Finfine mi eltrovis ke mi apartenas ĉi tien

Vendrede vespere, mi iris al “Halloween“-festo. Tio je la unua legado sonas stulte: Halloween tute ne estas Germana, sed havas siajn radikojn origine en nekristana tradicio, veninta el Irlando, de tie irinta al Usono kaj – kiel ĉiam – estis de la industrio enkondukita en Germanio, kompreneble sen doni germanlingvan nomon al tiu festo. Antaŭ kelkaj jaroj, ankoraŭ neniu konis Halloween en mia lando, kaj nun subite ĉiuj parolas pri ĝi, kvazaŭ temus pri longjara tradicio. Kiom hipokrita la Germana socio foje estas!

Nu bone, se mi do tute ne ŝatas kaj akceptas “Halloween”, kial mi tamen iris al tiu festo? Ĉio alia ne gravas, se vin invitas atraktivaj virinoj! Fakte nur 10% de la ĉeestantoj portis kostumon – evidente la homoj ne vidas sencon en maskado, se post malpli ol du semajnoj, la 11an de novembro, komenciĝos la sezono de karnevalo (almenaŭ en Germanio). Jen plia indiko ke Halloween ĉefe servas kiel superfaca kialo por denove drinki, kvazaŭ oni bezonus kialon por tio!

Sed mi finu mian lamentadon… mi vidis multajn tre belajn knabinojn kaj samtempe nur malmultan veran viran konkurencon ( = aŭ tro junaj aŭ tro ebriaj). Do mi preskaŭ la tutan malfruvesperon kaj nokton estis la sola viro inter 4-6 virinoj!

Kia ŝanĝo kompare al mia vivo antaŭ dek jaroj: Hejme neniu virino eĉ rimarkis min. Tiam mi tre suferis pro du kvalitoj miaj: Mi aspektas pli june ol mi estas, kaj mi preferas resti ĝentila, dum virinoj – laŭ mia sperto – ofte preferas malafablulojn, kiuj per sia stulta kaj kruda konduto faras “aventuristan” impreson. Nun, jarojn poste, la samaj iamaj malavantaĝoj iĝis atutoj… ekzistas virinoj en mia hejmo, kiuj aprezas bonan konduton kaj kiuj laŭdas mian “junan spiriton kaj koron”. Jen afero kiun mi tute ne atendintus en mia hejmvilaĝo! Ĉu mi kuraciĝis de la Esperanto-sindromo “amikoj en la tuta mondo, sed neniun hejme”?

La DĴj dum tiu festo ne komprenis kiel bone plenumi sian taskon. Ili surmetis stilojn, kiujn neniu normala vilaĝano ĉe ni ŝatas (teknon, hiphopon), ili plenumis muzikdezirojn unu post la alia sen atenti ĉu la kantoj konsistigas bonan vicordon (ofte ne), kaj ili surmetis multe maltro de la vere funkciantaj stiloj, rokenrolo kaj eĉ pli poproko el la 1980aj. Hej, mi tuj povintus diri al ili tion! Ha, mia sperto eĉ hejme funkcias! Kaj normalkaze oni diras ke la profeto neniom validas en sia hejmo… sed ankaŭ la knabinoj konsentis pri tio – kaj ili estas la personoj, pri kiu la DĴ atentu! Dum la taŭgaj kantoj mi freneze dancis kun ili. Ŝajne mi rekaptis mian malnovan kondicion (kia feliĉo, mi jam pensis ke mi maljuniĝis!). Cetere mi trinkis nur unu botelon da Smirnoff Ice je la komenciĝo de la vespero, krom tio nur kolaon. Kaj la virinoj ne nur ne plendi pri tio, sed tute konsentis. Damne, kio okazis al mia hejmvilaĝo? Se tiel daŭriĝas, mi iam vere restos tie!

Dimanĉe posttagmeze mi rigardis la filmon “Playing by heart” kun mia fratino kaj mia bofrato. Eble kelkaj opinias, ke ĝi estas kiĉa. Aliflanke ĝi enhavas bonan humuron (spritajn komentojn) kaj ankaŭ multajn malgajajn momentojn, kiuj montriĝas vere kormovaj; sekve ne estas superfaca verkaĵo. La filmo vivas precipe de la aktoroj, inter kiuj troviĝas Sean Connery, Dennis Quaid, Ryan Philippe (“Cruel Intentions“) kaj Angelina Jolie (*japs*, jes!).

aktualaj ciferoj pri mia MP3-kolekto (2003-11-02):

mp3.com
3,68 GB (3.962.556.610 bajtoj)
1.124 dosieroj, 17 dosierujoj

MP3
7,68 GB (8.248.136.789 bajtoj)
2.614 dosieroj, 61 dosierujoj

1 thought on “Finfine mi eltrovis ke mi apartenas ĉi tien

  1. goulo

    Estas ĉiam interese laŭ mi ke Halovino estas tiel usona/brita festo, kaj ne pli internacia. Ial ĝi ŝajnas tre praa kaj ne de nur unu lando/kulturo, kvankam mi scias alie! Mi imagas ĝin kiel praa tradicio en multaj landoj – mi ne scias kial. Eble ĉar ĉiu kulturo havas tradiciajn rakontojn de fantomoj, vampiroj, monstroj, revenantaj mortuloj, ktp.

    Sed eĉ en Usono, estas ofte multaj homoj kiuj ne portas kostumojn. Maldiligentuloj! Ili ĝuas vidi la aliajn kostumojn, sed ne donas la saman plezuron al la kostumportantoj… Ne juste! 🙂 Nu, mi feliĉas ke vi ĝuis vian halovinon, dancante kun multaj virinoj!

    Alia temo: mi rigardis la filmon Playing By Heart kiam ĝi unue aperis en la teatroj, kaj mi ŝatis ĝin ege, pro la multaj agrablaj personoj kun diversaj melankoliaj kaj feliĉaj rakontoj. Mi ne nun memoras multajn detalojn, sed mi konsentas ke la filmo ja havas bonan grandan personaron. Ankaŭ mi kredas ke ĝi estas la unua filmo kiun mi vidis kun Angelina Jolie, antaŭ ŝi iĝis tre populara pro Tomb Raider, ha!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: