Arkivoj de etikedoj: ses

?i atendis la mondon

Kio restas por rakonti pri la Somera Esperanto-Studado (SES) 2012 en Nitra (Slovakujo)? Post motivigo, parto unu, parto du, parto tri, parto kvar kaj parto kvin, menciindas ankora? kelkaj aferoj.

Mia baza kono de la slovaka rikoltis varman e?on ?e la neesperantlingvaj personoj. La spertoj do estis tute samaj al tiuj, kiujn mi estis farinta, kiam mi parolis en la ukraina kaj en la pola.

La apuda kafejo i?is bonega loko por babili. Unufoje mi iris tien kun Bertilo Wennergren kaj Martin Wiese. Tio alportis memorojn pri la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2000, kiam mi faris same kun ?iuj tri membroj de Persone!

Entute parolado kun diversaj homoj estis ege interesa. Interalie mi ekkonis Nederlandan novulon kaj mi babilis kun Tim Morley. Cetere Tim pro Esperanto jam aperis en la televido (same kiel mi)!

Tim Morley en televido

Mi jam menciis, ke la apuda klubo kun sia diskoteko estis unu kialo, entute veni al SES. Fakte mi trafestis ?iun nokton ?is mateno kun Andi Münchow (kiu, male al mi, tamen vizitis la kurson de Bertilo kelkfoje). La interesa sperto estis, kiom bone miksi?is festado kaj serioza parolado. Mi faris amba? kun Martin Wiese. Kia situacio: oni parolas kun sia muzika idolo pri la propra vivo – kaj li a?skultas ?ion atente kaj konfirmas, ke oni ?ajne bone pripensas. Al mi ?ajnis kvaza? sperto el filmo! Kaj poste mi dancis kun Martin Wiese kaj Meva Cuenot al la kanto “Paradise” de Coldplay. Tio i?is unu el la plej fortaj memoroj de tiu somera semajno, kiu postvivis en la posta ?iutago.

Aliaj pintaj okaza?oj en la diskoteko estis: Mi dancis kun du belulinoj kaj nur poste eltrovis, ke ili estas amba? kune pli junaj ol mi mem! Kaj mi dancis surtable kun du ?armulinoj.

Sed du gravaj noktoj ankora? bezonas detalan pritraktadon. Mi ja venis al la SES por D?umi! Mia unua nokto estis la 26an de julio, do la jubilea nokto. Kia honoro, surmeti Esperanto-muzikon dum la 125a datreveno de la “tago de la unua libro”! 125 jaroj da Esperanto – kaj mi festis tion en Esperantujo, meze de amikoj.

Por mia unua D?umado en Slovakujo, mi traa?skultis posttagmeze la Slovakan muzikon, kiun mia bofrato estis donacinta al mi anta? multaj jaroj, nome “SK Superhity 1980-90“, por eltrovi, kio ta?gas por diskejo. Du kantojn mi konis parkere, nome “Reklama na ticho” de Team (en Esperanto konata kiel “Reklamo al silento” de Team’) kaj Skúsime to cez vesmír de Tublatanka – metalroko, kiu estis sur unu el du memkompilitaj diskoj, kiujn mi uzis por muzika kvizo dum la Internacia Seminario (IS) en 2002/03, sed la? mia memoro mi tiam ne uzis ?in. Sekvas listo de kantoj, kiuj dum la prova?skultado ravis min. Kelkaj el ili ankora? monatojn poste ne iris el mia kapo.

  • AC+: Klára
  • Beáta Dubasová: Diev?a z reklamy
  • Darina Rolincová: ?o o mne vieš
  • Lojzo: An?a, si drahá ako Volvo
  • Modus: Ty, ja a môj brat
  • Tublatanka: Skúsime to cez vesmír
  • Vašo Patejdl: Umenie ži?
  • Vidiek: Vidie?an

Ne ?io ta?gas por dancado. Sed minimume la kvaran kanton mi surmetis.

Tamen mi devas esti memkritikema. Mi faris kelkajn erarojn. Unue, mi ne bone preparis ludoliston por la unua vespero. Tio bonege helpis dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. ?ifoje mi fidis al mia memoro kaj spontaneeco – kaj sufi?e fu?is. Due, mi duonpanikis, nur ?ar ekestis iu problemo kun la programo de la ekstera sonkarto. Sed mi estis mem kulpanto de ?i tiu rezultat’ (por uzi cita?on), ?ar du tagojn anta? SES mi provis instali kromprogramon, kiu venis senpage kun la sonkarto. Oni ne ?an?as funkciantan programaron, des pli ne anta? forveturi de la hejmo, kie oni povas eble trankvile analizi eblajn problemojn! Je la fino mi ?iel ajn ne povis konekti la sonkarton. Trie, mi ?esis distingi inter la komplimentoj, kiujn la homoj anticipe faris al mi, kaj la reala situacio. Dum duona semajno la partoprenantoj demandis min: “Kiam vi finfine D?umos?” – sed kiam mi surmetis muzikon, preska? ?iuj estis for! Tio similis al refalo al malnovaj tempoj kiel dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Bellaria apud Rimini en 1999, kie ?iuj malaperis dum la nokto al diversaj ?ambroj por privataj festoj kaj mi sidis tute sole en la diskoteko. Fakte la homoj iom post iom revenis. Cetere dancis kelkaj, kiujn ankora? tute ne estis vidinta en la diskoteko anta?e. Kvankam ?uste la Esperanto-muziko montri?is aparte malpopulara, almena? tiurilate la diskoteko estis sukcesa. Do mi ne plendu pri tiu nokto.

Nur tagon poste, denove oni demandis min, ?u mi D?umos dum la sekva nokto. Kiu komprenu tion? Sed almena? dum la lasta vespero de la SES mi povis montri la multflankecon de mia muzikkolekto. La vespera programo fini?is frue kaj ekestis longega vico en la trinkejo. Jam dum ilia atendotempo mi distris la homojn precipe per malnova rokmuziko. Proksimume je la 3a kaj 45 mi finis la diskejon, tute kontenta pri la nokto.

Fakte mi ne plu iris dormi, sed finpakis kaj tiam jam foriris per taksio al la stacidomo. Min akompanis grupo de Kroatoj, kiuj parte anta?e ankora? estis festintaj kun mi en la diskoteko. Kune ni voja?is ?is Nové Zámky. En la trajno reen al Germanujo mi denove renkontis interesajn personojn. Post 18-hora voja?o, mi alvenis hejmen. Sed en mia koro mi da?re estis en Slovakujo.

Leono dormas nun

Mia enskriboserio pri la Somera Esperanto-Studado (SES) 2012 en Nitra (Slovakujo) da?re ne atingis sian finon. Post motivigo, parto unu, parto du, parto tri kaj parto kvar, mi nun volas koncize skribi pri la koncerto de JoMo. Kiel kutime, li bonege sukcesis dancigi la homojn.

JoMo: ?u vi volas danci?

?i okazis la 25an de julio. Ke mi tie prezentis la kanton “Jen alkohol'”, mi jam menciis. Sed mi anka? denove helpis rilate al longa kantado de “La Bamba”.

Iam JoMo devis ?an?i rompitan kordon de la gitaro kaj liaj fingroj jam sangis de la longa ludado. ?ar oni ?etis la tekstojn al la muro, same kiel dum la koncerto de Martin Wiese, mi povis kanti dumtempe. Petra Smideliusz duope kaj sen ekzerci anta?e kantis “Leono dormas nun” (origine “The Lion Sleeps Tonight”). Fakte mi ne bone komprenis kaj kantis kompletajn du strofojn en unu, ?ar mi ellasis la ?iaman rekanta?on “leono dormas nun”. Sed ne gravis, ?ar tiel ne ekestis pa?zo en la muzikado. (JoMo vive surbendigas diversajn rifojn de sia gitaro kaj tiam a?skultigas ilin samtempe, tiel ke li sonas kiel kompleta rokgrupo, kiam li uzas preparitajn drumoritmojn. Tiel li faris anka? por tiu kanto, se mi ?uste memoras.) Aliaj interesa?oj estis „Knockin’ on Heaven’s Door“ en Esperanto, same kiel „Police & Thieves“, origine de The Clash.

JoMo: Alumetuj’

Entute estis bonega okazo por novuloj konati?i kun la bunteco de Esperanto-muziko. La veteranoj ?iel ajn ?uis la koncerton…

De la tropikoj ?is la polusoj

La Somera Esperanto-Studado (SES) 2012 en Nitra (Slovakujo) estis tre intensa semajno, se temas pri festado. Sed tio ne signifas, ke mi ne estis kreiva. Post mia motivigo, parto unu, parto du kaj parto tri, nun sekvu plia kulmino en mia raportado!

Mi jam menciis la internacian vesperon, kiu okazis la 24an de julio, do meze de la semajno. ?i alportis koncerteton de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren, same kiel muzikadon de Meva Cuenot kaj mi sub la nomo “Francgermana amikeco”. Sed ?i anka? estis la loko kaj tempo de buba?o.

Unu tagon anta?e, mi stultumis kun Ro?jo dum la vesperman?o. Li diris, ke oni verku strofojn por la “Alkohol'”-refreno (“Alkohol’ – alkohol’ – alkohol’, alkohol’, alkohol’, tien ?i venis por ebrii?i, pri Esperanto fajfas ni!”) , kiun mi memoras minimume de la Internacia Seminario (IS) 2006/07 en Wewelsburg. Tiam mia frato e? verkis novan version (“Ale’ – ale’ – ale’, ale’, ale’ … longa strato kun multaj arboj, tion nomas ni ale’!”).

La ideo de Ro?jo tuj pla?is al mi kaj en mia kapo tuj formi?is ideoj. Mi rimarkis, ke la parto “tien ?i venis por ebrii?i” la? la melodio ege similas al “de la tropikoj ?is la polusoj” de la kanto “Jen nia mondo“. Unu dibo?a kanto, unu idealisma – kial ne kombini amba? al bastarda popmuziko? Mi jam a?dis plurajn vere brilajn rezultojn de kunmeto de du kantoj.

Mi notis la ideojn kaj iris festi dum la nokto. Frumatene anta? ol enliti?i, mi verkis la kantotekston. Fakte necesis ?an?i nur malmultajn vortojn de “Jen via mondo” por ke ?i sono kiel drinkokanto. ?uste tio kutime donas la plej brilajn rezultojn!

Krome mi rimarkis, ke la? la akordoj la kantoj ege bone kongruis unu al la alia. Nenio plu staris en la vojo por kulpi?i pri atako kontra? la bona gusto en Esperantujo!

Posttagmeze mi renkonti?is kun Ro?jo kaj ni provludis. Tiam ni elpensis anka? la nomon, sub kiu ni volis prezenti la kanton. Sen iu haltigo de memfiero, ni decidis esti “La Vipoj” (a? VIPoj). Kompreneble estas alludo al la angla mallongigo por “tre gravaj personoj”. Al niaj mensoj e? venis kvin diversaj signifoj en Esperanto, kiujn ni anoncis dum la internacia vespero:

  • Vere impresaj personoj
  • Vane imititaj profesiuloj
  • Vojon indikantaj pioniroj
  • Virtuloj instruantaj porkojn
  • Vomon instigantaj perversuloj

Mi kunportis la djembon, sed je la fino nur mi ludis la gitalelon. La kanton cetere mi nomis “Jen alkohol'”, ?ar kutime ?e bastarda popmuziko oni kombinas anka? la titolojn de la kantoj kombinitaj.

Kaj kion diri? Estis furioza sukceso! Minutojn post kiam mi forlasis la salonon, JoMo petis ekzempleron de la kantoteksto. Li volis prezenti ?in dum la sekva vespero kadre de sia koncerto! Kia fulma kariero!

Fakte tempo ne sufi?is por parkerigi la tutan tekston, tiel ke je la fino mi mem aperis sursceneje denove kaj kantis ?in kun Jomo – la artisto, tra kiu i?is konata en Esperantujo la origina versio!

Jen video kun parto de la prezentado. Da?re ?io ?ajnas kiel son?o.

Mi kaj JoMo: Jen alkohol’

Ne estas sufi?e malfrue por iri hejmen

Pri la Somera Esperanto-Studado (SES) 2012 en Nitra (Slovakujo) mi jam rakontis rilate al mia motivigo partopreni kaj en parto unu kaj parto du. Sed mi ne nur ?eestis la koncertojn Martin Wiese, Bertilo Wennegren kaj Birke Dockhorn, sed anka? mem muzikis! Bertilo kaj Birke koncertis kadre de la internacia vespero, kiu ?ifoje ne egalis al la lasta vespero, sed okazis la 24an de julio.

Anta?e du ?armulinoj el Pollando kaj Hungarujo petis min aperi sursceneje kaj prezenti kantojn de “La Kuracistoj”. Ili rakontis al mi, ke anta? SES ili estis spektintaj la videon de Stephan Schneider kaj mi de “Junula amo”, kiun ni ludis dum la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo). Jen kiel Youtube influas la vivon! Kompreneble mi ne povis rezisti la peton. Sed kun kiu muziki ?ifoje? Sebastian kaj mi pasintan fojon koncertis en Esperantujo anta? unu jaro kaj duona, dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. Nun nek li nek Stephan Schneider partoprenis la renkonti?on.

Feli?e ?eestis Meva Cuenot, juna kaj tre ?arma Francino, kiun mi unuan fojon renkontis dum tiu IJK sed kun kiu mi vere konati?is dum la karavano al la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando). ?i transprenis la akompanan kantadon, dum mi ludis mian gitalelon kaj ?efkantis. Estis monda premiero, ?ar mi uzis la gitalelon la unuan fojon por muzikado sur scenejo!

Ni uzis la nomon “Francgermana amikeco”, ?ar tio pli bone priskribis nian duopon. Krome tiel la homoj surprizi?is, ?ar ili ne sciis, kiu ka?i?as malanta? tiu nomo. Estis granda sukceso kaj feli?e de tio ekzistas video.

Francgermana amikeco: Junula amo

Poste mi anoncis, ke eble iam dum la semajno mi ankora? ludos aliajn kantojn de la Kuracistoj. Tio ne reali?is ?is la fina vespero, do dum la 28a de julio. Tiam mi faris kvaza? sekretan koncerton sur la ?tuparo al la salono por la vespera programo. Marek Blahuš estis la nura, kiu ?eestis la tutan tempon, sed li ege ?uis ?in! Krome mi ne povis postuli pli, ?ar samtempe jam okazis la adia?a vespero. La kantolisto estis jena:

  • Westerland
  • Suno, palmoj kaj somer’
  • Longe for (origine de Persone)
  • Al la liberec’
  • En ka?’ (origine de Team’)
  • Hej la nizoj (origine de JoMo)
  • Kaj mi ploras
  • Sen vi
  • Mi kaj ?i (origine de Amplifiki)
  • Feli?e (origine de Esperanto Desperado)

Tro longa tempo pasis

Post motivigo kaj unua parto pri la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo), mi rakontu plu pri la muzika programo. ?i vere donis bonan impreson pri Esperanto-muziko al la partoprenantoj.

Mi jam menciis la unuan muzikan kulminon, nome la koncerton de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren. La sekva pinta koncerto sendube estis tiu de Martin Wiese. Dum lia muzikado oni projekciis la tekstojn de liaj kantoj al la muro. Martin poste diris, ke li estis konfuzita, ?ar la homoj ne rigardis al li kiel kutime, sed ?iam flanken al la tekstoj.

Martin Wiese: Tro longe

Sed kvaza? koncerto de unu el miaj muzikaj idoloj ne sufi?us, ankora? okazis io, kio e? supertrafis tion. Kiam mi sidis en mia ?ambro iam anta? la koncerto, mi a?dis kelkajn homojn muziki. Scivoleme mi iris al la koridoro por eltrovi, de kie la muziko venas kaj kiu faras ?in. Je mia granda surprizo montri?is, ke estis Martin Wiese kaj Bertilo Wennergren, kiuj kune provludis! Kaj tiel poste okazis ilia unua komuna muzikado ekde 2000, dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2000 en Helsinko. Mi ?eestis tiun lastan koncerton anta? 12 jaroj, sed tiam ne sciis, ke estus la lasta fojo por longa tempo, ke mi a?dus ilin kune.

Martin Wiese kaj Bertilo Wennergren: Lasu min son?i

Anta? unu jaro, kiam Martin Wiese koncertis kadre de la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo), tio jam estis emociplena okaza?o. La SES liveris same gravan eventon.

Tio estas la speco de virino, kiun mi ?atas renkonti

Pasintjare okazis io speciala: Mi decidis pri mia somera feriumado pro enhavo de Facebook kaj Youtube, kaj same mi ricevis oferton D?umi. Sed mi eku la rakonton je la komenco…

?io startis fakte jam en 2010, sed tiam mi tute ne sciis, kien tio ankora? evoluus. En somero mi trovis blogenskribon de iu nova esperantistino en la hispana. ?i nomi?is Manekeno kaj ni havis unuan kontakton en julio 2010 tra Youtube kaj retpo?to. Jen la video el la enskribo:

Esperanto-blogo 1: Saluton, Esperantujo!

En tiu unua video, ?i uzas partojn de la kanto “Malbonulo” de Dolchamar. ?i da?rigis tiel, aperante en videoj por kantoj de aliaj Esperanto-muzikgrupoj. Jen ekzemple “Kurso de Esperanto” de Inicialoj DC:

Inicialoj DC: Kurso de Esperanto

Post la unua kontakto beda?rinde ekregis silento. En mia vivo aperis aliaj problemoj, kiuj okupis mian tutan atenton.

Sed iam post la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo), mi spektis novan kanton de ?i. ?ifoje ?i mem kantis!

Glimanta kiel oro

Mi memoras, ke babilado kun Chuck Smith remetis la aktivecon de Manekeno reen al mia menso. Fakte li jam renkontis ?in vive, pro kio mi envias lin!

Kaj nun JoMo eniras la rakonton. Li estis sendinta al mi ligon al Youtube-videoj, sed mi neniam trovis la koncentri?on por pritrakti ?ion bone. (Necesas scii, ke mi da?re prizorgas ludoliston pri Esperanto-muziko – kaj kiel ?iam, mi estas perfektemulo, tiel ke taskoj fari?as nur kun longegaj pa?zoj.)

Dum la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando), mi a?skultis furora?on en la diskoteko. Sonis iomete kiel kanto de Manu Chao, sed en la refreno aperis la vorto “Esperanto”. D? Leo Sakaguchi klarigis al mi, ke estas kanto de JoMo! Fakte la publiko ege entuziasme reagis al ?i, kaj ?enerale ?i ?ajnas al mi unu el la plej bonaj kantoj de la lastaj jaroj pri Esperanto.

JoMo: Funkolando

En la kanto a?deblas la vo?o de Katharine Brownshire (kiel Manekeno nomi?as reale) kelkfoje kaj tre memorinde. Sed kio poste havis fortan influon, estis la muzikvideo, en kiu ?i rampas sur la planko kun Esperanto-flago en sia bu?o.

Duonan jaron anta?e, la Somera Esperanto-Studado (SES) kaptis mian atenton la unuan fojon, kiam Andi Münchow voja?is de Ukrainujo al Slovakujo. Se veterano veturas al tia renkonti?o, ?i ne povas esti pura lernosemajno. Poste mi vidis fotojn de la renkonti?o, kiuj montris dancantajn homojn en iu klubo.

Kaj e? pli poste aperis varbfotoj por la SES en 2012, sur kiuj videblas diversaj organizantoj (viroj kaj virinoj), kiuj rampas sur tablo kun Esperanto-flago en la bu?o. Kaj en la malanta?o videblas granda bildo kun Manekeno en ?uste tiu pozo. Sed unue mi ne konsciis pri la konekto al la JoMo-kanto, ?ar tiam mi ankora? ne estis spektinta la videon. Sed la amuzaj fotoj ege pla?is al mi, tiel ke mi komentis ilin. Kiel reago sekvis la propono, veni al SES kaj D?umi. La loko estis la sama kiel en 2011, tiel ke mi havos la ?ancon, surmeti muzikon en la klubo, kiuj sur la fotoj jam tre pla?is al mi. Do la varbfotoj, kiuj estis parodio de la Funkolando-video, en kombino kun la fotoj de la diskoteko dum SES 2011 efektive decidis pri mia Esperanto-feriumado dum somero 2012.