Mi estas la pasaĝero

Daŭre validas mia intenco, skribi pri la Esperanto-renkontiĝoj el la jaroj 2011 kaj 2012, kiujn mi partoprenis. Post la Germana Esperanto-Kongreso 2011 en mia hejmurbo Münster kaj la belega Esperanto-somero en Ukrainujo (parto unu, parto du, parto tri, parto kvar), nun venis la vico de la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko, Pollando. Mi estis skribinta pri la antaŭaj du kune en serio de enskriboj (parto unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep plus post-renkontiĝo kaj kvin receptoj kontraŭ la post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo). Fakte poste ankoraŭ aperis artikoloj kaj videoj pri la 2a JES en Burg/Spreewald:

JES 2010/11

La video pri la 2a JES komenciĝas per la trajnkaravano kaj tio estas bonega temo por komenci la raportadon pri la 3a JES, ĉar ĉifoje mi mem aliĝis al la trajnkaravano! Kompreneble tio estis iomete freneza decido, ĉar kun 35 jaroj mi ne plu same bone eltenas nokton kun malmulta aŭ preskaŭ neniu dormo. Aliflanke mi eĉ ne estis la plej maljuna kunvojaĝanto de la karavano kaj kiel mi konstatis, tia vojaĝo estas bonega maniero, eniri la etoson de la sekva semajno. Mi estis spektinta videon pri la karavano al la IJK 2011 en Kievo kaj iom enviis ties partoprenintojn, do nun estis tempo por fari tion mem.

Startis diversaj branĉoj el Nederlando kaj Francujo, kiuj finfine kuniĝis en Berlino. Tiam ni estis entute 29 personoj. Sole mi nur vojaĝis ĝis Dortmund kaj tie jam renkontiĝis kun la grupo el Venlo. Sed eĉ pli grave estis, ke tie aliĝis alia pasaĝero, nome Jonny M, kies muzikon mi jam menciis kelkfoje antaŭe. Post multa interreta babilado, nun estis veninta la unua renkonto en la reala vivo! Kaj kiel mi tuj konstatis, li estas ege simpatia kaj bonetosa.

Dum la vojaĝo montriĝis bona ideo, ke mi estis enpakinta mian gitalelon. Plurfoje mi uzis ĝin por muziki! Unufoje tio okazis matene ie en Pollando kun Vlad Dolezal el Slovakujo, kiu estis kunportinta gitaron. Do la karavano eĉ havis plurajn Esperanto-muzikistojn kun si.

Cetere tute hazarde en unu trajno ni renkontis Igor, kiun mi ne estis vidinta dum eble sep jaroj! Li diris, ke al li ege mankas Esperanto-renkontiĝoj kaj ke li denove partoprenu ilin. Dum aliaj okazoj homoj demandis, kiun lingvon nia grupo parolas. Jen kiel informado funkcias.

Entute mi dormis nur kelkajn horojn en Frankfurt/Odro. Kiam ni alvenis al Gdansko, mi estis kompreneble laca. Sed la sperto de komuna vojaĝo estis bonega. Mi ne nur revidis kelkajn amikojn en la trajno, sed konatiĝis kun novaj homoj.

3 pensoj pri “Mi estas la pasaĝero

  1. Resonado: Mi havas neniun emon, neniun emon | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Kaj tiel plu, kaj tiel plu, tra vespera bru’ | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Neĝo dancas en la stratoj | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: