Ni estas unu familio

Restas ankoraŭ kelkaj aferoj por mencii pri la Internacia Junulara Semajno (IJS):

ĝenerale

  • Dum la unua vespero pluraj homoj rimarkis, ke Sebastian kaj mi alvojaĝis rekte el Germanio, do ne antaŭe partoprenis la Internacian Junularan Kongreson (IJK). Tio videblis pro tio, ĉar ĉiuj, kiuj estis pluvojaĝintaj, ege lacis. Kaj mi antaŭe estis timinta, ke ni alvenus tro malfrue kompare al la aliaj kaj estus tro elĉerpitaj!
  • Por la internacia vespero mi preparis skeĉon por varbi kiel kutime por la Internacia Seminario (IS). Ĉijare estos jubileo (la 50a IS!) kaj krome ĝi okazos en la Wewelsburg tuj apud Paderborn, mia iama studurbo! La skeĉon mi prezentis kun elgrande. Ne estis la plej brila verko, sed ankaŭ ne la plej malbona – ie en la mezo, mi dirus.
  • Ĉar nia flugo jam ekis tagmeze en Budapeŝto, Sebastian kaj mi devis forvojaĝi jam tre frue matene. Ni studis la diversajn eblojn kaj fine decidis, preni la unuan buson al Szeged je la 4a matene. Tute hazarde mi eksciis en la gufujo, nur unu horon antaŭe, ke juna Francino devis kapti aviadilon kaj ne sciis, kiel ĝustatempe alveni ĉe la flughaveno. Ni ofertis, ke ŝi akompanu nin – ni ja havis planon! Fakte la kompleta revojaĝo senprobleme funkciis dank al planado, iom da bonŝanco kaj mia baza rego de la hungara. Kiam ni estis ĉe la busstacio al la flughaveno, mi estis iom fiera pri tio, kiel ni estis sukcesintaj mem kaj samtempe iom savintaj la Francinon.
  • Mia intereso pri la hungara lingvo daŭre kreskis. Ĉar mi ne manĝis ekster la ejo, mi ĉiun tagon iomete praktikis la hungaran. Mia eta lingvolibro tre helpis pri vortoj kaj la prononcon mi ja jam konas ekde jaroj. Fenomeno nova por mi estis, ke mi foje jam komprenis, kiam aliaj homoj diris plurajn frazojn al mi. Krome mi mem konstruis kelkajn frazojn. Mia bona amiko Holger diras, ke mi ĉiam interesiĝas pri la lingvoj kaj landoj, kies virinoj min ravas. Kial ne?

bonfarto

  • Mi donis entute kvar intervjuojn por diversaj radioj. Dufoje oni ludis Esperanto-muzikon. Ĉiam ĉarmegaj Hungarinoj servis kiel miaj tradukistinoj. Kompreneble tiu sento de graveco ege plaĉis al mi!
  • Dum la IJS mi finfine denove havis la senton, ke mi estas atraktiva persono. Tiun impreson donis al mi la dancado kun diversaj belulinoj. Plie mi havis interesan sperton dum la fotado: Kutime mi devas petegi belajn virinojn, fotiĝi kun mi. Ĉifoje okazis inverse, nome subite ŝajne ĉiuj volis havi foton kun mi. Kion deziri plu?
  • Bona sperto estis, renkonti tiom belajn denaskulinojn. Malantaŭ ĉiuj deklaroj de toleremo kaj malfermeco, multaj homoj havas problemojn akcepti la ekziston de denaskuloj kaj ne vidi ilin kiel ekzotikuloj. Sed se tiom atraktivaj virinoj apartenas al la sama grupo, reale oni ne povas esti tro stranga!

muziko

  • Dum la reiro de la riverborda ekskurso mi kantis kelkajn kantojn de “La Kuracistoj“, kiujn ni estis ludintaj nek dum la koncerto nek apud la rivero. Sekvis ankaŭ kantoj de Persone. Dum la balo mi spontanee kantis “Kisu min”, dum la muzikgrupo ludis la originalon. Sebastian proponis krei parodion de “La okulvitroj de Buddy Holly” kun la temo “La okulvitroj de Ludoviko”. Mi improvizis strofon kaj refrenon, sed bedaŭrinde ne havis paperon por skribe fiksi tion. Aliflanke mezkvalita teksto, kiu poste ankoraŭ bezonas poluradon kaj reverkadon, ne estas afero por tro prifunebri.
  • Krome mi iom reetosigis la balon per mia muzikdeziro. Iam mi staris ekstere, same kiel multaj aliaj homoj, ĉar la salono estis tro varma kaj la muziko tro enuiga. Tiam Csilla, atraktivega Hungarino, demandis min, kial mi restas ekstere kaj poste, kiun kanton la muzikgrupo ludu. Mi tuj diris “Szállj el kismadár!”, ĉar mi sciis, ke ĝin konas la partoprenantoj (la Kuracistoj ja estis ludintaj ĝin nur kelkajn tagojn antaŭe). Csilla iris al la muzikgrupo kaj jen, kiam eksonis mia muzikdeziro, la dancejo tuj pleniĝis. Je la fino de la balo mi iom DĴumis, surmetante Esperanto-muzikon. Tio donis bonan gajan kaj solenan finon kaj lastfoje dancigis la homojn.
  • Mi estis verkinta version de “Ne ploru, amik’“, kiu pritraktis la unuajn du tagojn de la IJS. Bedaŭrinde (aŭ bonŝance) mi ne havis la eblon, prezenti ĝin dum la koncerto de la Kuracistoj. Sed reirante de la gastejo dum la ekskursa tago, mi kantis “Ne ploru, virin'” por Vera kun denove improvizita teksto.
  • Iu Franco alparolis min pro mia prelego pri la tradukado de kantotekstoj, kiun mi estis farinta dum la Internacia Seminario (IS) en Xanten. Li intencas uzi ĝin por la JEFO-membrogazeto. Fakte mi ankoraŭ devas verki artikolon el la prelegaj notoj, sed krom tio: Kial ne?
  • Certa Ukrainino inspiris min kanti la refrenon de “American Woman” kun nova teksto: “Freneza virino – venu tien ĉi / Frenaza virino – vin nur volas mi”. Mi ne scias, ĉu mi iam sukcesos fini kompletan Esperanto-version, sed ideo kaptis min.
  • Kiam kelkaj kantis tradiciajn Esperanto-kantojn, kiujn mi ne ŝatas pro mia pasinteco, Dmitri komencis elpensi parodion de “Vivu la verda stel'”: “Plenigi la poŝson per televidil’ – vivu la verda ŝtel'”. Mi poste ŝanĝis tion al “Vivu la verva ŝtel'”. La ideo restas brila. Iam miaj gefratoj kaj mi havis la ideon fondi grupon sub la nomo “Fina Venĝo” kaj rekanti la plej stultajn kantojn de la infankongresetoj en punkroka versio, simile al “Onkel Tom”.
  • Leandro Souza Moreira proponis, ke mi partoprenu en la metalroka kompilo. Fakte mi havas ideojn por tri kontribuoj (du jam de la KEF 2005). Nur mankas grupo por realigi ilin. Sed mi jam konas kandidaton.
  • Zoltán, juna Hungaro, intencas fondi britpopan muzikgrupon. Fakte tuj kiam mi vidis lin mi sciis, ke britpopo estas lia granda pasio. Kun tia hararo kaj tiaj sunokulvitroj, li tuj pensigis min al Oasis kaj Blur! Li reciproke komparis mian aspekton al tiu de John Lennon.
  • Pluraj homoj demandis min pri bona Esperanto-muziko. Por ili estas tute nova afero, dum estis evidenta, ke mi havas multan sperton pri tio. Tial mi hejme preparis tri kompaktdiskojn kun kantoj el la interreto. La tuto nomiĝas “interreta kompilo 1-3”. Ĝi ne estu intermiksita kun la interreta kompilo, kiun Chuck kaj mi intencas eldoni, aŭ la kompilo de 20 kantoj, kiujn mi rekomendas ĉe mia TTT-ejo. La triparta interreta kompili enhavas rokmuzikon, mondmuzikon kaj elektronikan muzikon. Mi jam sendis ĝin al tri homoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *