Mi atendas la alvenon de mia momento

Kio ankoraŭ restas menciinda pri la Germana Esperanto-Kongreso (GEK), kiu en 2012 estis Komuna Esperanto-Kongreso (KEK)? Dum la sama plilongigita semajnfino en Berlino okazis la “karnevalo de la kulturoj”. Kadre de la kongreso, oni iris tien. Sed mi preferis viziti ĝin memstare kaj sole, tiel esplorante ĉion laŭ mia propra rapideco.

La unuan fojon mi iris tien sabate antaŭ la tagmezo. Tiam ankoraŭ estis malmultegaj vizitantoj kaj mi povis tute trankvile trarigardi ĉion. Estis multegaj standoj kun manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj el la plej diversaj budoj. Tamen estis granda seniluziiĝo por mi eltrovi, ke ĉe la Hungara stando oni ne komprenis mian mendon en la hungara! Dum mia alia vizito de la karnevalo unu tagon poste, mi estis ĉe Rusa budo, kaj tie estis veraj Rusoj, kiel mi eltrovis dum babilado. La homoj kaj la manĝaĵo kreis tiom intensan etoson, ke mi kvazaŭ sentis min kiel denove en Rusujo!

La programlibreto menciis procesion, sed tiu ne interesis min, ĉar ĝi postulus stari ĉe la sama loko dum longa tempo. Mi preferis spekti kelkajn el la multegaj koncertoj. Plej longe mi restis sabate ĉe la grupo Lepota, kiu prezentis “preskaŭ forgesitan rusan kantoarton”. Ili ankaŭ kantis en la ukraina kaj kompreneble tio memorigis min pri mia belega Esperanto-somero en Ukrainujo.

Diversaj vendistoj ofertis kompaktdiskojn, librojn kaj muzikilojn. Mi aĉetis malgrandan djembon. Ĝi eniras mian dorsosakon kaj tiel estas same praktika kiel mia gitalelo! Cetere mi jam uzis la djembon dum muzikado en Münster.

Iun vesperon post la finiĝo de la tro longa vespera programo, mi ekmuzikis kun Torsten Bendias. Li montris al mi kelkajn ludoteknikojn por la djembo kaj bonege sonigis la gitalelon. Cetere li ankaŭ estis verkinta libron pri “La Esperanto-junularo en GDR”, kiun mi aĉetis surloke. Por mi estis tre agrable, finfine mem muziki post tiom da pasiva konsumado!

Kiel mi estis promesinta, mi nun finfine rakontis pri ĉiuj tri fojoj, dum kiuj mi estis en Berlino en 2012. Pri la unua fojo kaj la dua fojo mi jam skribis pli frue. Sed ankoraŭ ne elĉerpiĝis la listo de Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis en 2012.

2 pensoj pri “Mi atendas la alvenon de mia momento

  1. Resonado: De la tropikoj ĝis la polusoj | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Ne estas sufiĉe malfrue por iri hejmen | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: