Tagoj kaj semajnoj pasas kiel trajno

Foje vere la mondo kulpas, ke mi ekdubas pri mi mem. Kiam mi kiel kutime serĉis recenzojn pri Esperanto-muziko en la reto, mi trovis kelkajn de mi mem en la franca magazino “Hades-Presse”. Mi memoris pri tiu projekto; mi ja permesis al la redaktantoj reuzi miajn recenzojn. Sed kiam mi legis la tekstojn en la franca kaj Esperanto, mi pli kaj pli sentis min malagrable, ĉar la esperantlingvaj recenzoj ŝajnis al mi ne tre bonstilaj. Ĉu mi vere verkis uzante tiom banalan vortumadon, tiom mallertan esprimmanieron, tiom tedan tekstfluon? Feliĉkaze mi eltrovis post kelkaj minutoj, ke tute ne temis pri miaj originaj recenzoj! Oni ŝajne unue tradukis ilin al la franca kaj poste reen al Esperanto, kun la kutimaj difektoj de duobla traduko: Krom la jam menciita stila kvalitoperdo, nun foje legeblas la kontraŭo de kion mi skribis origine!

Persone: …sed estas ne
origina recenzo
paĝo kun la fuŝita versio

Kiam la fino de la jaro alproksimiĝas, indas fari planojn por la sekva. Normalkaze mi verkas ilin iam dum aŭ post la IS. Sed ĉifoje mi jam nun havas interesan projekton.

La instigo: Ekde longe mi sentas, ke miaj statistikaj indikoj pri Esperanto-muziko en la reto ne plu sufiĉas. Kelkaj kantoj ne plu haveblas rete, do la ciferoj iĝas pli kaj pli teoriaj. Samtempe homoj ofte serŝas bonan muzikon en la reto sed nur malfacile sukcesas – ne ĉiu estas informadikulo kaj sperta serĉanto kiel mi. Mi ĝis nun hezitis simple publikigi detalajn informojn pri mia interreta MP3-kolekto en la reto. Tradicia “stata” XHTML ne estas taŭga solvo por prezenti listojn, se oni volas ordigi ilin laŭ diversaj kriterioj (aŭ eĉ novkompili).

La solvo: Datumbazo (SQL) kaj dinamika HTML (PHP) kun formularoj permesas al la surfanto, elekti, kion ekzakte li ekzakte sercxas, kaj poste produktas la adekvatan liston. La tuto ekzistu en diversaj lingvoj, tiel ke ne nur esperantistoj povu ĝin uzi. (Neesperantistoj havas eĉ pli grandajn problemojn, trovi Esperanto-muzikon, ĉar ili ne komprenas la tekstojn de esperantlingvaj retpaĝoj.) Ĉiam kunestu indiko pri kie akiri la tutan KDn aŭ kasedon, se io tia ekzistas.

La vojo: Igor kaj mi priparolis la aferon jam unu tagon antaŭ mia naskiĝtaga festo (li venis iom pli frue ol atendite, kaj tiel ni havis tempon por babili). Mi verkis la teorian koncepton, kiu jam estas tre kongrua al komputilaj formalaĵoj, kaj Igor korektis kaj nun realigas ĝin en la formo de datumbazo. Verŝajne baza versio jam pretos fine de la jaro.

La estonteco: Tio kompreneble nur estas la unua paŝo. Tiklaj iĝoj la formularoj, kaj necesos fari la tedan entajpadon por plenigi la datumbazon kun enhavo. Sed Igor kaj mi ne alcelas atingi unuan uzeblan version tre baldaŭ. La tuta projekto ja estas por 2004! Do spite al tre maloportuna tradicio en Esperanto, mi ne fiere fanfaronas ke “ĵus ekis projekto XY!” sed modere notas ke “certe ankoraŭ daŭros, ĝis kiam aliaj povos sperti rezulton”. Tamen – la unuaj, bazaj, konkretaj paŝoj jam estas faritaj, kaj ni konas nian estontan vojon.

4 thoughts on “Tagoj kaj semajnoj pasas kiel trajno

  1. Sennoma

    Recenzo pri Persone

    Saluton,
    Temante pri la recenzo de Persone, ne kredu ke oni tradukis vian recenzon franclingven kaj poste retradukis gxin esperantlingven. Tio estus stultege.
    La kialo de tiu “fusxversio”, laux viaj vortoj, venas nur de tio, ke profesia jxurnalisto reverkis vian recenzon cxar recenzo postulas apartan stilon kaj via recenzo ne cxiam kongruis kun la jxurnalistaj reguloj.
    Estas bedauxrindega fakto, ke la artikoloj en esperantistaj gazetoj preskaux cxiam estas malbonkvalitaj kaj iu ajn povas skribi artikolon, kaj ignori la jxurnalistajn regulojn pri verkado de artikolo.
    La revuo Hades gxuste celas al kvalita enhavo male al la aliaj esperantlingvaj revuoj.

    Jen ! espereble vi ne tro ofendigxos pri tiu rimarko kaj aperigos mian mesagxon.

    Gxis IS !

  2. D? Kunar

    jhurnalista stilo

    Kompreneble mi aperigis vian reagon – eĉ se mi ne scias, kiu vi estas.

    Se mi ofendiĝis, tiam ne pro la reverko de la recenzo. Vere ĝenas min la foja erara revortumado – nun legeblas io kion mi absolute ne skribis. Mi dubas ke tio estas “profesia ĵurnalista stilo”.

    Mi ne scias kiel ĝuste kompreni vian rimarkon pri kvalitoj de recenzoj. Ĉu vi volas diri ke miaj recenzoj estas malbonkvalitaj? Se jes, kial vi tiam uzis ilin?

    Oni povas ignori nur ion kion oni konas. Mi sekvas ĉiun regulon pri la verkado de recenzoj, kiun mi lernis. Aliflanke mi ofte malŝatas la recenzojn en germanlingvaj gazetoj – ili kutime restas tre superfacaj, sen doni veran prijuĝon. Tio tamen feliĉkaze ne validas por la reskribitaj recenzoj. Sed se miaj recenzoj ne kongruas al ĵurnalista stilo, tiam bonvolu klarigi al mi la respektendajn regulojn. Aliflanke mi ne havas ŝancon pliboniĝi, kaj estonte ne kulpas se ili restas samnivelaj.

    Ekzistas facila truko kiel trakti homojn, kiuj estimas sin inteligentaj: Ĉiam informu ilin. Mi certe konsentintus pri nova vortumado, se oni informintus min antaŭe. Mi povintus trovi la erarojn en la novaj versioj, se mi havintus la reverkitajn artikolojn antaŭe. Mi ŝatas vidi la rezulton de mia laboro, kaj tial ĝojintus se iu dirintus al mi ke Hades aperis en la reto.

  3. goulo

    Via projekto tre utilos! Mi esperas ke ?i sukcese fini?os, ?ar certe mi ne scias sufi?e pri Esperanta muziko, kaj mi volus lerni pli (dum mia multa libera tempo, ha). Ekzemple, mi ne e? scias ke Bertilo de la PMEG-retpa?aro anka? estas muzikisto en Persone (fama grupo certe, pri kiu mi scias, sed ne a?skultis multe jam), se vi povas kredi ?in. Jes, mi tre nescias! Lastatempe mi finfine komencis trovi Esperantajn MP3-kantojn per la reto, sed mi ne jam a?skultis multajn… tro multaj interesa?oj, tro malmulta tempo, ve!

    Pri la recenzo: mi anka? ne komprenas kial ?i reskribi?is. Kompreneble mi estas nur komencinto, sed la origina versio ?ajnis bona kaj utila la? mi, do mi supozas ke la afero ne estis ke Hades kredis ?i havis malbonan stilon, sed ke ?i havas malsaman stilon (rilate al la aliaj recenzoj de aliaj a?toroj), sed mi ne scias. Strange ja. ?iuokaze, mi konsentas ke bonus diri al vi ke ili volis tute reskribi ?in anstata? diri nenion al vi.

  4. D? Kunar

    bona fonto por MP3-dosieroj

    Ĝuste por homoj, kiuj volas ricevi superrigardon pri Esperanto-muziko kaj ne havas multan tempon por serĉi kaj elprovi ĉion mi kreis elekton da 20 kantoj, nomata

    Interreta kompilo.

    Tie mi ankaŭ indikas la plej vizitindajn adresojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *