Vortoj, vortoj – mi ne povas plu

Moritz Scheunemann petis min kompili 2-3 KDjn por la trinkejo dum la IS en Naumburg/Saale. Tio ekis neantaŭvideblan aktivecon ĉe mi: Ĉiujn KDjn kaj mian MP3-kolektis mi traaŭskultis por kompili liston da interesaj kantoj. Mi alcelas verki plurajn memkompilitajn Esperanto-KDjn por diversaj okazoj: Unu kun dancebla rokmuziko (por diskoteko aŭ trinkejo), unu kun nedancebla rokmuziko (por trinkejo; tiel la bonaj nedanceblaj rokmuzikaĵoj aŭskultiĝas), unu kun monda muziko (por ĉiuj specoj de internacia festo), unu kun baladoj (por para dancado ktp.), unu kun trankvila muziko (por gufujo), unu kun brumuziko (por la malmolaj momentoj), unu kun elektronika muziko (por la ĝistranca dancado)… multa laboro sed ege bela tasko kiu finfine denove postulas mian muzikguston kaj intelekton!

Ken Miner skribis pledon por la vorto “lunĉo”. Fakte mi apartenas al tiuj homoj, kiuj restas skeptikaj kontraŭ multaj neologismoj. Kelkajn ni certe bezonas – sufiĉas serĉi en vortaro la indikon, ke iu vorto estas “Zamenhofa”, kaj oni facile konstatos, ke temas pri malmultegaj radikoj, kiuj neniel sufiĉus por la hodiaŭa vivo kaj ne respegulus la nunan staton de la Esperanto-parolantaro. Vivanta lingvo devas esti malferma al la enkonduko de novaj vortoj – mi mem plej bone sciu tion, elpensinte esprimojn por la diversaj specoj de elektronika muziko.

Samtempe, kaj jen la alia flanko de la monero, tro multaj radikoj sennecese malfaciligas la lernadon de lingvo. Ĝuste pro tio Esperanto havas siajn konstrusilabojn, kiuj estas fortaj iloj por esprimi eĉ fajnetajn diferencojn. Kiu pledas por nova neologismo, sekve devas doni kialon kial ne eblas esprimi la saman per jam ekzistantaj vortoj kaj aldonaĵoj. Mi jam plurfoje diskutis (rete) kun personoj kiuj ŝatis uzi multajn neologismojn, ambaŭfoje temis pri angladevenaj vortoj. La aliaj opiniis ke necesas substreki la apartan signifon, kiun certa vorto havas en la angla, per propra vorto. “Tute alia afero ja bezonas novan vorton!” estas t.n. “mortbata” argumento – ĝi ĉiam uzeblas, kaj sekve estingas ĉiun diskuton. Bedaŭrinde al tio ĉiam eblas respondi per alia, same forta mortbatargumento: “Bone, tiam tiun rajton same havu ĉiu lingvo, en kiu la diskutita vorto havas apartan signifon!” Tio kompreneble gvidus al sennombraj neologismoj, kiuj detruus la koherecon kaj tiel la kompreneblon de Esperanto, kaj montras ke ne eblas solvi la neologisman problemon racie.

Se “lunĉo” estas speciala afero, tiam mi insistas pri “mitageseno”. Germanio havas tute apartajn kutimojn pri manĝado! Cetere rilate al manĝoj, ekzistas multe malpli da ritualoj, reguloj aŭ aliaj fiksaj kadraj kondiĉoj ol en aliaj nacioj. Ĉiu tempo bonvenas por manĝi; kaj la horo ne decidas, ĉu temas pri “granda” aŭ “eta” manĝo. Se “tagmanĝo” havas tiom klare difinitan signifon, tiam ĝi ne taŭgas por esprimi la multsignifan Germanan “Mittagessen”.

Kiel mi refoje konstatas dum junularaj renkontiĝoj, la samaj vortoj evidente havas la plej diversajn signifojn en diversaj kulturoj. Kion ni Germanoj akceptas kiel tute normalan vespermanĝon, la Francoj primokas kiel “terure aĉan manĝaĵon” kaj la Hungaroj kiel “nemanĝeblaĵojn” (IS en Trier 2002/03). Sed ĉu tiaj kulturaj kaj gustaj diferencoj nepre signifu ke ĉiu el ni uzu sian propran neologismon? Ĉu ni bezonas du dek vortojn por “biero”, nur ĉar la Itala biero por Germanoj estas “akveca kaj kun amara postgusto”, la Brazila “ĉiam servita kvazaŭ glacie” sed samtempe la Ĉeĥa “bonega, same bongusta kiel hejme”?

Mi opinias ke lingvoj estas komunikiloj por paroli pri la diferencoj, ne por difini ilin kun matematika ekzakteco.

11 thoughts on “Vortoj, vortoj – mi ne povas plu

  1. Sennoma

    AMEN!!! :-))

    mi tute subtenas vian vidpunkton pri la itala biero, malgraux mi estas italo! sed vi subtenos min pri vera bona pastajxo: nur la suditala, kaj mi, bonsxance, logxas en Bari 🙂 Kiam vi estis en Catania vi certege gustumis dolcxajxojn! ehheheh kiel ni nomu ilin? “kasato” “kanuoloj” 😉 heheheh (mi sxercas, kompreneble)

    tamen, amen 😀

    Nicola Ruggiero

  2. DĴ Kunar

    itala manghajho

    Kompreneble mi opinias ke kiu ne konas la specialaĵojn de Suditalio, tiu ne konas la Italan manĝokulturon! Dum mia tempo en Catania mi lernis ke multaj Norditaloj estis tute sensciaj pri Sicilia manĝaĵo – nekredeble kiom bongustajn aferojn ili maltrafas!

    Por rekompensi Italojn, kiuj ne ŝatas mian komenton pri Itala biero: Nu, Italio estas vinolando, ne bierolando! Cetere Germanio principe estas ambaŭ, sed eksterlandanoj neniam kredus ke Germana vino povas bongusti. Eĉ multaj Germanoj mem ne trinkas ĝin, kvankam trinkante vinon el limaj regionoj, foje nur temas pri aliaj nomoj, ne pri alia enhavo.

  3. Sennoma

    demando

    nun venas en mian menson demando: cxu uzi aux ne uzi la vorton “blogo”? jes, gxi estas reta taglibro, sed… cxu “blogo” aux simple “taglibro”? Kion vi pensas?

    Nicola Ruggiero

  4. DĴ Kunar

    respondo

    Vi atente rimarkis, ke mi mem evitas tiun vorton. “Blogo” ŝajnas al mi tre moda, sen ke ekzistus bezono inventi novan esprimon por tio, pri kio ni parolas: interreta taglibro.

    Kompreneble iuj rajtas opinii, ke ja temas pri tute nova formo de taglibro, nome iun kiun eblas komenti kaj pridiskuti. Sed mi male pensas, ke nur temas pri nova kombino de du jam bone konataj aferoj: taglibro kaj persona TTT-ejo. Multaj homoj ofertas sur siaj paĝoj gastolibron kaj diskutejon… kaj la taglibra formo de retpaĝaro estas la fina konfeso ke la plej multaj homoj ne volas aŭ kapablas konstante prizorgi “tradician” retpaĝaron, kies enhavon daŭre necesas relegi, aktualigi kaj kies ligojn ofte necesas kontroli kaj ŝanĝi. La enhavon ( = la enskribojn) de reta taglibro oni normalkaze unufoje skribas kaj poste simple lasas. Taglibro, kiu ja estu dokumento de la pasinteco, do bonege forigas la ĝenajn flankojn de TTT-ejoj, nome la bezonon de aktualeco.

    Resume: Mi uzas la vorton “reta taglibro”, ĉar tio efektive estas “blogo”.

  5. Sennoma

    Re: respondo

    kurioze 🙂 legu, kion diras la gxangal-estroj pri la blogoj:

    La vorto ‘blogo’ estas ja neologismo utila, ĉar per la peza esprimo ‘virtutala taglibro’, oni ne povas ‘blogi’, afiŝi ‘blogaĵojn’ ĉiutage, nek esti mem ‘bloganto’. Cetere, jam de kelka tempo la vorto ‘blogo’ estas uzata de la kreskanta grupo de esperantistoj tra la mondo, kiu malkovris la avantaĝojn kaj plaĉojn havi sian virtualan anguleton en interreto.

    el gxangalo

    Nicola Ruggiero

  6. goulo

    Mi ne tuj rekonis la slangvorton “gufujo”, sed mi komprenis la signofon, kaj tiam mi subite memoris ke eble mi vidis ĝin antaŭ kelkaj monatoj, kiam mi legis la rakonton “Jen Nia IJK” ĉe lernu.net. Do mi ĵus serĉis ĝin kaj, jes, tie ĝi estis, en la nuna ĉapitro. Interese, mi ne komprenis tiam ke la gufujo-slango verŝajne ekzistas ekster la lernu-rakonto! (Ankaŭ, mi surpriziĝis kaj feliĉis ke mi efektive memoris ĝin post kelkaj monatoj, ha!)

    Pri neologismoj, eble simila temo estas maldiligenteco pri transitiveco: mi lastatempe legis diskutadon en la retpoŝtlisto 102_ESPERANTO pri verbtransitiveco. Iu diris ke li uzas “komenci” kiel transitiva kaj ankaŭ netransitiva verbo, ĉar la angla kaj germana vortoj “begin” kaj “anfangen” uziĝas tiel, kaj li ne ŝatas diri “La kurso komenciĝis” anstataŭ “La kurso komencis”, ĉar “komenciĝis” estas tro longa laŭ li. Sed laŭ mia kompreno, la pli strikta uzado de transitiveco estas pli grava en Esperanto, ĉu ne? Do oni ne povas misuzi la lingvon simple ĉar oni deziras ke la verbtransitiveco estu ambigua kiel aliaj lingvoj kiujn oni parolas. Mi supozas ke vi konsentus ke “La kurso komenciĝis” pli ĝustas ol “La kurso komencis”, ĉu ne?

  7. DĴ Kunar

    konfuzigho pri transitiveco

    li uzas “komenci” kiel transitiva kaj ankaŭ netransitiva verbo, ĉar la angla kaj germana vortoj “begin” kaj “anfangen” uziĝas tiel, kaj li ne ŝatas diri “La kurso komenciĝis” anstataŭ “La kurso komencis”

    Mia kara Scholli! Tio ja ne plu estas bela!

    Ĉu vi komprenis la du frazojn? Ne? Strange, ĉar en la germana, ili estas tute senchavaj… serioze: Tia argumentado ne funkcias. Povas okazi, ke io el alia lingvo ankaŭ eblas en Esperanto, sed ne devas. Laŭ mia impreso, tio estas ŝajnargumento por prigreco kaj kontraŭ atentado pri la ĝusta uzo de verboj. Aliaj homoj malŝatas la supersignojn, la akuzativon, …

    Tiaj korektendaj malĝustaĵoj estas ankaŭ kaŝita plendo pri iu gramatika parto de Esperanto, kiun iu estimas ŝanĝinda. Sed ĉi tie same kiel aliloke validas unu el la dek malpermesoj al esperantistoj: “Ne fariĝu plibonigisto de Esperanto!

  8. goulo

    Re: konfuzigho pri transitiveco

    Fakte, mi ja respondis al li kun la ekzemplo de la akusativo, kaj diris ke oni povus diri “Mi ŝatas bela virino” kaj probable ĉiuj komprenus la frazon, do kial uzi la akuzativon? (per lia alia argumento ke ĉiuj komprenas ‘la kurso komencis’ kaj la grava afero nur estas ke ĉiuj komprenas). Li respondis ke la gramatikaj reguloj mencias la akuzativon, sed ili ne postulas ke verboj devas esti transitiva aŭ netransitive, sed ne ambaŭ. Min ne konvinkis tiu argumentado! Mi ankaŭ sentas ke ĝi estas maldiligenta kialo por ne prizorgi la lingvouzadon… Ĉiu lingvo estas malsama al la aliaj, kaj mi ne volus ke Esperanto estus sama kiel la germana aŭ la angla krom interŝanĝado de vortoj, kiel simplega kodo.

    Ankaŭ, vi pravas ke mi ne bone komprenis la du frazojn, ha. Kaj cetere mi amuziĝis ke mi ne unue komprenis “senchavaj” pro la ambigueco de “ch” kaj “ĉ”, do mi legis ĝin kiel “senĉavaj” (kvankam viaj mesaĝoj enhavas ĉapelitajn literojn ĉie krom en la temo)! Finfine mi komprenis kaj ridetis pro la konfuzo…

  9. DĴ Kunar

    nescio ne estas defenda kialo

    Via konata ne pravas. Ekzistas eĉ du paĝoj en la PMEG de Bertilo Wennergren, kiu mencias “komenciĝi”:

    – paĝo pri -iĝ- ĝenerale, kun la ekzemplo “komenciĝi”
    – paĝo pri kelkaj verboj, kiu ankaŭ enhavas “komenciĝi”

    Resumo: “Tio ne ekzistas!” estas malbona argumento, de neesperantistoj same kiel de esperantistoj.

  10. goulo

    Re: nescio ne estas defenda kialo

    Mi kredas ke la listano parolis pri la origina gramatiko de Zamenhof, ne aliaj tekstoj pri Esperanta gramatiko. Ĉu vi scias ĉu Zamenhof mem ankaŭ klare parolis pri ĉi tiu afero, kiel Bertilo kaj la PMEG? Mi supozis jes, sed mi konfesas ke mi ne scias.

    (Por eviti konfuzon, mi volas klarigi ke mi mem konsentas ke la transitiveco gravas. Mi nur raportis tiun, kiun la listano diris!)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: