulinoj el Pollando kaj Hungarujo petis min aperi sursceneje kaj prezenti kantojn de “La Kuracistoj”. Ili rakontis al mi, ke anta? SES ili estis spektintaj la videon de Stephan Schneider kaj mi de “Junula amo”, kiun ni ludis dum la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo). Jen kiel Youtube influas la vivon! Kompreneble mi ne povis rezisti la peton. Sed kun kiu muziki ?ifoje? Sebastian kaj mi pasintan fojon koncertis en Esperantujo anta? unu jaro kaj duona, dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. Nun nek li nek Stephan Schneider partoprenis la renkonti?on.

Feli?e ?eestis Meva Cuenot, juna kaj tre ?arma Francino, kiun mi unuan fojon renkontis dum tiu IJK sed kun kiu mi vere konati?is dum la karavano al la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando). ?i transprenis la akompanan kantadon, dum mi ludis mian gitalelon kaj ?efkantis. Estis monda premiero, ?ar mi uzis la gitalelon la unuan fojon por muzikado sur scenejo!

Ni uzis la nomon “Francgermana amikeco”, ?ar tio pli bone priskribis nian duopon. Krome tiel la homoj surprizi?is, ?ar ili ne sciis, kiu ka?i?as malanta? tiu nomo. Estis granda sukceso kaj feli?e de tio ekzistas video.

Francgermana amikeco: Junula amo

Poste mi anoncis, ke eble iam dum la semajno mi ankora? ludos aliajn kantojn de la Kuracistoj. Tio ne reali?is ?is la fina vespero, do dum la 28a de julio. Tiam mi faris kvaza? sekretan koncerton sur la ?tuparo al la salono por la vespera programo. Marek Blahuš estis la nura, kiu ?eestis la tutan tempon, sed li ege ?uis ?in! Krome mi ne povis postuli pli, ?ar samtempe jam okazis la adia?a vespero. La kantolisto estis jena:

  • Westerland
  • Suno, palmoj kaj somer’
  • Longe for (origine de Persone)
  • Al la liberec’
  • En ka?’ (origine de Team’)
  • Hej la nizoj (origine de JoMo)
  • Kaj mi ploras
  • Sen vi
  • Mi kaj ?i (origine de Amplifiki)
  • Feli?e (origine de Esperanto Desperado)

1 thought on “Ne estas sufi?e malfrue por iri hejmen

  1. Resonado: ?i atendis la mondon | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: