Chu vi certas, ke la historio vere dankos al vi?

La du muzikaj novaĵoj: Mi komencis traaŭskulti la KDjn kiujn Arafat la DĴ lasis ĉe mia hejmo post la festo. Multaj interesaj kantoj, multa metalroko, sed ankaŭ la 1980aj jaroj ricevas sian lokon. Mi demandos Arafat pri kelkaj kantoj, kiujn mi ne trovis sur la KDj, sed pri kiuj mi scias, ke li ilin havas. Fakte laŭ la numeroj de la KDj mankas kelkaj.

Mark Eaton kreis Vinilkosmo-paĝon kiu prezentas Esperanto-muzikon al la anglalingva publiko, kun 12 elŝuteblaj MP3-dosieroj, inter ili tri antaŭe interrete ne haveblaj: http://www.vinilkosmo.com/?prs=listen.

Mi ĉiam opiniis ke vinilkosmo.com estas bona loko por mendi, sed malbona loko por ekkoni Esperanto-muzikon. Kaj sincere, kiu aĉetas ion kion li ne konas? Mi tre kontentas ke tiu manko nun ne plu ekzistas – almenaŭ por la anglalingva mondo, el kiu (laŭ informoj de Mark, kiu regule analizas la statistikojn) venas 99%j de la vinilkosmo.com-vizitantoj. Bone ankaŭ ke finfine Vinilkosmo mem prezentas informojn pri Esperanto-muziko. Ĝi tro longe fidis je aliaj pro tio tasko; oficiala TTT-ejo estas pli kredinda ol la amatoraj paĝoj eĉ de la plej vervaj muzikŝatantoj.

La Germana televido okazigas sufiĉe primitive stultan konkurson pri “la plej grava Germano”. Jam la demando, kiu estis la plej grava, estas stulta – tiu dubinda adorado de la “numero unu” montras, ke homoj ne bone komprenas matematikon. Superlativoj estas senvaloraj, se ne samtempe temas pri pozitivoj. Oni povus riproĉi al mi, ke estas surprize ke ĝuste mi kritikas tian konkurson – ja mi daŭre ŝatas substreki la valoron de la individuo kaj la meriton, kiun unu persono sole povas ekposedi. Nu, kiu farus tion, forgesus, ke mi samtempe tre estimas socion, kaj tia sensenca elstarigado de unuopaj personoj ne bone kongruas al socio, en kiuj multaj elementoj donas utilan kontribuon.

Ankaŭ la kadraj kondiĉoj, sub kiuj la konkurso okazas, estas dubindaj – anstataŭ demandi tiajn historiistojn (sciencistojn), kiuj estas imunaj kontraŭ popularscienco kaj aktualaj gazetaraj modoj, oni uzas retorikemulojn, kiuj propagandas por “sia” kandidato, kaj krome lasas la demandon al la publiko. Plej idiota tamen estas, ke oni malpermesis la elektadon de Adolf Hitler kiel la “plej gravan Germanon”:

1. Hitler estis Aŭstro, kiu suferis (kaj poste suferigis) pro la mensa malsano, kiu montriĝis tielmaniere ke li asertis, esti (aŭ nepre devi esti) Germano.
2. La malpermeso de li kiel kandidato montras, ke la televidkanalestroj serioze timas, ke la publiko elektas lin. Sed se la publiko vere elektas diktatoron, tiam ĝi montras ke ĝi ne meritas demokratian elekton, kaj oni tuj povas rezigni pri tia decidmaniero.

Je la surprizo de multaj, la listo de la 11 plej gravaj Germanoj feliĉkaze enhavas eĉ ne unu sportiston, aktoron, popstelulon aŭ televidikonon. Listo de dek unu personoj estas iom pli malidiota laŭ mi, kaj do jen ĝi:

Albert Einstein, fizikisto
Johann Sebastian Bach, komponisto
Karl Marx, socisciencisto kaj ekonomisto
Otto von Bismarck, kancliero de la Germana regno
Hans kaj Sophie Scholl, batalantoj kontraŭ la Nazia reĝimo
Willy Brandt, socialdemokrata kancliero de FRG
Johannes Gutenberg, inventinto de la libropresado
Martin Luther, religia reformisto
Johann Wolfgang von Goethe, poeto kaj verkisto
Konrad Adenauer, konservativa kancliero de FRG

Eksterlandanoj verŝajne ne konos la tri kanclierojn kaj la gefratojn Scholl, dum la aliaj nomoj espereble apartenas al la ĝenerala scio de edukita homo.

Johannes Gensfleisch, nomata Gutenberg, inventinto de la libropresado
?i tie estis bildo de Gutenberg. Mi forigis ?in pro ekdubo pri la uzorajtoj. Laŭ mi, el ĉiuj famaj aŭ gravaj Germanoj, pri kies agoj mi scias, la titolon meritas Gutenberg.

Kialoj:
1. Gutenberg inventis ion fundamente novan. Multaj aliaj post li nur povis famiĝi pere de lia verko: El la supra listo ekzemple Martin Luther kaj lia germanlingva traduko de la biblio; Karl Marx kaj lia komunista manifesto; la gefratoj Scholl kaj siaj informfolioj kontraŭ la milito kaj la diktaturo en nazia Germanio.
2. La verko de Gutenberg estas principe politike kaj ideologie neŭtrala kaj sekve povas esti rekonata kiel grava invento de ĉiuj. Ke presitaj libroj iĝis danĝeraj por estantaj sistemoj, montras nur la gravecon de la invento.
3. La verko de Gutenberg estas multcele uzebla; por scienco same kiel por muziko, por politiko same kiel por poezio; kaj povas funkcii kun ĉiu lingvo, por kiu ekzistas skribaj signoj. Tial ĝi povas utili al la plej multaj homoj.
4. Gutenberg dum sia vivtempo ne sukcesis profiti de sia invento. Li mortis kiel malriĉulo. Estus tre digna gesto memorigi pri homo kiu persone ne plu spertis la rekonon, kiun li meritis.

Ekzistas foto-serio ĉe Spiegel.de kun la aliaj dek “plej gravaj” Germanoj.

2 thoughts on “Chu vi certas, ke la historio vere dankos al vi?

  1. goulo

    Interesa demando! Kiam mi legis la liston, mi anka? pensis ke Gutenberg estas klare la plej inda listano, kaj mi konsentas kun viaj bondiritaj kialoj. Oni povas diri ke Einstein estis la plej inteligenta kaj malkovris multajn interesajn fizikajn faktojn, a? Bach faris la plej belajn muzikverkojn tra lia vivo – amba? tre bonege la? mi – kaj eble e? ke Gutenberg faris nur unu a?on – sed kia ideo kiun li havis! La presilo gravegas, utilegas kaj bonegas! Certe la invento de Gutenberg faris la plej grandan efekton, por tre multaj homoj. Vi skribis pri teksto (kaj muziko), sed mi anka? volas mencii la presiloefekton je arto. Anta? la presilo, la ordinara homo ne posedis arton, ?ar ?i kostis tro multe. Nun, ni vidas arton kaj bildojn ?ie. Certe aliaj inventistoj anka? helpis presteknologion dum la jaroj, sed Gutenberg estas la plej fama kaj grava.

    Aliateme, mi scias (ne multe, mi konfesas) pri Bismarck, sed (kiel vi supozas) ne pri la du aliaj kanclieroj, kaj ne pri la gefratoj Scholl.

  2. D? Kunar

    “famaj” Germanoj

    La gefratoj Scholl verkis kaj disdonis flugfoliojn protestante kontraŭ la ataka milito de nazia Germanio kaj la diktaturo ĝenerale. Ili estis kaptitaj kaj kondamnitaj al la morto. Ilin akompanis (dum la protesto ĝis la fina sorto) pluraj aliaj personoj, kunstudantoj kaj profesoro. Laŭ mi tamen estus hontinde, tro forte ekspozicii tiujn personojn, kvazaŭ ili estintus idoloj aŭ modelaj civitanoj siatempe. Germanoj anstataŭe klare konsciu: La popolo grandparte subtenis aŭ almenaŭ toleris la reĝimon. Mi ĝenerale malŝatas troigitan fanfaronadon pri iu ajn “protestantoj kontraŭ la nazioj”, ankaŭ ĉe aliaj nacioj.

    Konrad Adenauer estis la unua Germana kancliero post la dua mondmilito en FRG, dum 1949-1963. Li estis maljunega kaj konata pro sia kutimo, de unu tago al la alia ŝanĝi sian opinion, se tio estis oportuna. Kun li oni ligas la komencon de la germanfranca amikeco kaj la integriĝon en la okcidentan ŝtataron.

    Willy Brandt estis la kvara kancliero de FRG (1969-74). Li famiĝis pro la t.n. “nova orienta politiko”, kiu alcelis kontakton kun la socialismaj landoj, precipe GDR. Historia foto estas lia genuiĝo en Varsovio, kie li akiris la respekton de multaj Poloj. Oni donacis al li la Nobel-premion de la paco pro siaj atingoj. Tamen en 1974 li retiriĝis de sia posteno, kiam malkovriĝis ke unu de siaj kunlaborantoj estis GDR-spiono.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *