Tio estas la speco de virino, kiun mi ŝatas renkonti

Pasintjare okazis io speciala: Mi decidis pri mia somera feriumado pro enhavo de Facebook kaj Youtube, kaj same mi ricevis oferton DĴumi. Sed mi eku la rakonton je la komenco…

Ĉio startis fakte jam en 2010, sed tiam mi tute ne sciis, kien tio ankoraŭ evoluus. En somero mi trovis blogenskribon de iu nova esperantistino en la hispana. Ŝi nomiĝis Manekeno kaj ni havis unuan kontakton en julio 2010 tra Youtube kaj retpoŝto. Jen la video el la enskribo:

Esperanto-blogo 1: Saluton, Esperantujo!

En tiu unua video, ŝi uzas partojn de la kanto “Malbonulo” de Dolchamar. Ŝi daŭrigis tiel, aperante en videoj por kantoj de aliaj Esperanto-muzikgrupoj. Jen ekzemple “Kurso de Esperanto” de Inicialoj DC:

Inicialoj DC: Kurso de Esperanto

Post la unua kontakto bedaŭrinde ekregis silento. En mia vivo aperis aliaj problemoj, kiuj okupis mian tutan atenton.

Sed iam post la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo), mi spektis novan kanton de ŝi. Ĉifoje ŝi mem kantis!

Glimanta kiel oro

Mi memoras, ke babilado kun Chuck Smith remetis la aktivecon de Manekeno reen al mia menso. Fakte li jam renkontis ŝin vive, pro kio mi envias lin!

Kaj nun JoMo eniras la rakonton. Li estis sendinta al mi ligon al Youtube-videoj, sed mi neniam trovis la koncentriĝon por pritrakti ĉion bone. (Necesas scii, ke mi daŭre prizorgas ludoliston pri Esperanto-muziko – kaj kiel ĉiam, mi estas perfektemulo, tiel ke taskoj fariĝas nur kun longegaj paŭzoj.)

Dum la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando), mi aŭskultis furoraĵon en la diskoteko. Sonis iomete kiel kanto de Manu Chao, sed en la refreno aperis la vorto “Esperanto”. DĴ Leo Sakaguchi klarigis al mi, ke estas kanto de JoMo! Fakte la publiko ege entuziasme reagis al ĝi, kaj ĝenerale ĝi ŝajnas al mi unu el la plej bonaj kantoj de la lastaj jaroj pri Esperanto.

JoMo: Funkolando

En la kanto aŭdeblas la voĉo de Katharine Brownshire (kiel Manekeno nomiĝas reale) kelkfoje kaj tre memorinde. Sed kio poste havis fortan influon, estis la muzikvideo, en kiu ŝi rampas sur la planko kun Esperanto-flago en sia buŝo.

Duonan jaron antaŭe, la Somera Esperanto-Studado (SES) kaptis mian atenton la unuan fojon, kiam Andi Münchow vojaĝis de Ukrainujo al Slovakujo. Se veterano veturas al tia renkontiĝo, ĝi ne povas esti pura lernosemajno. Poste mi vidis fotojn de la renkontiĝo, kiuj montris dancantajn homojn en iu klubo.

Kaj eĉ pli poste aperis varbfotoj por la SES en 2012, sur kiuj videblas diversaj organizantoj (viroj kaj virinoj), kiuj rampas sur tablo kun Esperanto-flago en la buŝo. Kaj en la malantaŭo videblas granda bildo kun Manekeno en ĝuste tiu pozo. Sed unue mi ne konsciis pri la konekto al la JoMo-kanto, ĉar tiam mi ankoraŭ ne estis spektinta la videon. Sed la amuzaj fotoj ege plaĉis al mi, tiel ke mi komentis ilin. Kiel reago sekvis la propono, veni al SES kaj DĴumi. La loko estis la sama kiel en 2011, tiel ke mi havos la ŝancon, surmeti muzikon en la klubo, kiuj sur la fotoj jam tre plaĉis al mi. Do la varbfotoj, kiuj estis parodio de la Funkolando-video, en kombino kun la fotoj de la diskoteko dum SES 2011 efektive decidis pri mia Esperanto-feriumado dum somero 2012.

6 pensoj pri “Tio estas la speco de virino, kiun mi ŝatas renkonti

  1. Resonado: Kurso de Esperanto kun ekzemploj konkretaj | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Tro longa tempo pasis | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Ne estas sufiĉe malfrue por iri hejmen | La vivo de Kunar

  4. Resonado: De la tropikoj ĝis la polusoj | La vivo de Kunar

  5. Resonado: Leono dormas nun | La vivo de Kunar

  6. Resonado: Ŝi atendis la mondon | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: