Arkivoj de etikedoj: festoj

Ni estas perditaj en muziko

Dum la pasinta semajnfino denove okazis festo en mia amikaro. Ĉifoje ĉeestis relative malmultaj homoj, sed la etoso tamen iĝis tre bona dum la vespero.

DĴ Arafat iam surmetis mian “It’s my life“-remikson! Li diris ke li ege ŝatas ĝin.

Daŭriĝis la lastatempa evoluo ke oni nun denove ludas pli ofte elektronikan muzikon el la 1990aj jaroj. Ŝajne la tempa distanco al tiu jardeko estas jam sufiĉe granda por fari tion. Mi promesis trarigardi mian propran muzikokolekton por estontaj kontribuoj. Krome mi vere devas pripensi, kiuj kantoj tiatempe estis famaj aŭ fifamaj. Muziko laŭ iu certa temo dum duona aŭ unu horo plaĉas al mi.

Mia bona amiko Holger jam proponis ion tian por la diskoteko de la Internacia Seminario kaj rekte diris ion pri muziko el la 1990aj jaroj. Ankaŭ Vera “MC IJS” Acsádi havis ideon, kiu alcelis ion similan.

Festo estas neniam malĝusta

Antaŭ unu semajno mi estis ĉe festo de la basistino, kun kiu mi iam muzikis. Ŝi ege ĝojis revidi min. Agrabla surprizo estis ŝia komplimento pri mia ekstera aspekto, kiu laŭ ŝi tre ŝanĝiĝis ekde majo aŭ junio 2006, kiam ni pasintfoje vidis unu la alian. Interese, kiom multaj homoj rimarkas mian normalan pezon, des pli, ĉar estas personoj, kiuj ne tenas sin je supraĵaj aferoj.

En la kelo pluraj homoj muzikis tre brile. Iam ili eniris Beatles-fazon kaj mi kunkantis, kiam mi memoris la tekston. Poste mi havis tre pozitivan babiladon kun unu el la muzikistoj. Li laŭdis mian kantadon, dum mi esprimis mian admiron de lia gitarludado.

Hieraŭ mi denove DĴumis dum naskiĝtaga festo en mia amikaro. La pasintan fojon mi faris tion komence de la monato, sed ne estis tiom brila rezulto: Mi alvenis tre malfrue pro alia tasko. Multaj dancemulinoj jam estis for, ĉar ĝis tiam laŭdire estis eksoninta laŭdire ĉefe metalroko. Tial mi nur surmetis la muzikon dum eble du horoj.

Ĉifoje ĉeestis vere ĉiuj belulinoj, pri kiuj mi povis pensi. Certe ekde tri jaroj ne estis tiom kompleta festo! Efektive mi ne tiom longe DĴumis (malmulte pli ol unu horon), sed la muziko simple estis la ĝusta. Kelkajn muzikdezirojn mi transdonis aŭ mem surmetis, krome mi kompreneble ĉiam havis proprajn proponojn. Jam delonge mi ne plu veturis hejmen tiom malfrue, kiel unu el la lastaj gastoj.

Ĝuste tian feston mi bezonis! Se mi jam ne povas teni virinon en miaj brakoj, tio estas la maksimuma feliĉo.

Festu bonajn tempojn

Pasintan semajnfinon denove okazis festo en mia amikaro. DĴ Arafat jam antaŭe petis min DĴumi. Tial mi eĉ preparis propran kompaktdiskon por la festo. Kutime mi ja nur faras tion por Esperanto-renkontiĝoj.

La KD enhavas kompreneble la du rokmuzikajn kantojn, kiujn mi lastatempe aĉetis. Krom ili ĝi ĉefe konsistas el muziko el la 1970aj jaroj (aŭ stile simila), kiun mi estis kompilinta. Kiel mi intertempe scias, la intencita tema festo ne okazos baldaŭ, tial indis kunporti tiun muzikon al la “normala” festo.

DĴ Arafat kaj mi antaŭe interkonsentis, ke ĉiu el ni du surmetas la muzikon dum po unu horo kaj poste la alia denove transprenas. Tio montriĝis bonega ideo. Unu horo ĉiam pasis rapide, tiel ke apenaŭ estis laboro. Krome ni ambaŭ lerte variigis la stilojn. Tiel ekestis la ĝusta etoso kaj la homoj multege dancis. Tiu praktiko do prezentas bonan modelon por estontaj festoj, kiel ni ambaŭ konstatis je la fino.

Mi estas ankora? staranta – jes, jes, jes!

Ĉijare mi rompis etan tradicion de mi rilate al mia reta taglibro: Mi nenion enskribis la 8an kaj 9an de decembro. Kutime mi ja ĉiun duonan jaron faras rondrigardon kaj skribas pri aliaj retaj taglibroj. Ĉifoje apenaŭ ekzistas io nova raportinda. Krome mi ne havis multan tempon dum tiuj du tagoj pro la laboro.

La 9an de decembro estis la kristnaska festo de mia firmao. Matene ĉiuj renkontiĝis en la (lukse renovigita) kamparanejo Gut Havichhorst. Tie okazis la kvartala renkontiĝo (diversaj prelegoj, prezentado de novaj membroj ktp.). Ni ricevis matenmanĝon kaj tagmeze bufedon. Tio memorigis min pri la IS kaj mi rakontis al miaj kolegoj pri miaj spertoj kiel bufedo-veterano. (Kiel IS-organizanto oni lernas, pri kio atenti: Eldonu malgrandajn telerojn. Laŭeble kreu du vicojn al la bufedo. Ofertu la saman manĝaĵon ĉe pluraj lokoj.)

Je la 3a matene: Gunnar rokas la domon

Vespere ni festis en la Picasso-muzeo de Münster. Unue ni agrable manĝis bongustan menuon, dum kiu oni servis diversajn vinojn. La ĉefo kaj diversaj gravuloj parolis, kaj tiam komenciĝis la pli malformala, distra parto. Mi sidis ĉe la plej malantaŭa tablo, do kiam la homoj ekstaris kaj forlasis la tablojn, mi vidis grandparte malplenan solenan salonon. Tio kreis deĵavuon pri silvestro (pli ekzakte la tempo post la silvestra bufedo kaj antaŭ la balo), kaj tio tre deprimigis min. Mi memoris, ke mi ĉifoje plej verŝajne ne povos veni al la Internacia Seminario la tutan tempon – eble eĉ tute ne. Mi parolis kun kolego, kiu same ŝatus havi plian liberan tempon komence de januaro por festi novjaron kiel kutime.

Dum unu-du horoj mi sentis min tute sola pro tio. Sed tiam mi estis travivinta tiun punkton kaj denove amuziĝis. DĴ surmetis muzikon, kiu pli kaj pli plaĉis al mi kaj kiam kelkaj koleginoj ekdancis, mi ne plu retenis min.

Mi ankaŭ diris muzikdeziron al la DĴ – “Every you every me” de Placebo. Li surmetis ĝin post fazo, kiam preskaŭ ĉiuj homoj sidiĝis. Subite denove pleniĝis la dancejo kaj la homoj dancis freneze. Mi evidente pravis pri mia elekto! Poste la DĴ surmetis “Song2” de Blur kaj “Smells like Teen Spirit” de Nirvana – simple bonege! Je duona post la kvara mi foriris kun la lastaj postrestintaj kolegoj al la “Mocambo Bar” kaj tie trinkis lastan rondon. Iom antaŭ la sesa matene mi enlitiĝis. La dancado ankaŭ memorigis min pri la IS kaj la silvestra balo – sed en bona senco.