Ŝi atendis la mondon

Kio restas por rakonti pri la Somera Esperanto-Studado (SES) 2012 en Nitra (Slovakujo)? Post motivigo, parto unu, parto du, parto tri, parto kvar kaj parto kvin, menciindas ankoraŭ kelkaj aferoj.

Mia baza kono de la slovaka rikoltis varman eĥon ĉe la neesperantlingvaj personoj. La spertoj do estis tute samaj al tiuj, kiujn mi estis farinta, kiam mi parolis en la ukraina kaj en la pola.

La apuda kafejo iĝis bonega loko por babili. Unufoje mi iris tien kun Bertilo Wennergren kaj Martin Wiese. Tio alportis memorojn pri la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2000, kiam mi faris same kun ĉiuj tri membroj de Persone!

Entute parolado kun diversaj homoj estis ege interesa. Interalie mi ekkonis Nederlandan novulon kaj mi babilis kun Tim Morley. Cetere Tim pro Esperanto jam aperis en la televido (same kiel mi)!

Tim Morley en televido

Mi jam menciis, ke la apuda klubo kun sia diskoteko estis unu kialo, entute veni al SES. Fakte mi trafestis ĉiun nokton ĝis mateno kun Andi Münchow (kiu, male al mi, tamen vizitis la kurson de Bertilo kelkfoje). La interesa sperto estis, kiom bone miksiĝis festado kaj serioza parolado. Mi faris ambaŭ kun Martin Wiese. Kia situacio: oni parolas kun sia muzika idolo pri la propra vivo – kaj li aŭskultas ĉion atente kaj konfirmas, ke oni ŝajne bone pripensas. Al mi ŝajnis kvazaŭ sperto el filmo! Kaj poste mi dancis kun Martin Wiese kaj Meva Cuenot al la kanto “Paradise” de Coldplay. Tio iĝis unu el la plej fortaj memoroj de tiu somera semajno, kiu postvivis en la posta ĉiutago.

Aliaj pintaj okazaĵoj en la diskoteko estis: Mi dancis kun du belulinoj kaj nur poste eltrovis, ke ili estas ambaŭ kune pli junaj ol mi mem! Kaj mi dancis surtable kun du ĉarmulinoj.

Sed du gravaj noktoj ankoraŭ bezonas detalan pritraktadon. Mi ja venis al la SES por DĴumi! Mia unua nokto estis la 26an de julio, do la jubilea nokto. Kia honoro, surmeti Esperanto-muzikon dum la 125a datreveno de la “tago de la unua libro”! 125 jaroj da Esperanto – kaj mi festis tion en Esperantujo, meze de amikoj.

Por mia unua DĴumado en Slovakujo, mi traaŭskultis posttagmeze la Slovakan muzikon, kiun mia bofrato estis donacinta al mi antaŭ multaj jaroj, nome “SK Superhity 1980-90“, por eltrovi, kio taŭgas por diskejo. Du kantojn mi konis parkere, nome “Reklama na ticho” de Team (en Esperanto konata kiel “Reklamo al silento” de Team’) kaj Skúsime to cez vesmír de Tublatanka – metalroko, kiu estis sur unu el du memkompilitaj diskoj, kiujn mi uzis por muzika kvizo dum la Internacia Seminario (IS) en 2002/03, sed laŭ mia memoro mi tiam ne uzis ĝin. Sekvas listo de kantoj, kiuj dum la provaŭskultado ravis min. Kelkaj el ili ankoraŭ monatojn poste ne iris el mia kapo.

  • AC+: Klára
  • Beáta Dubasová: Dievča z reklamy
  • Darina Rolincová: Čo o mne vieš
  • Lojzo: Anča, si drahá ako Volvo
  • Modus: Ty, ja a môj brat
  • Tublatanka: Skúsime to cez vesmír
  • Vašo Patejdl: Umenie žiť
  • Vidiek: Vidiečan

Ne ĉio taŭgas por dancado. Sed minimume la kvaran kanton mi surmetis.

Tamen mi devas esti memkritikema. Mi faris kelkajn erarojn. Unue, mi ne bone preparis ludoliston por la unua vespero. Tio bonege helpis dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. Ĉifoje mi fidis al mia memoro kaj spontaneeco – kaj sufiĉe fuŝis. Due, mi duonpanikis, nur ĉar ekestis iu problemo kun la programo de la ekstera sonkarto. Sed mi estis mem kulpanto de ĉi tiu rezultat’ (por uzi citaĵon), ĉar du tagojn antaŭ SES mi provis instali kromprogramon, kiu venis senpage kun la sonkarto. Oni ne ŝanĝas funkciantan programaron, des pli ne antaŭ forveturi de la hejmo, kie oni povas eble trankvile analizi eblajn problemojn! Je la fino mi ĉiel ajn ne povis konekti la sonkarton. Trie, mi ĉesis distingi inter la komplimentoj, kiujn la homoj anticipe faris al mi, kaj la reala situacio. Dum duona semajno la partoprenantoj demandis min: “Kiam vi finfine DĴumos?” – sed kiam mi surmetis muzikon, preskaŭ ĉiuj estis for! Tio similis al refalo al malnovaj tempoj kiel dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Bellaria apud Rimini en 1999, kie ĉiuj malaperis dum la nokto al diversaj ĉambroj por privataj festoj kaj mi sidis tute sole en la diskoteko. Fakte la homoj iom post iom revenis. Cetere dancis kelkaj, kiujn ankoraŭ tute ne estis vidinta en la diskoteko antaŭe. Kvankam ĝuste la Esperanto-muziko montriĝis aparte malpopulara, almenaŭ tiurilate la diskoteko estis sukcesa. Do mi ne plendu pri tiu nokto.

Nur tagon poste, denove oni demandis min, ĉu mi DĴumos dum la sekva nokto. Kiu komprenu tion? Sed almenaŭ dum la lasta vespero de la SES mi povis montri la multflankecon de mia muzikkolekto. La vespera programo finiĝis frue kaj ekestis longega vico en la trinkejo. Jam dum ilia atendotempo mi distris la homojn precipe per malnova rokmuziko. Proksimume je la 3a kaj 45 mi finis la diskejon, tute kontenta pri la nokto.

Fakte mi ne plu iris dormi, sed finpakis kaj tiam jam foriris per taksio al la stacidomo. Min akompanis grupo de Kroatoj, kiuj parte antaŭe ankoraŭ estis festintaj kun mi en la diskoteko. Kune ni vojaĝis ĝis Nové Zámky. En la trajno reen al Germanujo mi denove renkontis interesajn personojn. Post 18-hora vojaĝo, mi alvenis hejmen. Sed en mia koro mi daŭre estis en Slovakujo.

3 pensoj pri “Ŝi atendis la mondon

  1. Resonado: Estas vespero kaj mi vidas vin, mi vidas vin | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Jen nova jar’, jen nova jar’ | La vivo de Kunar

  3. Resonado: In ein Album gegossene Erinnerungen | DĴ Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: