Prenu min hejmen ĉinokte

Por mi persone, la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) alportis kelkajn emociajn kaj etosajn kulminojn.

La unua estis La Kuracistoj, mia muzikgrupo. Nia ĝisnuna lasta apero estis dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2009 en Liberec, kie ni prezentis nian unuan propran kanton. Kaj nia pasinta koncerto estis dum la Internacia Seminario 2008/09 en Biedenkopf!

Malfavora kondiĉo por aktiveco dum JES estis la malfrua certiĝo de mia aliĝo. Neniel ni povis anticipe interkonsenti kun la organizantoj pri apero en la programo. Kaj ni alvenis kun du tagoj da malfruiĝo, tiel ke la tempokadro estis tre limigita. Principe ni interkonsentis: Se entute koncerti, tiam antaŭ silvestro. La sperto el la pasinteco diras, ke aliokaze mia voĉo eble estas for aŭ ne plu en plej bona stato. Ni alvenis vespere la 29an, tiam estis gajaj, simple babili kun la homoj kaj iomete ripozi. Krome la vespera programo daŭris ĝis la 2a matene kaj tiam komenciĝis la karaokeo. Do dum tiu vespero/nokto nenio alia estis farebla.

Tial ni kunsidis la 30an de decembro posttagmeze. El la ĥaoso de miaj posedaĵoj (multo ankoraŭ ne estis en la nova loĝejo) mi estis preninta, kion mi konsideris du versiojn de niaj muziknotoj. Montriĝis, ke fakte estis du duonoj de la plej aktuala versio. Sen eĉ rigardi al la papero, ni ludis tri kantojn kaj ĉio iris glatege.

Facilege ni plenigis nian programon. Kaj por prezenti almenaŭ unu novan kanton, ni eĉ povis elekti el tri: Unue ekzistis daŭre tradukita kanto, kiun ni neniam estis ludintaj, krome Persone-parodio – kaj plia Persone-parodio.

Ni pripensis, ĉu ne ludi kun Stephan Schneider, sed la tempo ne sufiĉis por instrui ĉion al li kaj la 12-korda gitaro de Sebastian estis sufiĉe forta sole. Ankaŭ Hanne Geyer ne havis tempon, ĉar ŝia grupo 42 ankoraŭ ludis antaŭe dum la vespero.

Mi ankoraŭ eksidis ĉe la interreta koridoro, kie haveblis senpage interreto, kafo kaj teo. Principe oferti trinkaĵojn estis bona ideo, sed la homoj ne aprezis tion: Ĉiam tabloj kaj tasoj estis malpuraj. Unufoje dum alia tago mi ĉion purigis sole.

Ĉiel ajn mi volis ankoraŭ mane kopii iun tekston aŭ ordigi la paperojn kun la muziknotoj, sed subite la inspiro trovis min kaj al mi venis ideoj por traduko. Tio estas nekomparebla sento. Kutime mi devas longe barakti, konservi multajn laborversiojn ktp, sed nun ene de duona horo ĉio estis preta!

La nova kanto nomiĝas “Kaj mi ploras”. La originalo estas “Und ich weine – jen la akordoj.

Iĝis iomete aventura, okazigi nian koncerton. Inter du aliaj koncertoj dum la vespera programo mi parolis kun Johannes Mueller, kiu prizorgis la gufujon. Poste oni anoncis nin. Dum tiu tempo jam pluraj personoj estis demandintaj nin, kiam ni ludos, kaj mi estis avertinta ŝatantojn pri la kruda plano.

Kiam ni venis al la gufujo por eki, ĝi jam estis plena – kaj daŭre envenis homoj! Kelkaj eĉ parolis pri 80 spektantoj, sed eĉ 50 jam estintus granda afero por spontanea koncerto. Kaj mi vidis homojn el plej diversaj landoj, de plej diversa aĝo, geamikojn, artisto-kolegojn… kaj ili ĉiuj volis aŭskulti nin! Jen kion ni prezentis:

  1. Junula amo
  2. La okulvitroj de Buddy Holly
  3. Mi kaj ŝi (origine de Amplifiki)
  4. Hej la nizoj (origine de JoMo)
  5. Al la liberec’
  6. Kaj mi ploras
  7. Westerland
  8. Longe for (origine de Persone)
  9. Sen vi
  10. En kaĉ’ (origine de Team’)
  11. Feliĉe (origine de Esperanto Desperado)

Mi estas ege kontenta kun rezulto. Multaj homoj poste dankis kaj laŭdis nin. Laŭ mia percepto estis la nura akustika koncerto, dum kiu la publiko kunkantis. Kaj ni havis “Die Ärzte”-kantoj por germanlingvaj junuloj kaj Esperanto-klasikaĵojn por la veteranoj.

Post ni ankoraŭ ludis Inicialoj DC (Eric Languillat). Mi tre ŝatas lian muzikon, tamen ĉifoje mi devis rezigni, ĉar mi bezonis paŭzon por refreŝiĝi. Kaj tio ne estis la lasta kulmino de la nokto…

Kiam mi iris al la diskoteko, tie eksonis “La Bamba”. DĴ Leo diris al mi, ke li post tio volus fermi la diskejon. Mi diris, ke mi povus tuj transpreni, ĉar mi kunhavis mian porteblan komputilon, kaj tiel daŭrigi, ĝis la homoj ne plu emus danci. Tio estis je la 2a matene. Kaj mi finis la diskejon je la 5a. Tri horoj, dum kiuj mi ĝojigis la homojn. Ankaŭ mi dancis, unue iomete, poste ĉiam pli. Kaj mi estis feliĉa. Mi denove spertis unu el tiuj raraj okazoj en la vivo, kiam ŝajne tempo ekhaltas, mondo ĉesas turniĝi kaj oni simple estas tia, kia oni devus esti. Post grandparte perdita jaro, ĝuste je ĝia finiĝo aperis neatendite tiujmagiaj momentoj.

Miaj memoroj pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando) ankoraŭ ne elĉerpiĝis. Sed bedaŭrinde ne ĉion mi povis spekti.

Kelkajn koncertojn kaj aliajn partojn de la vespera programo mi maltrafis. Foje ekzistis alternativa programpunkto, foje mi faris ion alian kaj foje mi simple ne havis la ĝustan humuron por konsumi ion. Entute mi ne estis ĉe la sekvaj muzikaj programeroj:

  1. Kim (kaj aliaj, interalie la junulinoj el Lepsiko)
  2. Johannes Mueller
  3. Gijom Armide
  4. Superstelo-konkurso

Krome mi maltrafis diversajn teatraĵojn kaj spektaklojn, sed poste mi ne bedaŭris tion. Mi subtenis la trupon jam per nevola donado de mia pantalono.

4 pensoj pri “Prenu min hejmen ĉinokte

  1. Resonado: Mi sentas min hejme kiam la aero estas tro dika por spiri « La vivo de Kunar

  2. Resonado: La vivon plenĝuis per via tuta kor’ « La vivo de Kunar

  3. Resonado: Hej, hej, vi la nizoj « La vivo de Kunar

  4. Resonado: Ni ŝirmiĝas inter muroj de solec’ | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: