Hieraŭ mi festis mian naskiĝtagon. Jes, ĝi estis jam antaŭ monato, sed estis la plej frua dato, dum kiu ĉiuj miaj familianoj havis liberan sabaton. Ĉeestis ĉirkaŭ 30 personoj, la duono el ili virinoj… jes! Kaj kiaj virinoj! Ekstera observanto ne kredus ke mi studis “ion kun informadiko”. Tielmaniere mi facile povas fajfi pri la studentaj festoj, kie studentinoj kutime, kiam ili eksciis mian studofakon, aŭ ŝokite preskaŭ forkuris aŭ arogante ignoris min. Kelkaj el la ekonomikaj studentinoj, kutime tro ŝminkitaj kaj superfacaj, eĉ donis tiom varmegajn rigardojn al mi ke mi poste devis iri al fridujo por revarmiĝi…
Sed por reveni al la festo: Mi ja antaŭvidis kion la virinoj volis trinki, kaj do aĉetis Smirnoff Ice, Baccardi Breezer, ĉerizan brandon (kun iom da vodko) kaj tri botelojn da vino. Je mia surprizo, ili tamen rekorde rapide trinkis kaj ebriiĝis, feliĉkaze nur kun agrablaj sevkoj.
La saĝa (aŭ ruza) frazo “Zorgu pri tio, ke la virinoj bone amuziĝas, kaj la festo estos sukcesa.” denove pruviĝis; viroj ĉiukaze nur atentas pri la virinoj.
La donacoj de la gastoj estis ĉarmaj kaj praktikaj: Praktikaj estas du KD-ujoj, kiujn mi urĝge bezonas, ĉar mi nuntempe devas stoki grandan pakaĵon da KDj en simplaj paperegaj kestoj. La KD-ujoj donos hejmon al po 60 KDj (eble tio sufiĉos ĝis la fino de la jaro…). Ĉarma ideo estas la antaŭtuko, ornamita per miaj aktuale plej kutimaj kvar frazoj. Kelkaj el la knabinoj jam anoncis ke ili volas iam vidi min portanta tiun antaŭtukon… kaj fakte nur tiun antaŭtukon! Eble mi finu ĉi tie la rakonton kaj nur mildige aldonu, ke la junulinoj ŝatas ŝerci kaj troigi pri tiaj temoj. (Tamen bela komplimento, ĉu ne?)
Kiel DĴ ne rolis mi, sed mia kolego DĴ Arafat. Tiu ulo kompreneble ne vere nomiĝas Arafat, sed ricevis tiun kromnomon, ĉar li aspektis kiel junula versio de Arafat antaŭ kelkaj jaroj. La muziko estis foje iom laŭta por mia gusto, sed almenaŭ mi ne devis zorgi pri la sorto de miaj KDj, ĉar Arafat kunportis sian propran KD-aron.
Nur iom antaŭ la sesa matene mi enlitiĝis! Tamen la purigado ne estis terura tasko; rompiĝis nur unu bierbotelo, kaj mi jam ordigis grandan parton de la manĝilaro kaj glasoj antaŭ ol iri liten (jen bona truko por eviti tedan laboron dum la sekva tago!).
(Mi estas preparanta fotojn… mi enretigos ilin poste, kiam mi havos ne nur tiujn de la cifereca kamerao, sed ankaŭ la paperajn. Antaŭĝoju! Nordwalde havas belajn enloĝantinojn…)