Monataj arkivoj: Novembro 2003

Vortoj, vortoj – mi ne povas plu

Moritz Scheunemann petis min kompili 2-3 KDjn por la trinkejo dum la IS en Naumburg/Saale. Tio ekis neantaŭvideblan aktivecon ĉe mi: Ĉiujn KDjn kaj mian MP3-kolektis mi traaŭskultis por kompili liston da interesaj kantoj. Mi alcelas verki plurajn memkompilitajn Esperanto-KDjn por diversaj okazoj: Unu kun dancebla rokmuziko (por diskoteko aŭ trinkejo), unu kun nedancebla rokmuziko (por trinkejo; tiel la bonaj nedanceblaj rokmuzikaĵoj aŭskultiĝas), unu kun monda muziko (por ĉiuj specoj de internacia festo), unu kun baladoj (por para dancado ktp.), unu kun trankvila muziko (por gufujo), unu kun brumuziko (por la malmolaj momentoj), unu kun elektronika muziko (por la ĝistranca dancado)… multa laboro sed ege bela tasko kiu finfine denove postulas mian muzikguston kaj intelekton!

Ken Miner skribis pledon por la vorto “lunĉo”. Fakte mi apartenas al tiuj homoj, kiuj restas skeptikaj kontraŭ multaj neologismoj. Kelkajn ni certe bezonas – sufiĉas serĉi en vortaro la indikon, ke iu vorto estas “Zamenhofa”, kaj oni facile konstatos, ke temas pri malmultegaj radikoj, kiuj neniel sufiĉus por la hodiaŭa vivo kaj ne respegulus la nunan staton de la Esperanto-parolantaro. Vivanta lingvo devas esti malferma al la enkonduko de novaj vortoj – mi mem plej bone sciu tion, elpensinte esprimojn por la diversaj specoj de elektronika muziko.

Samtempe, kaj jen la alia flanko de la monero, tro multaj radikoj sennecese malfaciligas la lernadon de lingvo. Ĝuste pro tio Esperanto havas siajn konstrusilabojn, kiuj estas fortaj iloj por esprimi eĉ fajnetajn diferencojn. Kiu pledas por nova neologismo, sekve devas doni kialon kial ne eblas esprimi la saman per jam ekzistantaj vortoj kaj aldonaĵoj. Mi jam plurfoje diskutis (rete) kun personoj kiuj ŝatis uzi multajn neologismojn, ambaŭfoje temis pri angladevenaj vortoj. La aliaj opiniis ke necesas substreki la apartan signifon, kiun certa vorto havas en la angla, per propra vorto. “Tute alia afero ja bezonas novan vorton!” estas t.n. “mortbata” argumento – ĝi ĉiam uzeblas, kaj sekve estingas ĉiun diskuton. Bedaŭrinde al tio ĉiam eblas respondi per alia, same forta mortbatargumento: “Bone, tiam tiun rajton same havu ĉiu lingvo, en kiu la diskutita vorto havas apartan signifon!” Tio kompreneble gvidus al sennombraj neologismoj, kiuj detruus la koherecon kaj tiel la kompreneblon de Esperanto, kaj montras ke ne eblas solvi la neologisman problemon racie.

Se “lunĉo” estas speciala afero, tiam mi insistas pri “mitageseno”. Germanio havas tute apartajn kutimojn pri manĝado! Cetere rilate al manĝoj, ekzistas multe malpli da ritualoj, reguloj aŭ aliaj fiksaj kadraj kondiĉoj ol en aliaj nacioj. Ĉiu tempo bonvenas por manĝi; kaj la horo ne decidas, ĉu temas pri “granda” aŭ “eta” manĝo. Se “tagmanĝo” havas tiom klare difinitan signifon, tiam ĝi ne taŭgas por esprimi la multsignifan Germanan “Mittagessen”.

Kiel mi refoje konstatas dum junularaj renkontiĝoj, la samaj vortoj evidente havas la plej diversajn signifojn en diversaj kulturoj. Kion ni Germanoj akceptas kiel tute normalan vespermanĝon, la Francoj primokas kiel “terure aĉan manĝaĵon” kaj la Hungaroj kiel “nemanĝeblaĵojn” (IS en Trier 2002/03). Sed ĉu tiaj kulturaj kaj gustaj diferencoj nepre signifu ke ĉiu el ni uzu sian propran neologismon? Ĉu ni bezonas du dek vortojn por “biero”, nur ĉar la Itala biero por Germanoj estas “akveca kaj kun amara postgusto”, la Brazila “ĉiam servita kvazaŭ glacie” sed samtempe la Ĉeĥa “bonega, same bongusta kiel hejme”?

Mi opinias ke lingvoj estas komunikiloj por paroli pri la diferencoj, ne por difini ilin kun matematika ekzakteco.

IS… oni vekas nin trumpete

Ankoraŭ ekzakte unu monato ĝis la IS. Nekredeble, kiom rapide la tempo forflugas! Mi jam dum semajnoj ne plu sukcesas ĝustatempe fari enskribon en mian taglibron. Tiun mizeran staton tamen kaŭzas sufiĉe bonveninda fakto: Tiom multe okazas en mia vivo, tiom intense mi vivas. Kia vivoironio do: Ĝuste kiam mi havas ion por rakonti, mi ne plu havas la tempon por rakonti ĝin! Sed mi ne plendu pri tio, min ege nervis mia vivo kiam estis inverse. Cetere “esti okupita per laboro kun averaĝe fruktodonaj rezultoj” estas la plej bona kuracilo kontraŭ troa, deprimiga cerbumado.

Mi risku rapidan superrigardon pri la pasintaj eventoj. Ili normalkaze meritus propran artikolon, sed nun devas haste esti menciitaj en kelkaj kurtaj frazoj: Okazis Esperanto-kurso en mia hejmvilaĝo Nordwalde! Ĉiama revo iĝis realo, dank’ al la laboro de mia frato (grandparte), Krücke (kiel instruisto) kaj mi (parte). La kvin finintoj volas eĉ daŭrigi la lernadon.

Ekzistas du novaj esperantlingvaj rettaglibroj, nome tiu de Manuel Pancorbo Castro kaj tiu de Nicola Ruggiero, kaj ambaŭ jam ligas al la mia. Mi fieras (sen ke je sobra taksado vere ekzistus kialo por tio).

Mia elektronika fruverko “Till kaj Gunnar faras teknon” aperas en parolata kontribuo de amuzulo. Min ĉiam nove surprizas, kiom multe homoj konas (kaj ŝajne ŝatas) ĝin. Kio komenciĝis kiel tekno-parodio, iom post iom iĝis serioze aprezata.

Revenante al la titolo kaj la unua parto de la enskribo, mi malkaŝu projekton kiun mi jam menciis plurfoje, sed pri kiu mi antaŭe ankoraŭ ne volis skribi: Ilona Ebel jam dum la Revelido-semajnfino meze de septembro proponis al mi organizi muzikan prezentiĝon dum IS kun trumpetoj. Ŝi kaj Oliver Loose estas ambaŭ junaj esperantistoj sen iu sursceniĝo dum la IS ĝis nun. Ili ŝatas muziki kaj regas tiun latunan blovinstrumenton, do kial ne kune ekzerci ion? 2-3 kantoj ŝajnas al mi realisma celo por la unua fojo, do mi aligis Sebastian Hoffmann al la rondo, ĉar li ne nur estas talentita muzikisto, sed ankaŭ kapablas noti melodiojn por multegaj instrumentoj. Dum la IS do ni estos 2 trumpetoj, 2 gitaroj (kaj eble pli) kaj prezentos minimume 2 kantojn, verŝajne eĉ 3 kaj se ni vere frenezas, unu plian, sufiĉe malfacilan. Se tio bone sukcesos, tiam el tio povus kreski plia muzika aktiveco – kaj Esperantujo urĝe bezonas kelkajn freŝajn kaj bonajn muzikistojn!

Tagoj kaj semajnoj pasas kiel trajno

Foje vere la mondo kulpas, ke mi ekdubas pri mi mem. Kiam mi kiel kutime serĉis recenzojn pri Esperanto-muziko en la reto, mi trovis kelkajn de mi mem en la franca magazino “Hades-Presse”. Mi memoris pri tiu projekto; mi ja permesis al la redaktantoj reuzi miajn recenzojn. Sed kiam mi legis la tekstojn en la franca kaj Esperanto, mi pli kaj pli sentis min malagrable, ĉar la esperantlingvaj recenzoj ŝajnis al mi ne tre bonstilaj. Ĉu mi vere verkis uzante tiom banalan vortumadon, tiom mallertan esprimmanieron, tiom tedan tekstfluon? Feliĉkaze mi eltrovis post kelkaj minutoj, ke tute ne temis pri miaj originaj recenzoj! Oni ŝajne unue tradukis ilin al la franca kaj poste reen al Esperanto, kun la kutimaj difektoj de duobla traduko: Krom la jam menciita stila kvalitoperdo, nun foje legeblas la kontraŭo de kion mi skribis origine!

Persone: …sed estas ne
origina recenzo
paĝo kun la fuŝita versio

Kiam la fino de la jaro alproksimiĝas, indas fari planojn por la sekva. Normalkaze mi verkas ilin iam dum aŭ post la IS. Sed ĉifoje mi jam nun havas interesan projekton.

La instigo: Ekde longe mi sentas, ke miaj statistikaj indikoj pri Esperanto-muziko en la reto ne plu sufiĉas. Kelkaj kantoj ne plu haveblas rete, do la ciferoj iĝas pli kaj pli teoriaj. Samtempe homoj ofte serŝas bonan muzikon en la reto sed nur malfacile sukcesas – ne ĉiu estas informadikulo kaj sperta serĉanto kiel mi. Mi ĝis nun hezitis simple publikigi detalajn informojn pri mia interreta MP3-kolekto en la reto. Tradicia “stata” XHTML ne estas taŭga solvo por prezenti listojn, se oni volas ordigi ilin laŭ diversaj kriterioj (aŭ eĉ novkompili).

La solvo: Datumbazo (SQL) kaj dinamika HTML (PHP) kun formularoj permesas al la surfanto, elekti, kion ekzakte li ekzakte sercxas, kaj poste produktas la adekvatan liston. La tuto ekzistu en diversaj lingvoj, tiel ke ne nur esperantistoj povu ĝin uzi. (Neesperantistoj havas eĉ pli grandajn problemojn, trovi Esperanto-muzikon, ĉar ili ne komprenas la tekstojn de esperantlingvaj retpaĝoj.) Ĉiam kunestu indiko pri kie akiri la tutan KDn aŭ kasedon, se io tia ekzistas.

La vojo: Igor kaj mi priparolis la aferon jam unu tagon antaŭ mia naskiĝtaga festo (li venis iom pli frue ol atendite, kaj tiel ni havis tempon por babili). Mi verkis la teorian koncepton, kiu jam estas tre kongrua al komputilaj formalaĵoj, kaj Igor korektis kaj nun realigas ĝin en la formo de datumbazo. Verŝajne baza versio jam pretos fine de la jaro.

La estonteco: Tio kompreneble nur estas la unua paŝo. Tiklaj iĝoj la formularoj, kaj necesos fari la tedan entajpadon por plenigi la datumbazon kun enhavo. Sed Igor kaj mi ne alcelas atingi unuan uzeblan version tre baldaŭ. La tuta projekto ja estas por 2004! Do spite al tre maloportuna tradicio en Esperanto, mi ne fiere fanfaronas ke “ĵus ekis projekto XY!” sed modere notas ke “certe ankoraŭ daŭros, ĝis kiam aliaj povos sperti rezulton”. Tamen – la unuaj, bazaj, konkretaj paŝoj jam estas faritaj, kaj ni konas nian estontan vojon.

Kiu volas vivi por ?iam?

Du malbonaj muzikaj novaĵoj:

www.mp3.com ĉesos ekzisti en sia nuna formo la 2an de decembro. Post pli ol kvar jaroj ekde kiam mi malkovris tiun TTT-ejon (en julio 1999), malaperos bonega loko por trovi muzikon de nekonataj artistoj el la tuta mondo. Mi neniam pensintus ke tio povus okazi. Sed financaj problemoj devigis la originan fondinton, Michael Robertson, vendi la tuton al CNET, kiu ne volas pluoferti retspacon al artistoj, kaj anstataŭe eki novaĵservon tie. Malfacilas esprimi kiom multe mp3.com ŝanĝis mian artistan aktivecon al pli bono; mi havis multegajn interesajn kontaktojn, kaj kiel muzikkolektanto, mi malkovris dekojn da bonegaj artistoj. Mia komputilo enhavas plurajn gigabajtojn da kantoj (pli ol mil titoloj!) nur de tiu fonto. Kaj fine, kaj eble plej grave, ĉe mp3.com mi trovis la muzikon de Magnus kaj Andreas Viklund, kiuj ambaŭ aperis poste sur la Elektronika Kompilo. Fakte la interreta artista sceno instigis min al tiu projekto, sen ĝi mi ne farintus ĝin. Do mp3.com iel ankaŭ estis patro de la EK, kaj tiel de la antaŭenigo de la Esperanto-muziksceno.

Mi pripensas kien translokigi mian muzikon. Ekzistas minimume tri kandidatoj: mp3.de, mp3.com.au kaj vitaminic.de. La plej mallongan adreson ofertas mp3.de, dum la plej bonajn paĝojn havas mp3.com.au laŭ mi.

Ĉisemajne mortis Michael Kamen, komponisto de filmmuziko. Li ne nur estis dirigento ĉe multaj filmsonŝpuroj (kaj ĉe albumo kun “klasikigitaj” kantoj de Metallica), sed verkis kelkajn tre konatajn popkantojn (kun Eric Clapton, Sting, Bryan Adams kaj Rod Stewart). Lia plej grava verko por mi tamen estas la filmuziko de Highlander. Malmultaj filmoj havas tiom bonan sonŝpuron, kaj tiu de Highlander duoble ravas min ĉar ĝi enhavas kaj rokmuzikon kaj orkestrajn pecojn. La rokkantojn ludis la famega grupo Queen! Ah jes, cetere la filmo mem ankaŭ bonegas – sendube esenca verko el la 1980aj jaroj.

La vivfilozofia angulo: En Germanio nun venis al la kinejoj la filmo “L’auberge espagnole” el Francio. Ĝi rakontas la spertojn de juna studento dum unujara eksterlanda studado. Mi mem konas la tipajn problemojn kaj agrablaĵojn kiujn oni travivas en tia situacio, studinte inter septembro 1999 kaj junio 2000 en Catania (Sicilio). En artikolo pri la filmo, spiegel.de finas per tre pravaj vortoj:

“Kelkfoje oni devas flugi longe for, por pli proksimiĝi al si mem.”
(Manchmal muss man weit wegfliegen, um sich selbst näher zu kommen.)

Malofte mi legas tiom okulfrape trafan komenton. Mi mem ĉiam diris: “Kelkfoje oni devas iri longe for de la hejmo, por trovi al si mem.” Kiom pensiga kaj samtempe trankviliga scii ke ankaŭ aliaj homoj vidas eksterlandan studadon ne kiel nuran senpaŭzan feston, sed kiel serĉon de si mem. Mi pensas, ke la vivo ofte donas la plej malfacilajn ekzamenojn, sed se oni majstras ilin, tiam oni iĝas nova, pli forta homo.

Chu vi certas, ke la historio vere dankos al vi?

La du muzikaj novaĵoj: Mi komencis traaŭskulti la KDjn kiujn Arafat la DĴ lasis ĉe mia hejmo post la festo. Multaj interesaj kantoj, multa metalroko, sed ankaŭ la 1980aj jaroj ricevas sian lokon. Mi demandos Arafat pri kelkaj kantoj, kiujn mi ne trovis sur la KDj, sed pri kiuj mi scias, ke li ilin havas. Fakte laŭ la numeroj de la KDj mankas kelkaj.

Mark Eaton kreis Vinilkosmo-paĝon kiu prezentas Esperanto-muzikon al la anglalingva publiko, kun 12 elŝuteblaj MP3-dosieroj, inter ili tri antaŭe interrete ne haveblaj: http://www.vinilkosmo.com/?prs=listen.

Mi ĉiam opiniis ke vinilkosmo.com estas bona loko por mendi, sed malbona loko por ekkoni Esperanto-muzikon. Kaj sincere, kiu aĉetas ion kion li ne konas? Mi tre kontentas ke tiu manko nun ne plu ekzistas – almenaŭ por la anglalingva mondo, el kiu (laŭ informoj de Mark, kiu regule analizas la statistikojn) venas 99%j de la vinilkosmo.com-vizitantoj. Bone ankaŭ ke finfine Vinilkosmo mem prezentas informojn pri Esperanto-muziko. Ĝi tro longe fidis je aliaj pro tio tasko; oficiala TTT-ejo estas pli kredinda ol la amatoraj paĝoj eĉ de la plej vervaj muzikŝatantoj.

La Germana televido okazigas sufiĉe primitive stultan konkurson pri “la plej grava Germano”. Jam la demando, kiu estis la plej grava, estas stulta – tiu dubinda adorado de la “numero unu” montras, ke homoj ne bone komprenas matematikon. Superlativoj estas senvaloraj, se ne samtempe temas pri pozitivoj. Oni povus riproĉi al mi, ke estas surprize ke ĝuste mi kritikas tian konkurson – ja mi daŭre ŝatas substreki la valoron de la individuo kaj la meriton, kiun unu persono sole povas ekposedi. Nu, kiu farus tion, forgesus, ke mi samtempe tre estimas socion, kaj tia sensenca elstarigado de unuopaj personoj ne bone kongruas al socio, en kiuj multaj elementoj donas utilan kontribuon.

Ankaŭ la kadraj kondiĉoj, sub kiuj la konkurso okazas, estas dubindaj – anstataŭ demandi tiajn historiistojn (sciencistojn), kiuj estas imunaj kontraŭ popularscienco kaj aktualaj gazetaraj modoj, oni uzas retorikemulojn, kiuj propagandas por “sia” kandidato, kaj krome lasas la demandon al la publiko. Plej idiota tamen estas, ke oni malpermesis la elektadon de Adolf Hitler kiel la “plej gravan Germanon”:

1. Hitler estis Aŭstro, kiu suferis (kaj poste suferigis) pro la mensa malsano, kiu montriĝis tielmaniere ke li asertis, esti (aŭ nepre devi esti) Germano.
2. La malpermeso de li kiel kandidato montras, ke la televidkanalestroj serioze timas, ke la publiko elektas lin. Sed se la publiko vere elektas diktatoron, tiam ĝi montras ke ĝi ne meritas demokratian elekton, kaj oni tuj povas rezigni pri tia decidmaniero.

Je la surprizo de multaj, la listo de la 11 plej gravaj Germanoj feliĉkaze enhavas eĉ ne unu sportiston, aktoron, popstelulon aŭ televidikonon. Listo de dek unu personoj estas iom pli malidiota laŭ mi, kaj do jen ĝi:

Albert Einstein, fizikisto
Johann Sebastian Bach, komponisto
Karl Marx, socisciencisto kaj ekonomisto
Otto von Bismarck, kancliero de la Germana regno
Hans kaj Sophie Scholl, batalantoj kontraŭ la Nazia reĝimo
Willy Brandt, socialdemokrata kancliero de FRG
Johannes Gutenberg, inventinto de la libropresado
Martin Luther, religia reformisto
Johann Wolfgang von Goethe, poeto kaj verkisto
Konrad Adenauer, konservativa kancliero de FRG

Eksterlandanoj verŝajne ne konos la tri kanclierojn kaj la gefratojn Scholl, dum la aliaj nomoj espereble apartenas al la ĝenerala scio de edukita homo.

Johannes Gensfleisch, nomata Gutenberg, inventinto de la libropresado
?i tie estis bildo de Gutenberg. Mi forigis ?in pro ekdubo pri la uzorajtoj. Laŭ mi, el ĉiuj famaj aŭ gravaj Germanoj, pri kies agoj mi scias, la titolon meritas Gutenberg.

Kialoj:
1. Gutenberg inventis ion fundamente novan. Multaj aliaj post li nur povis famiĝi pere de lia verko: El la supra listo ekzemple Martin Luther kaj lia germanlingva traduko de la biblio; Karl Marx kaj lia komunista manifesto; la gefratoj Scholl kaj siaj informfolioj kontraŭ la milito kaj la diktaturo en nazia Germanio.
2. La verko de Gutenberg estas principe politike kaj ideologie neŭtrala kaj sekve povas esti rekonata kiel grava invento de ĉiuj. Ke presitaj libroj iĝis danĝeraj por estantaj sistemoj, montras nur la gravecon de la invento.
3. La verko de Gutenberg estas multcele uzebla; por scienco same kiel por muziko, por politiko same kiel por poezio; kaj povas funkcii kun ĉiu lingvo, por kiu ekzistas skribaj signoj. Tial ĝi povas utili al la plej multaj homoj.
4. Gutenberg dum sia vivtempo ne sukcesis profiti de sia invento. Li mortis kiel malriĉulo. Estus tre digna gesto memorigi pri homo kiu persone ne plu spertis la rekonon, kiun li meritis.

Ekzistas foto-serio ĉe Spiegel.de kun la aliaj dek “plej gravaj” Germanoj.

Vivo duras sed vi molas

Hieraŭ mi festis mian naskiĝtagon. Jes, ĝi estis jam antaŭ monato, sed estis la plej frua dato, dum kiu ĉiuj miaj familianoj havis liberan sabaton. Ĉeestis ĉirkaŭ 30 personoj, la duono el ili virinoj… jes! Kaj kiaj virinoj! Ekstera observanto ne kredus ke mi studis “ion kun informadiko”. Tielmaniere mi facile povas fajfi pri la studentaj festoj, kie studentinoj kutime, kiam ili eksciis mian studofakon, aŭ ŝokite preskaŭ forkuris aŭ arogante ignoris min. Kelkaj el la ekonomikaj studentinoj, kutime tro ŝminkitaj kaj superfacaj, eĉ donis tiom varmegajn rigardojn al mi ke mi poste devis iri al fridujo por revarmiĝi…

Sed por reveni al la festo: Mi ja antaŭvidis kion la virinoj volis trinki, kaj do aĉetis Smirnoff Ice, Baccardi Breezer, ĉerizan brandon (kun iom da vodko) kaj tri botelojn da vino. Je mia surprizo, ili tamen rekorde rapide trinkis kaj ebriiĝis, feliĉkaze nur kun agrablaj sevkoj.

La saĝa (aŭ ruza) frazo “Zorgu pri tio, ke la virinoj bone amuziĝas, kaj la festo estos sukcesa.” denove pruviĝis; viroj ĉiukaze nur atentas pri la virinoj.

La donacoj de la gastoj estis ĉarmaj kaj praktikaj: Praktikaj estas du KD-ujoj, kiujn mi urĝge bezonas, ĉar mi nuntempe devas stoki grandan pakaĵon da KDj en simplaj paperegaj kestoj. La KD-ujoj donos hejmon al po 60 KDj (eble tio sufiĉos ĝis la fino de la jaro…). Ĉarma ideo estas la antaŭtuko, ornamita per miaj aktuale plej kutimaj kvar frazoj. Kelkaj el la knabinoj jam anoncis ke ili volas iam vidi min portanta tiun antaŭtukon… kaj fakte nur tiun antaŭtukon! Eble mi finu ĉi tie la rakonton kaj nur mildige aldonu, ke la junulinoj ŝatas ŝerci kaj troigi pri tiaj temoj. (Tamen bela komplimento, ĉu ne?)

Kiel DĴ ne rolis mi, sed mia kolego DĴ Arafat. Tiu ulo kompreneble ne vere nomiĝas Arafat, sed ricevis tiun kromnomon, ĉar li aspektis kiel junula versio de Arafat antaŭ kelkaj jaroj. La muziko estis foje iom laŭta por mia gusto, sed almenaŭ mi ne devis zorgi pri la sorto de miaj KDj, ĉar Arafat kunportis sian propran KD-aron.

Nur iom antaŭ la sesa matene mi enlitiĝis! Tamen la purigado ne estis terura tasko; rompiĝis nur unu bierbotelo, kaj mi jam ordigis grandan parton de la manĝilaro kaj glasoj antaŭ ol iri liten (jen bona truko por eviti tedan laboron dum la sekva tago!).

(Mi estas preparanta fotojn… mi enretigos ilin poste, kiam mi havos ne nur tiujn de la cifereca kamerao, sed ankaŭ la paperajn. Antaŭĝoju! Nordwalde havas belajn enloĝantinojn…)

Tiu unu gitaro shanghis lian tutan vivon

Sabate mi veturis al Paderborn kaj tie kune ekzercis kun Sebastian Hoffmann por la Kuracistoj-koncerto kiu okazos dum la IS en Naumburg. La komuna muzikado estis tre agrabla kaj esperiga: Mi pli bone sukcesis samtempe kanti kaj gitarludi ol antaŭe. La malnovajn kantojn (de 2001) ni ludis tute flue, la duajn (de 2002) sufiĉe bone ĝis flue kaj la tute novajn jam tre bone. Kune ni ankaŭ konsentis pri notoj por alia muzika projekto, pri kiu mi ankoraŭ ne skribu pli… ni vidos dum IS, kiom bone ĝi funkcias. Ĉiukaze mi rimarkis kiom utilas mia kantokolekto: Tre facilas presi kaj rete sendi notojn. Eble tio eĉ povus iĝi bazo por komuna muzikado en Esperantujo ĝenerale! Dum la muzikado Sebastian rimarkis kelkajn eraretojn en miaj notoj, kiujn mi poste tuj povis korekti, ĉar la notoj ekzistas en taŭga dosierformato.

En Paderborn mi ne nur vizitis mian iaman loĝejon, sed tie ankaŭ renkontis mian ekskunloĝanton Hanno. Tute agrabla revido; ankaŭ li fartis tute bone, finiĝinte sian magistran laboron antaŭ eble du monatoj. (Mi tiutempe helpis al li pruntedonante mian presilon, pro kio li tre dankis.) Normalkaze mi ĉiam estas iom melankolia, revenante al lokoj de la pasinteco. Sed ĉifoje mi tre ĝojis, ĉar mi sentis min kiel venkinto, kiu revizitas la iaman batalkampon. (Tio eble sonas tre milite… sed studado ofte similas al batalo.) Ĉio aspektas pli bone se oni mem estas en pli bona, trankvila stato.

Vespere ni veturis al Meschede; Hanno al siaj gepatroj, Sebastian kaj mi al Krücke kiu festis sian naskiĝtagon kune kun du amikoj. Kiel gastoj entute eble venis 100 personoj, la plej multaj havante 30 jarojn aŭ pli. Feliĉkaze ankaŭ Igor (el Paderborn) kaj mia frato Harald ĉeestis, do ni ne nur havis tre bonan Esperanto-rondon, sed ankaŭ faris la kutimajn ŝercojn! Parolante kun diversaj aliaj personoj el Meschede, la hejmurbo de Krücke, mi refoje konstatis ke Vestfaloj bone interharmonias, malgraŭ la tute diversaj pejzaĝoj de Monasterlando kaj Saŭrlando.

Bildo de mia hejmregiono: Aŭroro Monastera
?i tie estis bildo de polarlumo. Mi forigis ?in pro ekdubo pri la uzorajtoj. Fine de oktobro okazis du fortegaj sunŝtormoj. Ili kaŭzis lumefektojn, kiujn oni kutime nur renkontas ĉe la du polusoj kaj kiuj nomiĝas “polara lumo” (aurora borealis) kaj “Aŭstralia lumo” (aurora australis). (Sur mia paĝo kun spacaj fotoj mi montras bildojn de ambaŭ.) Belege! Kaj pro la forteco de la sunŝtormoj, tiu fenomeno videblis i.a. ĉe mia hejmo en Münster! Mi maltrafis la ĝustajn momentojn por vidi la aŭroron propraokule, sed feliĉkaze trovis fotomaterialon en la reto. La apudan bildon mi prenis el foto-serio ĉe Spiegel.de.

Kadra okazaĵo dum la semajnfino:

Sabate estis la naskiĝtago de mia patrino. La tuta familio – tute nekutime, kaj tial menciinda – komune matenmanĝis, kaj dum tio mi kantis “Uruguay” de Funny van Dannen, ĉar mia patrino deziris tion. Bedaŭrinde mi post tio devis hasti for, kaj ne plu sukcesis remeti mian plektron en mian ĉambron. Kiam mi dimanĉe revenis, mi serĉis ĝin dum kvaronhoro sur la tablo kaj planko, sed ne trovis ĝin. Mi demandis mian patrinon, priskribis la plektron, kaj ŝi diris: “Ah jes! Mi pensis ke temis pri parto de iu pakaĵo kaj forĵetis ĝin!” Argh! Feliĉkaze ĝi tuj retroveblis per unu rigardo al la rubujo. Kia hororo preskaŭ perdi la plektron kiu akompanis min dum multaj jaroj kaj kiu estis donaco de mia unua gitara instruisto!

Ne plu forgesu pri mi

La 5an de novembro, mi finis version 1.4 de mia kantokolekto, skanigante kvin kantojn (kvar DINA5-paĝojn). Normalkaze mi zorgas pri taŭge tajpita teksto, sed ĉifoje ne eblis atingi tian rezulton. Nun ĉiuj 97 kantoj ekzistas en PDF- kaj RTF-formato, kio tre gravas: Eĉ se la papera versio estus ŝtelita, perdita aŭ detruita, mi tamen povus kun nur iom da peno kaj tempo komplete rekonstrui ĝin.

Vendrede mi iris manĝi al Greka restoracio kune kun multaj knabinoj kaj kelkaj uloj. Bonega manĝaĵo, sufiĉis preni porinfanan teleron, tiom multa estis… kaj damne, la akompanantaj virinoj estis vere ĉarmaj! Mi sentis min kvazaŭ kiel famulo kiu tute elitece povas manĝi kun pluraj belulinoj. La artisto en mi tre feliĉis pri tio.

Poste mia frato kaj mi ankoraŭ rigardis filmojn kune kun tri el la ĉarmulinoj (antaŭe kutime nur estis du, do ilia nombro kreskas… ha, progreso!). Malgraŭ la tiom simpatiaj knabinoj kaj pro terura laceco kaj ioma malbonfarto, mi enlitiĝis post la unua filmo, do mi nur skribu pri ĝi, nome Memento. Tre interese farita verko, sed por ne malkaŝi ion tro, mi menciu nur la plej bazan elementon de ĝi: La ĉefa karaktero perdis sian (mallongtempan) memorkapablon kaj do en intervaloj de kelkaj minutoj ĝis kelkaj horoj forgesas, kion li faris antaŭe. Li provas helpi sin mem, skribante notojn pri kio estas kio, kion li faru ktp. Tiu idea en iom alia formo aperis jam en la filmo Total Recall, en kiu oni ŝanĝis la personecon de la heroo, donante al li aliajn memorojn. Dum li serĉas sian veran identecon, li plurfoje malkovras dokumentojn verkitajn de si mem antaŭ la forigo de la malnovaj memoroj kiuj helpu lin.

Kaj nun la surpriza malkaŝo: Mi tute konas tiun situacion! Informadikistoj regule alfrontas la jenan problemon: Ili verkas programkodon kiu ne nur enhavas multajn abstraktajn variablajn nomojn (“$i”, “$str_user”, “$int_entity”) sed ankaŭ – kun kreskanta komplekseco – iĝas pli kaj pli ne komplete superrigardebla. Sekve oni facile kaj rapide forgesas, kial oni verkis aferojn tielmaniere, aŭ kial oni entute bezonas certajn procedurojn. Jam post tri monatoj programo, kiun oni dum intensa taga kaj nokta laboro verkis, en kiun oni do investis sian tutan cerban forton kaj detalan pasion, kies fontokodo sekve devus esti kvazaŭ plej konata hejma kampo, ŝajnas kiel fremda laborrezulto de iu tute nekonata persono. Tio estas la unua ŝoko, kaj la dua: Se oni ne plu komprenas la programon, tiam oni ne plu regas ĝin, kaj tial ne plu povas uzi ĝin.

La nura vojo por eviti tian sakostraton konsistas el abunda kaj detala komentado de la kodo. Al kiu celo servu tiu subprogramo? Kiun taskon ĝi plenumu? Kial mi entute bezonas ĝin? Kion signifas tiuj kriptaj variabloj? Kio ekzakte ili enhavas? Kiujn eblajn rezultojn havas la kazodistingoj? Kiun situacion la diversaj kazoj respegulas? Ĉu ekzistas nesolvitaj problemoj aŭ plibonigeblaj partoj? Nur komencantoj kaj amatoroj opinias, ke ili ne bezonas komenti sian kodon. Eble ankaŭ ekzistas genioj kun perfekta memorkapablo, sed mi, simpla homo kaj normalmorteblulo, ne sentas min stulta aŭ infaneca se mi skribe fiksas mian pensojn kaj decidojn. Cetere tio ankaŭ helpas ĉe muzikaj projektoj, do foje informadiko ofertas virton, kiun la ekstera mondo nur bezonus preni por akiri grandan utilon, eĉ tute sen komputiloj…

Du el la ĉefaj aktoroj de “Memento” ankaŭ ludis gravan rolon en la filmo Matrix, nome Carrie-Anne Moss (“Trinity”) kaj Joe Pantoliano (“Cypher”). Kelkaj Germanoj verkis tre amuzon parodion kun la titolo “Matrix XP“. Tre indas rigardon!

“Memento” kaj “Matrix” posedas plian komunan elementon: La ĉefa karaktero renkontas virinon kaj, iam en trankvila fazo inter la pli batalplenaj scenoj, ekhavas ian romantikan/amoran travivaĵon kun ŝi. Tio pensigis min al la filmo Blade Runner, en kiu tio ankaŭ okazas kaj en kiu ankaŭ memoroj (tie eble artefaritaj kaj implantitaj) kaj identeco (Kio konsistigas ĝin? Kion distingas homo de roboto?) estas centraj temoj. Tiaj amscenoj laŭ mi iel respegulas la veran vivon: La heroo, ĉasita de danĝeraj kontraŭuloj, apenaŭ trovas tempon por respiri, sed trovas almenaŭ momenton da ripozo en la brakoj de virino. La rilato de la paro estas en daŭra konflikto kun la cetera mondo, kaj alvenas duboj kiel “Eble vi mortos aŭ iam ne plu memoros min; ĉu tamen indas ke ni nun amas unu la alian?” Tiun penson eĉ pli artikulas la komputila ludo “Blade Runner”. Cetere mi pensas, ke la respondo al tiu lasta demando estas “jes”.

aktualaj ciferoj pri mia MP3-kolekto (2003-11-09):

mp3.com
3,58 GB (3.853.599.530 bajtoj)
1.091 dosieroj, 17 dosierujoj

MP3
7,58 GB (8.139.184.234 bajtoj)
2.582 dosieroj, 61 dosierujoj

Venis la autun’, la varmo de la sun’ nin lasis tute solaj en la nordo

Ekde la 31a de oktobro, pretas versio 1.3 de mia kantokolekto.

Tute nova nur estas “Feliĉe” (origine de Esperanto Desperado, sed en la versio de Bertilo Wennergren).

Sed mi enkomputiligis “Birdu, flugu for” (“Szállj el kismadár”) de Republic, “La boksisto” (“The boxer”) de Simon & Garfunkel kaj “Nia trajno” de Ĵomart kaj Nataŝa, tiel ke ekde nun multe pli facilas gitare akompani tiujn kantojn.

Mi refaris la kanton “Kiel ponto trans akvo ŝtorma”, uzante tri diversajn fontojn. La rezulto estas multe pli konvinka kaj proksima al la originalo ol la antaŭa versio.

Kiu ŝatas sciencfikcion kaj konas la Usonan popkulturon, tiu certe konas “Spacoŝipo Enterprise”, ankaŭ konata kiel “Star Trek”. Ne estas novaĵo ke adorantoj de la serioj kaj la filmoj kreas proprajn historiojn en spaco kaj tempo. Sed kiel “Der Spiegel” raportas, kelkaj Nordgermanoj nun faris filmon en la platdiĉa!

Multaj verŝajne ne scias kio estas la platdiĉa, do mi uzu citaĵon el Landoj kaj lingvoj de la mondo:

Platgermana
La Platgermana (a? Platdi?a) estas memstara lingvo kun longa historio. ?i iam estis la oficiala lingvo en la Hansaj urboj, kaj estis komerca interlingvo de Londono ?is Novgorodo, kaj de Bru?o kaj Kolonjo ?is Bergeno kaj Stokholmo. Hodia? ?i tamen malgravi?is, kaj estas ofte rigardata kiel nura dialekto de la Germana lingvo.”

Sur la oficiala paĝaro de la projekto haveblas interalie du filmeroj kaj la titola muziko. Vere indas rigardi ilin, la specialaj efektoj estas parte tre impresaj. Multaj ŝercoj kompreneble alludas la lokan kulturon kaj vivon de norda Germanio. Cetere la aventuro konsistas el tio, ke la malbonaj Plengonoj ŝtelis la bieron kaj tial en norda Germanio ne povas okazi la tradiciaj pafistaj festoj ( = la kutima preteksto por terura drinkumado). Do herooj devas savi la (nordgermanan) teron kontraŭ la sorto soifa.

