Monataj arkivoj: Septembro 2006

Re?oj de cindro, re?oj de plor’

Unu el la muzikaj ideoj, kiu delonge estas en mia kapo, konsistas el reludversio de “Amperforto“, origine de Persone. Mi ankoraŭ ne volas malkaŝi, kion mi ekzakte alcelas per ĝi. Jam komence de marto mi alskribis Bertilo Wennergren, sed ial la mesaĝon li pretervidis kaj reagis nur meze de septembro. Tamen la unua paŝo nun estas finfine farita, ĉar mi ricevis la akordojn de li. Helpis Sebastian, kiu notis unuan version, kiun poste korektis Bertilo.

La okupiĝo pri Persone-tekstoj havis amuzan kromefikon: Mi verkis novan parodion spontanee dum unu tago. La titolo “Reĝoj de cindro” ja ne nepre alcelas militemulojn… fakte la baza ideo jam venis al mi dum la IJS 2006. Kompreneble mi sendis la rezulton al Bertilo, kiu tre amuziĝis kaj laŭdis la verkon. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne havas la akordojn de tiu kanto, tiel ke mi ne rekte povas reludi ĝin. Sed Bertilo jam signalis, ke li pretas noti pliajn kantojn; kaj krome Sebastian povas denove helpi rilate al la notado. Li nur bezonas surbendigon de la kanto. Kaj mi laŭeble ne superŝutu ambaŭ per kantodeziroj, sed limiĝu al unu kanto post la alia.

Eĉ se la reludversio ne realiĝos en la formo, en kiu mi imagas ĝin nun, la akordokolektado alportos bonon: Almenaŭ eblas aldoni plian kanton al la publika kantaro – kaj krome indas skribe noti la akordojn de ĉiu Persone-kanto!

dancante en septembro

Antaŭ kelkaj monatoj mi skribis pri ritmenblusaj remiksoj, kiujn mi faris por kelkaj el miaj malnovaj kantoj. Poste kaptis min la ideo, ankaŭ prilabori parencan kategorion, nome la acidĵazajn kantojn. La bazon mi jam estis preparinta antaŭe, forigante kelkajn samplaĵojn el la ritmenblusaj kantoj, tiel liberigante ilin por la acidĵazaj remiksoj. (Mi malŝatas uzi ion pli ol unufoje. Fakte temis ĝuste pri acidĵazaj samplaĵoj, kiujn mi tiutempe estis metinta en la ritmenblusajn kantojn.)

En majo mi finis la sekvan remikson kun la nomo “Jazz di Gennaro (Monastera mikso)”. Ĝi daŭras nun 4:00 minutojn, kompare al 3:36 de la unua kaj tria mikso. Intertempe ekzistas kvar diversaj versioj de la kanto, kiujn mi finis en kvar diversaj lokoj:

La origina verko (kiu siatempe simple nomiĝis “gjazz”, laŭ la dosieronomo) estas de julio 1999. Tiutempe mi studis en Paderborn. Fine de decembro 1999 mi verkis plilongigitan version en Nordwalde, kiam mi estis ĉe mia familio iom antaŭ kristnasko. En majo 2000 mi denove prilaboris la kanton en Catania (Sicilio), kie mi studis dum unu jaro. Tiu tria versio nomiĝas “Catania mix”. Sekve nun mi nomis la mikson laŭ mia nuna loĝloko (kaj naskiĝurbo) Münster. En PIV oni trovas la Esperanto-formon “Monastero” por ĝi.

Al mi plaĉis la ideon, fari serion da tiuj urbomiksoj. En julio mi finis novan version de mia dua acidĵaza kanto, kiu en la nova formo nomiĝas “Sax on the rocks (Monastera mikso)”. Ĝi daŭras same longe kiel la originalo, kiun mi neniam antaŭe aŭdacis remiksi.

La ĉefaj ŝanĝoj konsistas en tio, ke mi iom pli bone aranĝis la samplaĵojn laŭ komunaj sonoj. Ekzemple mi uzis plenan aron da drumsonoj kaj gitaraj soloj, kiujn mi ne havis en kompleta formo kiam mi kreis la kantojn origine. Mi ĉiam malŝatis reŝanĝi finitan version. Tamen ĉifoje indis pro la nova kompleteco. Krome mi atentis pri kelkaj fajnaĵoj, kiujn mi antaŭe aŭ ne rimarkis aŭ por kiuj mi ne havis sufiĉan tempon. Sekve la rezultoj vere kontentigas min. Verŝajne estas la finaj versioj, ĉar nun nenio mankas.

Mi pensis ankaŭ pri remiksado de la tria acidĵaza kanto, “Somero en la suda urbo”. Post kelkaj provoj mi tamen venis al la rezulto, ke ĝia nuna formo estas la plej bona. La samplaĵojn, kiujn mi povintus aldoni al ĝi, mi anstataŭe uzos por aliaj projektoj. Ĉiel ajn ne estas multaj samplaĵoj kaj la efiko ne estis tiom granda aŭ bona, kiel mi supozis unue, kiam mi metis ilin en la tria verko.

Kaj kompreneble restas la kvara acidĵaza kanto “Nokta vivo”. Ĝi ne bezonas vastan prilaboradon, sed mi cerbumas, ĉu ne iom ŝanĝi la basan aranĝadon. Sed tio restas por poste, ĉar mi ankoraŭ ne venis al decida ideo, kion fari. Mi nur konservis kelkajn eblojn, kiuj tamen ankoraŭ ne konvinkas min, kvankam ili jam montras al la ĝusta direkto.

Kun koraj salutoj

La 21an de septembro, atingis min retmesaĝo de Flávio Fonseca: Kanto de mi estas la “elstaraĵo de la semajno” ĉe musicexpress.com.br!

Temas pri mia kanto Somero en la suda urbo (MP3-dosiero), acidĵaza peco. Mi aparte ĝojas pri tio, ke en la akompana novaĵo oni donas kelkajn informojn pri la origino de la kanto. Ĝi ja estas muziko, kiun mi uzis por remikso, kiun mi faris de MfG, furoraĵo de Die Fantastischen Vier, la plej fama hiphopgrupo de Germanio. “MfG” estas mallongigo por “Mit freundlichen Grüßen” (Kun koraj salutoj), kutima esprimo je la fino de letero. La kanto mem konsistas preskaŭ komplete el mallongigoj.

Kompreneble mi ne tro fanfaronu pri tiu unusemajna gloro. Sed informi pri ĝi en mia reta taglibro ne estas troigo.

Pluson?u, pluson?u, pluson?u

Dum la pasintaj monatoj, mi havis plurajn sonĝojn pri muziko, ekzemple kun Marillion kaj mia bona amiko Holger. La lastatempa sonĝo pri Depeche Mode nur estis unu el pluraj. Mi ne plu memoras ĉiujn ekzakte, sed intertempe temas pri la jenaj aferoj:

  • Mi aŭskultis la kanton “Der Graf” de “Die Ärzte“. La titolo tradukeblas relative facile al “La graf'”. Fakte post vekiĝo mi eĉ notis kelkaj ideojn, kiuj venis al mi dum la sonĝo. Tamen mi ne serioze alcelas traduki la kanton baldaŭ.
  • Sebastian kaj mi muzikis – evidente ankaŭ tio rilatis al La Kuracistoj. Fakte unue mi ludis la gitaron kaj li la bason. Iam ni interŝanĝis la instrumentojn, sed tiam mi memoris, ke mi tute ne kapablas ludi tiom bone la bason kiel li!
  • Al mi venis novaj ideoj por traduki “Elle ne me voit pas” de Jean-Jaques Goldman. Jam ekde 1999 mi provis tradukadon de tiu kanto, sed neniam venis al plene kontentigaj finaj rezultoj.
  • Iam mi provis traduki ankaŭ “New Year’s Day” de U2. La malnova ideo por la refreno estas “Baldaŭ mi revidos vin…”, sed reale mi neniam daŭrigis la aferon. Eble la sonĝon instigis la laboro de Giuseppe Castelli, kiu tradukis plurajn U2-kantojn.
  • Eksonis alia kanto de “Die Ärzte”, nome “Grace Kelly”. Mia bona amiko Till komentis, ke ĝi estas malbona, dum Gerold Kukulenz, la drumisto de “La Kuracistoj”, reagis pozitive. Tiu sonĝo enhavas realajn elementojn, ĉar Till kaj Gerold opinias tiel pri “Der lustige Astronaut”, kiu troviĝas sur la sama albumo kiel “Grace Kelly”.
  • Iu donacis al mi dum mia naskiĝtago la albumon “13” de “Die Ärzte”. Tuj mi pensis “Nun nur mankas Planet Punk!”. Sed fakte mankus pli ol tiu albumo en mia kolekto. Kaj krome mi tute intencas akiri “13” aŭ ricevi ĝin kiel donacon.
  • En granda diskovendejo mi vidis la ofertojn de la semajno. Inter ili mi vidis la “Mr Bad Guy”, la soloalbumon de Freddie Mercury kaj “Back to the light”, la soloalbumon de Brian May. Kantoj de tiuj albumoj troviĝas en aliaj versioj sur “Made In Heaven”, la lasta albumo de Queen. Krome mi vidis “Best of Toto” kaj soloalbumon de la Toto-klavaristo. Ĉiuj albumoj kostis 7,99 EUR. Pri la lastaj du diskoj mi ne scias, ĉu ili entute ekzistas.

Festu bonajn tempojn

Pasintan semajnfinon denove okazis festo en mia amikaro. DĴ Arafat jam antaŭe petis min DĴumi. Tial mi eĉ preparis propran kompaktdiskon por la festo. Kutime mi ja nur faras tion por Esperanto-renkontiĝoj.

La KD enhavas kompreneble la du rokmuzikajn kantojn, kiujn mi lastatempe aĉetis. Krom ili ĝi ĉefe konsistas el muziko el la 1970aj jaroj (aŭ stile simila), kiun mi estis kompilinta. Kiel mi intertempe scias, la intencita tema festo ne okazos baldaŭ, tial indis kunporti tiun muzikon al la “normala” festo.

DĴ Arafat kaj mi antaŭe interkonsentis, ke ĉiu el ni du surmetas la muzikon dum po unu horo kaj poste la alia denove transprenas. Tio montriĝis bonega ideo. Unu horo ĉiam pasis rapide, tiel ke apenaŭ estis laboro. Krome ni ambaŭ lerte variigis la stilojn. Tiel ekestis la ĝusta etoso kaj la homoj multege dancis. Tiu praktiko do prezentas bonan modelon por estontaj festoj, kiel ni ambaŭ konstatis je la fino.

Ĉu vi povas senti vin iom amata?

Dum la pasintaj monatoj mi plurfoje havis tre interesajn muzikajn sonĝojn. Unue mi volas mencii nur la lastan. Fakte ne estas la unua fojo ke mi skribas pri muziko en sonĝoj: En pli frua sonĝo eksonis Sweet Harmony de “The Beloved”. En alia sonĝo mi kantis “Rich” de Marillion, kaj ĉeestis mia bona amiko Holger.

Jam ekde kelkaj jaroj mi posedas samplaĵo-kolekton de Depeche Mode. Kiam la albumo “Exciter” estis aktuala (fine de 2001), iam eblis elŝti tiujn samplaĵojn senpage ĉe iu TTT-ejo, kiu regule ofertis tion por verkoj de konataj artistoj.

Same mi akiris la samplaĵojn de “Alive” de la hiphopa grupo “Beastie Boys”, sed mi neniam uzis ilin, ĉar la kolekto ne estis kompleta.

Ankaŭ la Depeche-Mode-samplaĵojn mi longe lasis atendi en mia arĥivo. Tamen mi mem ŝatus fari version kiel “Kaj sentiĝas am’” de DĴ Roĝer nur kun bone tradukita teksto.

Kiel ofte, kantoj ne ravas min kiam ili estas aktualaj. Ekzemple mi aĉetis la Depeche-Mode-albumon kun la disketoj de 1986 ĝis 1998 nur jarojn poste. Simile nur nun kaptis min la interesa pri la Exciter-kantoj.

Fakte mi sonĝis ke mi estas remiksanta “Dream on”, la unuan disketon. Kompreneble la titolo bone kongruas al la cirkonstancoj. Tio instigis min elprovi la samplaĵojn. Kun granda ĝojo mi konstatis, ke krome mi havas la samplaĵojn de “I feel loved”! Sed same kiel ĉe “Alive” (kaj cetere ĉe “Between you and me” de Marillion), ne eblas rekrei la kantojn komplete, ĉar mankas kelkaj partoj. Tial mi finfine decidis, ne fari iun remikson aŭ duonan reludversion. Sed estis tre agrable, aŭskulti la plurvoĉan kantadon sen la instrumentoj!

Ne lasu ?in tute ene

Mi realigis la ideon, kolekti muzikon el la 1990aj jaroj, kiu meritas eksoni pli ofte dum festoj. En magazeno en Münster mi aĉetis du disketojn kun kantoj, kiuj plej mankis en mia kolekto: “Inside” de Stiltskin kaj “Ready to go” de Republica.

Ambaŭ agrable surprizis min: Sur la Republica-disketo troviĝas ankaŭ la albumo versio de “Ready to go”. Ĝenas min ĉe disketoj, ke ofte ne estas tiel.

Pri “Inside” mi jam sciis, ke ekzistas du versioj. Kiam mi finfine eltrovis, kiel nomiĝas tiu kanto kaj ke ĝi estas de Stiltskin, mi iomete serĉis en la interreto kaj trovis paĝon, kiu listigas kompaktdiskojn, kiuj enhavas tiun kanton:

Stiltskin - Inside
4:23 18 Top Hits aus den Charts 5/94 
4:23 Bravo Hits 8 
4:25 Bravo Hits - Best Of '94 
5:13 Die ultimative Chart-Show - Die erfolgreichsten Werbe-Hits

Ĝenis min la lasta indiko, ĉar ŝajne ekzistas dua, pli longa versio. La MP3-dosiero, kiun mi havis, laŭ sia daŭro kongruis al la unuaj tri mencioj. Kompreneble oni ne fidu tiajn serĉrezultojn. Aŭtomate verkitaj TTT-paĝoj ofte enhavas la plej okulfrapajn erarojn, kiujn eĉ duonscia homo tuj eltrovas.

Des pli mi ĝojis kiam mi vidis, ke la disketo enhavas ambaŭ versiojn! Mi eĉ ne kapablas diri ĝis nun, kiu el ili pli plaĉas al mi. Sed tio ankaŭ ne gravas. La decida afero estas, ke mi trovis tiujn du gravegajn kantojn por mia muzikkolekto!

Ni estas unu familio

Restas ankoraŭ kelkaj aferoj por mencii pri la Internacia Junulara Semajno (IJS):

ĝenerale

  • Dum la unua vespero pluraj homoj rimarkis, ke Sebastian kaj mi alvojaĝis rekte el Germanio, do ne antaŭe partoprenis la Internacian Junularan Kongreson (IJK). Tio videblis pro tio, ĉar ĉiuj, kiuj estis pluvojaĝintaj, ege lacis. Kaj mi antaŭe estis timinta, ke ni alvenus tro malfrue kompare al la aliaj kaj estus tro elĉerpitaj!
  • Por la internacia vespero mi preparis skeĉon por varbi kiel kutime por la Internacia Seminario (IS). Ĉijare estos jubileo (la 50a IS!) kaj krome ĝi okazos en la Wewelsburg tuj apud Paderborn, mia iama studurbo! La skeĉon mi prezentis kun elgrande. Ne estis la plej brila verko, sed ankaŭ ne la plej malbona – ie en la mezo, mi dirus.
  • Ĉar nia flugo jam ekis tagmeze en Budapeŝto, Sebastian kaj mi devis forvojaĝi jam tre frue matene. Ni studis la diversajn eblojn kaj fine decidis, preni la unuan buson al Szeged je la 4a matene. Tute hazarde mi eksciis en la gufujo, nur unu horon antaŭe, ke juna Francino devis kapti aviadilon kaj ne sciis, kiel ĝustatempe alveni ĉe la flughaveno. Ni ofertis, ke ŝi akompanu nin – ni ja havis planon! Fakte la kompleta revojaĝo senprobleme funkciis dank al planado, iom da bonŝanco kaj mia baza rego de la hungara. Kiam ni estis ĉe la busstacio al la flughaveno, mi estis iom fiera pri tio, kiel ni estis sukcesintaj mem kaj samtempe iom savintaj la Francinon.
  • Mia intereso pri la hungara lingvo daŭre kreskis. Ĉar mi ne manĝis ekster la ejo, mi ĉiun tagon iomete praktikis la hungaran. Mia eta lingvolibro tre helpis pri vortoj kaj la prononcon mi ja jam konas ekde jaroj. Fenomeno nova por mi estis, ke mi foje jam komprenis, kiam aliaj homoj diris plurajn frazojn al mi. Krome mi mem konstruis kelkajn frazojn. Mia bona amiko Holger diras, ke mi ĉiam interesiĝas pri la lingvoj kaj landoj, kies virinoj min ravas. Kial ne?

bonfarto

  • Mi donis entute kvar intervjuojn por diversaj radioj. Dufoje oni ludis Esperanto-muzikon. Ĉiam ĉarmegaj Hungarinoj servis kiel miaj tradukistinoj. Kompreneble tiu sento de graveco ege plaĉis al mi!
  • Dum la IJS mi finfine denove havis la senton, ke mi estas atraktiva persono. Tiun impreson donis al mi la dancado kun diversaj belulinoj. Plie mi havis interesan sperton dum la fotado: Kutime mi devas petegi belajn virinojn, fotiĝi kun mi. Ĉifoje okazis inverse, nome subite ŝajne ĉiuj volis havi foton kun mi. Kion deziri plu?
  • Bona sperto estis, renkonti tiom belajn denaskulinojn. Malantaŭ ĉiuj deklaroj de toleremo kaj malfermeco, multaj homoj havas problemojn akcepti la ekziston de denaskuloj kaj ne vidi ilin kiel ekzotikuloj. Sed se tiom atraktivaj virinoj apartenas al la sama grupo, reale oni ne povas esti tro stranga!

muziko

  • Dum la reiro de la riverborda ekskurso mi kantis kelkajn kantojn de “La Kuracistoj“, kiujn ni estis ludintaj nek dum la koncerto nek apud la rivero. Sekvis ankaŭ kantoj de Persone. Dum la balo mi spontanee kantis “Kisu min”, dum la muzikgrupo ludis la originalon. Sebastian proponis krei parodion de “La okulvitroj de Buddy Holly” kun la temo “La okulvitroj de Ludoviko”. Mi improvizis strofon kaj refrenon, sed bedaŭrinde ne havis paperon por skribe fiksi tion. Aliflanke mezkvalita teksto, kiu poste ankoraŭ bezonas poluradon kaj reverkadon, ne estas afero por tro prifunebri.
  • Krome mi iom reetosigis la balon per mia muzikdeziro. Iam mi staris ekstere, same kiel multaj aliaj homoj, ĉar la salono estis tro varma kaj la muziko tro enuiga. Tiam Csilla, atraktivega Hungarino, demandis min, kial mi restas ekstere kaj poste, kiun kanton la muzikgrupo ludu. Mi tuj diris “Szállj el kismadár!”, ĉar mi sciis, ke ĝin konas la partoprenantoj (la Kuracistoj ja estis ludintaj ĝin nur kelkajn tagojn antaŭe). Csilla iris al la muzikgrupo kaj jen, kiam eksonis mia muzikdeziro, la dancejo tuj pleniĝis. Je la fino de la balo mi iom DĴumis, surmetante Esperanto-muzikon. Tio donis bonan gajan kaj solenan finon kaj lastfoje dancigis la homojn.
  • Mi estis verkinta version de “Ne ploru, amik’“, kiu pritraktis la unuajn du tagojn de la IJS. Bedaŭrinde (aŭ bonŝance) mi ne havis la eblon, prezenti ĝin dum la koncerto de la Kuracistoj. Sed reirante de la gastejo dum la ekskursa tago, mi kantis “Ne ploru, virin'” por Vera kun denove improvizita teksto.
  • Iu Franco alparolis min pro mia prelego pri la tradukado de kantotekstoj, kiun mi estis farinta dum la Internacia Seminario (IS) en Xanten. Li intencas uzi ĝin por la JEFO-membrogazeto. Fakte mi ankoraŭ devas verki artikolon el la prelegaj notoj, sed krom tio: Kial ne?
  • Certa Ukrainino inspiris min kanti la refrenon de “American Woman” kun nova teksto: “Freneza virino – venu tien ĉi / Frenaza virino – vin nur volas mi”. Mi ne scias, ĉu mi iam sukcesos fini kompletan Esperanto-version, sed ideo kaptis min.
  • Kiam kelkaj kantis tradiciajn Esperanto-kantojn, kiujn mi ne ŝatas pro mia pasinteco, Dmitri komencis elpensi parodion de “Vivu la verda stel'”: “Plenigi la poŝson per televidil’ – vivu la verda ŝtel'”. Mi poste ŝanĝis tion al “Vivu la verva ŝtel'”. La ideo restas brila. Iam miaj gefratoj kaj mi havis la ideon fondi grupon sub la nomo “Fina Venĝo” kaj rekanti la plej stultajn kantojn de la infankongresetoj en punkroka versio, simile al “Onkel Tom”.
  • Leandro Souza Moreira proponis, ke mi partoprenu en la metalroka kompilo. Fakte mi havas ideojn por tri kontribuoj (du jam de la KEF 2005). Nur mankas grupo por realigi ilin. Sed mi jam konas kandidaton.
  • Zoltán, juna Hungaro, intencas fondi britpopan muzikgrupon. Fakte tuj kiam mi vidis lin mi sciis, ke britpopo estas lia granda pasio. Kun tia hararo kaj tiaj sunokulvitroj, li tuj pensigis min al Oasis kaj Blur! Li reciproke komparis mian aspekton al tiu de John Lennon.
  • Pluraj homoj demandis min pri bona Esperanto-muziko. Por ili estas tute nova afero, dum estis evidenta, ke mi havas multan sperton pri tio. Tial mi hejme preparis tri kompaktdiskojn kun kantoj el la interreto. La tuto nomiĝas “interreta kompilo 1-3”. Ĝi ne estu intermiksita kun la interreta kompilo, kiun Chuck kaj mi intencas eldoni, aŭ la kompilo de 20 kantoj, kiujn mi rekomendas ĉe mia TTT-ejo. La triparta interreta kompili enhavas rokmuzikon, mondmuzikon kaj elektronikan muzikon. Mi jam sendis ĝin al tri homoj.