Arkivoj de etikedoj: stiltskin

Tio devas esti subakva amo

Hodiaŭ mi skribas pri temo, pri kiu mi jam delonge volas rakonti. Inter la muziko de mia generacio troviĝas interalie kantoj, kiuj uziĝis en varbado por la pantalono Levi’s 501. Multaj el ili datas el la 1990aj jaroj.

La plej grava por mi estas tiu kun la kanto “Inside” de la grupo Stiltskin (alternativa adreso):

Kanto el la jaro 1997 estis “Underwater Love” de Smoke City:

La muziko de Shaggy aperis en filmeto el la jaro 1995, nome la kanto “Boombastic”:

Ankaŭ regeo estis uzita en la varbado – en 1998 (mi konas nek la nomon de la grupo nek de la kanto):

“La virino kaj la blindulo” estas vera klasikaĵo (alternativa adreso):

Pli malnova, el 1989, sed kun muziko el la 1960aj jaroj, estas varbaĵo kun “Be My Baby” de The Ronettes (en pli alta kvalito):

El la 2000aj jaroj, sed kun muziko el la frua 18a jarcento, nome “Sarabande” de Georg Friedrich Händel, estas tiu surreala kurado:

Ne lasu ĝin tute ene

Mi realigis la ideon, kolekti muzikon el la 1990aj jaroj, kiu meritas eksoni pli ofte dum festoj. En magazeno en Münster mi aĉetis du disketojn kun kantoj, kiuj plej mankis en mia kolekto: “Inside” de Stiltskin kaj “Ready to go” de Republica.

Ambaŭ agrable surprizis min: Sur la Republica-disketo troviĝas ankaŭ la albumo versio de “Ready to go”. Ĝenas min ĉe disketoj, ke ofte ne estas tiel.

Pri “Inside” mi jam sciis, ke ekzistas du versioj. Kiam mi finfine eltrovis, kiel nomiĝas tiu kanto kaj ke ĝi estas de Stiltskin, mi iomete serĉis en la interreto kaj trovis paĝon, kiu listigas kompaktdiskojn, kiuj enhavas tiun kanton:

Stiltskin - Inside
4:23 18 Top Hits aus den Charts 5/94 
4:23 Bravo Hits 8 
4:25 Bravo Hits - Best Of '94 
5:13 Die ultimative Chart-Show - Die erfolgreichsten Werbe-Hits

Ĝenis min la lasta indiko, ĉar ŝajne ekzistas dua, pli longa versio. La MP3-dosiero, kiun mi havis, laŭ sia daŭro kongruis al la unuaj tri mencioj. Kompreneble oni ne fidu tiajn serĉrezultojn. Aŭtomate verkitaj TTT-paĝoj ofte enhavas la plej okulfrapajn erarojn, kiujn eĉ duonscia homo tuj eltrovas.

Des pli mi ĝojis kiam mi vidis, ke la disketo enhavas ambaŭ versiojn! Mi eĉ ne kapablas diri ĝis nun, kiu el ili pli plaĉas al mi. Sed tio ankaŭ ne gravas. La decida afero estas, ke mi trovis tiujn du gravegajn kantojn por mia muzikkolekto!

Ne lasu ĝin ene, se vi kredas ĝin

Intertempe mi tute hazarde trovis la rokmuzikan kanton el la 1990aj jaroj, kiu laŭ mi apartenas al la muziko de mia generacio sed kies nomon kaj artiston mi jam estis forgesinta. Ĝi nomiĝas “Inside” kaj estas de la grupo Stiltskin.

Ĉe la laboro iu ulo en la sama ĉambro ĉiam aŭskultas muzikon. Iun tagon fine de junio subite eksonis tiu kanto! Mi tuj petis lin diri al mi la titolon kaj muzikgrupon kaj kopii ĝin por mi.

La situacio memorigis min je tio, kiam antaŭ kelkaj jaroj mia tiama kunloĝanto Till aŭskultigis muzikon en sia ĉambro kaj subite eksonis kanto el la filmo “La nokto de aventuroj“, kiun mi estis serĉinta jam dum pli ol dek jaroj! Estis “Gimme Shelter” de The Rolling Stones. Simile granda estis la ĝojo, kiam mi trovis tra la interreto la kanton “You can run with us” de Lisa Lougheed el la serio “La procionoj” kaj la titolan muzikon de Sabre Rider.

Kion necesas scii pri “Inside”? Kial tiu kanto laŭ mi bone reprezentas la muzikon de la 1990aj jaroj? Dum tiu jardeko la ĝinzofirmao “levi’s” havis interesajn varbfilmojn kun memorinda muziko. La plej bona kanto laŭ mi estis “Inside”. Ĝi estis aktuala ĉirkaŭ 1994, do iom post Nirvana kaj unu jaro antaŭ The Offspring.

La filmeto estas nigrablanka. Unue aperas du junulinoj en vestaĵoj el la 19a jarcento. Dume eksonas ĥoro. Subite ili trovas pantalonon ĉe riverbordo. Tiam ili vidas la supran parton de bela viro, kiu banas sin, kaj eksonas laŭta rokgitaro. Kompreneble ili pensas, ke estas liaj pantalonoj. Tial ili estas duone ŝokitaj, duone fascinitaj, kiam li komencas eliri la riveron. Sed subite videblas, ke li daŭre portas sian ĝinzon – evidente ekzempleron de levi’s. Nu bone, sed al kiu apartenas tiu alia pantalono? Nun oni vidas maljunulon kun longa barbo, kiu banas en sia longa subpantalono. Dume eksonas melodio de elektra baso.

La filmo mem nek estas ege impresa nek la pinto de filmarto. Kio restigas ĝin en mia kapo, estas sendube la kanto uzita en ĝi. Mi tre ŝatas la tri diversajn elementojn – la ĥoron, la gitaron kaj la bason.