Arkivoj de etikedoj: ijs

Ni estas unu familio

Restas ankoraŭ kelkaj aferoj por mencii pri la Internacia Junulara Semajno (IJS):

ĝenerale

  • Dum la unua vespero pluraj homoj rimarkis, ke Sebastian kaj mi alvojaĝis rekte el Germanio, do ne antaŭe partoprenis la Internacian Junularan Kongreson (IJK). Tio videblis pro tio, ĉar ĉiuj, kiuj estis pluvojaĝintaj, ege lacis. Kaj mi antaŭe estis timinta, ke ni alvenus tro malfrue kompare al la aliaj kaj estus tro elĉerpitaj!
  • Por la internacia vespero mi preparis skeĉon por varbi kiel kutime por la Internacia Seminario (IS). Ĉijare estos jubileo (la 50a IS!) kaj krome ĝi okazos en la Wewelsburg tuj apud Paderborn, mia iama studurbo! La skeĉon mi prezentis kun elgrande. Ne estis la plej brila verko, sed ankaŭ ne la plej malbona – ie en la mezo, mi dirus.
  • Ĉar nia flugo jam ekis tagmeze en Budapeŝto, Sebastian kaj mi devis forvojaĝi jam tre frue matene. Ni studis la diversajn eblojn kaj fine decidis, preni la unuan buson al Szeged je la 4a matene. Tute hazarde mi eksciis en la gufujo, nur unu horon antaŭe, ke juna Francino devis kapti aviadilon kaj ne sciis, kiel ĝustatempe alveni ĉe la flughaveno. Ni ofertis, ke ŝi akompanu nin – ni ja havis planon! Fakte la kompleta revojaĝo senprobleme funkciis dank al planado, iom da bonŝanco kaj mia baza rego de la hungara. Kiam ni estis ĉe la busstacio al la flughaveno, mi estis iom fiera pri tio, kiel ni estis sukcesintaj mem kaj samtempe iom savintaj la Francinon.
  • Mia intereso pri la hungara lingvo daŭre kreskis. Ĉar mi ne manĝis ekster la ejo, mi ĉiun tagon iomete praktikis la hungaran. Mia eta lingvolibro tre helpis pri vortoj kaj la prononcon mi ja jam konas ekde jaroj. Fenomeno nova por mi estis, ke mi foje jam komprenis, kiam aliaj homoj diris plurajn frazojn al mi. Krome mi mem konstruis kelkajn frazojn. Mia bona amiko Holger diras, ke mi ĉiam interesiĝas pri la lingvoj kaj landoj, kies virinoj min ravas. Kial ne?

bonfarto

  • Mi donis entute kvar intervjuojn por diversaj radioj. Dufoje oni ludis Esperanto-muzikon. Ĉiam ĉarmegaj Hungarinoj servis kiel miaj tradukistinoj. Kompreneble tiu sento de graveco ege plaĉis al mi!
  • Dum la IJS mi finfine denove havis la senton, ke mi estas atraktiva persono. Tiun impreson donis al mi la dancado kun diversaj belulinoj. Plie mi havis interesan sperton dum la fotado: Kutime mi devas petegi belajn virinojn, fotiĝi kun mi. Ĉifoje okazis inverse, nome subite ŝajne ĉiuj volis havi foton kun mi. Kion deziri plu?
  • Bona sperto estis, renkonti tiom belajn denaskulinojn. Malantaŭ ĉiuj deklaroj de toleremo kaj malfermeco, multaj homoj havas problemojn akcepti la ekziston de denaskuloj kaj ne vidi ilin kiel ekzotikuloj. Sed se tiom atraktivaj virinoj apartenas al la sama grupo, reale oni ne povas esti tro stranga!

muziko

  • Dum la reiro de la riverborda ekskurso mi kantis kelkajn kantojn de “La Kuracistoj“, kiujn ni estis ludintaj nek dum la koncerto nek apud la rivero. Sekvis ankaŭ kantoj de Persone. Dum la balo mi spontanee kantis “Kisu min”, dum la muzikgrupo ludis la originalon. Sebastian proponis krei parodion de “La okulvitroj de Buddy Holly” kun la temo “La okulvitroj de Ludoviko”. Mi improvizis strofon kaj refrenon, sed bedaŭrinde ne havis paperon por skribe fiksi tion. Aliflanke mezkvalita teksto, kiu poste ankoraŭ bezonas poluradon kaj reverkadon, ne estas afero por tro prifunebri.
  • Krome mi iom reetosigis la balon per mia muzikdeziro. Iam mi staris ekstere, same kiel multaj aliaj homoj, ĉar la salono estis tro varma kaj la muziko tro enuiga. Tiam Csilla, atraktivega Hungarino, demandis min, kial mi restas ekstere kaj poste, kiun kanton la muzikgrupo ludu. Mi tuj diris “Szállj el kismadár!”, ĉar mi sciis, ke ĝin konas la partoprenantoj (la Kuracistoj ja estis ludintaj ĝin nur kelkajn tagojn antaŭe). Csilla iris al la muzikgrupo kaj jen, kiam eksonis mia muzikdeziro, la dancejo tuj pleniĝis. Je la fino de la balo mi iom DĴumis, surmetante Esperanto-muzikon. Tio donis bonan gajan kaj solenan finon kaj lastfoje dancigis la homojn.
  • Mi estis verkinta version de “Ne ploru, amik’“, kiu pritraktis la unuajn du tagojn de la IJS. Bedaŭrinde (aŭ bonŝance) mi ne havis la eblon, prezenti ĝin dum la koncerto de la Kuracistoj. Sed reirante de la gastejo dum la ekskursa tago, mi kantis “Ne ploru, virin'” por Vera kun denove improvizita teksto.
  • Iu Franco alparolis min pro mia prelego pri la tradukado de kantotekstoj, kiun mi estis farinta dum la Internacia Seminario (IS) en Xanten. Li intencas uzi ĝin por la JEFO-membrogazeto. Fakte mi ankoraŭ devas verki artikolon el la prelegaj notoj, sed krom tio: Kial ne?
  • Certa Ukrainino inspiris min kanti la refrenon de “American Woman” kun nova teksto: “Freneza virino – venu tien ĉi / Frenaza virino – vin nur volas mi”. Mi ne scias, ĉu mi iam sukcesos fini kompletan Esperanto-version, sed ideo kaptis min.
  • Kiam kelkaj kantis tradiciajn Esperanto-kantojn, kiujn mi ne ŝatas pro mia pasinteco, Dmitri komencis elpensi parodion de “Vivu la verda stel'”: “Plenigi la poŝson per televidil’ – vivu la verda ŝtel'”. Mi poste ŝanĝis tion al “Vivu la verva ŝtel'”. La ideo restas brila. Iam miaj gefratoj kaj mi havis la ideon fondi grupon sub la nomo “Fina Venĝo” kaj rekanti la plej stultajn kantojn de la infankongresetoj en punkroka versio, simile al “Onkel Tom”.
  • Leandro Souza Moreira proponis, ke mi partoprenu en la metalroka kompilo. Fakte mi havas ideojn por tri kontribuoj (du jam de la KEF 2005). Nur mankas grupo por realigi ilin. Sed mi jam konas kandidaton.
  • Zoltán, juna Hungaro, intencas fondi britpopan muzikgrupon. Fakte tuj kiam mi vidis lin mi sciis, ke britpopo estas lia granda pasio. Kun tia hararo kaj tiaj sunokulvitroj, li tuj pensigis min al Oasis kaj Blur! Li reciproke komparis mian aspekton al tiu de John Lennon.
  • Pluraj homoj demandis min pri bona Esperanto-muziko. Por ili estas tute nova afero, dum estis evidenta, ke mi havas multan sperton pri tio. Tial mi hejme preparis tri kompaktdiskojn kun kantoj el la interreto. La tuto nomiĝas “interreta kompilo 1-3”. Ĝi ne estu intermiksita kun la interreta kompilo, kiun Chuck kaj mi intencas eldoni, aŭ la kompilo de 20 kantoj, kiujn mi rekomendas ĉe mia TTT-ejo. La triparta interreta kompili enhavas rokmuzikon, mondmuzikon kaj elektronikan muzikon. Mi jam sendis ĝin al tri homoj.

Ĉiuj al la plaĝo

La sekvan raporton mi jam sendis al la diversaj kunbandanoj en la germana. Mi redonas ĝin kun etaj ŝanĝoj.

Dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) okazis la unua plena koncerto de La Kuracistoj en eksterlando. Oni jam estis invitinta nin dum la Internacia Seminario, muziki en Hungario.

Bedaŭrinde nia kutima gitaristo Basim ne povis kunveni. Tial je la fino Sebastian kaj mi kunportis du akustikajn gitarojn kaj flugis duope.

Kiel ni estis petintaj, la koncerto okazis la unuan vesperon post la alveno. Restis malmulta tempo por la sonprovo, tiel ke ni komencis kun iom da malfrua ĉirkaŭ duoan post la naŭa. Ĉar ni estis forgesintaj, kunporti nototenilon, ni devis iom improvizi. Nia kreaĵo el skribobloko, mikrofoningo kaj multa izoliga bendo estas ŝancoriĉa kandidato por la MacGyver-premio.

Nia planita programo konsistis el 19 kantoj:

  1. Westerland
  2. Junula amo
  3. Ne plu
  4. Sen vi
  5. La okulvitroj de Buddy Holly
  6. Mi kaj ŝi (origine de Amplifiki)
  7. Por ni
  8. Duona amkanto
  9. Por ĉiam *
  10. Kisu min, ho kara
  11. Longe for (origine de Persone) *
  12. Solege en la nokt’ *
  13. Misteroland’ *
  14. En kaĉ’ (origine de Team’) *
  15. Emelj fel (origine de Ladánybene Huszonhét)
  16. Szállj el kismadár (origine de Republic)
  17. Ĉu jam ĉio? *
  18. Ne ploru, amik’ *
  19. La Bamba
  20. *

Unue ni prezentis klasikaĵojn, kiuj jam ekde 2001 troviĝas en nia repertuaro. Ilin li ludis senprobleme kaj ili tre bone funkciis. Ankaŭ la unua reludversio (de la kanto de Amplifiki) rikoltis multan aplaŭdon.

En la meza parto sekvis kelkaj malfeliĉaj amkantoj. Tie enestis kelkaj malglataĵoj. Ni ja tamen enorde finis ilin, sed en la malantaŭo ekestis iom da bruo. (Kiel mi poste eltrovis, tion kaŭzis la trinkejo, kiu plufunkciis dum la koncerto. Tie kelkaj homoj estis sufiĉe laŭtaj. Pri tio poste eĉ ekestis plendoj de la spektantoj ĉe la organizantoj.)

Spontanee ni decidis, ellasi kelkajn kantoj (indikitaj per * en la supra listo) kaj rekte transiri al la du pecoj en la hungara. Tuj venis la homoj de la trinkejotablo antaŭen kaj la Hungaroj alvenigis samlandanojn, kiuj ĝis tiam tute ne ĉeestis la koncerton. La aplaŭdo estis kongrua.

Je la dua kanto, kiu intertempe estas tre konata en Esperantujo, formiĝis polonezo tra la tuta salono kaj la publiko freneze aplaŭdis. Tiel ni atingis bonan finon post unu horo da koncertado. Nur poste mi rimarkis, ke mi estis preparinta klare tro multajn kantojn. Tial nia mallongigo estis tute ĝusta.

Post ni ankoraŭ ludis Dolchamar. Ĉifoje ili estis triopaj (voĉo kaj gitarto, basgitaro, drumo). Ĉar ili jam estis donintaj du koncertoj dum la pasintaj du semajnoj, ili muzikis kune tre sperte kaj sekve dancigis la publikon. (Laŭ mi la rezulto multe pli bonis ol dum la IS kaj eble same bone kiel dum la KEF 2005. Iomete ili memorigis min pri Persone, ĉar ili ankaŭ triope sukcesis krei riĉan rokmuzikan sonon.)

Dolchamar devis fini pli frue ol antaŭvidite, ĉar kelkaj najbaroj estis plendintaj pro la laŭteco. Je la fino ankoraŭ okazis eta surprizo (kiun mi jam estis anoncita la enskribo pri la ekzercado): Sebastian kaj mi denove venis al la scenejo kaj ludis kune kun Dolchamar “Dance kun larma okul'” (Dancing with tears in my eyes de Ultravox) kaj “Ĉiuj al la plaĝo” (Vamos al la playa de Righeira). La tekstojn estis tradukinta la Dolchamar-kantisto Patrik Austin, la akordojn estis notinta Sebastian post nia komuna ekzercado unu semajnfinon antaŭ la IJS. Pri la komuna muzikado Patrik kaj ni estis interkonsentitaj antaŭ la IJS retpoŝte sen jam decidi pri la konkretaj kantoj. Antaŭ la koncertoj Patrik, Sebastian kaj mi unufoje kune ludis la kantojn. Dum la sonprovo mi devis instrui al la Dolchamar-basisto la akordojn. Tiu ideo elpensita mallonge antaŭe tre bone funkciis kaj servis kiel bonega fino de la muzika vespero.

Ankoraŭ dum la nokto ni rikoltis de ĉiuj flankoj gratulojn kaj komplimentojn. La tuta efiko de nia muzika aktiveco tamen nur montriĝis dum la pasado de la semajno:

Post la tuttaga ekskursoĉiuj partoprenantoj vizitis gastejon. Tie duopo (klavaro/kantado, violono) provis dancigi la homojn – unue kun sufiĉe modera sukceso. Tiam la esperantistoj provis kanti siajn tradiciajn kantojn, kio finfine aktivigis Sebastian kaj min. Li sidiĝis ĉe la klavaro, mi stariĝis antaŭ la mikrofono kaj tiam ni prezentas kelkajn bonajn (!) Esperanto-klasikaĵojn (Junula amo, Ska-virino kaj Sola). Ankaŭ La-Bamba-rono ekestis. Poste la aliaj muzikistoj daŭrigis kaj sukcesis ĉifoje ravi pli multajn homojn.

Je alia tago oni piediris al la bordo de la rivero Maros. Tie ni ludis unue kantojn de La Kuracistoj kaj Esperanto-rokmuzikon. Tio jam je la unua kanto instigis multajn homojn, sidiĝi ĉirkaŭ ni. Nur la kapoero-grupo povis haltigi nin.

Dum la sama vespero okazis bivakfajro. Tie kelkaj Ukraininoj prezentis kantojn el sia hejmlando (sufiĉe bele). Post tio bedaŭrinde la organizantoj ne plu havis kantotekstojn kaj volis ekkanti la tutan tempon infankantojn. Ĉar mi jam estis torturita per tiaj kantoj antaŭ pli ol 20 jaroj, mi devis preventi je ĉiel ajn! Sebastian kaj mi interalie ludis “Hej la nizoj!” (la Ukraininoj ja sidis tuj antaŭ ni!), “La grasa Elke” kaj kelkajn kantojn, kiujn ni estis ellasitaj dum la koncerto.

Ree en la ejo ni ludis por veterana rondo Esperanto-rokmuzikon el la 1980aj jaroj de Amplifiki kaj Persone, tiel ke ni kontentigis plian celgrupon. Iam ni devis fini, ĉar ni simple estis tro lacaj (ankaŭ la Hungara vino efikis).

Kadre de la solena malleviĝo de la Esperanto-flago dum la lasta posttagmezo ni ankoraŭ ludis “Ni renkontiĝos”. Dum la internacia vespero Sebastian muzikis kun Zoltán, 20-jara Hungaro kaj verva ŝatanto de britpopo.

Dum la IJS mi fintradukis plian kanton (Krücke ankoraŭ devas korektlegi ĝin). Fakte temas pri la kanto, kies tradukadon mi estis komencinta la 18an de novembro! Dum la tuta semajno venis al mi multaj bonaj linioj kaj rimoj, tiel ke pliaj tradukoj estas duonpretaj.

Resume la IJS estis grandega sukceso por La Kuracistoj. Ekde la bona koncerto dum la tuta semajno ni ricevis laŭdojn (bona ludado, amuzaj tekstoj, tiom granda repertuaro), demandojn pri KD ( = Ni faru unu!) kaj la peton, bonvole ludi pli multajn kantojn en la hungara. Krome mi estis ŝatata motivo por komunaj fotoj kun junaj Ukraininoj kaj devis doni entute kvar intervjuojn kun diversaj radistacioj. Tiom popularaj la Kuracistoj estis neniam antaŭe!

Mi vidis ĉiujn bonajn homojn

Denove mi nur povis vojaĝi al unu Esperanto-renkontiĝo dum tiu ĉi somero kaj denove mi pensas, ke mi faris la ĝustan elekton: La Internacia Junulara Semajno (IJS) estis bonega! Estis la kvina fojo, ke mi partoprenis ĝin kaj ĉijare estis la plej bona ĝis nun. Mi jam skribis longan retmesaĝon al la organizantoj kun miaj laŭdoj kaj plendoj.

negativaj menciindaĵoj:

  • Apartigi la homojn en kvar grupojn kaj substreki konkurencadon inter ili dum la tuta renkontiĝo ŝajnas al mi superflua kaj artefarita. Tia grupumado taŭgas por urba ludo aŭ la unua vespero, sed poste ne harmonias kun la volo de la homoj, pasigi sian tempon kun kiu ili volas. Tiun plendon mi aŭdis de diversaj partoprenantoj dum la tuta renkontiĝo.
  • Ne eblis aĉeti vinon post la vingustumado. Kompreneble povas okazi, ke oni ne povas kunporti cent botelojn al la rivero Maros, tiel ke ne eblas oferti kompletajn botelojn. Sed tiam almenaŭ la trinkejo havu etan stokon da vino por vendi almenaŭ unuopajn glasojn. Estis sufiĉe stulte, ke post la vingustumado nur haveblis biero.
  • Mi miris, en kiu maniero necesis estingigi la fajron. Post la vingustumado kaj la kantado tio faris sufiĉe krudan, malbonedukitan impreson. Kien malaperis la siteloj, kiujn Andi Münchow estis uzinta por la ŝlimfarado?
  • Malplaĉis al mi, ke mi devis reiri la relative longan vojon de la Maros-rivero al la ejo sen la gvidado de organizanto en la malhelo. Ĉe kelkaj vojokruciĝoj mia grupo demandis sin, ĉu ni estis irantaj ĝuste.
  • Dum du infankongresetoj (en 1985 kaj 1991) oni terorigis min per stultaj infankantoj. Ĝis hodiaŭ mi suferas pro tio! Tial mi estis ŝokita, kiam Vera proponis kanti tiajn kantojn en rondo da plenkreskuloj. Anstataŭe mi proponas kompili kantaron por la 20a IJS, same kiel por la IJK 1999. Tiel la homoj povos ekde la unua vespero legi kaj lerni la tekstojn. Kiel bazo povas servi mia publika kantaro. Eĉ nur 20 bone elektitaj kantoj jam efikas mirinde.
  • La muzikgrupo dum la balo estis ne tre altnivela. Ofte ili havis problemon, ludi je la sama ritmo. Tiun impreson konfirmis Sebastian Hoffmann, kiu havas pli fajnajn orelojn por tio ol mi. La sekvan fojon mi volonte kunportos akordojn por kelkaj facilaj Esperanto-kantoj, por ke almenaŭ tiujn la muzikgrupo ludu (se tia ekzistos entute).
  • La laŭtega muziko dum la bala vespermanĝo ĝenis multajn partoprenantojn, ĉar tio malebligis babiladon. Precipe la KD-muziko ŝajnas al mi superflua je tiu laŭteco-nivelo. Anstataŭe oni povintus almenaŭ uzi Esperanto-muzikon, kiun mi estis kunportinta al la balo, kiel sciis Vera.
  • Laŭ mia gusto (kaj tiu de pluraj aliaj) eksonis iom tro ofte dum la semajno salso kaj kapoero-muziko. Negativa kulmino sendube estis la ekskurso al la rivero Maros. La diĝeridugrupo kaj mia kantado-rondo okazis sufiĉe for unu de la alia, tiel ke ni ne reciproke ĝenis unu la alian. La kapoera-grupo tiam komencis sian aktivecon meze de la du rondoj, tiel ke la kantado devis komplete finiĝi kaj la diĝeridugrupo estis ĝenita. Ke ŝajne ne eblis malŝalti la Salso-muzikon por la gravaj anoncoj de Vera kaj ke tuj iu protestis, kiam oni mallaŭtigis la muzikon dum la manĝo kaj vingustumado, ne estas kompreneble por mi. Por la estonteco mi proponas, uzi miajn Esperanto-kompilojn por tempoj, kiam oni nepre volas havi muzikon en la malantaŭo. Ili estas ankaŭ bone elprovitaj en diskotekoj dum aliaj renkontiĝoj. Mi volonte DĴumas dum kelkaj horoj. Komplete esperantlingva diskoteko dum almenaŭ unu horo estas neniu problemo.
  • La fuŝa KD-aŝskultigilo ĝenis dum la tuta semajno. Mi ne scias, kial ĝi ne bone redonas kelkajn kompaktdiskojn, kiuj je aliaj aparatoj senprobleme funkcias. Ĉiel ajn, se oni dum la unuaj du tagoj rimarkas, ke KD-aŭskultigilo ne funkcias, kaj oni scias, ke oni bezonos ĝin daŭre dum la resto de la renkontiĝo, tiam indas la peno organizi alian ekzempleron.

pozitivaj menciindaĵoj:

  • La plej gravan kaj ĝeneralan punkton mi skribu unue: Oni vere vidis, ke la organizantoj tage kaj nokte laboris. Gergő menciis, kiom malmulte li dormis; Vera havis mil aferojn por anonci kaj organizi lastminute; László daŭre prizorgis la teknikaĵojn – jen nur tri ekzemploj, kiel eblis percepti tion. Tiu impreso ŝajnas al mi la decida afero. Nenio kreas pli malbonan etoson ol la ideo, ke la organizantoj ne interesiĝas pri tio, kiel fartas la partoprenantoj.
  • Oni plurfoje petis helpon de mi (ĉe intervjuoj, rilate al KDj, ĉe kantado) kaj ĉiam dankis. Mi ŝatas tion, ĉar tio montras, ke oni fidas je la partoprenantoj. Ili ne volas nur konsumi, sed ankaŭ mem aktivi – tial estas nur logike, uzi iliajn talentojn. Estas tute malĝuste, pensi ke bona organizado ne bezonas helpon. Oni ĉiam bezonas helpantojn!
  • La vojopriskribo estis sufiĉe detala kaj menciis TTT-ejojn, per kiuj oni povis mem serĉi la ĝustajn buso- kaj trajnhorarojn por la vojaĝado. Tio ege helpis min kaj Sebastian! Sen tio ni ne estus trovintaj la ĝustan tramlinion en Szeged kaj ankaŭ ne la ĝustan buson al Makó.
  • Oni bonvenigis nin per biero. Kiam Sebastian kaj mi alvenis, László tuj aĉetis bieron por ni ĉe la trinkejo.
  • La ejo estis sufiĉe luksa. Ĉio ŝajnis tre nova. Ekzistis lifto. La ĉambro havis duŝon kaj necesejon. Mia ĉambro krome havis eĉ etan fridujon.
  • Estis neniu problemo, okazigi nian koncerton la 14an de aŭgusto, kiel ni deziris. La organizantoj simple ŝanĝis la programon.
  • La naĝejo estis tre proksima. La sama validis por la radiostacio. Ĉar mi ne mendis manĝojn, tre agrablis por mi ke supermerkato, rostejo/kafejo kaj glaciaĵovendejo estis tre proksimaj.
  • Okazis multaj kontaktoj kun la gazetaro. Min mem oni intervjuis kvarfoje kaj krome mi vidis minimume dufoje televidan teamon.
  • La ekskurso komenciĝis je civilizita tempo (la 10a matene). La vekservo same ekbruis je racia kaj eltenebla tempo (la 9a matene).
  • La gulaŝo kaj la vinoj estis tre bongustaj. La Hungaraj specialaĵoj ĉiam denove ravas min.
  • La gufujo estis bona loko por agrabla babilado. Bedaŭrinde ke dum unu nokto oni devis haste rearanĝi la lokon, sed tio ne detruis la etoson.
  • La Hungaraj popoldancoj ĉijare rikoltis pli multan atenton ol kutime. Kompreneble tio ŝuldiĝas al la Bambeca “Lalalalalala“-danco.
