Kurso de Esperanto kun ekzemploj konkretaj

La serio de enskriboj pri Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis ekde 2011, ankoraŭ ne finiĝis. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12, la esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012 kaj la Komuna Esperanto-Kongreso (KEK) en Berlino unu semajnon poste nun venis la vico al la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo). Ĝi okazis inter la 21a kaj 29a de julio 2012.

Hieraŭ mi rakontis, kio kaŭzis mian unuan partoprenon de SES. La invito, fari la diskotekon, simple estis tro alloga. Tiel Slovakujo iĝis la sekva lando sur mia DĴ-listo post Ukrainujo 2011. Cetere estis mia unua fojo en Slovakujo ekde 1992. Fakte tiam ankoraŭ estis Ĉeĥoslovakujo. Siatempe okazis ILEI-gimnazio en Bratislavo.

Por veni al Nitra, ne ekzistis vere bona eblo flugi sen poste tamen ankoraŭ veturi per trajno certan distancon. Pro tio (kaj ĉar mi iomete lacis de aviadiloj) mi decidis vojaĝi trajne la tutan distancon. Tio signifis forvojaĝi ege frue matene (proksimume duonan post la kvina) el Münster. Do mi enlitiĝis rekorde frue por preni taksion proksimume unu horon antaŭ ol la trajno forirus. Ĉar estis semajnfino, je tiu horo ankoraŭ svarmis homoj. Kun mikso de miro kaj bedaŭro mi konstatis, ke antaŭ kelkaj monatoj mi ankoraŭ mem apartenis al tiu speco de homoj. Sed almenaŭ en la stacidomo mi havis la ŝancon, fari belegan foton de la frumatena ĉielo!

Mi veturis rekte al Berlino. Tie mi havis tempon por matenmanĝo kun Stephan Schneider. Unu momenton? Ĉu mi ne diris antaŭhieraŭ, ke mi jam rakontis pri ĉiuj tri fojoj, dum kiuj mi estis en Berlino en 2012? Fakte jes, sed tiun halton dum eĉ ne du horoj, kiam mi eĉ ne forlasis la konstruaĵon de la ĉefa stacidomo, ne validas kiel vera vizito. Tamen estis ege brile, komenci la esperantumadon jam en Berlino, eĉ ne meze de la vojo.

La trajnvojaĝo precipe dum la dua parto iĝis tre interesa. La trajno iris de Berlino al Budapeŝto kaj survoje trairis Pragon kaj Bratislavon, do entute kvar ĉefurbojn. Tiun konekton mi estis jam uzinta survoje al la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Veszprém (Hungarujo). Mi renkontis afablajn eksterlandanojn, kiuj turistumis en Eŭropo. Kaj kiam mi devis ŝanĝi la trajnon en Nové Zámky, mi finfine renkontis la unuan esperantiston, kiu ankaŭ vojaĝis al SES.

Min ne nur impresis la ege malaltaj taksioprezoj (3 EUR), sed ankaŭ la rekorde rapida akceptiĝo. Malpli ol kvin minutojn post mia alveno al la ejo mi havis mian ĉambron! Cetere mi estis mendinta unulitan ĉambron ĉar mi volis havi trankvilecon kaj ĝi ne kostis multe pli. La studenta loĝejo estis tute laŭ miaj bezonoj kaj la luksonivelo, kiun mi bezonas por senti min bone (ne tro malalta, ne tro alta).

La partoprenantaro estis tre miksita laŭ aĝo, ĉeestis ĉio inter infanoj kaj maljunuloj. Kun 35 jaroj mi estis tute bone en la mezo. Krome SES kun 250 partoprenantoj estis tre granda aranĝo – des pli konsiderante, ke ĝi ekzistas ekde 5 jaroj, do venis kvazaŭ “el la nenio”. Granda parto de ili venis el Mezeŭropo, sed ankaŭ ĉeestis homoj el pli malproksimaj landoj.

La ejo estis tre konvena: La salono por vespera programo troviĝis tuj apude, same kiel la klubo kun la diskoteko. Krome en la domo mem funkciis eta vendejo eĉ kun kafo kaj glaciaĵo. Memzorgantoj tendumis en la korto, do tute sekuritaj kontraŭ eksteruloj.

La grava demando tamen estas: Kion denaskulo faras dum Esperanto-lernado-renkontiĝo? Ĝenerale mi ne partoprenis iun ajn kurson, kvankam tiu de Bertilo Wennergren sonis tre alloge, sed ĝi okazis tro frue en la mateno (laŭ mia dormritmo).

Mi ĉeestis la duontagan ekskurson al la urbo, kadre de kiu okazis teogustumado. Dum la lasta plena tago mi iris al la naĝposttagmezo.

La plej grava parto de la programo por mi tamen okazis vespere kaj nokte. Estis tute kiel dum mia junulaĝo!

Unu kulmino sendube estis la koncerteto de Bertilo kaj Birke, kiu daŭris proksimume 20 minutojn. Ili prezentis interalie Mannelig. La tradukon de Bertilo mi menciis jam dufoje en mia muzika taglibro. Fakte estis la unua fojo, ke mi aŭdis ĝin komplete. Antaŭe mi nur konis ĝin de parta surbendigo farita dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en 2003. De la sama koncerto mi havis kompletan surbendigon de “Feliĉe”, sed tiam ankoraŭ ne ekzistis mia strofo. Nun estis la unua fojo, ke mi aŭdis ĝin kantita de Bertilo! Mi preskaŭ devis plori pro ĝojo. Krome Birke kaj Bertilo prezentis du kantojn de Silly. De la sama grupo Stephan Schneider estis tradukinta alian kanton. Kia koincido, ke mi spertis ĉiujn tri tradukojn ene de du monatoj!

Cetere Bertilo kaj mi alparolis unu la alian dum la tuta semajno nur per “majstro”. Kompreneble tion ni ne alcelis serioze, sed estis tre amuze!

Pri SES ekzistas bonega videoraporto de alia partopreninto. Mi aparte atentigas pri la apero de Birke kaj Bertilo inter 3:20 kaj 3:33. Spekteblas ĝuste la parto de la koncerto, kiam ili prezentas Mannelig!

partoprenanto rakonas pri SES (kaj posta IJS)

Aldone artikolo pri SES kaj du fotaroj. Bedaŭrinde mi ne trovis pli en la libere alirebla reto!

5 pensoj pri “Kurso de Esperanto kun ekzemploj konkretaj

  1. Resonado: Tro longa tempo pasis | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Ne estas sufiĉe malfrue por iri hejmen | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Leono dormas nun | La vivo de Kunar

  4. Resonado: Ŝi atendis la mondon | La vivo de Kunar

  5. Resonado: Estas vespero kaj mi vidas vin, mi vidas vin | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: