Hodiaŭ antaŭ 20 jaroj mi komencis blogi. Nekredeble, ke jam pasis du jardekoj.
Se io estis bona, tiom ankaŭ ne estas bedaŭrinde, se ĝi finiĝas (laŭ la aktorino Karime Vakilzadeh). Mi decidis fermi tiun ĉi blogon.
Kial? Plej grave, ĉar mi ne plu regule skribas pri muziko en Esperanto. Kaj tio okazas pro bonaj kialoj: Mi kolektas novajn spertojn kaj impresojn tiom rapide, ke mi ne plu sukcesas skribi pri ili. Mi estas muzike pli aktiva ol antaŭe. Kaj same mia simpla konsumo de muziko forte malkreskis. Dum mi mem daŭre verkas, muzikas kaj kantas en diversaj lingvoj, mi havas dekojn da neaŭskultitaj kompaktdiskoj. Mi pensas, ke mi faris bonan elekton al la prioritatoj. Estas pli bone, ofte mem iri anstataŭ ĉiam sekvi aliajn.
Ekzistus multaj sukcesoj kaj defioj por prirakonti. Unu kulmino certe estis la muzikalo “June kaj kune” dum la pasintajara Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Westelbeers, Nederlando. La Eŭropa Unio subtenis la projekton. Mi mem ne aktive partoprenis la preparojn – krom ke mi proponis reuzi malnovan TEJO-sloganoj por la titolo. Sed la kantotekstoj grandparte baziĝas je la kantoj de la VIPoj. Dek jaroj da altkvalita stultumado finiĝas kiel belega vespero kun multaj talentitaj homoj. Tio certe estis unu el la kvin plej belaj muzikaj spertoj en mia Esperanto-vivo – kaj mi spertis reuniĝo-koncerton de Amplifiki kiel gastkantisto kaj la Kulturan Esperanto-Festivalon (KEF) en Helsinko en 2005! Apud tio, ĉiu alia muzika enskribo aspektus kiel banalaĵo. Estas bona tempo por fini.
June Kaj Kune: La Muzikalo
Intertempe mi blogis en la angla (pri profesiaj temoj) kaj la nura kanto, kiu ankoraŭ mankis por mia alternativa versio de la albumo.
Tiu albumo estis la unua temo en ĉi tiu blogo. Do estas nur dece, ankaŭ fini tiel. Mia serĉo de ĉiuj kantoj estas plenumita. Mi estas feliĉa.
U2: Love You Like Mad