  • Estis tre bona decido, viziti gastejon surloke kaj trinki vinon nur dum la vespermanĝo. Tiel oni ne bezonis veturi ebrie dum horoj en iu buso, sed povis agrable promeni al la ejo perpiede. Mi tre ĝojis, ke la organizantoj atentigis pri la vespermanĝo per aparta listo! Aliokaze mi estus tute maltrafinta tion. La gastejo ĝenerale plaĉis al mi, kompreneble precipe la muzikado kaj dancado tie.
  • La akvobatalo ŝajnis al mi pli bona ol dum antaŭaj jaroj. Finfine ni elpensis komunan taktikon. Kaj ni surprizis la kontraŭulojn!
  • Estis bona ideo, oferti la manĝorestojn post la vespera programo. Mi nur uzis tion je la unua nokto, sed aliaj homoj pli ofte.
  • Mi ne scias, ĉu tio estis plano aŭ oferto de la organiza teamo, sed mi tre ĝojis, ke Andi Ottrok aĉetis trajnbiletojn por eksterlandanoj. Tio faciligis la organizadon de nia revojaĝo al Budapeŝto.
  • Apartan laŭdon ankaŭ meritas la pendigado de trajn- kaj bushoraroj apud la programo. Tiel Sebastian kaj mi povis tre facile plani nian revojaĝon. Kombinita per la informoj prenitaj antaŭe el la interreto (ekzemple la tramhoraroj en Szeged), ni havis detalan reveturplanon, kiu vere funkciis!
  • Finfine iu elpensis novan Esperanto-produkton, kiu ne estas blanka t-ĉemizo! Mi tre ŝatas la du tasojn. Bedaŭrinde mia verda ekzemplero frakasiĝis dum la flugo kaj la alia ankoraŭ estas en Hungario. Espereble tio ŝanĝiĝos dum la Internacia Seminario (la IS-partoprenantoj el Hungario nepre kunportu kelkajn!).
  • Dum mia pasinta IJS en 2004 ne okazis balo. Ĉijare mi rimarkis la grandan etosan diferencon. Simple estas multe pli bela kun ĝi, eĉ se mi ne scipovas unu paran dancon. Oni tie aparte bone rimarkis, kiom multe la organizantoj laboris malantaŭ la kulisoj. Vera devis elpensi IJS-ĵuron, dum la aliaj amuziĝis kaj la kara sinjoro (László) daŭre faris ion novan por krei etoson: la balailo-danckonkurso, botelo da ŝaumvino por kelkaj kuntablanoj, La Bambo, Esperanto-kantoj je la fino… mi substreku la bonon, havi la balon dum la antaŭlasta kaj ne dum la lasta nokto. Balo dum la lasta nokto signifas, ke oni devas ankoraŭ ŝanĝi la vestaĵojn por la vojaĝo kaj pripensi, kiom frue foriri de la balo por kapti kelkajn horojn da dormo. Balo dum la antaŭlasta nokto signifas, ke oni ne bezonas zorgi pri tio kaj povas ĝui ĉion trankvile.
  • La unua regulo por bona organizado estas: Forigu ĉion, kio staras inter la partoprenantoj kaj ilia amuziĝo. Tiam ili mem zorgos pri sia amuziĝo. Oni ne bezonas gvidi ilin la tutan vojon. Mi opinias, ke tio eĉ pli bone sukcesis al la organiza teamo ol dum la antaŭaj fojoj. La organizantoj estu fieraj pri tiu ĵus pasinta IJS, ĝi ankoraŭ supertrafis miajn plej optimismajn atendojn!

    Kompreneble necesas ankoraŭ mencii multajn muzikajn aferojn kaj personajn spertojn. Tion mi faros en postaj enskriboj.

Z.A.M.EN.HOF. – Z.A.M.EN.HOF.

Daŭre validas por La Kuracistoj la invito, koncerti dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) en Makó (Hungario). Kvankam nia repertuaro estas intertempe sufiĉe granda kaj ni ludas kelkajn kantojn ekde fine de 2001, kompreneble necesis prepariĝi.

La 3an de aŭgusto mi renkontiĝis kun nia estonta kantistino. Ŝi ne intencas veni al la IJS (sed ŝi partoprenis ĝin jam antaŭ du jaroj!), tamen estis bona okazo por ekzerci kun ŝi la unuan fojon. Mi estis tre impresita, kiom rapide ŝi kapablis rekanti la duan voĉon. Oni rimarkis, ke ŝi jam ekde jaroj kantas en ĥoro (la sama, en kiu mi kantis inter 1992 kaj 1996) kaj sole. En malpli ol du horoj ni ludis la jenajn kantojn:

  1. Westerland
  2. Junula amo
  3. Mi kaj ŝi
  4. Por ĉiam
  5. Misteroland’
  6. Kisu min, ho kara mia

Pro tempomanko ni ne sukcesis elprovi ĉiujn kantojn. La jenajn mi estis sendinta al ŝi krome:

  1. Longe for
  2. Duona amkanto
  3. Solege en la nokt’

Du tagojn poste Sebastian venis al Münster. Ni komencis muzikis je la malfrua mateno.
Ĝis la posttagmezo ni unufoje traludis nian kompletan planitan programon por la IJS:

  1. Westerland
  2. Sen vi
  3. La okulvitroj de Buddy Holly
  4. Junula amo
  5. Ne plu
  6. Kisu min, ho kara
  7. Duona amkanto
  8. Por ĉiam
  9. Por ni
  10. Ĉu jam ĉio?
  11. Solege en la nokt’
  12. Misteroland’
  13. Mi kaj ŝi (origine de Amplifiki)
  14. Longe for (origine de Persone)
  15. En kaĉ’ (origine de Team’)
  16. Szállj el kismadár (origine de Republic)
  17. Emelj fel (origine de Ladánybene Huszonhét)
  18. Ne ploru, amik’
  19. La Bamba

“La Bamba” ni kompreneble ne bezonis ekzerci. Ja temas nur pri tri akordoj!

“Ne ploru, amik'” estas duone improvizita Esperanto-versio de “No woman, no cry”. Mi proponis ludi ĝin post “Solege en la nokt'”. Je la fino de tiu kanto eblas transiri al la refreno de “Solege” (“So lonely” de The Police), kiu ja uzas la samajn akordojn kiel “No woman, no cry”.

Ni ŝanĝis la dutaltecon de kelkaj kantoj. “Por ĉiam” ni ludas en Am anstataŭ Em, “Misteroland'” unu duton pli alte – kiel jam dum nia furora reveno dum la Internacia Seminario (IS) en Xanten. Ambaŭfoje tio okazas por pli agrabla kantado. Ĉe “Emelj fel” estas inverse: Tiun ni ludas unu duton pli malalte, ĉar tiam la gitaraj akordoj pli facilas.

Krom la supra repertuaro, ni ankaŭ preparis kelkajn surprizojn. Sed pri ili mi skribos poste!