Hieraŭ mi estis ĉe du naskiĝtagaj festoj. La unua estis por 35a, la dua por 25a naskiĝdatreveno. La programo estis tre diversa: Ĉe la unua ni vizitis kinejon por spekti la filmon “Clerks”, kiun la invitinto mem elektis. Poste ni iris al gastejo por agrable vespermanĝi. Ĉe la dua homoj venis en kostumoj (nuntempe estas karnevalo!) kaj ĉio okazis en la loĝkomunumo kiel dum pasintaj jaroj.
Mi estis kunportinta durdiskon kun kopio de mia ciferecigita muzikokolekto. Antaŭ kelkaj jaroj, DĴ Arafat kaj mi parolis pri la ideo, kolekti muzikon el la 1990aj jaroj, ĉar atendeble baldaŭ okazus festoj kun muziko nur el tiu jardeko, same kiel tio ekzistis jam por la 1970aj (en la 1990aj jaroj) kaj la 1980aj (en la 2000aj jaroj). Nun estis veninta la tempo por elprovi tiun projekton. Por multaj el la ĉeestintoj, la 1990aj jaroj estis tio, kio la 1980aj jaroj estis por mi: La muzika jardeko, kiu formis la guston kaj la memoron. Sed en la 1990aj jaroj, malgraŭ ĉiuj muzikaj abismoj, ankaŭ aperis la muziko de mia generacio.
DĴ Arafat volonte helpis al mi kompletigi la muzikan kolekton por la festo kaj ankaŭ la gastigantino, pro kio mi estis tre dankema. Antaŭe mi estis sufiĉe nervoza ĉu tio koncepto povas funkcii, sed poste ĉio elturniĝis bone. Mi distingis krude inter la jenaj stiloj: Rok- kaj popmuziko (mirinde malmulta), peza muziko, hiphopo (rimarkinde akceptita dum la festo), elektronika muziko (unuflanke forta tekno, aliflanke leĝera danceja muziko), knabogrupoj (kaj knabinogrupoj). Precipe la leĝera diskoteka muziko el tiu epoko estas hontinda, sed la homoj ŝatis aŭskulti tion kun ironio kaj pro nostalgio. Estas harstarige, kiom bonkvalitan impreson faras la muziko de knabogrupoj el hodiaŭa vidpunkto: Tion kreas la fakto, ke intertempe ekzistas multegaj popsteluloj, kies voĉojn oni korektas per muzikaj programoj (kaj ties rezultoj estas facile senteblaj pro la artefarita sono).
Unu ekzemplo por embarasa elektronika muziko el la 1990aj jaroj estas Blümchen (burĝe: Jasmin Wagner). Mi memoras, ke mi dancis al ŝia kanto “Kleiner Satellit” dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) 1996 en Güntersberge. Dum la hieraŭa festo mi surmetis tion, sed pli frue “Herz an Herz”:
Blümchen: Herz an Herz (1995)
Tuj poste mi surmetis brilan reludversion, kiun mi estis trovinta antaŭ pli ol kvin jaroj. La homoj ne konis ĝin, sed ege ridis:
Die Schröders: Herz an Herz – Herzschlag Remake (1996)
Sed la origina versio tute ne estas el tiu jardeko. Kiel ofte, la originalo venas el la 1980aj jaroj:
Paso Doble: Herz an Herz (1985)