“De neie Apparatspott – Gerangel in Ruum & Tied”
la herooj en sia spacoshipo la malbonulaj Plengonoj che tipa nordgermana kamparanejo

Post multaj monatoj, mi denove havis interesan kontakton tra mp3.com. Oni alskribis min pro mia stacio “La Bamba” kiu enhavas diversajn version de la konata kanto. Kiel mi eltrovis, la kontaktinto ne nur produktis la muzikon por nova “La Bamba”-versio, sed ankaŭ artistinon kiun mi komence de 2002 malkovris. Erica Kelly kantas al miksaĵo el arenbio, soulo kaj popo kun latinmuzikaj influoj. Tio eble ne sonas eksterordinare, ĉar tia muziko ja estas tute moda nuntempe – sed male al la kutimaj komercaj kantoj, la peco “If I loved you” agrable surprizis miajn orelojn. Mi ĉiam diris ke teorie eblas fari muzikon en tiu stilmikso sen ke ĝi sonas primitive aŭ monotone – jen la praktika pruvo.

Finfine mi eltrovis ke mi apartenas ?i tien

Vendrede vespere, mi iris al “Halloween“-festo. Tio je la unua legado sonas stulte: Halloween tute ne estas Germana, sed havas siajn radikojn origine en nekristana tradicio, veninta el Irlando, de tie irinta al Usono kaj – kiel ĉiam – estis de la industrio enkondukita en Germanio, kompreneble sen doni germanlingvan nomon al tiu festo. Antaŭ kelkaj jaroj, ankoraŭ neniu konis Halloween en mia lando, kaj nun subite ĉiuj parolas pri ĝi, kvazaŭ temus pri longjara tradicio. Kiom hipokrita la Germana socio foje estas!

Nu bone, se mi do tute ne ŝatas kaj akceptas “Halloween”, kial mi tamen iris al tiu festo? Ĉio alia ne gravas, se vin invitas atraktivaj virinoj! Fakte nur 10% de la ĉeestantoj portis kostumon – evidente la homoj ne vidas sencon en maskado, se post malpli ol du semajnoj, la 11an de novembro, komenciĝos la sezono de karnevalo (almenaŭ en Germanio). Jen plia indiko ke Halloween ĉefe servas kiel superfaca kialo por denove drinki, kvazaŭ oni bezonus kialon por tio!

Sed mi finu mian lamentadon… mi vidis multajn tre belajn knabinojn kaj samtempe nur malmultan veran viran konkurencon ( = aŭ tro junaj aŭ tro ebriaj). Do mi preskaŭ la tutan malfruvesperon kaj nokton estis la sola viro inter 4-6 virinoj!

Kia ŝanĝo kompare al mia vivo antaŭ dek jaroj: Hejme neniu virino eĉ rimarkis min. Tiam mi tre suferis pro du kvalitoj miaj: Mi aspektas pli june ol mi estas, kaj mi preferas resti ĝentila, dum virinoj – laŭ mia sperto – ofte preferas malafablulojn, kiuj per sia stulta kaj kruda konduto faras “aventuristan” impreson. Nun, jarojn poste, la samaj iamaj malavantaĝoj iĝis atutoj… ekzistas virinoj en mia hejmo, kiuj aprezas bonan konduton kaj kiuj laŭdas mian “junan spiriton kaj koron”. Jen afero kiun mi tute ne atendintus en mia hejmvilaĝo! Ĉu mi kuraciĝis de la Esperanto-sindromo “amikoj en la tuta mondo, sed neniun hejme”?

La DĴj dum tiu festo ne komprenis kiel bone plenumi sian taskon. Ili surmetis stilojn, kiujn neniu normala vilaĝano ĉe ni ŝatas (teknon, hiphopon), ili plenumis muzikdezirojn unu post la alia sen atenti ĉu la kantoj konsistigas bonan vicordon (ofte ne), kaj ili surmetis multe maltro de la vere funkciantaj stiloj, rokenrolo kaj eĉ pli poproko el la 1980aj. Hej, mi tuj povintus diri al ili tion! Ha, mia sperto eĉ hejme funkcias! Kaj normalkaze oni diras ke la profeto neniom validas en sia hejmo… sed ankaŭ la knabinoj konsentis pri tio – kaj ili estas la personoj, pri kiu la DĴ atentu! Dum la taŭgaj kantoj mi freneze dancis kun ili. Ŝajne mi rekaptis mian malnovan kondicion (kia feliĉo, mi jam pensis ke mi maljuniĝis!). Cetere mi trinkis nur unu botelon da Smirnoff Ice je la komenciĝo de la vespero, krom tio nur kolaon. Kaj la virinoj ne nur ne plendi pri tio, sed tute konsentis. Damne, kio okazis al mia hejmvilaĝo? Se tiel daŭriĝas, mi iam vere restos tie!

Dimanĉe posttagmeze mi rigardis la filmon “Playing by heart” kun mia fratino kaj mia bofrato. Eble kelkaj opinias, ke ĝi estas kiĉa. Aliflanke ĝi enhavas bonan humuron (spritajn komentojn) kaj ankaŭ multajn malgajajn momentojn, kiuj montriĝas vere kormovaj; sekve ne estas superfaca verkaĵo. La filmo vivas precipe de la aktoroj, inter kiuj troviĝas Sean Connery, Dennis Quaid, Ryan Philippe (“Cruel Intentions“) kaj Angelina Jolie (*japs*, jes!).

aktualaj ciferoj pri mia MP3-kolekto (2003-11-02):

mp3.com
3,68 GB (3.962.556.610 bajtoj)
1.124 dosieroj, 17 dosierujoj

MP3
7,68 GB (8.248.136.789 bajtoj)
2.614 dosieroj, 61 dosierujoj